Rano en kaldrono
    
Ĉi tie temos pri pli kaj plikreskantaj tensioj en la mondo, precipe en Eŭropo, kaj mia antaŭsento pri nova granda plago. Ĉar Eŭropo ĉiam estis kaj restas tre oportunisma kaj kapitulaciema rigarde al ajnaj minacoj de granda malbono. La tuta Okcidento estas tia.

Historie la Okcidento kapablis nur kontraŭreagi, kaj kontraŭreagi tre malfrue, nur kiam ne plu eblas nereagi, t.e. kiam grandskala milito jam okazas. Tia malfrua oportunisma reago manifestiĝis en la du antaŭaj mondmilitoj, kiuj kaŭzis astronomiajn perdojn de homaj vivoj kaj ekonomian detruon.

Des pli Eŭropo ne kapablas reagi kontraŭ infekto penetranta "surdine", longe kaj poiomete, sen abrupta milita krizo. Ĉi-situacie konduto de Eŭropo similas al la klasika ekzemplo de rano, trankvile sidanta en kaldrono de akvo varmigata ĝis bolo. En la moderna tempo tiaj infekto-minacoj estas du: socialismo kaj islamo. Ambaŭ prezentas grandan danĝeron penetrante kvazaŭ senkrize: envere prokrastigante neeviteblan krizon en malproksiman estontecon.
    
Infektigaj ideoj

Malgraŭ formala kolapso en la senco de loko sur la mapo, la socialisma sistemo ne pereis kiel ideo, kaj ĝiaj propagandaj kaj utopiaj "derivaĵoj" sukcesis ekspansii en la Okcidenton ĝuste pro malrapida cent-jara surdina infektado de cerboj. (Infektado dank' al eks-Sovetia mono, sabotado, kaj bonvola kooperado de lokaj utilaj idiotoj).
    
Tia persista allogo de socialismo en la demokratia mondo baziĝas je naiva ideo el epoko antaŭ "Historia materialismo": la ideo kvazaŭ socialismo estas simple formo de bonfaro. Tio estas, la ŝtato (envere pli bonhavaj civitanoj) helpas (a) propravole; (b) laŭ siaj ebloj; al civitanoj bezonantaj (c) urĝan intervenon. Ne gravas, ke ambaŭ la "teorio" de socialismo (ĝia tuta volumaro kaj la "cit-broŝuroj"), kaj ĝia terura praktiko atestas pri la malo. Malgraŭ ĉio tio, socialismo restas konfuzita kun bonfarado kaj kaŭzis "komplekson de kulpo" ĉe sentemaj progresemuloj.
    
Neniu plu atentas pri la premisoj de bonfarado a, b, c. Do la helpo al nepovaj ne plu estas propravola, ne el postrestaĵoj de la buĝeto, kaj ne nur al tiuj, kies situacio postulas urĝan intervenon. Socialismo ne nur enradikiĝis en konscion de la Okcidentaj socioj: ĝi atingis grimacajn formojn, kiuj neniam ekzistis eĉ en la landoj de "venkinta socialismo" mem.
    
Ekzemple aperis klaso de nelaborantaj malriĉuloj, konstante vivtenataj far ŝtato, malgraŭ manko de laboristoj por malalt-kvalifikaj laborpostenoj malmulte pagataj. Rezulte aperis spontana tendenco satigi tiun mankon ĉerpinte el eksterlandaj leĝaj aŭ neleĝaj migrintoj - rompante normalan merkatan procezon (kio estus proponi pli altan laborpagon, kaj neinfinite vivteni senlaborulojn). Kompare, en Sovetio nocio "senlaborulo" leĝe ne ekzistis. Tiu, kiu perdis laboron, ricevis neniun subtenon. Daŭre nelabori fakte estis krimo. Malalt-kvalifikaj laboroj ankaŭ ekzistis, kaj oni pagis por tiuj tre malmulte (eĉ laŭ sovetia nemerkata pagsistemo). La ŝtata solvo do estis organizi devigan "bonvolon" de kvalifikitaj personoj partatempe labori sube de la ĉeno.
    
