Leteroj
(kaj respondoj)

Aprilo, 2019       :  Brian Moon, Kio estas rasismo?
Februaro 2019    : Sidney Carlos Praxedes, Rasisma opinio.
Oktobro 2018     : Brian Moon, Sen kontakto kun la realo.
Oktobro 2018     : Bruce Sherwood, Veneno.
Septembro 2012 : La TTTejo aspektas bonege
Oktobro 2010     : La malagrabla vero pri la globala trompo koncerne la ŝanĝo de la klimato
2005                  : Diversaj leteroj




Letero de Brian MOON, Luksemburgo

Kio estas rasismo?

En sia lasta letero (MONATO 2019/05, p. 5) Alexander Gofen proponas al la legantaro la „originan sencon” de rasismo. Sed konstatendas, ke la menciitaj „antaŭjuĝo, malbona traktado aŭ ekspluatado” estas nur simptomoj de rasismo, ne la kerno de la koncepto mem. Tiun kernon ne necesas longe serĉi: rasismo estas pensmaniero aŭ mondkoncepto, laŭ kiu homoj estas konsiderataj ne kiel individuoj kun propraj bonaj kaj malbonaj trajtoj, sed kiel anoj de iu supozata raso. Rasisma sinteno kaŭzas ne nur malbonan traktadon kaj ekspluatadon de iuj, sed ankaŭ privilegiadon de aliaj.

Eĉ en scienco terminoj povas varii kaj ne havi ĝustan sencon dum longa tempo, tial aŭtoroj ofte komencas siajn artikolojn per klarigado de la uzota terminaro. Malkiel en scienco, en nuntempa politika areno oni intence tordas, konfuzas, kaj disŝmiras malnovajn terminojn por malhonestaj celoj, kaj la termino "rasismo" estas unu el ekzemploj de tia misuzo. Jen kial mi klare eksplikis en kiu senco mi uzas terminon "rasismo": sen tia ekspliko senchava diskutado ne eblas. Mi ne estas rasisto kaj malaprobas rasismon ekzakte en la senco kiel mi eksplikis. Komisaroj de tutmondiĝo havas kaj trudas tute alian komprenon de la ekzistanta antaŭ ili politika terminaro, tial en ilia trompa ĵargono mi povas esti rasisto, bigoto, ksenofobo, ŝovinisto, kaj naziisto (kion ili egaligas kun naciisto). Do
tiel estu.

S-ro Moon tamen honeste eksplikas kiel li komprenas la uzatajn terminojn, tial ni povas daŭrigi ĉi-diskuton ankoraŭ je unu paŝo.  Jen analizo de lia ekspliko. 
Kaj laŭ tiu vidpunkto la pensmaniero kaj mondkoncepto de s-ro Gofen ŝajnas esti esence rasismaj, precipe kiam li nomas enmigrantojn „lolo”, do trudherbo de alia specio ol la loka loĝantaro.

Estas rajto de landoj decidi ĉu ili volas enmigrantojn, kaj se jes, kiujn. Normale landoj zorgas konservi sian nacian identecon. Se ili ricevas iujn aliulojn, oni zorge pesas iliajn statistikajn ecojn, kaj kiel ilia alveno efikos la landon. Iuj fremduloj volas asimiliĝi. Aliaj ne volas asimiliĝi kaj balkanigas la landon, dum la triaj estas malamikoj de la lando, kiel lolo en florbedo. Estas neniu rasismo en tiu ĉi vera fakto.  

Mi invitas s-ron Gofen humile mediti pri la signifo de la zamenhofaj vortoj bulonjaj: „inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.”

Tio ĉi estas intenca aŭ neintenca demagogio! Zamenhof parolis pri ĉeestantoj de la internacia kongreso, kaj tie vere oni devas rigardi la partoprenantojn kiel homoj sen nacieco. La kongresanoj venis kiel turistoj, sed ne kiel enmigrantoj. La e-movado en la tempo de Zamenhof neniam promociis tutmondigon! Male, tiutempaj esperantistoj eksplikis ke ili promocias nur la internacian lingvon Esperanto, kaj ne kiel la unuan, sed kiel la duan lingvon, kaj ke ili neniel celis malutili al suvereneco kaj nacia identeco de ies lando. La premiso estis ke esperantistoj restas patriotoj de siaj respektivaj landoj.



