Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo

 

Tiel ĉi historiistoj de estonteco verŝajne nomos la nunan tragikan epokon de usona historio. Verdire, tio estis antaŭaj administracioj kiuj ekis socialisman aventurismon. Estis Clinton kaj Bush (-la filo) kiuj sekvante utopiajn ideojn devigis bankojn rompi la regulojn kaj financi hipotekon de tiuj, kiuj ne kapablis nek planis redoni la ŝuldojn.

 

Tamen en ĉi-artikolo temas ne pri socialismo infektinta Usonon, kaj ne pri ekonomia katastrofo kaŭzita far aventurismo de socialismaj elitoj. Temos pri subfoso de la lando-fundamento rezulte de neglektemo far la tri branĉoj de la ŝtatregado kaj la du ĉefpartioj (praktike jam kvazaŭ unu). Rezulte de tio ĉi en la prezidenta fotelo de Usono nun troviĝas ... uzurpulo!

 

"Ha, jen denove "konspira" teorio", - eble ekpensos iu leganto, kiun la amasmedio instruis, ke ĉiu ajn kiu pridubas leĝecon de Obama estas obsedita herezulo ("birther", kiu dubas pri la valideco de la nasko-atestilo de Obama).

 

Ne. Estas uzotaj neniuj kaŝitaj aŭ sekretaj nekontroleblaj faktoj. Nek mi proponas iujn miajn spekulaĵojn anstataŭ la faktoj. Nur ĝeneralkonataj aŭ facile kontroleblaj faktoj estas prezentitaj ĉi tie.

 

Usona Konstitucio.  Laŭ la Konstitucio de Usono Artikolo II, Sekcio 1 (4), "Neniu krom hereda civitano (natural born citizen), aŭ civitano de Usono dum aprobo de tiu ĉi Konstitucio, rajtas okupi la postenon de la Prezidento."

 

Atentu: la patroj-fondintoj certe distingis inter la nocioj "civitano" kaj "hereda civitano" komprenante, ke ili mem ja ne povas esti heredaj civitanoj de dume ne ekzistanta lando. Tial ili rezervis la kondiĉon de simpla civitaneco - sed nur por siaj samtempuloj.                     

 

La nocio "hereda civitaneco" (natural born) restis ne difinita en la Konstitucio kiel memevidenta dum la epoko de la patroj-fondintoj, kaj kiu sekvis el la "Natura leĝo". Ĝi restis nedifinita formale ankaŭ en pli postaj leĝaroj de Usono. Tamen neniam iu "hezitis" pri ĝia vera senco. Por esti hereda civitano de Usono la dosiero de individuo devas kontentigi duoblan kriterion (Emerich de Vattel, The Law of Nations (1758), Chapter 19, §212):

 

·        Ambaŭ gepatroj devas esti civitanoj de Usono;

·        La nasko devas okazi sur jura teritorio de Usono.

 

(Rigardu "Exactly what is Natural Born Citizen",

http://www.youtube.com/watch?v=QEnaAZrYqQI  
http://www.youtube.com/watch?v=xexm-LzZdRA
  )

Laŭ praktiko de usona juro, oni klarigas kaj pliprecizigas la sencon de leĝo far precedencoj de ĝia apliko en pasinteco. Tiaj precedencoj ekzistis, ekzemple
US v. Wong Kim Ark, 169 U.S. 649 (1898), aŭ Minor v. Happersett, 88 U.S. 162 (1874). Tamen la plej lasta kazo kiam oni aplikis la supre formulitan nocion "natural born" estis tiel antaŭnelonge kiel en 2008 kiam la Senato diskutis validecon de la prezidenta kandidato McCain (Senata rezolucio 511, prezentita far Senatoro Leahy en aprilo 2008, akceptita unuanime). Ĝuste laŭ tiu ĉi duobla kriterio la Senato konkludis, ke jes, McCain estas hereda civitano. La decido estis streĉita. Ambaŭ gepatroj de McCain ja estis civitanoj de Usono (kaj tre honoraj), sed li naskiĝis ne je la usona militŝipo, sed en hospitalo de Panamo kaj teorie li eĉ povus fariĝi civitano de Panamo. Tamen ni lasu provizore McCain-on kaj demandu: kio estas pri valideco de Obama? Kiel okazis, ke en nenies kapo venis ideo apliki la samajn kriteriojn ankaŭ al Obama?                         