Alia grimaco de la Okcidenta socialismo estas obsedo pri egaligo kaj nediskriminacio surbaze de sukceso (de perverso, kaj eĉ krimo): t.e. perforta karikatura egaligo de esence neegaligeblaj kapabloj de diversaj homoj aŭ iliaj socigrupoj. La angla kod-vorto por tio estas "Affirmative action". Tute male, en Sovetio (post komenca nelonga periodo(*)) ne nur pena lernado kaj laboro ĝenerale estis aprobataj. La sistemo distingis kaj diskriminaciis laŭ atingoj kaj malatingoj. Ja ĉu povas socio progresi sen stimuli penon kaj kreemon (eĉ kadre de nefukcianta socialisma ekonomio), aŭ sen plifirmigi la familion? Do seksaj pervesuloj apartenis al prizono, ne al "protektata specio".     
    
Iel ajn, "post-socialisma" socialismo senperforte kaj senkrize, tute "harmonie" enskribiĝis en demokratiajn sociojn, kutimiginte ilin al si: jen ja simple unu el multaj movadoj. Kaj, kiel oni scias, "Ĉiu progresema agento aŭ movado konsiderotas senkulpa ĝis plena detruo de la lando".

   
... Kaj infektigaj "organismoj"

Islamo penetris en la Okcidenton alimaniere. Malkiel socialismo - pure "idea substanco", islamo alvenis en tre "korpa" formo de milionoj enmigrintoj. Laŭ amplekso tio estis historie senprecedenca permesita invado de plej eble maltaŭgaj fremduloj: invado okazinta ne sekve de milito, sed dank' al utopiaj socialismaj fantazioj, miopeco kaj simple vulgara koruptado de iuj Okcidentaj politikistoj (celantaj krei Eŭrabion -
laŭ Bat Ye'or).
    
Eble en plano de Eŭrabio oni povas pene trovi iun "racian" motivadon. Laŭ ĝi, Francio kaj ĝiaj aliancanoj en Eŭropo plifirmigas siajn rilatojn kun islamaj landoj agante kontraŭ Usono. Spliti la Okcidenton do ĉi-kuntekste rolas kiel io "racia", ĉar la sekvaj paŝoj de la plano, t.e. enlasi milionojn da islamaj enmigrintoj, neniel, en neniu kunteksto povas aspekti racia.
    
Enpensiĝu pri tio ankoraŭfoje. Malkiel Usono, neniu Eŭropa lando baziĝis je enmigrado, nek havis iun planon de konstanta aŭ provizora enmigrado de iu ajn (antaŭ 20-30 jaroj). Ja la tuta milit- kaj konflikt-abunda historio de Eŭropo pruvis kaj repruvis, ke malsamaj etnoj aŭ religi-grupoj malbone kunvivas, do paco kaj stabileco eblas nur kiam ĉiu el popoloj laŭeble loĝas en separa lando. Tamen spite al ajna racio, tio okazis: la Okcidento do propravole kreis ene de si multdek-milionan "kvinan kolumnon", fiŝaron de piranjoj.   
    
Sen ajna inteligenta "mimikrio" propra al socialismo (mem produkto de la Okcidenta, Jud-Kristana kulturo), Islamo en sia fervoro de 7a jarcento eĉ ne penas kaŝi plenan fremdecon kaj malamikecon al la Okcidenta kulturo. Malkiel "ruza socialismo", Islamo sekvas plej stultan kaj arogan politikan taktikon. Anstataŭ malrapide varmigi kaldronon kun "rano", Islamo klopodas friti senzorgan Okcidentan ranon rekte en fajro: laŭlitere, se sekvi la ĉenon de eksplodoj kaj nekaŝitaj minacoj renversi la Okcidenton.
    
Laŭ ironio de Yashiko Sagamori, kio aspektas por ni stulte aroga, sensenca provokado far islama teroro, tio fakte celas subteni iluzion de dualismo, kvazaŭ jen estas terorisma ekstremismo, malmultnombraj "forsplituloj" de Islamo, kaj jen la plimulto de islamaj "moderuloj", kun kiuj necesas negoci (t.e. aŭskulti iliajn ĉagrenojn, senĉese pardonpeti kaj adaptiĝi al ilia riĉa diverseco).
    
