Gloron al la Usona
popolo.
La granda epokfara rezulto de tiu ĉi elekto por Usono kaj la tuta
homaro restas juĝota dum jaroj (se ne jardekoj). Tamen iu analizo kaj
singarda prognozo farendas jam nun. Se amaskomunikiloj de libera kaj
nelibera mondo almenaŭ parte esprimas sintenon de la koncerna popolaro,
apenaŭ iam antaŭe ekzistis tia diferenco inter deziroj de la malnova
kaj la nova mondo. La malnova mondo plej eble laŭte propagandis kontraŭ
Prezidento Bush, ofte je nivelo de histerio kaj vulgaraj mensogoj.
Usona popolo tamen ankoraŭfoje demonstris, ke ĝi plu restas sana kaj
fidela al siaj altaj idealoj kaj tradicioj, reelektinte Prezidenton
Bush.
Abismo inter la pozicioj de usona
popolo kaj la ceteraj evidentiĝas eĉ pli profunde se ni notas, kiel oni
en la ekstera mondo perceptas Prezidenton Bush. Oni perceptas lin
kvazaŭ "akcipitron"-ekstremiston, dum efektive li estas nur modera - eĉ
tro modera politikisto, kvankam klarvida, prudenta kaj alt-morala.
Koncerne lian rivalon, se entute eblus diveni lian veran pozicion pri
gravaj problemoj fone de liaj multoblaj zigzagoj, la sola temo en kiu
Senatoro Kerry restis konsista estis lia strebo kunlabori kun niaj
malamikoj en Eŭropo kaj Unuiĝintaj "Nenioj" (UN). La dubinda gloro de
lia kvarmonata militservo en Vjetnamio estis prologo por lia posta
partopreno en stratdiboĉoj de maldekstrisma homa rubaĵo simpatianta al
komunisma Vjetnamio, kaj poste lia rekta perfido de sia lando dum
"sekretaj negocoj" en Parizo, simile al kanajloj kiel Jane Fonda.
Do selekto de usonanoj estis inter ekstrema maldekstristo "Hanoj"-Kerry
kaj tre modera konservativulo George W. Bush. Dankon al Dio, Bush
venkis. Sed la fakto, ke 48% de miaj samlandanoj voĉdonis por
Hanoj-Kerry ne lasas min komforta. Ve, nur nemultaj el ili realigos
sian minacon proteste elmigri en Kanadon, (Kubon, kaj simile). La
"infekto" ne malaperos, do necesos longa pena "kuraco".
Tamen aliflanke ĉi-venko estas mirakla per si mem, se konsideri la
fonon je kiu ĝi okazis. Malgraŭ plej freneza propaganda kampanjo
de la maldekstruloj en amasmedio, kies posedantoj ili plejparte estas,
la usonanoj faris la ĝustan elekton. Kaj tio estas tre esperiga. Por
pli bone ekspliki tion, precipe por eksterlandanoj, necesas priskribi
la fonon kaj doni la referenco-punkton.
La fono.
"Mi
ankaŭ povas sakri Prezidenton Reagan!"
Prezentas la fonon plej lakone (kaj banale) la fakto, ke maldekstrismo
(inklude plej vulgaran anti-usonismon) amase infektis ankaŭ Usonon mem.
Ĝiaj simptomoj manifestiĝas same kiel ie ajn en Eŭrabio (foje eĉ kiel
en Nord-Koreio aŭ eks-Sovetio). Esplori ĝin ek de ĝia komenco en la
60aj povus esti separa interesa studo, farinda alitempe. Nun - jen nur
kelkaj strekoj. Tamen komencu ni de du observaĵoj el eks-sovetia
realaĵo.