Letero de Sidney Carlos PRAXEDES, Brazilo

Rasisma opinio

Februaru, 2019

Alexander Gofen denove donas al ni rasisman opinion pri enmigrado (Biologia bazo de mensogado, MONATO 2019/03, p. 10).

S-ro Praxedes misuzas la vorton "rasismo" kiel "atak-vorton" por silentigi kaj ofendi oponantojn. La origina senco de tiu ĉi termino estas "antaŭjuĝo, malbona traktado aŭ ekspluatado de civitanoj bazita je raso aŭ etno". En tiu ĉi senco rasismo vere estas riproĉinda. En mia artikolo temis pri neceso, ke ĉiu lando konservu sian originan rasan, etnan kaj kulturan konsiston. Tio ĉi estas nek rasisma, nek riproĉinda.    

Laŭ li la enmigrantoj deziras invadi la landojn de blankaj katolikaj homoj.

Mi neniam menciis specife "katolikajn homojn". Tamen jes, enmigrintoj ial deziras invadi la landojn kiuj (stulte!) ne tuj forpelas ilin, kaj eĉ pagas soci-helpon, kaj eĉ provizas servojn en ... la lingvo de la invadantoj (kiel faras Usono)! Kaj ial okazas ke faras ĉiujn tiujn stultaĵojn (eks-) kristanaj landoj kun plejparte blanka civitanaro. Aliaj landoj ial ne faras ĉion tion.

Ne estis klare por mi, ĉu tiuj, kiuj biologie mensogas, estas la komisaroj de UN aŭ la enmigrantoj. Sed en ambaŭ okazoj ne ekzistas serioza scienca esplorado, kiu subtenas lian opinion.

Tiuj kiuj mensogas kaj popolumigas siajn proprajn landojn per fremduloj estas komisaroj de UN kaj perfiduloj de siaj landoj. Mi ne menciis kaj ne interesiĝis pri biologiaj kaŭzoj de ilia mensogo kaj perfido. Mi simple indikis tiun prelegon pri homaj eco (kaj emo) mensogi ĉar ĝi groteske apudis la prelegon aprobantan ruinigon de Eŭropaj landoj kaj de ilia suvereneco.  

Ĉu li vere pensas, ke ĉi tiuj enmigrantoj ŝatus kunvivi kun homoj, kiuj pensas kiel li?

La invadantoj simple "migras" al stultlandoj kiuj ne rezistas la invadon kaj eĉ pli: materie allogas la invadon. Kial
la invadantoj eĉ zorgu pri homoj kiel mi kaj pri la nacia identeco de tiaj stultlandoj? Ili ŝanĝos la nacian identecon kaj adaptigos la stultlandojn por ili mem.  

Sinjoro Gofen estus pli helpa, se li petos, ke liaj regantoj ĉesu ŝteli rimedojn de aliaj landoj. Tiam tiuj popoloj povos pace kaj feliĉe daŭrigi, loĝante for de homoj kiel li.

Kiamaniere Usono aŭ (eks-) eŭropaj landoj "ŝtelas" rimedojn de aliaj landoj, specife de Brazilo? Koloniismo finiĝis antaŭ 50 jaroj, Usono ne havis koloniojn, kaj Brazilo neniam estis ies kolonio. S-ro Praxedes simple regurdas la propagandon de la iama Politburo...

Alexander Gofen


Letero de Brian MOON, Luksemburgo

 Sen kontakto kun la realo

Oktobro, 2018

Dum Aleksander Gofen (El mia vidpunkto, MONATO 2018/10, p. 5-6) evidente pravas pri tio, ke neniu lingvo en si mem povas rekte plibonigi la mondon, en la cetero de sia opiniesprimo li bedaŭrinde delire perdas kontakton kun la realo. Mi elstarigu nur du aspektojn.

Unue, estas absurde redukti la nunan staton de la mondo al konflikto inter islamo kaj iu „okcidenta” kristanisma civilizo. Necesas konscii, ke la du popolnombre plej grandaj landoj de la mondo – Ĉinio kaj Barato – kaj amaso da aliaj landoj estas nek islamaj nek kristanaj.

