Hejmo

NIFO: Neidentigita Fremda Operaciulo en la Blanka Domo

Ĝis nun neagnoskita krimo de antaŭa prezidenteco detruanta la nunan.

(Monato, 2017/08-09, p.12-14)

 


La fremdulo, kiu estos inter vi, leviĝos super vi ĉiam pli alte, kaj vi malleviĝos ĉiam pli kaj pli malalte. Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li: li estos kapo, kaj vi estos vosto. Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, ĝis vi estos ekstermita; ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li donis al vi.

 Readmono 28:43-45


 ... Ĉar se usona konstitucio iam fiaskos, ekestos anarkio en la mondo.
Daniel Webster (1851)

Tiu ĉi raporto estas ĝisdatigo de mia frua artikolo ĉi-tema (2009) koncerne la usurpulo Obama, do iuj legantoj eble ekmiros: ĉu indas reveni al la temo pri persono kiu jam iĝis eksa.

La realo estas ke la temo ne finiĝis, la krimo (eble la krimo de jarcento!) pludaŭras, restas ne agnoskita kaj plu koruptas la tutan registaron de Usono. Ĉi-raporto do aldonas multon novan pri la pasintaj jaroj de uzurpo: kiel tiu ĉi prisilentita krimo malaltigis la civilecon ĝenerale, kaj plu sabotadas ajnajn penojn de prezidento Trump ripari almenaŭ ion.


Utilas konsideri tiun ĉi artikolon kiel daŭrigo de la artikolo far Diana West (en angla), dediĉita al la pure krimaj aspektoj de la 2008-2016 "rezidento" de la Blanka Domo, la rezidento kun necertaj nomoj: Barak aŭ Barry, Obama, aŭ Soetoro (kiel civitano de Indonezio), aŭ Soebarkach (kiel en la pasporto de la patrino), aŭ Bounel (kiel forpasinta persono naskita en 1890, kies soci-asekuran numeron 042-68-4425 de ŝtato Konnektikuto Obama ŝtelis). Ve, da artikoloj kiel tiu de Diana West estis tute ne sufiĉe por la temo tiel groteska kiel Neidentigita Fremda Operaciulo ĉe la plej alta ŝtatposteno: operaciulo, kiun oni "enplantis" tiel fuŝe! Ja la "aŭtenta kopio" de lia naskiĝ-atestilo elmetita je la oficiala paĝaro de la Blanka Domo je 2011 (samkiel lia milit-registriĝo) montriĝis esti tiom  krudaj falsaĵoj ke lerneja amatoro povus pentri ilin pli kohere. La uzurpulo do prezentis ne simple pentritan dokumenton, sed maleblan pentritan dokumenton,"3-dolaran" bankbileton!  (Ekzemple, en la kampo pri raso de la gepatroj,  valida dokumento de 1961 devus havi la terminon "Negro", sed ne "Afrikano", uzota jardekojn poste).

 

Eĉ plie, la persono kiu enmanigis tiun ĉi pentroarton al Obama en 2011 (la estro de san-departamento de Havajo s-ino Loretta Fuddy) estis la nura mortinto en nefatala malsupreniĝo je akvo de malgranda aviadilo en 2013. Oni vidis ŝin sekure flosanta en akvo kun 8 aliaj pasaĝeroj. Tamen post kelkaj minutoj enakve ŝi subite mortis, kaj poste ŝia kadavro estis haste kremaciita.

 

La forpasinta s-ino Fuddy estis fidela gardo-hundo por sia mastro. Protektante la mastron, ŝi ignoris juĝ-ordonon aperi en la juĝejo por atesti en proceso kie oni ekzamenis la originon de personaj dokumentoj de Obama. Ŝi malĝentile forpelis el ŝia Havaja oficejo doktorinon Orly Taitz kaj membrojn de esplor-teamo de ŝerifo Arpaio, kiuj venis por inspekti la arkivajn registraĵojn pri naskiĝo de Obama. Ve, konsiderante ŝian faton, ŝia mastro ne aspektas kiel tre dankema por ŝia fideleco... Tamen revenu ni al la ĉefaj faktoroj de tiu ĉi grotesko.

