Brituoj
surdorse
aŭ
"Celebrado
de diverseco" en kompanio kun piranjoj
Eventoj de la lastaj monatoj revenigas nin al la temo jam diskutita:
daŭranta atako kaj invado de Islamo kontraŭ la Okcidenta Civilizacio,
kaj malkuraĝa timo de la lasta agnoski la fakton, ke la totala religia
milito jam okazas.
Iom da fono
Kelkajn jarojn antaŭ la 9/11, amiko-advokato rakontis al mi pri unu
kazo ĉi tie en Kalifornio, kie li defendis neplenaĝan klienton, juĝatan
por murdo: la tiel nomata "Honora" murdo. La historio estis preskaŭ
krestomatia. En sufiĉe bonhava familio de enmigrintoj el Jordanio,
plenkreska filino enamiĝis al neislama junulo kaj foriris por geedziĝi
kun li. Ŝia patro dum la familia "konsilio" instruis la 16-jaran filon,
ke tiu devas murdi la fratinon. La kalkulo estis, ke neplenaĝa junulo
eskapos punon. La "patro" provizis al li pistolon, kaj la junulo
plenumis la "mision", pafinte ĉiujn 8 kuglojn je distanco de
rekta kontakto al sia propra fratino.
La kalkulo montriĝis esti sufiĉe "korekta": kvankam la pafinto ne
eskapis la punon plene, dank' al penoj de la advokato (kaj la ĝenerala
"klimato"), la verdikto estis nur 2 jaroj en prizono.
Tiutempe ankoraŭ neniu volis vidi la "grandan bildon", sed jam tiam la
kazo povus veki multajn demandojn - eĉ sen mencii kial la ŝtato ne
akuzis la familion pri la kontrakta murdo. Kiun sencon tio havas
enmigri en Usonon por pluvivi kiel islamano laŭ "Ŝaria leĝaro"? De kio
propre islama fuĝinto fuĝas, kaj al kio li aŭ ŝi aspiras veninte en
Usonon? Kial Usono enlasas personojn malkongruaj al la etna, nacia kaj
kultura heredaĵo de Usono? Ja antaŭ leĝo-ŝanĝoj de 1965, la profilo de
la enmigro-kurento devis korespondi al la jam ekzistanta proporcio en
la lando...
Nun, longe post tiu "naiva" pasinteco, ni vidas en la Okcidenta mondo
fenomenon de "honor-murdoj" kiel neevitebla akcesoraĵo de islamaj
komunumoj, kreskanta kune kun ili.
Ne sole honor-murdoj pliriĉigas la modernan plur-kulturecon de la
Okcidento: religiaj rit-murdoj ankaŭ gravas. Ĉar "apostatoj" de Islamo
nenie devas senti sin sekuraj, eĉ se ili fuĝis sub (provizoran)
protekton de putra Okcidenta demokratio. Tiel la tuta familio de kopto
(Egipto-devena kristano) en Nov-Ĵersio estis murdita antaŭ kelkaj
monatoj.
Pli freŝa ekzemplo certe estas la malfeliĉa posteulo de pentristo van
Gogh, kino-reĝisoro Teo van Gogh, murdita meztage sur tumulta strato
por tio, ke li filmis la vivon de islamaj virinoj ne laŭ la metodo de
"socialisma realismo" - pardonu, "islamisma realismo", kaj do la
virinoj aspektis ne tute feliĉaj. Nu, la batalanto komence pafis
kelkajn kuglojn. Mirinde, sed la reĝisoro ankoraŭ kapablis paroli, kaj
kiel bona progresemulo li unue klopodis ekscii ĉe la pafinto pri ties
ĉagrenoj, pri tiel diri la "radikaj kaŭzoj". Oni ja vere devas unue
peni kompreni la ĉagrenojn de ĉiuj batalantoj. Tamen la pafinto tuj
komencis plenumi la duan - tute ritan parton de la afero, t.e. detranĉi
la kapon, kio tre malfaciligis la konversacion. Malgraŭ tio, li tamen
klopodis komuniki iom da siaj skribitaj ĉagrenoj enmetinte ilin en la
sangantan vundon.
Estus interese kompari la supran scenon de "dialogo inter kulturoj" kun
la similaj aferoj de frua bolŝevismo kaj iliaj eksterlandaj agentoj. Ĉu
eblas imagi ruĝulon malkaŝe murdi viktimojn en gastiganta lando,
elkriante proletajn sloganojn kaj enmetante la komunistan manifeston en
la sangantan vundon de la murdito? Eĉ KGB ne dungus tian: kial
enmiksiĝi en aferoj kun freneza fanatikulo?.. Do la konspira batalo
kontraŭ ruĝ-agentoj de la 20a jarcento aspektas preskaŭ kavalire nobla
kompare al la "novaj" realaĵoj de la 21a (fakte de la 7a
jarcento).
Tamen plej superaj atingoj de la homa moralo manifestiĝis dum
antaŭnelonga sabotado en Israela hospitalo de urbeto Soroki. Juna
virino de Palestina aŭtonomio danĝere brulvundis sin dum kuireja
akcidento en ŝia hejmo, kaj do la urĝa helpo liveris ŝin al Israela
hospitalo en Soroki. La judaj doktoroj ne nur tuj operaciis ŝin savinte
la vivon, sed poste dum du jaroj ankoraŭ kelkfoje akceptis ŝin por
kurac-proceduroj celantaj plene forigi la konsekvencojn de tiu bruliĝo.