Mia artikolo ne asertis kvazaŭ ĉiuj kontraŭstaroj en la mondo reduktiĝas nur al tiu de islamo kontraŭ la "nefideluloj". Nuntempe la mondo estas multpolusa, kaj necesus aparta granda artikolo por ekspliki ĉiujn el ili.

Plie, ne eblas senchave paroli pri islamo kiel unueca tuto: ekzistas la baza skismo inter sunaismo kaj ŝijaismo, kaj interne de kaj apud tiuj du grupoj estas multaj islamaj ideologioj. La ideologion de la tiel nomata Islama Ŝtato kaj de similaj ĝihadismaj movadoj ne subtenas la plejparto de la homoj, kiuj sin konsideras islamanoj. Akuzi la tutan islaman mondon pri ĝihadisma ideologio estas insulto al islamo, samkiel estus insulto al kristanismo supozi, ke ĉiuj kristanoj subtenas la ekstremajn ideojn de iuj sektoj.

Malgraŭ ke islamo estas nur flanka temo en mia artikolo, s-ro Moon trovis necese interveni kun siaj (propagandaj) eksplikoj.

Senrilate de skismoj, ajna variaĵo de islamo (kiel tutece religia kaj politika sistemo) baziĝas je la samaj kanonigitaj nediskuteblaj tekstoj. Nome tio estas islamo, kiu malkongruas kaj malamikas kun la jud-kristana tradicio kaj kun la demokratia civito de ĉiuj ceteraj landoj. Islamo precipe malkongruas kun la moderna dekadenco de la Okcidento tiom kara por la "progresemuloj". Ĉe tio, malgraŭ asertoj de s-ro Moon, ĝihado estas la sankta devo de ĉiu fidela islamano sendepende de la skismoj. Ĝihado kaj islamo ne separeblas1.    

Kvankam ne ĉiu el islamanoj enlasitaj en neislamajn landojn fidele plenumas sian ĝihadan devon, ili dancas se iuj pli fidelaj faras ĝihadon. Ili ne penas malasociiĝi de islamo, nek hontas konduti kaj aspekti samkiel islamanoj en foraj islamujoj. Tio aspektas same aroga kaj absurda, kiel se "enmigrantoj" vestus naziajn simbolojn, aŭ signojn kun Stalin, aŭ Hitler, aŭ Mao; aŭ se ili tenus standardojn de landoj el kiu ili fuĝis. Ekzistas nur unuopuloj en la Okcidento kiuj forlasis islamon kaj do ne plu estas islamanoj: ekzemple s-inoj Wafa Sultan, aŭ Hirshi Ali, aŭ s-ro Walid Shoebat. Tiom pri islamo. 

 1 Pri islamo legu Robert Spencer, Geerd Wilders, Hege Storhaug, Oriana Falacci

Kaj utilas memorigi ankaŭ, ke en la tuta historio de kristanismo kaj de nia „okcidenta” civilizo (mi preskaŭ metus citilojn ankaŭ ĉirkaŭ la dua vorto) ne mankas okazoj de ekstremuloj kiuj (ne konsiderante sin „ekstremaj”) masakris kaj buĉis je la nomo de Dio.

Malkiel s-ro Moon (supozeble "civitano de la mondo"), mi metas en citilojn la "mondon", sed ne la Okcidentan civilizon – mian civilizon, same kiel miaj lando kaj etno: sendepende de iliaj relativaj valoroj, simple ĉar ili estas miaj, punkto. Mia civilizo, lando, etno do rajtas plu ekzisti, kaj mi defendos ilian pluekziston... Tion dirinte, mi ankaŭ agnoskas rajton de aliaj ŝati kaj konservi ĉion ilian en iliaj landoj: sen paroli pri la relativaj valoroj... Tamen se ja paroli pri la relativaj valoroj...

