Adiaŭ Eŭropo

 

Kiam mi verkis mian antaŭan artikolon [2], mi ne sciis pri la artikolo "Kara Eŭropo" [1] fare de s-ro P. Gubbins, ve, jam forpasinta. (Estis la rubriko "Furoras", kiu montris lian artikolon antaŭ kelkaj tagoj – kaj tiel ĉi mi tralegis ĝin kaj enpensiĝis).

 

Tiam en 2016 li pardonpetis ĉe la eŭropaj kolegoj pri eliro de Britujo el la Eŭropa Unio kaj pri "egoismo" de Britoj en jena maniero [1]:  

 

Eŭropa Unio ... ne kredu, mi petas, ke ni britoj vin malamas.... Memorindas ankaŭ, ke la referendumo ne temis pri vi. Almenaŭ ne tute. .... Pli gravis, laŭ opinio-sondoj, enmigrado, timoj pri (subtekste) Lebensraum, do pri vivospaco en lando argumenteble tro plenŝtopita por akcepti pliajn (nebritajn) alvenantojn.

 

Tiu ĉi naivaĵo (aŭ ruzo) indas specialan atenton (kaj ĝi bone ilustras tion, pri kio mi skribis en la artikolo [2]).

 

Unue, la iama germana propaganda slogano pri la bezono de vivospaco celis ekspansion kaj konkeron de la nova spaco, dum en la nuntempa situacio de Britujo (kaj aliaj Okcidentaj landoj) temas pri la konservado de sia propra lando je propra lando-spaco por la propra popolo.

 

Due, ĉu landoj estas simple "spaco", geografia areo? Ĉu necesas pardonpeti por rifuzo de Britoj akcepti ... nebritajn (envere malbritajn) alvenantojn?! Ĉu iu  lando iam ajn en historio volis amase akcepti fremdulojn?!


Trie, la politiko de Britujo mem pri senkonsidera akcepto de enmigrantoj neniel diferencas de tiu en EU: ambaŭ ignoras la propran nacian identecon kaj vaste malfermas siajn pordojn por iu ajn. Do ne klaras kial s-ro Gubbins rilatigas la deziron de Britoj eliri el EU kun esperoj je pli prudenta enmigra politiko. Britujo estas ekstreme malprudenta mem vaste akceptante malbritojn.

 

Ĉu necesas pardonpeti por rifuzo de formale Kristana Britujo akcepti ...nekristanajn alvenantojn?! Kaj temas ja ne pri iuj "neŭtralaj" nekristanoj, sed pri tre malkristanaj agresemaj fremduloj, historiaj malamikoj de la kristanoj – islamanoj!

 

S-ro Gubbins honeste notis ke la Brita referendumo demandis nure pri eliro de Britujo el la EU. La demando ĉu Britoj volas akcepti eĉ pli da nebritaj alvenintoj estis nur subtekste en opini-sondoj: kial nur subtekste? Kial nek Britujo nek ajna el la EU-landoj referendumis rekte pri la demando tiel gravega kiel ŝanĝo de etna konsisto kaj identeco de proproaj landoj?! Ĉu tio ĉi estas bagatelo?! "Bagatelo" – respondas la propagando kaj aludas s-ro Gubbins.

 

Do jen denove ni vidas penon alkutimigi civitanojn al perfido kaj normaligi perfidon de la propra lando [2].

 

El "defendantoj" al "perfidantoj" de la kredo.

 

Britujo estis kristana dum miljaro, kaj ĝia Reĝa Domo tenas la titolon "Defendantoj de la kredo". Tamen la larĝskala islamigo de Britujo okazanta dum la lastaj jardekoj montras, ke la Reĝino (plus la nobelaro, kaj la tuta Parlamento) transformiĝis el "Defendantoj" en "perfidantoj" de la propra kredo: ene de unu reĝ-generacio!