1. En periodo de post-Stalina "degelo", iom pli da informo pri la
Okcidenta socio likis en Sovetion, kaj homoj ekkuraĝis kompari
realaĵojn tie kaj hejme. Sekve, instruistoj pri soci-sciencoj en
lernejoj devis proponi respondojn por kelkaj malagrable-provokaj
demandoj, ekzemple jena. Se Sovetio vere estas plej libera lando en la
mondo, kial en Sovetio ne ekzistas nek permesatas iu ajn partio krom la
komunista, dum en la Okcidentaj landoj funkcias multaj partioj inklude
la komunistan.
Sekvante la "rekomenditan linion", instruistoj eksplikadis, ke en la
Okcidenta mondo plur-partia sistemo ekzistas nur surpapere, ĉar la
registaro (kapitalistoj) subtenas finance nur tiujn partiojn, kiuj
servas iliajn interesojn, do la opoziciaj partioj - unuavice komunistoj
- ĉiam estas "senrimedaj", ili nur vegetas, ili ne havas atingon al
amasmedio, apenaŭ vivtenas sin, kaj nur pro tio ili ne povas plenumi
sian historian mision kaj gvidi la laboristojn al venko de
socialismo.
2. En sovetia tempo ekzistis anekdoto pri disputo de usona ĵurnalisto
kun sovetiano. La usonano fanfaronis pri libereco de sinesprimo en
Usono, kaj asertis, ke li povus publike sakri eĉ tiaman Prezidenton
Reagan. Je tio la sovetiano respondis: "Mi ankaŭ povas publike sakri
Prezidenton Reagan!".
Notu tiujn ĉi du rimarkojn, kaj konsideru la nunan politikan arenon kaj
amasmedion de Usono. 51% de usonanoj voĉdonis por Bush, do almenaŭ tiom
da ili estas konservativuloj, ŝatas la tradiciajn valorojn de sia
lando, kaj subtenas ĝian eksteran politikon. Efektive esence pli da ili
estas konservativuloj. Samtempe kun la prezidenta elekto, en 13
sub-ŝtatoj oni voĉdonis lokajn leĝo-proponojn, inklude tiujn pri
iunivela ŝtatrekono de "geedziĝo" por seksaj perversuloj. En ĉiuj tiuj
13 ŝtatoj ĉi-propono fiaskis, kaj en iuj el ili ĝis 80% voĉdonis
kontraŭ. Tiaj nombroj indikas kioma plejmulto de usonanoj estas adeptoj
de la tradiciaj valoroj.
Tamen la profilo de la amasmedio kaj kelkaj gravaj publikaj institucioj
draste malakordas al la profilo de la civitanaro. En Usono ĉiuj
televid-kanaloj estas privataj, tamen ĉiuj el ili (krom unusola Fox
News) - tiel nomataj "abocaj" kanaloj (ABC, CBS, CNN, kaj aliaj) -
estas maldekstrismaj. Ili senĉese sakras administracion de Prezidento
Bush (dum aktiva milito!), ili simpatias (kaj helpas) al la malamikoj
de Usono, kaj ili subfosas ĝian fundamenton.
Simile estas kun ĉiuj grandaj ĵurnaloj (ili ĉiuj estas privataj ankaŭ).
Iama sovetia ideologia instruisto estus ege embarasita eksciinte, ke la
kapitalistoj - posedantoj de la amasmedio - propravole promocias
sovetian idearon kaj agitas kontraŭ sia propra kapitalisma registaro
(produktante ŝnuron por pendumilo, je kiu ili estos pendumitaj). Io
simila okazadis en Rusia imperio antaŭ 100 jaroj - la fenomeno inda
separan artikolon.
Bone: la "ekstravagancaj" privataj posedantoj de la amasmedio kondutas
nelojale kaj eĉ perfide. Tamen la lernejsistemo ja estas ŝtata, do kiel
estas pri ĝi? Eĉ pli malbone. Instruistoj de la lernejoj membras en la
sindikato, kaj sindikatoj estas ja kio: lernejoj de komunismo -
sufloras Lenin el infero. Do instruistaro de usonaj lernejoj senĝene
infektas la studentojn per plej ekstremaj maldekstraj doktrinoj,
incitas ilin partopreni la kontraŭ-registarajn manifestaciojn, kaj
timigas tiujn malmultajn, kiuj kuraĝas malakcepti la vulgaran
propagandon. (En tiu ĉi loko sovetia propagandisto estus ŝokita plene:
ŝtataj laboristoj amase agitas kontraŭŝtate!)