Mi rigardas la Okcidentan civilizon kiel la kulmino de la homaro multoble superanta la ceteron: objektive! Sendube, la historio de la Okcidenta civilizo (samkiel de la homa civilizo ĝenerale) enhavas falojn, mallumajn epoĥojn, sensencajn militojn inklude la du terurajn mondmilitojn, kaj la nunan dekadencon kaj degradiĝon. Sed eĉ ĉi tia, la Okcidenta civilizo (dume) restas supera kompare kun la ceteraj (ĝis kiam la Okcidento mem-likvidiĝos pro "fina venko" de la planoj de NMO/UN/EU, se tio okazos). S-ro Moon akceptis la realon de la Okcidenta mem-likvidiĝo kaj bonvenigas ĝin, sed mi – ne. Mi do restas "delire malkonvinkita" pri la "realo" de s-ro Moon.

Kaj tio venigas min al la dua afero.  La principo, ke „lando X apartenas al popolo X”, certe havis grandan rolon en la nacia konsciiĝo kaj la estiĝo de naciaj ŝtatoj en Eŭropo dum la 19a kaj 20a jarcentoj, sed se oni volas nomi tion „eterna aksiomo” oni rigardu iom pli vaste al la historio.

Surbaze de la historio ni venas al la konkludo mala al tiu de s-ro Moon. Aspiro de popoloj al mem-determino, libereco mem-asociiĝi, estas fundamentaj rajtoj de popoloj samgravaj kiel rajto posedi propraĵon. Do la principo ke "Lando X apartenas al popolo X" devas resti aksiomo ankoraŭ por nedifinite longa tempo (eble ĝis estiĝo de la Dia regno). Tamen s-ro Moon, kune kun aliaj komisaroj de Nov-Monda-Ordo ("tutmondiĝo"), promocias nuligon de tiu ĉi principo (unuavice por la landoj de la Okcidento), trudante la danĝeregan utopion de NMO/UN/EU pri "anstataŭiga migrado" kaj arbitra miksado de popoloj: t.e. post jarcentoj de doloraj penoj separiĝi! Temas do ne simple pri kutima malkapablo lerni historion, sed pri "plej granda mallerno de la historio de nia epoĥo" (en la trafaj vortoj de E. M. Oblomov).

Kiom da indiĝenoj amerikaj pereis pro la invado de eŭropanoj, kiuj ofte kredis sin senditoj de Dio?

La tuta nuna Usono estiĝis per malrespekto al tiu principo, ĉar kiam en Ameriko alvenis eŭropanoj, jam ekzistis indiĝenaj popoloj. Do laŭ la logiko de Aleksander Gofen (usonano, se mi bone komprenas), lia tuta hejmlando baziĝas sur krimo kontraŭ la homaro. En lando kiun kreis enmigrintoj, ne decas batali kontraŭ enmigrado.

S-ro Moon akuzas Usonon ke ĝi estis fondita ignorante la principon "Lando X apartenas al popolo X" (la indianaj gentoj de Norda Ameriko). Jes, tiel ĉi estis. En la nuntempa kompreno tio estis maljusta, sed estis alia epoĥo. Ĉiuj landoj de la mondo tiutempe penis aŭ disvastiĝi kaj iĝi imperioj, aŭ fondi koloniojn en foraj lokoj, kie indiĝenoj ankoraŭ ne kapablis establi siajn landojn. Ekzemple, ĉiuj nuntempaj landoj de la Centra kaj Suda Ameriko parolas nur du lingvojn: hispanan kaj portugalan. Divenu kiu koloniigis ilin. Do kial kulpigi nur Usonon en koloniado?

Nome eŭropanoj (sed ne ajnaj enmigrintoj de la mondo) kreis ĉiujn landojn de la Norda, Centra, kaj Suda Amerikoj. Ankaŭ Usono estas lando de specife Eŭropaj enmigrintoj: plejparte Kristanaj (kaj iom de judaj), kungluitaj fare de la Angla kaj la ideoj de la Patroj-Fondintoj. Tio kune determinas la nacian identecon de Usono, kiu rajtas kaj devas zorgi pri sia konsisto (samkiel ajna alia lando) – dum s-ro Moon demagogie postulas ke Usono enlasu ĉiujn ajn el la mondo, kiuj ekdeziris tion.  

