Brave, Prezidento Putin!

Mi fieras pri Prezidento de Rusio Putin post lia intervjuo al Franca kaj Dana ĵurnalistoj farita ĉi-monate (11/2002). Iom laca Prezidento kuraĝe kaj rekte esprimis tion, pri kio evitas mencii (aŭ ne komprenas) aliaj Eŭropaj ŝtatestroj: pri la totala Pan-Islamisma milito kontraŭ nia civilizacio. Tiu ne tuj tradukita rimarko de Putin al la hipokritaj ĵurnalistoj trafis la celon: iliaj cerboj jam estas "cirkumciditaj" Islame, do restas akcepti la inviton al Moskvo por fini la aferon kaj ke nenio plu rekresku.

Dum Danio miope hejmigis konferencon de Ĉeĉenaj band... "batalantoj por libereco", iliaj spiritaj Islamaj gefratoj en Moskvo tenis 800 teatrajn spektantojn kaj aktorojn dum 3 tagoj: timigitajn kaj humiligitajn, preskaŭ sen manĝo, eĉ sen permeso viziti la teatrajn necesejojn (tiel ke oni devis uzi la orkestro-loĝion tiucele!). Ĉu eblas imagi la moralajn suferojn de tiuj senkulpaj homoj, feste vestitaj por teatro, kiuj subite trovis sin en iutipa koncentrejo?!

Samtempe aliaj "kaŭcianoj" - eksterlandaj oficistoj de Ruĝa Kruco - estis tenataj ie en Ĉeĉenio mem per same teroristaj gefratoj. Jarojn pli frue ili detranĉis kapojn de ankoraŭ aliaj kompatemuloj el la Okcidento, venintaj helpi al ili, ktp, ktp.   

Menciinte ĉi-tiujn konatajn teruraĵojn, mi ne turnas "blindan okulon" al suferoj de la malfeliĉa Ĉeĉena loĝantaro mem: ajna milito (des pli tiom longa, pigra kaj ofte ne kompetenta) estas terura. Rusia armeo nun troviĝas en malbona stato, mi ja estas informita (kaj mem sperta) kiel povas konduti malsataj, nepagataj kaj koleraj soldatoj. Sed tio estas armeo kiun Rusio nun havas: alia ne ekzistas. Rusio ne povas inviti, diru ni, Francan armeon ĉasi banditojn en montaro. Aventuristoj kaj krimuloj batalantaj por la apartigo, kaj la loĝantaro parte subtenanta ilin, devus konscii, ke ili fin-fine frontos la armeon (tian malbonan kia ĝi estas). Male al la tragedia periodo de Stalina amasa ekziligo de Ĉeĉenoj, nun ili almenaŭ rajtas libere forveturi al la spiritaj "fratoj" en Saŭdio kaj simile. Ja temas ne pri tio, ke iu minoritato suferas mankon de libereco kadre de Rusio kaj tial volas apartigi sin. Male, la liberecoj de Rusio nun ŝajnas por ili "Okcidente troaj", kaj aspiras ili al la vivo laŭ la leĝoj de Ŝariao (mezepoka Islama kodo).  

Ĉeĉenio (samkiel dekoj aliaj etnaj regionoj) estas parto de Rusio dum jarcentoj. Neniu respondeca lando permesus spliti sin ĉantaĝita de teroristoj, nek ĝi permesus fondiĝon de nova malamika ŝtateto - armplaco de la internacia militema Islamo - tuj ĉe sia landlimo. Similaj situacioj ekzistis en aliaj mondopartoj ankaŭ, inkluzive Okcidentan Eŭropon mem. Do...       

Eŭropo en "burko": la dua rekonkero?

Do kiel eblas ke simpatioj de Eŭropaj amaskomunikiloj restas je Ĉeĉena flanko? Kiel eblas ke ili "promocias" Islamajn teroristojn je nivelo de "batalantoj por libereco"? Kial ili "glorigas" sabotulojn-murdistojn, kiuj fie provokas kaj ekspluatas la civilizecon de la landoj Rusio, Usono, Israelo, ktp?  Ja dum regado de Stalin en necivilizita USSR ili ne arogus fari ion tian...

Respondo jenas: ĉar dum la lastaj jardekoj Eŭropo "memvole" Islamiĝis, enlasinte 30 milionojn enmigrintojn el Islamaj landoj! Temas ne pri fuĝintoj de fi-reĝimoj kaj de la Ŝariaj leĝoj; ne pri fuĝintoj kiuj aspiris al la libereco, venis por rapide adaptiĝi al la nova socio kaj demeti de si por ĉiam "sakojn" kaj "kovraĵojn". Male, ili penas adaptigi Eŭropon al tiu vestaĵo, plenprofitante la liberalisman socion (kaj la malavaran soci-helpon!). Sub tiu sekura tegmento ili eĉ sukcesas minaci kaj surdigi voĉojn de kelkaj liberpensantoj el sia medio.  