 

Britaj regantoj transformiĝis en fervorajn defendantojn de malamika kredo. Kun la tuta "dhima" (t.e. duonsklava) fervoro ili faras ĉiujn eblajn favorojn por la invadantoj – kvazaŭ por la novaj mastroj! Ekzemple la registaro prisilentas (kaj la gepatroj apenaŭ protestas) la amasan perforton de junaj Britaj knabinoj fare de islamanoj – la "blanka viando" en ilia ĵargono. Kaj kion faras la Brita registaro? Kun krueleco kaj rapideco de Stalin la registaro persekutas unuopajn ĵurnalistojn kiel Tommy Robinson [3], kiuj "arogis" raporti pri tio ĉi! – Kaj tio estas en la lando, kiu ĉiam fieris pri sia libereco de parolo kaj havis la  faman lokon en Hyde-parko speciale destinitan por tio!

 

Ek de infaneco mi tre ŝatis Britujon (surbaze de la beletro kaj miaj limigitaj scioj tiam). Do poste, lerninte iom pli, en 2005 mi skribis pri "Britujo surdorse"[4]: kun bedaŭro kaj amaro. Mi citis tiam la famajn liniojn el taglibro de Alice, Lady Hillingdon (1912):

 

Mi estas feliĉa ke nun Charles aperas en mia dormo-ĉambro ne tiel ofte kiel en pasinteco. Ĉi-maniere mi nun ricevas ne pli ol du vizitojn semajne, kaj kiam mi aŭdas liajn paŝojn proksimiĝi al la pordo, mi kuŝas sur la liton, fermas la okulojn, malfermas la krurojn kaj pensas pri Anglio"

 

Tial do mia titolo estis "Britujo surdorse"[4]. Ĉu povis mi tiam imagi, ke "Londonstan" transformiĝos el trafa titolo en realon?


Kaj nun Britujo ... kaŭras (vidu la foton [7])! Britujo kaŭras laŭ la iniciato de Rolls Royce –  la firmao konsiderata kiel simbolo de Britujo. Do Rolls Royce, en paroksismo de lojaleco kaj por envere "celebri diversecon", decidis plivastigi la sortimenton de necesejoj kaj ĉie havi ankaŭ kaŭrajn necesejojn – por ke la "nebritoj" sentu sin pli hejmece. Mi ne sukcesis kontroli tion, sed mi tutcertas ke oni zorgis ankaŭ ĝuste orientigi la kaŭrejojn rilate al la direkto al Mekko: ja la inĝenieroj de precizeco kiel tiuj ĉe Rolls Royce simple ne povas fuŝi la projekton tiel gravan kiel tiu ĉi.


Do jen, la longa vojo de "surdorse" al "surkaŭre" al "supren-puge":


 


En la lando kies glora gvidanto iam diradis:  Neniam cedu! Neniam, neniam, neniam!


Kaj nun do...

 

Adiaŭ Eŭropo


Tamen ne en la senco ke Britujo eliras el la EU, pri kio pardonpetis s-ro Gubbins, sed pri foriro en pasintecon kaj malapero de la lando-ordo, de la popoloj, kaj ilia kulturo, kiuj unike karakterizis Eŭropon (jam Eŭrabion) kiel la naskolokon kaj plej signifan atingon de la homa civilizacio. Pri tio ĉi jam avertis verkistoj kiel Jean Raspail, Oriana Falacci, Elena Ĉudinova. Kaj nun – ankoraŭ... Vatikana Kardinalo Robert Sarah (origine el Gvineo).


 

Lia Kardinala Moŝto ĵus eldonis libron "La vespero proksimiĝas, kaj la tago preskaŭ forpasis" (en la franca) [5], en kiu li ankaŭ avertas [6], ke la Okcidento malaperos kiel konsekvenco de amasa enmigrado. Islamo invados la mondon kaj tute ŝanĝos la kulturon, antropologion, kaj moralon. Mia lando [Gvineo] estas plejparte islama, do mi bone komprenas pri kio temas, diris Lia Moŝto.