Alexander Gofen

Letero de Bruce SHERWOOD, Usono

Veneno

Oktobro, 2018

Min doloras, ke MONATO en la oktobra numero denove malfermas siajn paĝojn al la veneno de Alexander Gofen. Li asertas, ke Islamo estas sklaviga glavo sangon soifanta kaj ke Kristanismo male ne estas tia.

Mi ne asertis tion, kion skribis s-ro Sherwood. Mi nur menciis pri "la mondo nafton soifanta" (kaj islamo estis nur flanka temo de tiu ĉi artikolo). Sed mi aplaŭdas al tiu ĉi frazo de s-ro Sherwood, ĉar islamo vere ĉiam estis kaj restas sklaviga per glavo, kaj sangon soifanta. Pri tio legu Robert Spencer, Geerd Wilders, Hege Storhaug, Oriana Falacci kaj mian artikolon.

Kio pri la multaj milionoj da sklavoj alportitaj al la Nova Mondo fare de kristanoj? Je la sojlo de la Usona Civila Milito, suduloj pravigis tiun sklavigon per kristanaj argumentoj. 

Perforta venigo de Afrikaj sklavoj fare de la Sudaj ŝtatoj de Usono (kaj la landoj de Sudameriko) sendube estis fia entrepreno. La sud-usonaj sklavposedantoj miope profitis de la Afrika realo kie ĉasi kaj militi por sklavoj estis normo: la normo realigita fare de islamanoj. Sudusonaj sklavposedantoj ne pensis pri la moralaj flankoj, nek pri la estonteco de Usono plenigata fare de sklavoj. Ne ekzistas Kristanaj argumentoj por sklaveco. Male: estis la kristanaj landoj kiuj finfine ĉesigis sklavecon kaj faris ĝin kontraŭleĝa, dum en Afrikaj islamaj landoj kaj en Pakistano sklaveco ekzistas eĉ nuntempe. Kaj kiel ne: islamo aprobas sklavecon kaj preskribas ĝin por "nefideluloj".

Ne forgesu la terurajn aspektojn de tutmonda kristana koloniado.

Ne forgesu unuavice la terurajn aspektojn de islama koloniado (precipe sangoverŝa en Hindujo). Fakte ĉiuj nun ekzistantaj islamaj landoj de la mondo (krom la Saudio) estas la konsekvenco de konkeroj fare de Muhamado kaj liaj "disĉiploj". Kristana koloniado okazadis en la mezepoko, kiam la modernaj normoj de la internaciaj aferoj ankoraŭ ne ekzistis. Kristanoj koloniigis la kontinentojn kie popoloj ankoraŭ vivis en ŝtonepoka periodo, murdis homojn por oferoj aŭ praktikis kanibalismon. Dum mezepoka konkerado de Amerikoj fare de hispanaj konkeristoj vere estis ankaŭ banditismo kaj kruelega traktado de indiĝenoj, tamen kristanismo ne instruis tion.

Ĉi-rilate Gofen mencias malaprobe la koncepton de „blanka privilegio”, klare ne komprenante, pri kio temas. Pro tio, ke mi estas blanka, mi ne devas zorgegi, ke policano ne mortigos min, nek ke oni ne dungos min pro mia haŭtokoloro, nek ke oni malliberigos min maljuste, nek ke oni forte laboros por malhelpi min baloti, nek, nek, nek.

Ĉi tie s-ro Sherwood starigis la realon sur la kapon. Antaŭ la 1960aj rasismo (t.e. malbona traktado bazita je antaŭjuĝo pri raso) vere ekzistis en iuj ŝtatoj de Usono. Dank'al la batalo por la egaleco kaj enkonduko de novaj leĝoj, neniu ŝtata aŭ institucia rasismo kontraŭ nigruloj plu ekzistas. Male: la idiotaj blankuloj reenkondukis rasismon kontraŭ blankuloj sub la eŭfemismo "Affirmative action". Laŭ tiuj reguloj (direktitaj kontraŭ blankula plimultode la lando!) oni akceptas certajn elcentaĵojn de studentoj, laboristoj kaj oficistoj kun la poentoj aŭ meritoj pli subaj ol tiuj por blankuloj! Male al la aserto de s-ro Sherwood, oni prefere dungas nigrulojn, kaj timas maldungi netaŭgajn nigrulojn; kaj policanoj timas aresti nigrulojn, kaj prokuroroj timas akuzi nigrulojn en krimoj de nigruloj kontraŭ blankuloj vidu "White girl bleed a lot" (Colin Flaherty).

