Tion ĉi verkis Eric Hoffer,
usona kristana soci-filozofo. Li vivis de 1902 ĝis 1983 kaj verkis 9
librojn kaj
nekalkuleblajn ĵurnal-kolumnojn kaj eseojn. Li estis honorigita per la
Prezidenta Medalo de Libereco. La eseo sube estis verkita en... En 1968
(kaj
jen en la angla) !
La speciala situacio pri Israelo.
(Los Angeles Times, 5/26/68)
La judoj estas speciala popolo: aferoj permesataj al aliaj popoloj
estas
malpermesitaj por la judoj.
Aliaj landoj ekzilas milojn, eĉ milionojn da homoj, tamen pri neniu
problemo de rifuĝintoj eĉ temis. Rusio faris tion. Pollando kaj
Ĉekoslovakio ankaŭ. Turkio forpelis unu milionon da grekoj, kaj Alĝerio
- unu milionon da francoj. Indonezio forsendis nekalkulitan nombron de
ĉinoj - kaj neniu balbutis eĉ unu vorton pri la rifuĝintoj. Tamen kaze
de Israelo la translokitaj araboj iĝis eternaj rifuĝintoj. Ĉiuj
insistas kvazaŭ Israelo devas preni reen ĉiun eblan arabon.
Arnold Toynbee nomas tiun ĉi translokiĝon de araboj kiel teruraĵo pli
granda ol tiuj faritaj de Nazioj.
Aliaj landoj, post sia venko sur batalkampo diktas la kondiĉojn de
paco. Tamen se Israelo estas venkinto, ĝi devas negoci por paco.
Ĉiuj atendas de judoj esti la nuraj veraj kristanoj en tiu ĉi mondo.
Aliaj landoj, se estas venkitaj, havas ŝancon elvivi kaj plu-vivi. Sed
se Israelo estus venkita en junio, ĝi estus neniigita. Se Nasser
triumfus en junio, li forigus Israelon de sur la mapo por-eterne, kaj
neniu movus fingron por savi judojn.
Neniu kontrakto kun Israelo de iu ajn registaro, inklude nian [Usono] valoras paperon
sur kiu ĝi estis farita. Ĉie en la mondo sonas furiozaj krioj kiam
homoj mortas en Vjetnamio, aŭ du negroj estas ekzekutitaj en Rodezio.
Tamen kiam Hitler buĉis judojn, neniu oponis lin.
Svedoj, kiuj pretas rompi diplomatiajn rilatojn kun Usono pro tio kion
ni faras en Vjetnamio, estis mutaj kiam Hitler ekstermadis judojn. Ili
sendis elitan feran ercon kaj globŝarnirojn al Hitler, kaj ili
priservis liajn militajn trajnojn al Norvegio.
La judoj restas solecaj en la mondo. Se Israelo elvivos, tio okazos
nure dank' al penoj de judoj kaj israelaj rimedoj. Kaj notu, ke
ĉi-momente Israelo estas nia unusola fidela kaj senkondiĉa aliancano.
Ni povas pli fidi je Israelo, ol Israelo je ni. Oni apenaŭ povas imagi
kio okazus, se araboj kaj iliaj rusaj subtenantoj venkus la militon -
tiel gravas elvivo de Israelo por Usono kaj por la Okcidento entute.
Mi havas antaŭsenton, kiu neniam lasas min: kiel okazos al Israelo,
samtiel estos por ni ĉiuj. Se pereos Israelo, la Holokaŭsto konsumos
ankaŭ nin.