 

Se la Okcidento plu movas laŭ tiu ĉi fatala vojo, estas granda risko, ke sekve de nesufiĉa naskemo kaj invado de fremduloj ĝi malaperos samkiel antikva Romo. 

 

La kardinalo akuzas la Eŭropan Union por la plano globaligi la mondon kaj nuligi la landojn kiel ujoj kun specifaj karakterizaĵoj: ekstreme freneza plano.

 

La Brusela Komisiono pensas nur pri kreado de libera senlima merkato por servi grandajn financajn potencojn. La Eŭropa Unio ne plu protektas la popolojn ene de ĝi: Ĝi protektas la bankojn.

 

Kardinalo Sarah notis, ke pastroj, episkopoj kaj kardinaloj ene de la Katolika mondo perfidis la instruon de Kristo favore al la minuskla politika aktivismo. Estas erare misuzi la vortojn de Dio por promocii migradon kaj instigi homojn invadi Eŭropon. Male, necesas helpi homojn prosperi en iliaj propraj landoj kaj kulturoj.

 

La kardinalo nomis tiun ĉi amasan enmigradon "la novan formon de sklaveco", ĉar enmigrantoj finfine havos nek laboron nek dignon – kaj tiu ĉi frazo estas la sola punkto pri kiu mi malkonsentas kun Lia Moŝto. En mia antaŭa artikolo mi nomis tion male: sklaveco de la okcidentanoj antaŭ la islamaj invadantoj. La islamanoj konsideras la ricevantajn ilin okcidentanojn (malfidelulojn) kiel dhimoj (duonsklavoj) kiuj ŝuldas al la islamanoj jizzja (protekto-imposton).

 

Ne kalkulante tiun ĉi unusolan diferencon, mi miras kiel miaj pensoj [2] akordiĝis kun tiuj de la brava Kardinalo. Mi eĉ revi ne povis trovi konfirmon por mia rezonado de persono tia altranga kaj altspirita.

 

Alexander Gofen

(aprilo 2019)

 

1. "Kara Eŭropo", P. Gubbins, MONATO, 2016/08-09, p. 5

2. "Biologia bazo de mensogado", A. Gofen, MONATO, 2019/03, p. 10-11. http://resonoelusono.com/BiologiaBazoDeMensogo/

3. "Tommy Robinson and Britain's descent into madness", R. Spencer, https://frontpagemag.com/fpm/270922/tommy-robinson-and-britains-ongoing-descent-robert-spencer

4. "Britujo surdorse", A. Gofen (2005)  http://resonoelusono.com/Islamo/BritujoSurdorse.html

5. "Le soir approche et déjà le jour baisse", Robert Sarah, (france), https://www.laprocure.com/soir-approche-deja-jour-baisse-robert-sarah/9782213705217.html?utm_source=homepage&utm_medium=banner&utm_campaign=slider_cardinalsarah  

"La vespero pliproksimiĝas, kaj la tago preskaŭ forpasis". Ankoraŭ vidu [8].

6. La intervjuo kun kardinalo Robert Sarah (angle),  https://summit.news/2019/04/05/vatican-cardinal-warns-west-will-disappear-because-of-mass-migration/  .  

7. UK: Rolls Royce Branch Introduces "Squat Toilet" to Fulfill "Diversity" Goal, (angle),  https://summit.news/2019/04/05/uk-rolls-royce-branch-introduces-squat-toilet-to-fulfil-diversity-goal/    

8. Kakou Ernest Tigori, "L'Afrique à désintoxiquer : Sortir l'Europe de la repentance et l'Afrique de l'infantilisme" (Senvenenigi Afrikon: eltiri Eŭropon el sinakuzado, kaj Afrikon - el infaneco). Estas koloniismo kiu finis sklavecon en Afriko. Jen komento en rusa.


 

The original quote. Alice, Lady Hillingdon, in her journal, 1912, wrote:

 

"I am happy now that Charles calls on my bedchamber less frequently than of old. As it is, I now endure but two calls a week and when I hear his steps outside my door I lie down on my bed, close my eyes, open my legs and think of England."