Religion of pieces
  (Angla vortludo: "Religio de pecoj"/"Religio de paco")

Preview Image

Murdo-kampoj de Irano
(en la angla)


Preview Image
Laŭ pun-kodo de Irano (akorde al Ŝaria leĝaro), oni enfosas virinon ĝisbruste por ekzekuti ŝin per ŝtonoj. (La foto farita en Arak, Irano, 1992, estis kontrabande sendita eksterlanden).
En Irano ne ŝtonumado estas kontraŭleĝa, sed uzado de ŝtonoj de neĝusta dimensio.

La kino-fragmentoj referencataj sube filmas ekstreme kruelajn scenojn. Vi eble volus ne vidi ilin.





Senkapigo de pakistanano
Senkapigo de pakistana laboristo en Irako
12 laboristoj el Nepalo venintaj en Irakon
Paul Johnson
Nick Berg
Korea laboristo
Armostrong

Senkapigita knabino
Kristana knabino murdita kaj senkapigita far islama teroristo en Indonezio

Ni komencu de la supra foto kiel taŭga (anim-skua!) agordilo. Verkisto Nabokov havis rakonton pri tio, kiel iam en 1920aj gapantoj veturadis spekti publikan ekzekuton en unu el urbetoj de Germanio, la lastan, kiam ekzekutisto forhakis la kapon per glavo... Naivuloj! Ili kredis ke jen definitive finiĝas plej lasta "tradicio" de la malluma mezepoko. 

En la najbara zono de la mondo (nomata "Dar el Islam") ĉi-epoko triumfe pludaŭras. Vizitu gastaman Saŭdion. Glav-ekzekutoj tie okazadas regule kaj senpage. Al ŝtelistoj ili unue amputas nur manon.

Tre bonvenas "seksaj minoritatoj" de ĉiuj kvar subspecioj. Por tiuj oni aplikas la proceduron senpere al la kapo, sed ne unue al la kulpaj korpopartoj. (Ĉu konscias tion en Okcidentujo la "pacaj batalantoj" por la rajtoj kaj bonveno de la islama frataro?). 

Tamen se vi volas vidi la plej ekzaktan plenumon de la Ŝaria punkodo, spektu la kino-segmentojn, referencitajn supre. En ĉiuj el ili la veraj justuloj de Ŝaria kodo plenumas senkapigon per tranĉilo: metodike kaj senhaste, sekvante la preskribitan proceduron laŭlitere, kaj akurate filminte tion por vi, maljustuloj el Dar el Harb. La 21a jarcento estas ja erao de informo. Do informiĝu, kio povas okazi al ĉiu laboristo el via Dar el Harb, kiu venis neinvitita. 

Tiatipa video informo vere abundas. Legantoj scivolaj pri ĉi tiuj kaj similaj proceduroj aplike al infanoj povas viziti paĝojn pri la "liber-batalantoj" en Beslano, aŭ serĉi pri "purigoj" kontraŭ Kristanoj en Sudano, sen mencii israelanojn, "kiuj ja mem invitis tiujn rimedojn kontraŭ si", oni sciu.

Tamen ĉi tiu video-enkonduko fariĝis tro longa. Do ek al la esenco.  

Religio de "paco"
(Surbaze de la artikolo de
Lawrence Auster 'The Search for "Moderate Islam" '

Post la atako de 9/11 Prezidento Bush tuj hastis mencii, ke Usono militos kontraŭ globala terorismo, sed ne kontraŭ Islamo, kiu ja estas "Religio de paco", oni sciu. Nu, posteno de la Prezidento estas samtempe plej alta diplomatia posteno, kaj ene de tiu fako oni parolas ne laŭvere, sed laŭprotokole.

Ĉu iu memoras infanludon pri serĉado de io kaŝita? Kiam la serĉanto vagas for de la celo, la amuziĝantaj kunludantoj krias: "Malvarme, malvarme"!

Doktoro Daniel Pipes estas konata kiel tre scihava fakulo pri arabismo kaj islamo, kaj kiel aŭtoro de multaj sobraj verkoj ĉi-temaj. Ne vane Prezidanto Bush asignis lin al posteno de la rilata instituto, kaj aŭskultas liajn konsilojn por ellabori la strategion kontraŭstari la islaman minacon.