Ironion for, pli verŝajne la "racio" de tiu sensenco estas en la profunde heredita krokodila konduto, kiu kutime mordas nutrantan manon. Kaj ankaŭ, kio estas insidaj fiagoj kadre de niaj valoroj, tio rolas kiel heroaĵoj subtenantaj spiriton de niaj islamaj proksimuloj, io kio plifirmigas ilian kredon je neevitebla venko de Kalifato. Ja la demandorezultoj ene de islamanoj de Britujo unu semajnon post la 7/7 ankoraŭfoje demonstris tion. Eĉ sen mencii grandajn nombrojn (pli ol 50%) kiuj "simple" esprimis diverstipajn ĉagrenojn pri Britujo (en la plej "taŭga" momento), 25% aprobis la eksplodistojn!          

Iel ajn, dank' al ilia krokodila strategio, la Okcidento havas aldonan (tre doloran) ŝancon rekonsciiĝi, elsalti kaj montri, kiu envere mastras en la 21a jarcento, kaj kiu fakte ebligis la 21an jarcenton mem.

Tamen... Tamen elsalti kaj montri kiu mastras, signifas eki grandskalan militon eĉ sen antaŭ-milita krizo en konata senco, milito kontraŭ la kvina kolumno, milito kies celo devas esti nenio malpli ol... Ol revenigi ĉi tiun multdek-milionan kolumnon reen al iliaj kameloj. Kiom da fritado ankoraŭ necesos, ke la Okcidento vekiĝu kun firma decido ne morti - ni povas nur spekuli. Longe. Longe, se rememori kiom tio daŭris dum maturiĝanta konflikto kun Hitler, kun Sovetio. La spirito de Neville Chamberlain ne mortis, kaj ĝi plu inspiras la Eŭropan politikon.
    
Kaj la atendo kostos pli kaj pli. Ju pli longa atendo, des pli "malbelaj" sociaj fortoj fin-fine naskiĝos por "ripari" la problemon. Ili ekagos kaj fine efektivigos tiun reenmigron de piranjoj... Perforta reenmigrado neniam aspektis "bele", eĉ kiam ĝi okazis je pli modera skalo - ĉu antaŭ, ĉu post la Ĝenevo-konvencio. Kaj nun konkurence funkcias ankoraŭ "Mekko-konvencio": vi scias, tiu, laŭ kiu oni detranĉas kapojn de vivaj viktimoj filmante tion por amaskomunikiloj...
    
Jen vere riĉega kampo por manovroj kaj politikaj ludoj, t.e. solvoj... Ho, la mondo: ektremu, kaj ekpreĝu ke la venonta sangobano estu pli indulga ol la antaŭaj...   

    Alexander Gofen, 2005/7/31

-------------------------------
(*) Nur dum kelkaj komencaj jaroj de Sovetio oni penis efektivigi la "praulon" de usona "Affirmative action", t.e. socia eŭgeniko. Oni do establis procentaĵon (kaj tute nerealisman) por senekzamene akcepti proletojn kaj kamporanojn en universitatojn kaj en entreprenojn je kvalifikaj postenoj. Samtempe en lernejoj oni eliminis poentojn - por ne aflikti iun kaj ne stimuli konkurencon (Hej, usonaj lernejestroj, jen de kie originas via progresemo). Sovetiaj burokratoj tamen estis pli pragmatikaj kaj prudentaj, ol iliaj usonaj kolegoj post 80 jaroj. Sovetianoj ja volis havi altkvalifikajn inĝenierojn, doktorojn kaj aliajn specialistojn. Do post kelkaj jaroj de tiatipa politiko, oni iom po iom nuligis ĝin. La sola varianto de sovetia "Affirmative action" kiu ĉiam funkciis, estis tiu kontraŭ judoj. Tiuj el ili je nivelo de geniuloj, sufiĉe facile povis superi la obstaklojn, kaj iĝis geniaj fizikistoj, inventistoj, artistoj. Por la ceteraj kun kalibro iom malpli ol geniula, la obstakloj rompis karierojn (se ne la vivojn).