 

Escepte de la morto de s-ino Fuddy en 2013, la resto de la faktoj estis bone konataj jam en 2011 kaj 2012. Ja en februaro de 2012 ŝerifo Arpaio donis du preskonferencojn kie aperis eĉ tiel nomataj "alfabetaj" TV kanaloj. Tie la teamo de la ŝerifo demonstris video-prezentaĵon kiu sendube pruvis ke la rezidento de la Blanka Domo oficiale prezentis krudan falsaĵon kvazaŭ lian aŭtentan dokumenton. Kaj... Kaj nenio okazis!

 

Enpensiĝu pri tio ĉi ankoraŭ-foje. Ĉu povas vi rememori alian landon en la mondo, kie tiel ĉi krima datumo pri la ĉefo de la lando fariĝas konata, sed la ĉielo ne falis, kaj tiu ĉi NIFO ne nur restis en sia posteno, sed estis "reelektita" duafoje en cinika rompo de la Konstitucio kaj leĝo, dum plen-luma tago?!


Kiel Ŝerifo Arpaio diradis  (en 2012-2015), neniu volis konsideri tion ĉi. (Atentu la datojn: ni bezonos ilin poste). Alivorte, en lando havanta parlamenton, partiojn, la liberecon paroli kaj esprimi sin, kaj liberecon posedi armilojn, neniu volas ion fari pri tio-ĉi! Eĉ pli abomene, kiel detektivo Zullo notis: "Leĝfarantoj diris al mi, ke ili ne planas konsideri ĉi-aferon, kaj eĉ se ili provus esplori ĝin, ili estus haltigitaj". Kio?! Ili estus haltigitaj far kiu?! Kiu kaj kio en la mondo estas super tiuj ĉi leĝdonantoj unu el la tri plej supraj sendependaj branĉoj de la Usona registaro?!

 

Kaj kie estis la amasmedio?! Kie estis la opozicio?! – povus demandi naiva leganto.

 

Opozicio? Kiu opozicio?!

 

La opozicio, la tiel nomata "Respublikana partio", havis nacian kunvenon en junio 2012 en Florido, kie ili planis konfirmi s-ron Romney kiel prezidenta kandidato. Doktorino Orly Taitz kaj ŝerifo Arpaio (kvankam ne invititaj) venis por raporti al la Respublikana gvidantaro kaj la kunveno pri senprecedenca krima dosiero kontraŭ ilia rivalo konata kiel Obama. Tamen la gvidantaro ne permesis al doktorino Taitz kaj ŝerifo Arpaio aperi kaj raporti ion ajn. Nek Romney, nek iu el la delegitoj diris eĉ unu vorton, ke ilia rivalo, ilia oponanto kiun ili supozeble volis venki, estis fripono kun necertaj nomoj, kun neniam ekzamenita ordinara civitaneco, kaj certe ne posedanta la heredan civitanecon (natural born citizenship) necesa laŭ la Konstitucio, kio sekvis el ... lia oficiala aŭtobiografio! Alivorte, la tiel nomata opozicia (Respublikana) partio en 2012 denove (post 2008) intence "ced-ludis" favore al la rivalo – kaj malgajnis ankaŭ en 2012, kiel planite. 

 

Bone, tio estis la tiel nomata "asignita opozicio", DemoGOPio, duopolio, ĝemel-partia trompo, de-fakte unupartia politika sistemo kaj regado. Tamen ja ekzistas ankoraŭ tiel nomataj triaj partioj – tiel nomataj "rompantoj de ludo kaj forlogantoj de elektantaro" en la degenerita elekto-sistemo de tiu ĉi lando. Ja estas tiuj Tea partio, Konstitucia (!) partio, la Konservativa. Ili ja plendas pri Demo-Respublikana duopolio. Do ĉu ankaŭ ili – la vera opozicio – turnis ilian blindan okulon ne rimarkinte la Neidentigitan Operaciulon, la 3-dolaran bankbileton en la elekto-kampanjo?