 

1) Laŭ la oficiala biografio, biologia patro de Obama estis civitano de Kenio (aŭ Britio). Sendepende de tio sur kies teritorio li naskiĝis (kaj kio troviĝas en lia vera nasko-atestilo), li ne estas hereda civitano de Usono kaj jam nure pro ĉi tio do li ne rajtas servi prezidento de Usono, nek li rajtis fari la kampanjon kiel la kandidato. Punkto. Fino de rakonto.                  

 

Vi neniam legis aŭ aŭdis tion, ĉar malhonestaj politikistoj kaj amasmedio ne permesas eĉ aludi al la evidenta fakto, ke li ja ne estas hereda civitano. Por tuj kompromiti kaj konfuzi iun ajn oponanton, ili anstataŭigas la "heredan civitanecon" je malpli profunda kategorio de "civitaneco rezulte de nasko" - neniel rilata al la konstitucia postulo.                           

 

2) Malkiel la nocio "hereda civitaneco" devenanta el historia pasinteco, la "civitaneco rezulte de nasko" estas difinita en la moderna kodo (The US Code, § 1401). Ekzemple laŭ punkto § 1401 (a), iu ajn infano naskita sur teritorio de Usono iĝas civitano de Usono. Ĉi tiel akiras civitanecon tiel nomataj "ankraj beboj" (anchor babies) naskitaj far kontrabandaj loĝantinoj aŭ turistinoj. Aliaj punktoj de § 1401 traktas situaciojn kiam gepatroj-usonanoj naskas bebon eksterlande, aŭ kiam nur unu el ili estas usonano. Speciale punkto § 1401(g) (aŭ §301(a)(7) of the 1952 Immigration and Naturalization Act dum la tempo de naskiĝo de Obama) rilatas al situacio kiam nur unu el la gepatroj estas usonano kaj la naskiĝo okazis eksterlande. La leĝo postulas ĉi-kaze ke je momento de akuŝo la patr(in)o-civitano jam havu ne malpli ol 5-jaran usonan civitanecon kalkulante ekde 14 jaroj, aŭ alivorte ke li/ŝi estu ne malpli ol 19.

 

La avino de Obama (laŭ la patro) Sarah Hussein Obama atestis: "Mi ĉeestis dum lia naskiĝo en hospitalo de Mombosa, Kenio, la 4an de aŭgusto 1961" (la originalo de registraĵo de la intervjuo troviĝas ĉe s-ro Philip Berg pri kiu temos sube). Patrino de Obama (usonino) estis tiam 18, do ŝi ne povis fari la bebon usona civitano je eksterlanda teritorio. Jen kial do la propagando penas kredigi nin kvazaŭ Obama naskiĝis en la usona ŝtato Havajo (kio ne farus lin hereda civitano ajnokaze!)     

 

Tamen la fakto de lia naskiĝo en Havajo ne estis jure pruvita. Ĉiuj penoj pruvi tion baziĝas je falsigita dokumento metita en la retejo. Laŭ ĝia formo kaj enhavo ĉi-dokumento ne estas la plena atesto pri la naskiĝo (complete birth certificate), sed la mallongigita versio (certification of live birth). Tiutempe ŝtato de Havajo eldonis tian dokumenton laŭpete por iu ajn (sendepende de la civitaneco). Ĝi ne enhavas la fundamentan informon pri la gepatroj, pri la hospitalo, la doktoro akceptinta la akuŝon ktp. Eĉ tiu ĉi mallonga atestilo estas falsigita, ĉar ĝia formo, fono kaj kadro malsamas de tiuj propraj al la similaj aŭtentikaj dokumentaj tiutempaj.