Kiel poste montriĝis, la bravulino (de terorisma organizaĵo nomata
Palestina popolo) bone profitis tiujn veturojn enen de Israela
teritorio por plenumi komisiojn de siaj batalantaj kamaradoj. Tio
kulminis per provo eksplodigi unu ĉambron de hospitalo kun ĉiuj
doktoroj kiuj kuracis ŝin: super ĉio ja estas klasbatalo, oni sciu.
Nur mirakle oni preventis la eksplodon... Kaj denove, jen komparo. Laŭ
legendo, la verkoj de doktoro Korĉak estis tiom vaste konataj en
antaŭ-milita Germanio, ke nazioj kvazaŭ demonstris iom da kompato al la
fama por-infana verkisto, proponinte al li ne sekvi kun liaj orfodomaj
lernejanoj destinitaj por ekstermo. La doktoro tamen ne lasis la
infanojn, kaj pereis kune kun ili. Neniu elvivis por atesti kiel tio
okazis. Eble oni kredis, ke esceptokaze ja nocio pri ioma dankemo
validis ankaŭ por nazioj. Ankoraŭ notindas, ke nazioj neniam afiŝigis,
nek fanfaronis pri tio, kio envere okazas en la ekstermaj koncetrejoj,
nek deklaris malkaŝe la planon pri "definitiva solvo de la juda
problemo". Kompare, la nuntempaj islamaj ideologoj (mulaoj, ŝejkoj)
senĝene proklamas la planojn murdi ĉiujn judojn kaj nekonverteblajn
kristanojn, kaj ruinigi la demokratiajn ŝtatojn mem - troviĝante ene de
tiuj ŝtatoj...
Britujo kuŝanta surdorse.
Kaj nun revenu ni al la ĵusa tragedia masakro en Londono, pli konvene
"Londonstano": ĉar la ĉefurbo de Britujo kaj iama mondocentro de la
kulturo transformiĝis en fekundan grundon de islama barbarismo far
penoj de maldekstra registaro kaj komunista urbestro.
Ve, la perdoj kaj suferoj de Britoj dum ĉi-lasta atako, kaj la atako
mem ĝuste imitas islamistan bombadon de metroo en Moskvo, de trajnoj en
Madrido, de busoj en Israelo. Kaj ve, dum ĉi-tragedio Britoj imitas la
fian malkuraĝon de Hispanio, kies tuja respondo al la atakoj estis
elekto de islam-oportunista ĉef-ministro.
Ĉu estis la popolreago? Iu moskeo ekbrulis en Aŭstralio, sed mi ne
legis eĉ pri unu tia okazaĵo en ĵus frapita kaj humiligita Britujo mem.
Kvankam pogromoj ne estas morala aŭ prudenta esprimo de indigniĝo aŭ
malamo, refleksa reago ja propras al vivantaj estaĵoj. Doktoroj testas
tion frapante genuon de paciento per marteleto, kaj la piedo supozeble
eksaltas.
Hej, Britujo: ĉu vi estas ankoraŭ viva?
Ja oni laŭte avertis vin. Ja en majo de ĉi tiu jaro okazis multmila
islama demonstracio en Londonobado, kie la furioza amaso en noktosakoj
kriadis: "Morton al Britujo! Morton al Tony Blair! Murdu Bush!
Nukle-bombu Vaŝingtonon!".
Britujo iĝis rifuĝejo de plej ekstrema islama propagando, kaj de
teroristoj serĉataj eĉ en islamaj landoj (ekzemple en Egiptio). Ne
eblas imagi la tutan liston de favoraĵoj, indulgoj, financa subteno kaj
flatado far Brita registaro al la islama minoritato. Samkiel apenaŭ
eblas imagi iun racion por enlasi enlanden enmigrintojn tiel fremdajn
kaj malamikajn kiel tiuj ĉi; minoritaton kiu nun ampleksas supozeble du
milionojn. Kaj tio okazadis dum tiuj du lastaj jardekoj, kiam en
disfalantaj landoj de la Orienta Eŭropo aperis miloj de aspirantoj
elmigri: altkvalifikitaj, kulture proksimaj, bonvolaj kristan-devenaj
popoloj.
Kiom grimaca devus esti brita versio de "Celebrado de diverseco" por
propravole enlasi en sian landon du milionojn da piranjoj! Pli ol tio:
kiom suben necesas fali, kiom fie necesas rampi kaj flati al la triumfe
marŝanta islamo, por ĝuste nun akcepti specialan leĝon protektantan la
piranjojn kontraŭ ebla popola kolero (kiu ne estis)?!
Lady Alice Hillingdon, ne plu arde pasia edzino de la dua Barono Hillingdon, skribis en
1912, kiel ŝi, aŭdinte la Baronon aliri ŝian dormoĉambron,
kuŝis en liton, fermis la
okulojn, malfermis la krurojn kaj ekpensis pri Britujo...
Nun Britujo kuŝas surdorse kun fermitaj okuloj kaj malfermitaj kruroj,
celebrante diversecon...
Alexander Gofen, 2005/07/20