"Eŭropa demografio kaj ekonomia dinamiko: migrantoj necesas!"
(La biologiaj
bazoj de mensogo)1
Tiu ĉi artikolo aperis en redaktita kaj reduktita formo en Monato,
2019, 3, p. 10-11
Kiam mi verkis la artikolon
"La interna ideo kaj ekstera politiko"2,
mi ne imagis, ke groteskaj ilustraĵoj por ĝi tuj haveblos en nia realo.
Jen ekzemple lasta oksimoro de Franca prezidento Macron: "Naciismo
estas perfido de patriotismo". Jen du germanaj "kolegoj": "Ne nur germanoj faras Germanion"; "Estas bona ke Germanio estos less germana
kaj pli islama". Kaj jen svedaj: "Ni devas esti toleremaj al islamo kaj
islamanoj, ĉar kiam ni iĝos minoritato (!), ili estos same tiaj al ni".
Tamen
jen io pli rilata al nia legantaro: la
temo de la lasta Universala Kongreso de Esperanto estis... Tutmondiĝo (sinonimo de
"globalismo") kun scienca apogo, oni sciu (vidu la programon). Kvankam
mi ne ĉeestis
la prelegojn menciitajn en la supra
titolo, mi skribas ĉi
tion surbaze de grotesko de la titoloj mem1 kaj surbaze
de mia antaŭa studo
de la temo3. Kia
koincido – la apudeco
de ĉi-titoloj! Mi ekspliku.
Normaligo de perfido
Ni vivas dum senprecedenca epoĥo, kiam la registaroj de la Okcidentaj landoj, precipe de EU, kaj UN, malvalidigis la fundamentan principon de la monda ordo: la principon, al kiu la homaro pene kaj dolore strebis dum la tuta historio, nome, ke "Lando X apartenu al popolo X". Popoloj strebis al tiu-ĉi principo de kompakteco kaj sinregado ĉar nur tiel-ĉi eblis eviti inter-etnajn kaj inter-rasajn tensiojn kaj konfliktojn.
Nun do la komisaroj de tutmondeco
(aŭ globalismo)
neas ĉi-principon
ĝenerale, sed precipe agreseme
ili rifuzas
la rajton de popolo
X havi propran
landon
X por popoloj blankaj,
eŭropaj, kaj Kristanaj. Sendube la komisaroj iom stumblis
en iliaj penoj
"diversigi" Aziajn
aŭ Africajn popolojn, aŭ
islamajn landojn.
Tiuj ial ne emas celebri diversecon. (Ve, dume
ekzistas tiaj :-). Tamen ili sukcesis
endoktrinigi la civitanaron
de la Okcidentaj landoj
tiomgrade, ke
la civitanaro
akuzas en "rasismo",
naciismo (egaligata al naziismo), "ksenofobio"
kaj en aliaj "liberastaj pekoj" ĉiujn, kiuj
simple volas konservi
siajn landojn
en la origina
etna kaj
rasa konsisto,
kun la origina kulturo,
lingvo kaj religio.
La respektiva UN
Eŭropa demografio
Estas vera, ke moderna Eŭropo estas sur la vojo de demografia memmortigo, ke por ĉiuj Eŭropaj landoj la reprodukta koeficiento estas draste malpli ol la minimume necesa valoro 2.1 infanoj per virino. Eŭropo venis al tiu ĉi plorinda stato pro multaj kialoj, el kiuj unue endas mencii la rezigno de la tradiciaj familiaj kaj (Jud-) Kristanaj valoroj. Eŭropanoj preferas malĉastecon anstataŭ frukteco, kaj tio reduktas la popolecon de iliaj landoj. Tio estas malĝoja, tamen ne plej eble malĝoja. Oni ja povas iel pluvivi ankaŭ en nesufiĉe popoligitaj modernaj landoj.
Kia rimedo
estas por plibonigi la situacion?
Se indiĝena specio
malprogresas, ĉu
oni importas
alian specion kun pli alta
reproduktiĝo? Ĉu
tia konkurado
helpos la indiĝenojn?
Se indiĝena planto en la parko ial degeneras: ĉu ĝardenistoj importas fremdan agreseman planton, aŭ male, forigas agresemajn plantojn por faciligi kreskon de la indiĝenaj?
Tamen la komisaroj
de fremda migrado
kun
groteska memcerteco
volas kompensi
mankon de pomoj
per oranĝoj pretendante
kvazaŭ tio ne gravus; kvazaŭ
atenti kaj zorgi pri tiu
ĉi trompa anstataŭigo estus neinda kiel "ksenofobio"
ktp – vidu
supre.