 

Atentu, ke malkiel ĉiuj aliaj kandidatoj je altaj ŝtataj postenoj, Obama jure blokis atingon al ĉiuj siaj dosieroj ek de hospitaloj de Havajo ĝis la universitato de Harvard kie li lernis. Tio estas senprecedenca ne nur pro la fakto mem de la blokado, sed ankaŭ ke neniu ajn petis liajn dokumentojn por kontrolo - kaj temas ja pri la plej supera posteno en la lando. Nur nun (en 2009!) kongresano Bill Posey prezentis leĝproponon ke la Federala Elektokomisiono tamen kontrolu la naskiĝatestojn kaj aliajn dokumentojn de la kandidatoj.

 

Iel ajn, la tuta punkto (2) ne rilatas al hereda civitaneco. Manko de pruvo pri naskiĝo en Havajo nur povas signifi, ke li ne estas eĉ usona civitano (kaj do estas fakte kontrabanda loĝanto).

 

Kaj jen eĉ pli.

 

3) La dua (duon-)patro de Obama, Lolo Soetoro, estis civitano de Indonezio. Li adoptis la junulon kaj venigis lin en Indonezion, kie li registris la duon-filon kiel Barry Soetoro, civitano de Indonezio, islamano. Indonezio ne rekonis duoblan civitanecon, do se Obama havis iun usonan civitanecon antaŭe, ĝi estis nuligita. Poste Obama veturadis el Indonezio eksterlanden, inklude Pakistanon, kien eniro por usonanoj tiutempe estis malpermisita. Do la fakto pri lia Indonezia civitaneco estas evidenta.

 

Poste reveninte en Usonon li povus re-civitaniĝi, sed nur kiel adoptita civitano (naturalized citizen): neniel la hereda. En universitato de Harvard li povus lerni (kaj eĉ ricevi stipendion) kiel eksterlandano (kio facile evidentiĝus se lia dosiero ne estus fermita).

 

Do, unue en la historio de Usono okazis gravega neglekto de la Konstitucio sekve de kio en la Blankan Domon enloĝiĝis uzurpulo, kiu ne estas hereda civitano de Usono. Eble li estas nenia civitano de Usono prezervinte la Indonezian civitanecon.

 

"Tio ne eblas ĉar tio neniam ajn eblis" - iu leganto povas diri, se li unuafoje alfrontis ĉi tiun groteskan situacion. "Kial do ĉiuj silentis dum la prezidenta kampanjo en 2008?"

 

Ne ĉiuj silentis. Eksa vicprokuristo de ŝtato Pensilvanio (demokrato) Philip Berg ekprocesis kontraŭ Obama en la loka juĝejo de Filadelfio plendante ke tiu ne estas eĉ civitano de Usono. La juĝisto akceptis la kazon kaj eldonis oficialan postulon (subpoena) por vidi la aŭtentikajn dokumentojn de Obama. Post la necesa unu-monata periodo neniuj dokumentoj alvenis al la juĝisto. En normala situacio tio aŭtomate signifus ke la plendanto Philip Berg venkis. Tamen je ĝuste tiu ĉi malfrua stadio la juĝisto ial rezignis plu konsideri la kazon (dismissed the case) laŭ ridinda preteksto kvazaŭ la plendanto ne estis ĝenita (ne spertis iujn perdojn aŭ ĝenojn de siaj interesoj, "has no standing"). Ekmemoru ĉi tiun formulon.

 

Ek de somero de 2008 civitanoj de Usono ekprocesis kelkdek kazojn deklarante ke Obama ne estas hereda civitano aŭ eble neniu civitano de Usono. Inter plendantoj estis ankaŭ mem prezidenta kandidato ambasadoro Alan Keyes. (Notu, ke li estas nigrulo, 100% nigrulo). Ĉiuj juĝistoj cinike sabotadis kaj rifuzis konsideri la kazojn sub la sama preteksto kvazaŭ ordinaraj usonaj civitanoj ne estas ĝenitaj per duboj pri valideco de sia prezidento!