Kaj inter nigruloj male: ofte unu persono povas baloti multfoje, ĉar la regularo ne postulas prezenti la personan identigilon. Persona identigilo, oni sciu, ja estas rasisma...  La nigruloj ankaŭ faras multe da krimoj kontraŭ ili mem (en la lokoj de ilia kompakta loĝado), kaj jes, ili konsistigas la grandan plimulton en malliberejoj: tamen ne pro tio ke iu rasisme maljuste kondamnis ilin, sed rezulte de iliaj propraj kontraŭsociaj konduto kaj kutimoj praktikataj inter ili. Tia estas la statistiko.

Estas evidente, ke s-ro Sherwood kaj similaj politikistoj tre malŝatas tiun ĉi statistikon. Ili penas "for-deziri" ĉi-realon akuzante la reston de la lando. Ĝenerale, tio estas bedaŭrinda kaj sufiĉe ofta en mult-etnaj aŭ mult-rasaj landoj, kiam okazas frotoj kaj kvereloj inter etnoj. Plej humanisma solvo por tio estas la libereco elmigri aliloken, kie la herbo estas pli verda por vi...   

La sistemo ege favoras min, kaj tio ja estas privilegio.

Ne, la sistemo favoras al laboremaj kaj leĝobeaj civitanoj. Civilizita sistemo traktas ĉiujn nur laŭmerite kaj ne penas "korekti" ideologie malplaĉan statistikon fare de malhonestaj alĝustigoj. Tio estas absurda kaj mem-humiliga se la blankuloj de Usono (t.e. la plimulto de la lando!) hontas pri sia blankeco kaj (elpensitaj) privilegioj. Tiuj kiuj estas malfeliĉaj pri tio, povas libere elmigri ien, kie ili estos feliĉaj.

Mi bedaŭras se miaj eksplikoj aldonis iom pli da "veneno" por s-ro Sherwood.

Alexander Gofen



Septembro, 2012

mlcblog replied to your comment on Eleven Years of the Same Mistake / Frontpage Magazine :

Your web site is awesome. Very deep and rich. Thank you for all that work. I have always wanted to see something about what the individual senators were up to, among other things.
Go to comment

(Via TTTejo aspektas bonege. Ĝi estas tre riĉa kaj profunda. Dankon por la tuta tiu ĉi laboro. Inter aliaj aferoj, mi ĉiam volis ekscii ion pri la sinteno de apartaj senatoroj [pri socialismigo de Usono]. )


Oktobro 7, 2010: La malagrabla vero pri la globala trompo koncerne la ŝanĝo de la klimato.

        Esperantisto el Germanujo antaŭlonge telefonis al mi kaj demandis, ĉu iu en Usono tradukis la libron "An Inconvenient Truth" de Al Gore en Esperanto – D.H.


Estas malĝoja vidi kiel la homoj de la mondo tiel senkritike traglutas propagandan alarmon pri fizika efiko netriviala eĉ por la profesiuloj. Kiel kompreni, mezuri kaj kalkuli etan ŝanĝon de la "averaĝa temperaturo" en areo tiom granda kiel tuta Tero kaj dum jarlonga periodo? Kiu el la alarmistoj kapablas kompreni komplikecon de tiu ĉi nocio kaj distingi ĝin de la ŝerco pri la "averaĝa temperaturo de pacientoj en hospitalo"?

Esperantisto el Germanujo, kiu revas vidi tiun libron esperantigita, certe postrestas de la lastatempaj malkovroj pri la cirkonstancoj rilataj al tiu libro, ĝia aŭtoro kaj la "tervarmiĝo" ĝenerale.

Kvankam mia nuna scienca agado ne plu estas en meteorologio/klimatologio, mi konservis iujn sciojn kaj amikajn kontaktojn kun mia eksa estro
specialisto en tiu ĉi fako, kaj do bone sekvis la eventojn. Jen la resumo.

