Batalo por la estonteco de la mondo.
Dennis Prager
Estonteco de la mondo estas farata nun. Tiaj momentoj okazas
ege malofte en la historio, kaj tiam ordinare konkuras du, sed ne tri
ideologioj.
Kaj nun estas tri ideologioj konkurantaj por determini la
estontecon de la homaro. Ili estas militanta Islamo, Okcident-Eŭropa
sekularismo kun socialismo, kaj Usona Jud-Kristaneco kun kapitalismo.
Oni disvastigas la unuan kaj pace kaj perforte, la duan - pace, kaj la
trian neniu disvastigas.
Fakto ignorata de plejmulto estas, ke preskaŭ ĉiuj mondaj
praktikantaj islamanoj kredas, kvazaŭ la tuta homaro devas esti islama.
Per si mem tio eble ne estus zorgiga: ja plejmulto de kristanoj ankaŭ
volus ke la tuta mondo estu kristana, samkiel plejmulto de le
Okcidentanoj volus ke la tuta mondo estu demokratia. Zorgiga estas
tamen, ke eĉ se nur 10% el la islamanoj pretas islamigi neislamanojn
perforte, temas pri 100 milionoj da homoj.
Nome tio ĉi estas kaŭzo, ke unu miliono da kristanaj Sudananoj
estis murditaj dum la lastaj 15 jaroj: ili rezistis la perfortan
islamigon fare de islama registaro en Kartumo. Tio ĉi estas kaŭzo de
islama kontraŭ-kristana perforto en Nigerio, kie kristanoj ankaŭ
rezistas trudan politikon de islamigo. [La similaj konfliktoj de
islamanoj kontraŭ neislamanoj okazadas ankoraŭ en Hindujo, Filipinujo,
Indonezio kaj aliaj lokoj]. Kaj ĝuste tio ĉi estas kaŭzo de la islama
teroro: malfortigi la landojn, precipe Usonon kaj Israelon, kiuj
obstaklas survoje de islama mond-ekspansio.
La dua ideologio aspiranta domini la mondon estas sekularismo
kaj socialismo praktikata en Okcident-Eŭropo kaj apogata per "kleraj"
elitoj ĉie en la mondo. Tio estas la primara kaŭzo de kontraŭ-Usonaj
demonstracioj en Okcidenta Eŭropo kaj Usono mem. Ili estis multe pli
kontraŭ Usono (precipe Usono de George W. Bush), ol kontraŭ la milito.
Plejmulto de tiuj homoj apenaŭ zorgis pri militoj ie ajn en la mondo
entute. Ili silentis dum amasmurdoj de sudanaj nigruloj, dum la
genocido en Ruando, dum Ĉinio rompadis spinon de Tibeto, dum Saddam
militis kontraŭ Irano, Kuvajto, Kurdoj. Por Usonaj kaj Eŭropaj
"pacistoj" tiuj militoj aspektis tro "enuaj".
Okcident-Eŭropaj socialistoj kaj iliaj Usonaj (Kanadaj,
Latin-Amerikaj) samideanoj estas tiel ekscititaj pri sekularismo kaj
socialsimo, kiel praktikantaj islamanoj pri Islamo. Kaj samkiel
militantaj islamanoj, ili volas domini en la mondo. Iliaj iloj estas
Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio, internaciaj traktatoj kiel
Kioto-protokolo, kaj internaciaj institucioj kiel la internacia
Kortumo.
Rilate al la Usona vojo ekzistas seriozaj obstakloj.
Unue, dum la du ideologioj (Islamo kaj socialismo/sekularismo)
dominas en multaj landoj, la tria dominas nur en unu: Usono. Estas
neniu alia lando, kiu deklaras sin Jud-Kristana, kaj kiu tiel forte
subtenas kapitalismon kaj malgrandan registaron (malon de socialismo).
Tial, dum militantaj islamanoj kaj socialistoj/sekularistoj havas
subtenantojn ĉie en la mondo, por la usonaj valoroj la subtenantoj en
la mondo ne multas. Jen kial Usono iras sian vojon solece: escepte
Israelo kaj Britujo parte akceptantaj niajn valorojn, neniu alia socio
faras tion [nun]. ["Nun" signifas en la moderna postkomunisma epoko,
kiam socialismo kiel reganta sistemo plene fiaskis, sed ĝia "rukto"
male, globale infektis la mondon].
Due, nek la Jud-Kristanaj nek la kapitalismaj valoroj plu
restas sekurigitaj en Usono ankaŭ. Multaj usonanoj, inkluzive preskaŭ
la tutan "intelektularon", iĝas samtiel malamikaj al la Jud-Kristanaj
kaj ne-socialismaj valoroj, kiel la islamanoj kaj eŭropaj socialistoj.
Trie, preskaŭ neniu instruas la sekvan generacion de usonanoj
(samkiel neniu instruis la nunan kaj antaŭajn generaciojn!) pri tio,
kio estas unika, fakte supera en la usonaj valoroj. Niaj infanoj estas
plejparte instruataj per tiuj, kiuj kredas je la eŭropaj valoroj, ne je
niaj. [Laŭ inercio, la malnova fundamenta principo de la registara
neinterveno nun ebligas nelimigite mens-infekti lernantojn far de ŝima
instruistaro. La principo de memorganizo, memrekono kaj memreprodukto
de la sociaj valoroj bone funkciinta por la iam homogena Usona socio,
nun fiaskas en la epoko de globala informopenetro kaj artifika
"diverseco" (perverseco). ]
Ĉar nek Ĉinujo, nek la resto de Azio, nek Afriko, nek
Latin-Ameriko proponas ideologion, kiu povus domini en la mondo, aŭ
Eŭropa, aŭ Islama, aŭ Usona vivmaniero fin-fine superos la aliajn.
Tamen la Usona modelo povas domini nur se la usonanoj mem
kredas je ĝi. Kiel ajn gravas la militaj kaj ideologiaj bataloj kontraŭ
militanta Islamo, la plej grava restas ideologia batalo en Usono mem.
Ve, kun tiaj usonaj universitatoj, sindikatoj, la ĉefa amasmedio, kun
unu el du grandaj partioj aliancanta kun Eŭropo, kaj grandaj biznesoj
konstante subfosantaj kontraŭ la Jud-Kristanaj valoroj, la batalo en
Usono por la unikaj usonaj valoroj ne baldaŭ venkos. Kun la fakto, ke
nur Usono proponas la vivkapablan kaj konsiderindan alternativon
kontraŭ Islamo kaj socialismo/sekularismo, se ni malgajnos la batalon
ĉi tie, la homaro havos tre obskuran estontecon.