 

Jes, ankaŭ ili "ne rimarkis". Eĉ plie, ili ne "rimarkadis" tion kun profunda indigno kontraŭ ĉiuj kiuj ja rimarkis; kun profunda indigno kontraŭ iu ajn kiu (rompante "la regulojn de ĝentila societo") tamen arogis mencii al ili ke ili ne rimarkadis tion. Damne, kiel profunde indignantaj ili estis kiam vi arogus forlogi ilin de ilia heroa batalo por la restaŭro de la Konstitucio montrante al ili ke la Konstitucio estas distirata je pecoj antaŭ iliaj propraj okuloj far nura fakto de la NIFO en la Blanka Domo... 

 

Ni lasas tion kiel hejm-tasko por la legantoj determini el kie la piedoj kreskas kaj kie mono nestas por tiu ĉi "opozicio". Kaj venas tempo paroli iom pri la Konstitucio.

 

Kiu konstitucio?!

Se ne estas leĝo, ne estas civilizacio
(Prof. Victor Davis Hanson
)

 

S-ino West priskribis nur pure krimajn cirkonstancojn de tiu ĉi "rezidenteco". Por malkovri ilin necesis iom da peno kaj esplorado far doktorino Taitz, ŝerifo Arpaio kaj aliaj. Estus troiga atendi tiom da penoj kaj esplorado de fakte unu-partia "Parlamento" de ĉi tiu "Granda" lando, "lumturo de homaro", kaj "brila urbo sur monteto". Tamen kiel estas pri simpla leĝ-obeo: leĝ-obeo tiel minimuma kiel nure surfaca, por formo

 

Por forme la Konstitucio postulas specialan pli fortan civitanecon por prezidentaj kandidatoj nomatan heredita civitaneconatural born citizenship, kiel estis difinita en la tiutempa enciklopedio "Law of Nations" far Vattel. Prezidenta kandidato devas esti naskita ĉe gepatroj kiuj ambaŭ estis ordinaraj civitanoj de la lando kaj sur la teritorio de la lando (premise ke la kandidato neniam ŝanĝos sian civitanecon iam poste).   

 

Antaŭ 2008 neniu iam ajn pridubis ĉi-difinon bone komprenitan – eĉ se malŝatatan far iuj: malŝatatan far iuj tiom forte, ke ili volis forigi ĉi-postulon – vidu sube. Subite, ek de 2008, ial tio iĝis kvazaŭ "malĝentila" demandi pri la signifo de la koncepto "hereda civitaneco"; iĝis kvazaŭ preskribita ne fari tion.

Des pli tio aspektis kiel "malbonŝanca fuŝaĵo", ke tiu ĉi koncepto neintence "likis" en la 2008 Senatan Rezolucion 511, atestanta pri la konstitucia valideco de alia kandidato – Senatano McCain. Tiu ĉi rezolucio konstatis, ke Senatano McCain estas ja la hereda civitano ĉar... Divenu kial? Ĉar la gepatroj (pluralo!) de McCain estis usonaj civitanoj kaj li estis naskita ... nu kvazaŭ je io de tipo
kiel usona teritorio. Kia fuŝaĵo ja estis tiu ĉi mencio pri la gepatroj! Kial? Ĉar laŭ la oficiala biografio de la Neidentigita Operaciulo, lia biologia patro neniam estis usona civitano (li estis Keniano). Kaj, kvazaŭ se unu rompo de la konstitucia postulo ne sufiĉus, poste la duonpatro de la Operaciulo faris lin civitano de Indonezio (la respektiva atestilo estis prezentita ĉe juĝ-procesoj far Doktorino Taitz). La difino aplikita al McCain montriĝis neaplikebla al lia rivalo – nek iu oficisto iam ajn emis apliki ĝin! Tiel "malbonŝance" okazis por forme.  

