IOM PRI LA SAMSEKSUMADO. En la Usenet-novaĵgrupo soc.culture.esperanto estis lastatempe iu diskuto pri tio, ĉefe de religiaj kaj sekularaj vidpunktoj. Mi prezentas personan vidpunkton. Unue necesas iom priskribi miajn spertojn, kiuj espereble legitimas miajn asertojn. (Mi komentos nur pri la fenomeno ĉe viroj.)

Unue, dum miaj 9 jaroj en Greenwich Village en NovJorko, en la 60aj jaroj, mia plej bona amiko estis ambaŭseksemulo; mi do esperas, ke oni ne akuzos min pri ia "fobio". (Mi nomos lin S-ro X; de li mi lernis multon.) Due, post kiam mi transloĝiĝis el la "Vilaĝo", mi kaj mia estonta edzino loĝis en apartamentejo, kie ni estis preskaŭ la solaj sekse ordinaraj homoj. Tiu periodo daŭris eble 4 jarojn; mi ne ekzakte memoras. Mi supozas do, ke mi scias pri samseksemuloj praktike tiom, kiom eblas scii, sen mem esti ano de tiu grupo.

Nuntempe estas organizitaj samseksemulaj "movadoj" kiuj celas "normaligi" sian seksemon en la socio, tiel ke la tuta socio plene akceptu ĝin. Ili publikigas ekzemple broŝurojn kun titoloj kiel "Mitoj pri samseksemuloj" kiujn oni disdonas en la universitatoj. Ankaŭ kompreneble revuojn, kinaĵojn, librojn, k.c. Mi asertas senhezite, ke la konduto de samseksemuloj tre aliiĝis depost la 60aj jaroj, la estroj de la organizitaj movadoj misprezentas la faktojn — purigas la aferon por publika konsumado.

Laŭ mia sperto, la kutima samseksema viro estas ege disamorema. S-ro X ekzemple diris al mi, ke malgraŭ sia ambaŭseksemeco, li multege pli ofte samseksumas, ol aliseksumas, ĉar tiom pli facile estas, trovi partnerojn. Laŭ li, tipa samseksemulo sekse rilatas dum sia vivo kun centoj, se ne miloj, da partneroj. (Ĝuste tial kompreneble la problemo pri aideso en Okcidento.)

Laŭ la movada propagando tamen, tio estas "mito": samseksemuloj estas krom sia seksa prefero nur ordinaraj homoj, kaj volas eĉ geedziĝi! (Tio nun estas debatotemo en Usono.) Jen la faktoj: nur ĉ. 4% el usonanoj konsideras sin samseksemaj.* Ene de tiu elcentaĵo, nur eta nombro eĉ revas pri "geedziĝo". Do granda frakaso en malgranda taso.

Alia tiel-nomata "mito" estas, ke samseksemuloj proponas sin al nesamseksemuloj. Sed ankaŭ tiu senmitigo mem estas mito, laŭ mia sperto; mi dubas ke estas viro servinta en armeo aŭ mar-infanterio, kiu ne spertis tian ĝenadon.

Pri la vorto 'geja': tio devenas kompreneble de la angla gay, francdevena vorto, kiu iam signifis (kaj ankoraŭ signifas inter literaturamantoj) 'feliĉa'. La samseksemuloj, kiujn mi konis, plejparte ne estis feliĉaj. Ili sendube spertis multe da plezuro dum la seksumado, sed dum la cetera tempo ili vivadis sub ombro kaj kiel sklavoj de sia pasio. Denove kaj denove en tiu apartamentejo mi devis sidi ĝismatene kun ebria kaj ploreganta viro, kiu iel misaventuris kun unu el siaj amorantoj. (Ĉar mi estis bonkora kaj komprenema, ili neeviteble proponis sin al mi, kiel lasta rimedo.)

La filozofia argumento (la moderna, ne la antikva) kontraŭ la normaligado de samseksumado estas, ke dum la socio tradicie kaj saĝe bridas kaj bremsas la seksimpulson per konvencioj, kiel amindumado, geedziĝado, familio, infanoj, minimume la konsiderindaj ne rekte seksaj diferencoj inter viroj kaj virinoj, la samseksumado estas pura kaj senpera sekso — speco de monomanio. Ĝi taŭgas eble por minoritato. Sed nur freneza socio normaligus ĝin. (Tio ne signifas, ke ĝi ne okazos...)

Fine mi menciu, ke — kredu-nekredu — ekzistas samseksemuloj (ne multaj kompreneble), kiuj konsentus kun ĉio, kion mi ĵus skribis. Kiel iuj E-istoj, "ili ne movadumas". Andrew Sullivan kaj Camille Paglia, tre respektataj usonaj pensistoj, sendube estas inter ili. Ili preferas simple vivi kiel ili volas, kaj ne perturbi la socion.**

* Gina Kolata, Edward O. Laumann, kaj Robert T. Michael, Sex in America. Warner Books (1995). ISBN: 0-446-67183-5. Ankaŭ Edward O. Laumann, John H. Gagnon, Robert T. Michael, kaj Stuart Michaels, The Social Organization of Sexuality: Sexual Practices in the United States. University of Chicago Press (2000). ISBN: 0-226-46957-3. Bedaŭrinde mi ne havas statistikojn pri aliaj landoj.

**Indas mencii bonan diskuton en Eurozine"Putting queer theory into practice" de Hans W. Kristiansen kaj Willy Pedersen (en la angla kaj la norvega). La artikolo emfazas interalie, ke estas multe pli da sekspreferoj, ol nur la kutima kaj la samseksema