LA USONA KOLEGIO DE ELEKTANTOJ.

Ken Miner

Tio estas sistemo, laŭ kiu la usonaj subŝtatoj intervenas inter la popolon kaj ĝian voĉdonadon. Ĉiu subŝtato havas nombron de elektantoj egalan al la nombro de ĝiaj senatanoj (ĉiam 2) plus la nombro de ĝiaj reprezentantoj (determinata laŭ la grandeco de la enloĝantaro).

La politikaj partioj (aŭ sendependaj kandidatoj) en ĉiu subŝtato proponas al la ĉefa elektinstanco de la subŝtato, liston de elektantoj dediĉitaj al iliaj kandidatoj por prezidanto kaj vicprezidanto. Elektotage la popolo de ĉiu subŝtato voĉdonas por la elektantaro de sia partio aŭ sendependa kandidato. La venkanta elektantaro tiam fariĝas la elektantaro de la subŝtato (la Kolegio de Elektantoj). Tio signifas, ke tiu partio aŭ sendependa kandidato, kiu gajnas plej multajn voĉdonojn, gajnas ĉiujn elektantojn de sia subŝtato. Alivorte, unuopa subŝtato ne povas splitiĝi. (Du subŝtatoj havas ete malsaman sistemon.)

La kandidatoj kiuj gajnas plej multajn elektantojn fariĝas prezidanto kaj vicprezidanto. Depost 1788, kutime la voĉdonado per elektantoj harmonias kun la pounua voĉdonado de la civitanoj (la t.n. popular vote). Kiam tio ne okazas (1876, 1888 kaj 2000), subite ĉiuj malamegas la Kolegion de Elektantoj! Aparte la malvenkinta partio.

La Kolegio de Elektantoj ekzistas pro tio, ke la fondintoj de Usono taksis nedezirindaj la alternativojn. Ili volis eviti rektan popolan voĉdonadon ĉar tiel povas elektiĝi demagogoj. Ili ne volis ke la nacia Kongreso elektu la prezidanton kaj vicprezidanton, ĉar tiel la ekzekutiva branĉo ne estus sendependa de la Kongreso. Sekve: la Kolegio de Elektantoj estas provizora grupo: ĉe ĉiu elekto, ekestas nova elektantaro.

Obĵetoj al la sistemo:

1) Balotoj ne havas saman pezon. Ekzemple en Vajomingo, unu voĉdono de elektanto eble respondas al nur 167.000 civitanoj, kompare kun 645.000 civitanoj en Kalifornio.

2) La sistemo estas unu el la kaŭzoj de malmulta voĉdonado. Kial demokrato voĉdonu en Kansaso, sciante, ke la subŝtato kiel tutaĵo preskaŭ certe balotos respublikane? Konverse kial respublikano voĉdonu en Nov-Jorko aŭ Kalifornio? Ili eble do preferas resti hejme.

Defendoj de la sistemo:

1) Ĝi estas parto de la federacia aranĝo, sur kiu baziĝas la lando: potenco devas esti dividita inter la nacia registaro kaj la subŝtatoj. La nacia registaro ne povas ekzemple ignori malgrandajn subŝtatojn. Alivorte la sistemo helpas garantii malcentriĝon de potenco.

2) Kun rekta elektosistemo, devus esti ia garantio, ke nura plejmulto ne sufi
ĉus por venki en opo de 3 pli da kandidatoj. Sekve oni devus postuli ke (ekzemple) necesu 40% por juste reprezenti la volon de la popolo. Sed kio okazas, kiam neniu kandidato gajnas 40%? Por tio necesus aŭ dua decidiga elekto, aŭ koalicio. Finfine malaperus la tre stabila dupartia sistemo kiu spontane evoluis en nia lando.

Neniu balotosistemo estas perfekta. Sed ni ne volas ĥaosajn koaliciojn, kie marĝena grupo povas dikti al la tuta lando; nek ni volas vicon da sinsekvaj elektoj, kiuj perturbus la socion — ambaŭ okazas en pluraj landoj. Kompreneble, eblas reformi la sistemon sen tute detrui ĝin.

Pri la ĝenerala demando, kial relative malmultaj usonanoj entute balotas, neniu ŝajne havas certan respondon; sed laŭ unu teorio, la popolo jam estas ĝenerale kontenta. Jen bona temo por aparta esploro.