El Kalifornio al Masaĉuseco kun faktoj

 

Alexander Gofen

Du maljunuloj eliras post deviga prelego pri "celebrado de diverseco".

"Kion signifas ĉio tio?" - demandas unu.

"La sola kion mi kaptis estas io pri granda estonteco de pugo".

(Anekdoto)

 

Estas "veroj" por kiuj polemiko malutilas.

(Derivaĵo far Ĵvaneckij el moto "Nur en polemiko naskiĝas vero")

 

La raporto de S. Brewer "Por egalaj rajtoj" (2008/6) kontraŭ balotpropono 8 indignigis min kaj mian familion sekve de ĝia demagogio kaj falsa impreso kvazaŭ promocii "egalajn rajtojn" de perversuloj estas preskribo de Esperanto mem. Mi ankaŭ manifestis: sed por balotpropono 8, kaj ni vidu kie estas la vero. Necesos penoj, ĉar iama baza koncepto de la moralo nun fariĝis skandale politika, kvazaŭ netuŝebla tabuo. Nu, ĉar s-ro Brewer jam tuŝis ĝin, mi prezentu la faktojn, kaj tiuj gvidu nin al la vero - ia ajn ĝi estu.

 

Por s-ro Brewer lia kazo ŝajnas memevidente sankta, meritanta nur laŭdojn: ja temas pri protekto de "rajto de minoritato"!

 

Tamen ĉu vere ajna minoritato indas "protekton"? 

 

1) Se entute ekzistas io komuna en varieco de homaj kulturoj kaj tradicioj dum la lastaj 2000 jaroj, unu el tiuj universalaj veroj estis, ke oni konsideris sodomion kiel abomenaĵo kaj hontinda maldecaĵo. En ĉiuj religioj, en kodoj de ĉiuj landoj kaj reĝimoj, ĉu demokratiaj, teologiaj, sekularaj aŭ diktatoraj, oni agnoskis ĉi tiun aksiomon dum jarmiloj ĝis proksimume 50 jaroj antaŭe.

 

La interna ideo kaj Esperanto mem estas kulmina ekzemplo de religia filozofio - de la Jud-Kristana mesiismo, kaj do ĝi tute akordiĝas kun la Jud-Kristana tradicio ankaŭ: la tradicio, kia ĝi estis dum kaj antaŭ la tempo de Zamenhof. Ĉu en tiama UEA povus esti faka asocio "Samseksamo"? Ĉu Hodler, Zamenhof kaj aliaj estis "maltoleremaj bigotoj" ne divenantaj pri sia "homofobio"?  Kio do ŝanĝiĝis dum la lastaj 50 jaroj? Ĉu vere ĝis antaŭ tiom nelonge la homaro restis en mezepoka "mallumo"?

 

Nu, sodomiuloj mem (1-2% de popolo) kaj iom pli larĝa "progresisma" amaso kredas ĝuste ĉi tiel. Analizi ĉi-fenomenon estus aparta temo. Ĉi-loke mi komentu nur pri la faktoj de la raporto.

 

Ĉu vere temas "pri neegalaj rajtoj" aŭ eĉ rajtoj ĝenerale? Ni vidu.

 

2) Kies rajtoj? Rajtoj de personoj kun certa anomalio de sano aŭ la karaktero, promociantaj malvirton. Ili jam sukcesis tordi la publikan percepton tiel, ke nun oni diskutas pri iliaj "specialaj rajtoj". Tamen ĉu oni konsideras specialajn rajtojn de, diru ni, fumantoj? Male, oni parolas pri devoj de fumantoj ne malutili al la aliaj, kaj pelas ilin ien for. Same pri tiuj, kiuj portas infektajn malsanojn.  Ĉu oni postulas specialan "liberan" eliron por kleptomaniuloj en vendejoj por eviti kasistojn? Aŭ ĉu oni agnoskas rajton de koprofagiuloj manĝi en restoracioj? 

 

Bone, ni akceptu provizore la premison pri "rajtoj".             

 

2) Laŭ la tradicia leĝo: ĉu vere iu ajn rajtas geedziĝi al iu ajn? Ne, tio neniam estis universala rajto, sed privilegio. Ĉiam ekzistis iuj limigoj. Ekzemple geedziĝo malpermesatas inter sange parencaj individuoj. Tamen jes, interne de certaj limigoj, ĉiu individuo rajtas geedziĝi al la individuo de la mala sekso. Kaj sodomiuloj ja rajtas tion ankaŭ! Sed sodomiuloj postulas ion, kio la ceteraj homoj ne rajtas, nome malge-edziĝi (al individuo de la sama sekso). Kiu do strebas al neegaleco?  Malhonesta propagando ruze konfuzas la nociojn. Notu kiel Esperanto bone rivelas la intencan konfuzon: oni volas konvinki nin kvazaŭ  geedziĝo= malgeedziĝo!