D-ro Pipes, brila aŭtoro kaj preleganto, elpaŝas kun la moto:

"Militanta islamo estas problemo; modera islamo estas la solvo."

"Varmete, varmete!" - nun krias ni, infanoj, el la halo...

Certe, la alta posteno de D-ro Pipes estas preskaŭ same diplomatia, kiel tiu de la Prezidento. Ni ne estas naivuloj supozantaj kvazaŭ la Prezidento kaj la Doktoro ambaŭ estas naivuloj, do ni ne serĉas grenojn de ekzakta vero en iliaj paroloj. 

Ni tamen laboras je tute nediplomatiaj postenoj, do ni liberas pensi kaj diskutadi pri la problemo pli rekte.

Ĉu "Modera islamano" estas islamano?

Ne nur problemo estas, ke la "moderuloj" ne videblas en la islama mondo. Kaj ne nur tio, ke ili estas politike tre malforta kaj terorigata minoritato. La afero estas ne nur, ke ili ne povos aŭdigi sin ĝis Usono definitive venkos la militan islamon mondskale. Kaj ne nur ke ili ekzistas kiel izolitaj individuoj, sed ne kiel organizita grupo.

Konsideru la teston, kreitan far Danial Pipes por determini, ĉu taksata persono estas modera islamano.    

1) Ĉu neislamano devas havi ekzakte la samajn rajtojn kiel islamano?

2) Ĉu povas islamano konvertiĝi al alia religio?

3) Ĉu povas islama virino edziĝi al neislama viro? (
Ĉu ŝi povas mem selekti la edzon, aŭ mem renkontadi la fianĉon - sen eĉ mencii seksan rilaton kun li? Ĉu knabinoj povas rifuzi kliteroktomion? - A.G.)   

4) Ĉu vi akceptas la leĝaron establitan far demokratia registaro de neislama maĵoritato, kaj ĉu vi restos tute lojala al tiu registaro?  

5) Ĉu la ŝtato devas establi devigan observadon de religiaj ritoj, ekzemple malpermesi ĉiujn manĝoservojn dum Ramadano?

6) Se islama tradicio konfliktas kun sekularaj leĝoj: ĉu obei la leĝojn? Ekzemple, ĉu insisti ke virinoj estu fotitaj por legitimiloj kun kovrita vizaĝo?

Kaj jen kelkaj aldonitaj de mi.

7) Ĉu Israel... Pardonu, ĉu "Cionisma strukturo" rajtas ekzisti kiel juda ŝtato?

8) Kiam ŝtono aŭ arbo ekkriegos: "Jen judo kaŝiĝas malantaŭ mi!". Kiaj estos viaj agoj?   

Ktp. ktp. Notu, ke por punkto (2) Islamo preskribas mortpunon, kaj akorde al punkto (3) miloj da bonaj islamaj patroj mem murdas siajn filinojn plenumante la aferon de "honoro". Ili klopodas fari tiel eĉ loĝante en civilizitaj landoj de la Okcidento.

Tiu ĉi simpla testo konvinke demonstras, ke la nocio "Modera islamano" estas oksimorono, samkiel esperoj ke islamaj enmigrintoj en la Okcidentaj landoj akomodiĝos. Notu: ne "asimiliĝos"! Ja akorde al maldekstrisma koncepto de "plur-kultureco", islamanoj rajtas kaj devas konservi ilian propran "kulturan heredaĵon" (vidu supre) loĝante en nia lando: konservi, sed ne rezigni de ĝi por ĉiam. Kaj vi estas rasisto!..  

Do ni obstine plu kaj plu gardu nian Konstitucion, la kulminon de la homaj atingoj. Ĝi servas kiel ideala kontraŭ-kugla veŝto por nekaŝitaj kaj kaŝitaj malamikoj, venintaj al ni en la Troja ĉevalo. Ĉar plej gravas ke triumfu la Leĝo, eĉ se pro tio pereos la mondo...  

Alexander Gofen, 2005/01/31