 

Ne estis tiel kvazaŭ la difino de la heredita civitaneco apartenis al iu "griza zono" tiel ke la moŝtaj Senatanoj kaj Kongresanoj devus heziti kaj pridubi ĝin. Ili certe sciis ĝin. Ili komprenis ĝin tiel bone, ke iuj malŝatis ĝin kaj eĉ multfoje provis nuligi ĝin en 10 diverstempaj leĝ-proponoj (kies sponsoroj estis ambaŭ Demokratoj kaj Respublikanoj). Jen tiuj 10 leĝ-proponoj kiuj celis amendi la konstitucion foriginte la postulon pri la hereda civitaneco por prezidento (spuris ilin  J.B. Williams):

H.J.R. 33 (1975)  
H.J.R. 38 (1977)
H.J.R 59 (2003)
H.J.R. 67 (2003)
S.2128 (2004)
H.J.R. 104 (2004)
H.J.R. 2 (2005)
H.J.R. 15 (2005)
H.J.R. 42  (2005) 
S.2678 (2008).


En ĉiuj tiuj leĝ-proponoj ili volis ŝanĝi la postulon pri la hereda civitaneco de prezidentaj kandidatoj je iu pli malforta formo de civitaneco (pli "taŭga supozeble por iu grava iu, divenu kiu). Tiatempe ĉiuj provoj akcepti la leĝ-proponojn fiaskis, tamen vi jam scias kio sekvis. Kiam la situacio sur la ŝakluda kampo iĝis malfavora, la Parlamento de la "lumturo de homaro" simple forbalais la figurojn de la ŝaktabulo...

Ĉu ni rajtas tamen levi jenan demandon: por kiu la moŝtaj leĝ-donintoj provis pavimi la vojon al prezidenteco anticipe tiom multe da jaroj? Tio estu ies ajn diveno... (Ĉu indas eĉ mencii, ke la komitato pri la pac-Nobel-premioj iel sukcesis aljuĝi ĉi-premion al la novbakita "prezidento" jam nure post unu semajno de lia enposteniĝo en januaro de 2009
dum normale la konsiderado de la kandidatoj prenas preskaŭ unu jaron). 


La neglekteco kaj arogeco en promociado de tia okulfrapa fripono estas neimagebla! Eĉ dum brutalaj diktatoraj reĝimoj kiel tiu de Stalin aŭ en la novelo "1984", oni multe penis "ĝisdatigi la pasintecon" ŝanĝante la registraĵojn en arkivoj por ke la realo laŭeble aspektu kohera. Kaj jen en Usono (!) 3-dolara bankbileto estis eksplicite prezentita kaj akceptita sen demandi ion dum 8 jaroj!

 

Ĵus la 15an de decembro, 2016, ŝerifo Arpaio faris la 3an preskonferencon prezentinte la finajn malkovrojn pri la 2011 falsigita naskiĝatestilo de Obama, ĉi-foje spurante eĉ tiun konkretan dokumenton de alia persono, el kiu oni komputile kopiis pecojn de la bildo. Kaj denove... Okazas nenio. Nenio! Se ne io alia, tio ĉi sole manifestas morton de civileco en Usono – kaj kompromitas la tutan homan civilizacion ĝenerale: la civilizacion kiu levis neniujn demandojn kaj kviete traglutis ĉi-tion (vidu la citaĵon far Hanson supre). 

 

Fine estas instrua listigi tiujn, kiuj respondecas pri la uzurpo de usona prezidenteco far iu Neidentigita Fremda Operaciulo, kaj pri lia restado en ĉi-pozicio dum du plenaj periodoj: 

 

1.     La tiama prezidento Bush – la plej alta postenulo (kiu ĵuris protekti la konstitucion). Dum lia ofico, eksplicite nekonstitucia kandidato estis permesita konduki elekto-kampanjon, aperi en la balotilo, kaj iĝi "elektita". Eĉ pli malbone: en junio 2008 prezidento Bush subskribis ukazon (Executive Order) 13467, en kiu temis pri sekurec-kontrolo de dosieroj de federaciaj oficistoj. En tiu ukazo ankaŭ temis por kiuj oficistoj oni faru escepton kaj ne kontrolu iliajn dosierojn. Do la escepton oni faru por ... (tambur-ruladon mi petas!) ... por oficoj de estontaj prezidento kaj vic-prezidento! La kampanjo de uzurpulo Obama tiutempe estis en plena movo.