Okazis do iutipa dua "rekonkero" de Eŭropo (ankaŭ de Kanado kaj parte Usono) - ĉi-foje tute sen armiloj: nur dank' al "penoj" de la "maldesktrula liberalistaro", aspiranta al "diverseco" kaj "solidareco" kun ĉiuj suferantoj de la mondo (precipe kun tiuj, kiuj tenas ŝnuron preta por pendumigi la invitintojn).

Nekredeble, tamen jam en 1913 Rusa verkisto Vasilij Rozanov skribis jene: "La Eŭropa civilizacio pereos pro kompatismo... Mekanizmo de la pereo de la Eŭropa civilizacio montriĝos kiel paralizo kontraŭ ajna malico, ajna fieco, ajna malicfaro: do fin-fine maliculoj disŝiros la mondon".

Tamen kiel eblis, ke plej obskura el nuntempaj religi-sociaj instruoj montriĝis tiel bonvena en la tradicie Kristana Eŭropo, Eŭropo kies sudaj landoj ankoraŭ memoras la epokon de ilia batalado kontraŭ Islama jugo, kaj kie eĉ nomoj de tutaj regionoj portas Araban signifon, kiel ekzemple Andalusio ("Konkerita Hispanujo" en mezepoka Araba)? Kiel ekspliki ke Islamaj teroristoj, okupintaj Kristanan sanktejon en la Sankta lando kaj profaninte ĝin, poste tamen trovas varman akcepton en Eŭropaj landoj, dum la viktimo de tiuj teroristoj - Israelo - restas akuzata je ĉiuj pekoj? Nu, kaze de Israelo la ekspliko (tute "proza") troviĝas en la tradicia obskura Eŭropa antisemitismo/anti-Zionismo/anti-Israelismo. Sed kiel pri Rusio: ĉi-"motivado" ja ne aplikeblas por ĝi. Devas esti io alia.

Eksplki tion helpas nocio de "Socia proksimeco" iam vaste uzata en Stalina Sovetio, kie politikaj arestitoj (laŭ la fifama kodpunkto 58) kaj simplaj krimuloj estis tenataj kune. Laŭ la proletaj soci-klasaj konceptoj, la krimuloj estis socie pli proksimaj kaj preferataj, ol la inteligentaj "kontraŭ-revoluciuloj" tiel ke la a
ŭtoritatoj favoris al la krimuloj. Simile nun la internacia liberalularo senhezite simpatias kun "socie proksimaj" Islamaj "batalantoj" kaj diktatoraj Islamismaj landoj. Ili ja estas tiel "diversecaj" vivante laŭ Ŝaria leĝaro (vera bagatelo!), kaj ili ja batalas kontraŭ imperiismo. Do certe ĝuste ili aspektas socie pli proksimaj al la maldekstruloj, ol la Okcident-tipaj demokratioj, ol Rusio, Usono kaj Israelo, imperialismaj ekspluatantoj similaj al "la akuzitoj de la 58a".  

En Eŭropo de la 30aj oportunistoj ne volis rekoni la mortan danĝeron por si en la kreskanta Hitlerismo (ĉu koincide, jam tiam Islamismo alianciĝis kun Hitler). I
li penis ĉiamaniere "pacigi" lin kaj cedi al li . La historio pruvis kiom kare kostis ĉiu tago de tiuj hezitoj kaj prokrastoj poste. La historio juĝis tiutempajn politikistojn, kaj klare distingis rolojn de Chamberlain kaj Dalladier unuflanke disde tiu de Winston Churchill de la alia.

Nun, dum Rusio plu teniĝas je Irako kaj Irano pro miopaj komercbezonoj, ĝia prezidento ŝajne ekvidis la grandan bildon tute klare. Do, malgraŭ ĉiuj evidentaj malsimilaĵoj, ĉu Putin povos ludi rolon de Rusia Winston Churchill? Ĉu formiĝos nova politika triopo Rusio-Israelo-Usono, preta kontraŭstari kaj ekstermi la komunan totalan malamikon - militistan Islamon? En la proksima estonteco ni verŝajne ekscios pri tio, kaj tio determinos, ĉu nia civilizacio jam estas kondamnita perei aŭ ni havos prudenton kaj volon venki.