 

3) La nocio marriage (geedziĝo) estis difinita de pratempoj. Ĉi-termino jam estas okupita. Se iu ne ŝatas la difinon, tiu por la nova difino inventu alian terminon kaj leĝe enkodigu alian proceduron. En Kalifornio jam leĝe ekzistis nocio "hejmaj partneroj" taŭga ankaŭ por sodomiuloj, laŭ kiu sodomiuloj havas la samajn ekonomiajn privilegiojn kiel al la generkapablaj paroj (vane!). Sed celo de la ĉi-propagando estas kio? Ruza konfuzo de nocioj kaj ankoraŭ io alia - pri kio devas esti aparta analizo...

 

Kaj jen veraj faktoj pri la balotpropono 8.

 

4) Aserto kvazaŭ balotpropono 8 haltigis "rajton"1 de malge-edziĝo en Kalifornio sonas ruze-konfuze. Kiel eblas haltigi ion, kio neniam estis ies rajto? Nur antaŭ 50 jaroj eĉ sekreta sodomio estis universale punebla krimo (se raportita). Kiel eblis salti el la stato de krimo - al postulo toleri la abomenaĵon, plusalti al aprobo de ĝi, kaj eĉ plu, intence konfuzi ĝin kun la tiel fundamenta nocio kiel geedziĝo?

 

Estis tamen multaj penoj far sodomiaj aktivuloj enleĝigi malgeedziĝon pere de mis-uzaj procesoj kaj ruzaj konfuzoj. 

 

En la jaro 2000 por definitive preventi tion, Kalifornio popole voĉdonis kaj akceptis la balotproponon 22. La leĝo simple konfirmis la tradician difinon de la geedziĝo, kiel ĝi estis konata dum miljaroj (tiutempe eĉ sen neceso enkodigi ĝin).

 

Tiam la por-sodomiaj aktivuloj ekprocesis denove: kvazaŭ la leĝo 22 kontraŭas al la Konstitucio de Kalifornio: kvazaŭ kontraŭ la principo de "egala traktado" ktp (vidu supre). La nova movo estis ne tiel ruza, kiel stulta. Ja antaŭ 150 jaroj kiam oni akceptis la Konstitucion de Kalifornio, sodomio universale estis konsiderata kiel abomenaĵo punebla per karcero aŭ pli severe.

 

Nenio tamen estas malebla, se temas pri "rajtoj" de la plej "diverseca" minoritato. Do ĉi tiu jura stultaĵo trairis longan vojon ĝis la supera juĝejo de la ŝtato. Kaj divenu kio? Somere 2008 tiuj decidis 4:3 ke ja la leĝo jes, kontraŭas al la Konstitucio! En la Konstitucio nenio estis menciita pri ge- aŭ malge-edziĝoj. Iel-tiel antaŭe homoj ne bezonis kodigi tiom memevidentajn aferojn en konstitucioj.

 

La sana parto de la kalifornianoj tamen estis jam preta al ĉi tiu nova tordo de la senco far juĝistoj. Do en la balotiloj de 2008 la leĝo de propono 22 reaperis - jam kiel la konstitucia amendo: reaperis kaj sukcesis per 53% voĉdono. Ĉu la fino? Ve, ne. Kaj estas io multe pli indigniga ol masaĉuseca protesto de s-ro Brewer.

 

Du plej altrangaj postenuloj de la ŝtato, kies unua devo estas efektivigi la leĝojn de la ŝtato, perfidis sian devon, kaj deklaris ke ĉi tiun leĝon ili ne efektivigos! Tiuj ĉi du aĉuloj estas ... (tambur-signalon mi petas)... Guberniestro Arnold "Ŝvartcenstrudel"2 kaj ĉefprokuristo (Attorney General) Jerry Brown! Ili direktis la "kazon" por nova rekonsidero al la sama supera juĝejo.

 

La famili-protektaj organizaĵoj de Kalifornio pretiĝis ankaŭ al ĉi tio. Ili havas spertajn juristojn por plu defendi la iam memevidentan difinon en la nova proceso. Do la baza morala saneco ankoraŭ havas ŝancon elvivi, kaj mi ne perdis esperon... Sed ve, iuj aliaj perdis laboron! Kial? Ĉar ĉiopova sodomia mafio atingis al la listo de ĉiuj sponsoroj de propono 8, eĉ al tiuj kiuj pagis nurajn $100, kaj komencis kampanjon de ĉantaĝo kontraŭ oficoj kaj kompanioj, kontraŭ eklezioj kaj individuoj.

 

Ĉu vi plu kredas je sankteco de via manifestacio, s-ro Brewer?  

 

Alexander Gofen

San Francisco, 01/14/2009



1Unufoje urbestro de San Francisko Gawin "Any twosome" Newsom anarĥiisme komencis eldoni malgeedziĝajn atestojn, sed juĝisto haltigis ĉi-tiun leĝorompon. Duafoje en 2008 la supera juĝejo de Kalifornio per decido 4:3 nuligis la leĝon de propono 22 kiel kvazaŭ kontraŭa al la Konstitucio. Post kelkaj monatoj tamen propono 8 (identa al 22) iĝis parto de la Konstitucio.        

 

2Moknomoj “any twosome Newsom” kaj “Schwartcenstrudel” estis inventitaj far Dr. Michael Savage de radia programo “The Savage Nation”.