Januare de 2009 la Kongreso aprobis ĉi-ukazon: kiel ĝustatempe!.. 
     

2.     La tuta usona Kongreso (kiu ĵuris protekti la konstitucion). Ili tute konsciis pri la Senata ekzamenado de valideco de McCain, tamen ili neniam ekzamenis kandidaton Obama, kies patro – eksterlandano – estis tiel okulfrapa kiel ĉevalo en Romia Senato. En januaro de 2009 kaj 2013 ili perfide aprobis ĉiujn konstitucie nevalidajn voĉdonojn de la elekto-kolegio kaj do aprobis la nevalidan prezidenton. Ĝis tiu ĉi momento ili ĉiuj ignoras la postulojn de ilia elektularo publike agnoski la krizon kaj respektive agi.

     Parolante pri la ŝtatoj, el ĉiuj 50 nur la senato de Arizono provis almenaŭ preventi reelekton de Obama en 2012 (anstataŭ agnoski lian uzurpadon): preventi en iu nerekta, subtila maniero. La leĝdonantoj sukcesis akcepti la ŝtatan leĝon, laŭ kiu kandidatoj je iu federacia aŭ ŝtata elekta posteno devas montri la validajn identigilojn (miru ke tiu ĉi minimuma kontrolo ne estis postulata antaŭe). Se tiu-ĉi tre modera leĝo estus konfirmita fare de la guberniestro, la 2012 elekta kampanjo de Obama stumblus kaj ne trapasus en Arizono, kaj certe altirus ĝeneralan atenton al tuta neleĝeco de tiu persono. Tiam la 2012 reelekto fiaskus, kaj la tuta historio de Usono evitus sian fiegan turnon. Ve, la tiama guberniestrino de Arizono Janice Brewer vetois la leĝon (kaj ne estis sufiĉa 75% plimulto por superi ŝian vetoon). Estis do la kazo kiam unu damnita kanajlo ŝanĝis direkton de la historio kaj la sorton de la lando.

3.     La tuta supera kortumo, kaj aparte ĉef-juĝisto Roberts kiu persone administris la prezidentan ĵuron al uzurpulo, al 3-dolara bankbileto, du-foje! Post tio la Supera Kortumo ignoradis kaj sabotadis ĉiujn kazojn kiuj levis demandojn pri leĝeco de Obama. 

4.     La tutaj Demokrata kaj Respublikana partioj. Pelosi (la demokratano), la prezidantino de la Ĉambro de la Reprezentantoj en 2008, dissendis du (!) malsamajn atesto-formojn pri Obama al ĉiuj Ŝtat-sekretarioj. En 49 el ili mankis la alineo atestanta ke Obama kontentigas la konstitucian postulon (ĉar Pelosi sciis ke li ne kontentigis ĝin, kaj do evitis atesti la falsaĵon). Tamen ŝtato Havajo (kia ironio!) insistis ke Pelosi aldonu la mankantan alineon, kaj ŝi faris tion, ja intence atestante falsaĵon.