 

Philip Berg kaj la aliaj advokatoj re-donis siajn kazojn rekten al la Supera Juĝejo de Usono antaŭ ĉiu el la sekvaj gravaj stadioj: kelkajn semajnojn antaŭ la voĉdonado de la 4a de novembro 2008; antaŭ ol la ŝtatoj konfirmis la liston de la membroj de la voĉdona kolegio; kaj antaŭ la kunveno de la Kongreso por akcepti la voĉdonan kolegiaron. Ĉiufoje la Supera Juĝejo rezignis konsideri la kazojn: kial? Jes, vi divenis ĝuste: "no standing". Aŭ tradukinte je lingvo pli propra al "banana respubliko": "Vin, hundon, tio ne koncernas!"      

 

Ĉi-tiel la 20an de januaro la ĉefjuĝisto de la Supera Juĝo kun senhezita mieno akceptis la prezidentan ĵuron de ... de uzurpulo! Supozeble al la eksterlandano kies dokumentojn neniu vidis!

 

Escepte kelkaj malgrandaj agentejoj, neniuj ĉefaj fontoj de amasmedio iam tuŝas ĉi tiujn groteskajn - sed memevidentajn - faktojn. La plej sistemece kaj regule raportas pri ĉi-konstitucia krizo la agentejo World Net Daily de Joseph Farah www.wnd.com . Estis li kiu jam kolektis pli ol 330,000 subskribojn, kaj resendis dekmilojn da leteroj de la koncernaj usonanoj al la Supera Juĝejo postulantaj tuj kontroli la paperojn de Odama kaj interrompi lian oficon.

 

La granda dramo de nia lando estas nun en tio ke ne plu funkcias dupartia rivaleco, stimulanta reciprokan kontrolon kaj deviganta obei la leĝojn. Nun ambaŭ perfidaj partioj gurdas la samon, ke kvazaŭ "la afero" estas finita, kaj ni prefere iru antaŭen (la saman perfidan vojon). Tamen la usonaj patriotoj neniam akceptos ĉi tiun insulton de la fundamentoj mem de nia lando. Rezulte de la trilion-dolara disipo de la buĝeto far Obama kaj la koruptita Kongreso, jam pli ol 150 tiel nomataj "Tea Parties" ("Teo festoj" - memore al la Teo-ribelo de 1773 ek de kiu komenciĝis usona revolucio) jam okazis en la lando. (Iliaj postuloj tamen pli rilatas al la ekonomio). La eventoj disvolviĝas...   

                                                                      

Unu el gravaj turnoj estas la novaj juraj kazoj al la Supera Juĝejo: ne de ordinaraj plendantoj, sed de militistoj. De 120 rezervaj kaj de du aktivaj militistoj servantaj en Irako. Estas sciate, ke usona prezidento estas samtempe la ĉefkomandanto. Ĉiuj usonaj militistoj ĵuras protekti la Konstitucion de malamikoj eksteraj kaj internaj. Ili do ne povas rekoni uzurpulon kiel sian komandanton. La juĝista preteksto kvazaŭ ili "ne estas ĝenitaj" ne aplikeblas.

 

Tio estis advokato - doktorino de juro Orly Taitz el Suda Kalifornio, kiu divenis pri tiu ĉi nova taktiko kontraŭstari sabotadon de la koruptita sistemo. Ĉi-mirinda virino, patrino de tri filoj iam elmigris en Usonon el eks-Sovetio. Estis ŝi (kaj aliaj advokatoj kiel Philip Berg) kiu reprezentis la kazojn de civitanoj kiuj protestis prezidentecon de Obama dum lia kampanjo, inklude la proteston de la kandidato mem Alan Keyes (ankaŭ "ne ĝenita!")

 

Estis nome Orly Taitz kiu sukcesis laŭlitere kapti la ĉefjuĝiston Roberts de la Supera Juĝejo dum lia publika prelego en universitato, kaj devigi lin aŭskulti ŝian plendon kaj akcepti 330,000 subskribojn de la civitanoj por ekprocesi ĉi tiun senprecedencan kazon. Kaj ŝi same kaptis alian juĝiston Scalia.  