1. Parolante pri klimata ŝanĝo de la temperaturo de Tero necesas distingi inter la natura ŝanĝo kaj hom-devena ŝanĝo (supozeble kaŭzita fare de homa agado).

2. La homdevena ŝanĝo de averaĝa temperaturo fakte estas nula (ene de mezur- kaj teori-eraroj). La unua sensacia raporto el Brita instituto pri kvazaŭ abrupta altiĝo de la temperaturo dum la lastaj jardekoj montriĝis esti intenca falsigo, malkovrita nur ĉi-jare. La "ekspliko" de tiu elpensita kruta altiĝo ne povis elteni sciencan kritikon eĉ dekomence. CO2 en atmosfero kiel
varmo-kapta faktoro estas neglektinda: nur 0.04% en la atmosfero. Pli signifa varmo-kapta gaso estas akvo-vaporo, kies elcentaĵo atingas ĝis 5% (super oceanoj). Natura CO2 do estas neglektinda kompare al la akvo-vaporo. Kaj la ekscesa kvazaŭ generita fare de la homaro CO2 estas neglektinda kvanto de tiu 0.04%.

La fakto mem, ke tiom multe da nehonestaj sciencistoj disblovis la science nepruvitan
kaj falsigitan "teorion" demonstras ke ve, neniam mankas Lysenkoeskaj individuoj eĉ en la Libera mondo.

Homdevena varmiĝo do ne estis detektita kaj estas "inventaĵo": grandskala intenca trompo.


3. Koncerne la naturan varmiĝon, ioma tre malgranda varmiĝo (dekonoj de grado je jarcento) estas raportata, sed tio neniel povas kaŭzi tiujn katastrofajn efikojn por la homaro, kiujn prognozis Al Gore kaj aliaj klimat-alarmistoj.


4. La klimat-alarmistoj mutas pri la bazaj faktoj de la drastaj naturaj variaĵoj de la klimato en la antaŭaj geologiaj epokoj. Estis almenaŭ 5 geologiaj epokoj de la totala glaciiĝo de la tero
kaj poste do la signifaj varmiĝoj. Nur antaŭ 8 jarcentoj Grenlando estis ja verda (Green): tiom multe pli varme estis tiam! Poste okazis signifa malvarmiĝo (nun do Grenlando estas glacikovrita) kaj eble iam en malproksima estonteco estos revarmiĝo denove: tute senrilate al la homa aktivado, samkiel antaŭ miloj kaj milionoj da jaroj.  

Plej signifa faktoro efikanta la tutgloban klimaton estas Suno. Tiom enorma estas ĝia energio, ke ŝanĝoj en la suna aktivado je partikloj de elcento povas kaŭzi drastajn klimatŝanĝojn por Tero. Same variaĵoj de distanco al la Suno draste efikas la kvanton de varmo ricevita de ĝi.

La Tero cirklas la Sunon proksimume laŭ elipso1) tiel ke la distanco al la Suno varias je 3% kaj la ricevata energio do varias je 6% laŭjare por la tuta Tero. Tamen...

Signifa variado de klimatoj de la norda kaj suda hemisferoj okazadas laŭ mult-miljar-longa periodo sekve de kuna efiko de elipsa orbito de Tero kaj la precesio de ĝia akso (malrapida turno de la ter-akso proksimume laŭ konuso
2)) kies periodo estas ĉirkaŭ 26000 jaroj. Tia do estas periodo de klimat-ŝanĝoj en la suda kaj norda hemisferoj de la Tero. Dum unu ekstremo la plej proksima distanco al suno koincidas kun vintro en la norda hemisfero kaj somero en la suda hemisfero. En tiu ĉi situacio do en la nordo la vintro estas varmeta kaj la somero estas malvarmeta (ĉar la suno estas je plej longa distanco dum la norda somero). Samtempe je la sudo estas male: someroj estas varmegaj kaj vintroj malvarmegaj. Ĉi-momente la plej proksima distanco al suno okazas komence de januaro, do je nordo ni havas kaj havos molajn somerojn kaj vintrojn ankoraŭ longe, dum kelkaj jarmiloj tiel, ke post 13000 jaroj la situacio renversiĝos. Tiam en la nordo ni havos varmegajn somerojn kaj malvarmegajn vintrojn.