     Memevidente, la demokratanoj krime promociis ilian propran kandidaton (ignorante ĝian neleĝecon). Estas tamen la rolo de la respublikanoj (de la "opozicio") kiu estas plej groteska. Ili ekzamenis validecon de McCain – ilia propra kandidato – sed neniam ekzamenis la rivalon, kaj blokis kaj preventis ĉiujn, kiuj penis prezenti la kriman dosieron pri la uzurpulo! Ili intence "ced-ludis" ambaŭ elektojn de 2008 kaj 2012 favore al la opozicio. Eĉ pli abomene: en 2016 respublikanoj promociis 4 (kvar!) siajn kandidatojn, kiuj ne estis heredaj civitanoj! El tiuj 4, senatano Ted Cruz (fama kiel la "konstitucia profesiulo") mem diris dum iu intervjuo en 2012, ke heredita civitaneco signifas "born to citizen parents on the soil" (naskita al gepatroj-civitanoj sur la nacia tereno) – ĝis li "forgesis" ĉi tion dum sia propra 2016 kontraŭ-konstitucia prezidenta kampanjo. Do Demokrata, Respublikana kaj ĉiuj usonaj partioj (inklude la Tean partion) kulpas pri la triobla 2008-2012-2016 puĉo: almenaŭ ĉar ili prisilentas aŭ neas la faktojn de la uzurpo.

5.     Ĉiuj (krom unu) prezidentaj kandidatoj en 2008 (kaj ĉiuj en 2012, 2016): aparte Sen. McCain kaj Sarah Palin. Ili, la favoruloj de la Respublikana partio, estis akcesoraj kulpuloj de la puĉo. Escepte Ambasadoro Alan Keyes (la sola vere nigrula prezidenta kandidato en 2008), neniu el ili iam menciis neleĝecon de ilia rivalo – la uzurpulo: ne en 2008, nek en 2012, 2016.

6.     La tuta usona militistaro (escepte nur 3 oficiroj). La tuta armeo rompis ilian ĵuron protekti la Konstitucion, kaj anstataŭ tio ili subtenis la uzurpulon kaj friponon kiel ilia ĉefkomandanto: angle – Commander-in-Chief, aŭ pli ĝuste Commander-in-Thief (ŝtelisto). La usona militistaro perfidis la landon kaj malhonorigis sin samkiel la forsplitinta de la Rusia armeo parto kiu farigis Ruĝa Armeo en la 1917 puĉo

7.     La FBI (Federacia Buroo de Krim esplorado), prokuroroj kaj juĝistoj, ĉar ili ĉiuj ignoris plendojn kaj raportojn de civitanaro pri la falsaj dokumentoj kaj friponaĵoj de la rezidanto de la Blanka Domo, kaj ili sabotadis ĉiujn juĝ-procesojn groteske rompante bazajn jurajn procedurojn. Tipa preteksto de la jura sabotado estis ke kvazaŭ civitanoj "ne suferas personan damaĝon" (have no standing) por demandi pri leĝeco de kandidato por kiu la civitanoj voĉdonis! Jes, ĉi tiel (en la "lumturo de la homaro", kiel vi scias). Plie, en la kazoj de 2012, juĝistoj verdiktis favore al la akuzito (Obama) kiu ne aperis kaj ignoris la proceson, dum la akuzinto (Doktorino Taitz) prezentis konvinkajn kazojn kaj venigis profesiajn ekspertojn. Tiuj verdiktoj estis tiom groteskaj ke ili simboligis la finon de justeco en Usono.

Tamen se vi eksplikus ĉion tion al plejmulto de usona popolo, iliaj vizaĝesprimoj similus al jenaj:

 

 

Fina ĝisdatigo


Jam estas nova presidento: laŭleĝa. S-ro Trump kondukis sian prezidentan kampanjon kiel "eksterulo" kaj oponanto de la ekzistanta nomenklaturo. Dank'al tio li vigligis restaĵojn de konservativa civitanaro, kiu ekrevis kvazaŭ s-ro Trump estos revoluciulo kapabla protekti la naciajn interesojn kaj redirekti la landon al la ideoj de la Fondintoj, la Konstitucio, kaj iama grandeco.

Kaj Trump vere havis unikan ŝancon por iĝi tia revoluciulo-savanto: ŝancon savi la landon el malhonoro kaj aliaj mizeroj. Li havis tiun ŝancon, sed ve, li misis ĝin.