 

Ĉu do Usono baldaŭ havos sian "tagon en juĝejo"? Ni ne troesperu. Ne estas duboj, ke la naŭ juĝistoj de Supera Juĝejo de Usono devus esti informitaj per si mem pri ĉio, kion vi ĵus legis - sendepende ĉu plendis iu aŭ ne. Plie, Joseph Farah informis, ke en januaro 2009 Obama vizitis la juĝistojn: kial? Kvar el tiuj juĝistoj estas konataj kiel liberalaj maldekstruloj, el kiuj plej groteska estas eks-membro de ACLU ("civil-libereca", sed praktike kontraŭ-usona ekskomunisma organizaĵo) Ruth Ginsburg. Tiu sama kiu ne hontis diri kvazaŭ la Konstitucio de Usono estas "vivanta (evoluanta) dokumento", kiun oni interpretu akorde al "modernaj progresismaj tendencoj kaj la precedencoj en eksterlandaj (!) leĝoj": ĝuste ĉi-tiel! Tia ĉi "konstitucia juĝisto" jam ne tre malsamas de la fi-famaj sovetiaj "trojkoj", kiuj juĝis akorde al la "proleta justeco". 

 

Post ĉio legita sendube naskiĝas multaj demandoj:

 

·        Kial dum Obama-kampanjo ne protestis prezidento Bush, kies devo estas protekti la Konstitucion?

 

·        Kial ne protestis kaj ne protestas eĉ unu el pli ol 500 Kongresanoj, kies devo estas ankaŭ protekti la Konstitucion?

 

·        Kial ne protestis kaj ne protestas la Supera Juĝejo, kies devo estas kio? Ĝuste, protekti la Konstitucion.     

 

·        Kial ne protestis kaj ne protestas la respublikana partio kontraŭ neleĝa rivalo? Rivalo!

 

·        Kial la demokratia partio subtenis neleĝan kandidaton? Ĉu mankis inter ili aliaj maldesktruloj - heredaj civitanoj de Usono: nigruloj ne je 50% sed je 100% (plus virinoj - por kontentigi jam ĉiujn dogmojn de maldesktrismo)?     

 

·        Kial ne protestis moŝta sinjorino Clinton, kiun oni tiel senceremonie forpuŝis meze de ŝia propra prezidenta kampanjo?

 

·        Kial ne protestis kaj ne protestas eĉ unu el 50 sekretarioj de ŝtatoj, kiuj devus kontroli validecon de la kandidatoj? Aparte, kial la sekretariino de Kalifornio ne subtenis la proteston de la prezidenta kandidato Alan Keyеs? Tio estas tre malbona, sinjorino sekretariino, ofendi 100% nigrulan kandidaton de "proleta origino". Tio ĉi nomiĝas "rasismo" oni sciu. Oni severe riproĉos vin pro tio...

 

Kaj tiel plu. Demandoj multas. Mi ne scias la respondojn, kaj mi promesis ne spekuladi.       

                   

La eventoj evoluas ĉiutage. Ĉiuj por kiuj la estonteco de Usono gravas jam rekonis la skalon de la konstitucia krizo. Ne nur la patriotoj komprenas mem kio okazas, sed ankaŭ ili senĉese sciigas la perfidemajn oficistojn ke ni ja komprenas kio okazas, ĉar ilia arogo simple defias inteligentecon. Ni neniam traglutos ĉi tiun senprecedencan perfidon, kaj ni pretigas nin al la agoj adekvataj al la momento. Novaj "teaj festoj" estas planitaj por aprilo.       

 

Alexander Gofen

San Francisko, marto, 2009 


La referencoj


Ĵurnalo:  Whistleblower, April 2009 ($7.50)
http://shop.wnd.com/store/item.asp?ITEM_ID=2767

Detala leĝa prezento de la afero far doktorino Taitz:
http://www.resonoelusono.com/LegalBriefOnObamaByTaitz.htm

La skize prezentita afero (en formo de letero al Nancy Pelosi):
http://www.resonoelusono.com/ObamaImpostor.htm

Biografio de D-ino Taitz:
http://www.wnd.com/index.php?fa=PAGE.view&pageId=94377

La TTTejo de D-ino Taitz:
http://www.orlytaitzesq.com/


Kompleta arkivo de WND pri la temo (05/18/2009)
http://www.wnd.com/index.php?fa=PAGE.view&pageId=98546