La sekva signifa sed neprognozebla faktoro estas funkciado de Teraj vulkanoj. Dum grandaj erupcioj ili povas elĵeti tiom da cindro kaj tiom da gasoj, kaj ŝanĝi la fizikajn ecojn de la atmosfero tiom draste, ke la klimatŝanĝoj povos daŭri dum multaj jardekoj aŭ jarcentoj.

5. Do la libro de Al Gore kaj lia agado (inklude lian kompanion por vendi
CO2 kvotojn) demonstras ankoraŭ unu ekzemplon de friponaĵo de jarcento. Lia agado siavice estas parto de pli granda internacia politika skemo fare de la NMO (globalistoj de la Nova Monda Ordo) celanta bremsi la industri-evoluintajn landojn, "redistribui" ilian prosperon, nuligi la naci-identecon de la Okcidentaj landoj kaj islamigi Eŭropon. Tiom grandskala friponaĵo en la liberaj partoj de la mondo kiel "tutgloba varmiĝo" eblas sekve de amasa nescio de la baza fiziko, kaj la totala obeemo de la ĉefaj politikistoj al la komisaroj de NMO, por kiuj la inventaĵo pri "homdevena" tutgloba varmiĝo estas la "ĉefa projekto".

Alexander Gofen
_____________
1) Pli ekzakte, la Tero kaj aliaj korpoj de la Sunsistemo moviĝas laŭ komplikaj neperiodaj trajektorioj - la solvoj de la problemo pri n-korpoj. Tiuj trajektorioj nur proksimume similas elipsojn.
2) La akso moviĝas laŭ surfaco pli komplika ol konuso ĉar la Tero ne estas ideale simetria rilate al sia akso.


Januaro 2005,  Feliĉan Novan Jaron, Aleks!

Finfine mi legis vian artikolon "Gloron al la Usona Popolo".  La limo de mia intereso pri Usona politiko kutime estas la fakto, ke mi mem ne estas Usonano, do mi neforte sentas devon havi opinion.

Malgraŭ tio, via artikolo imponis kaj pensigis min. Trafis min la parto pri la Nord-Vjetnamaj militprizonuloj. Mi devis paŭzi tie ĉar mi rememoris, ke mia kara bofrato iam estis unu el ili.  Li nun vivas nur pro bonŝanco, pro helpo el sia familio, kaj pro lia militista trejnado. Pli forte imponis via artikolo al mi pro tio, kiel ties modesta kuraĝa stilo kongruas al la sinteno de mia bofrato.

Bonvolu daŭrigi vian verkadon.

Amike,

Andreo



Kara Alexander,

Finfine ion politike dekstran mi trovas Esperantlingve!!  Vi donas al mi iom da espero ke Esperantujo iam politike deciĝos. Ke ĝi deciĝos tiomgrade, ke mi ne plu hontu instrui la lingvon al mia edzino (orfino de miskondamnita "malamiko de la popolo").

Kore,

Andreo el Kanado.



Kara Redakcio,

Mi trovis vian interesan paĝon antaŭ nelonge.  Certe, la ideo estas nova por la esperantistaro, kaj spegulas tiun flankon da opinioj, kiuj mankas.  Plejmulto da homoj opinias, ke esperanto estas ideologia ilo, sed tio estas kontraŭ la esenco de lingvo-uzado, laŭ mi.  Almenaŭ ni ĉiuj klopodas kaj strebas al paco, kaj iu-ajn lingvo devas funkcii kiel komunikilo. Unu granda miskompreno de nia esperantista komunumo estas tiu inter "komunikilo" kaj "ideologiilo." 
 
Iel ajn, mi atendas interesan legadon de vi.  Mi esperas ke via retpaĝo ne iĝos malamilo, sed esprimos bonpensaĵojn kaj freŝajn novaĵojn por legantoj pri la rajtoj de Israelo kaj kontraŭ la nunaj sensencaĵoj de la faŝistoj.

Petro el Germanio