La unikeco de la ŝanco estis en la fakto de la groteska 2008-2016 uzurpo subtenata far totala ŝtata aparato kaj sabotanta nomenklaturo. Ek de komenco de sia kampanjo en 2016 Trump devus malkovri ĉiujn aspektojn de la uzurpo kaj ĉiujn kulpajn en ĝi. Tio kaŭzus cunamon de indigniĝo, tamen tio estus bena cunamo kiu purigus Aŭgiajn stablojn. Tiu cunamo helpus elekti freŝajn kongresanojn entuziasmajn pri la malkovro de la uzurpo, kaj ĝi helpus detrui kriman "partion", kiu obstaklis Trampon ajnokaze. Ĉi-ideoj kaj admonoj estis publikigitaj en la malfermita letero al li en 2016, sed ve, li ignoris ilin.

Jam komence de la kampanjo Trump rezignis eĉ de siaj propraj modestaj penoj riveli ion pri la uzurpulo, kaj poste li definitive kapitulacis pri ĉi-afero. Jes, li iel sukcesis venki la elekton konvencie, prisilentante la uzurpon. Li tamen perdis ĝuste la unikecon de la momento: la momento por pento, forbalao de la totala sabotado, kaj riparo de la senprecedenca damaĝo al la lando far antaŭaj registaroj.

Kaj nun la krima partio (aŭ partioj) kaj la uzurpulo mem jen ĉiuj apude, sabotadas, kaj eĉ arogas nomi Trampon "neleĝa"(!)
dum Trump silente "glutas" tion kaj kooperadas kun la sabotuloj por pluteni tabuon pri la vera neleĝeco de Obamo kaj lia registaro. Tia farso! 


Tiel kondukante ne nur Trump tenas sin sendefenda kontraŭ senĉesaj atakoj kaj ĉantaĝo fare de la totala sabotado, sed ankaŭ li fariĝis kunkrimulo en la uzurpado ĉar li neis ĝin kaj "komfortas" tiujn kiuj kulpas pri ĝi. Trump nun estas ne malpli kunkrimulo pri la uzurpado ol prezidento Bush en 2008.  Dume...

Amerika daŭrigas senprecedencan farson kompromitante la civilizacion. Kadre de la ŝakludo, nun estas "ludo" kiam la malamikaj pecoj povas libere viziti la kampojn kiuj estas sub atako sen risko esti kaptitaj, kaj la malamika re
ĝo restas sub ŝako dum la ludo pludaŭras! Tio ĉi estas obscena: obscena tiele ke mi bedaŭras vivi kaj atesti tion.

 

Do jen, kun forpaso de 2016, ĝustatempa triumfo de justeco kaj pento de Usono certe ne okazis. Tiu ĉi lando jam eniris en historion senpenta kun sia malhonoro jam en la pasinta tempo: kun la tuta malhonoro ekde krimoj de familio Clinton kaj la "makulita" robo de fraŭlino Lewinsky ĝis la fekaĵigita pantalono de la tuta lando, kio estis 2008-2016 uzurpo. Ja tio estas unuafoje en la historio, kiam tiom grandega perfido sukcesis sen protestoj kaj sen perforto: kun la Unua Amendo (libereco de esprimo) valida, sed apen uzita, kaj kun la Dua Amendo (rajto posedi armilojn) ankaŭ valida, sed eĉ ne unu kuglo pafita por defendi la justecon...

Kia kontrasto estas inter la brava Sud-Koreujo, kiu ĵus kapablis senpostenigi kaj akuzi la prezidentinon por ŝiaj krimoj dum ŝia ofico
kaj Usono ne kapabla fari tion eĉ post du plenaj oficoj de la uzurpulo!

Eĉ la krestomatia imperio de malbono
USSR pentis pri stalinismo en 1956 kvankam malfrue, 3 jarojn post la morto de la tirano, kaj nur parte. Usono do estas nun dua en la vico post USSR por malfrua pento. Restas ankoraŭ vidi kiom da tempo pasos ĝis Usono ripetos tiun ekzemplon de USSR: kia rol-modelo por Usono!

Tiom pri la iama Usona escepteco (exceptionalism)... 

 

Alexander Gofen

Marto de 2017, San Francisko