La realo
fakte estas
draste pli
aĉa.
Migrantoj/rifuĝintoj ekonomie (!) necesas.
Fabeloj pri la ekonomia
neceso aŭ utilo de la novvenintoj el la islama mondo estas pura
mensogo, ĉar nur eta parto el ili volas kaj kapablas labori en la
moderna mondo, sed ĉiuj suĉas la stulte malavaran socian helpon,
ruinigante ekonomion.
Kaj, eĉ se estus por-momenta ekonomia utilo: ĉu ŝanĝo de la etna
konsisto de lando estas bagatelo, kiun oni neglektu por ekonomio? Jes,
respondas la NMO-komisaroj, tio estas bagatelo, kaj hontinda bagatelo,
oni sciu...
La NMO-komisaroj
senhonte
(kaj sakrilegie)
egaligas la modernajn
islamanojn fuĝintajn
por Eŭropa ĥalava4 kun rifuĝintoj
kaj viktimoj
de la teruregaj mondmilitoj
de pasinteco. Tamen...
Islamanoj fuĝas el islamaj landoj: ĉu rezulte de persekutado?
Islamanoj fuĝas al Kristanaj landoj sen ajna intenco iĝi Kristanoj, sed kun la intenco islamigi la akceptantajn landojn: ĉu tio aspektas kiel fuĝado por azilo?
La plej parte arabaj etnoj fuĝas el arabaj landoj al nearabaj landoj de Eŭropo (jam "Eŭrabio", laŭ Bat Ye'or). Ĉu tio estas fuĝado?
La islamaj
rifuĝintoj kondutas kiel perfortuloj (laŭ la angla vortludo
rapugees/refugees), kiuj venis por liveri la akceptantajn landojn al la
Domo de Islamo – kaj por havi la senpagain bonaĵojn konsideratajn
kiel "imposto" (ĵizzja) de "malfideluloj". Ĉu tio estas fuĝado?
Simila
grotesko okazas pri la karavano de aspirantoj al Usona ĥalavo el la
centro-amerikaj landoj, kiuj invadas Usonon trapasante kelkajn
landlimojn simple ĉar ili tiel volas kaj povas. (La samaj
NMO-komisaroj
incitas, organizas kaj
helpas ilin,
provizante ankaŭ ĵurnalistan raportadon).
Kaj eĉ
se la rifuĝintoj vere
estus persekutitaj
en iliaj
foraj landoj:
ĉu ne estus pli ŝparema
kaj prudenta
se iliaj Okcidentaj
bonfaruloj aranĝu
por ili sekurajn
tendarojn fore, kaj
repopoligu per ili
aliajn similajn
landojn anstataŭ siaj?
Ĉu indas moki
la ideon mem
pri
"Fortikaĵo-Eŭropo"1 – kaj
moki la ideon de ajna
lando
La komisaroj
de repopoligo
de siaj landoj
per tiaj novvenintoj
hipokrite plendas
pri (veraj) teruraĵoj
de la antaŭaj militoj,
dum envere ili preparas la grundon kaj invitas novan Eŭropan militon: neeviteblan
militon por sinliberigo, kies teruraĵoj eble superos ĉion,
kio okazadis
en la pasinteco. Kial la komisaroj kondukas
tian perfidan propagandon? Eble la dua prelego
en la titolo eksplikas
tion.
1. Sciencoriĉa
UK en Lisbono, Esperanto, n-ro 1327
(9), p. 180. La titoloj de prelegoj
metitaj apude:
Eŭropa
demografio kaj
ekonomia dinamiko:
migrantoj necesas (Martins);
La biologiaj
bazoj de mensogo
(Pontes).
Lingvoj, kulturoj, tutmondiĝo. Kien nun? p. 176 (Alcade)
2.
La interna ideo kaj ekstera
politiko, Monato,
2018/10, p. 5 (Gofen)
3. The New World Order
international,
http://judeochristianamerica.org/Quigley/WhoIsInControl.htm
4. "Халява" – rusa
idiomo por subita senpaga
disdonado de bonaĵoj.
5. "Le Camp des
Saints", Jean Raspail, 1973 (france)
"The
Camp of the
Saints" (angle)
Legu ankaŭ "La moskeo de Pariza dipatrino", Elena
Chudinova, 2005 (ekzistas en rusa, franca, angla)
Alexander
Gofen