Estus superflue mencii, ke en usonaj universitatoj (ŝtat-sistemaj kaj
privataj) dominas la sama kaj eĉ pli freneza "progresisma" (tio estas
komunisma) endoktriniĝo. Ja la soci-sciencaj profesoroj estas tiuj
samaj jam maturiĝintaj stratdiboĉuloj, homa rubaĵo de la 60aj. Do la la
infektita generacio estas reproduktata kaj plu kreskas.
La sola fenestro de libereco kaj konservativa pensado, kiu restas kaj
prosperas, estas retoj de radiostacioj (precipe interaktivaj), kaj
virtuala universo de interreto.
Tia estas la fono. Nun - pri ...
La situacio dum la elekto.
La ĝenerala fono do estis tia, kvazaŭ la tuta lando estus zono de
sovetia propagando: kontraŭ Dio, kontraŭ Jud-Kristanismo, kontraŭ
sendependa de UN aŭ de Eŭrabio politiko, kontraŭ rekono de
Islamo-faŝismo, sed por pli altaj impostoj (kiel formo de klasbatalo),
por instruado pri Islamo kun simpatio (!), por pacigado de terorismaj
islamaj landoj, favorado al dubindaj minoritatoj (inklude seksajn
perversulojn), kaj malrespekto al propraj naciaj valoroj kaj
tradicioj.
Notu aldone, ke el la du signifaj partioj de Usono neniu plu
reprezentas la konservativan kernon. La iam respektinda Demokrata
partio nun iĝis ekstreme maldekstra tiomgrade, ke la unuan fojon en la
historio de la lando ili ne hontis agiti kontraŭ la registaro (fakte
perfidi ĝin) dum la lando militas.
Tiutempe la Respublika partio iĝis kiel la Demokrata antaŭ 50 jaroj.
Anstataŭ firme stari por la tradiciaj valoroj, la Respublika partio kaj
la registaro adoptis multajn punktojn de la maldekstra agado, ignorante
la dezirojn de la konservativa plimulto: tiu plimulto ja ne havas alian
elekton krom la Respublika partio ajnokaze.
La sumo de ĉiuj tiuj cirkonstancoj per si mem jam devis garantii
fiaskon por Prez. Bush. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, Bush kondukis la
kampanjon kun absolute nekonvena ĝentileco kaj grandanimeco rilate la
oponanton, kaj kun evitado de ĉiuj akraj, sed potenciale favoraj por si
temoj.
Ĝentileco.
Formale ekzistas leĝoj, kiuj limigas rektan mon-investon en kampanjojn
de ĉiu kandidato. Tamen nenio malhelpas kontraŭ la investoj kaj agitado
nerektaj, kiom ajn evidenta tiu agitado ne estu. Kaj la kontraŭ-Bush
agitado estis vere senprecedenca.
Valut-akaparisto miliardulo Soros eksplicite deklaris, ke li intencas
faligi la Prezidanton, kaj tiucele fondis organizaĵon "Move on"
("Antaŭen"), investinte $15,000,000. Anonckampanjoj, video-pecoj kaj
marŝoj de tiu ĉi organizaĵo karakteriziĝis per plej senhontaj kaj
vulgaraj sakroj kontraŭ Bush, kiel ekzemple egaligo de li al Hitler.
Alia kanajlo - socialista filmdirektoro Moore, amase distribuis kvazaŭ
dokumentan filmon, kiu estis fakte fikcia vulgara kalumnio kontraŭ
Prezidanto kaj perfido kontraŭ usonaj soldatoj militantaj en Irako.
Amasmedio raportanta el Irako profitis ĉiun eblecon por disblovi ion
ajn malbonan koncerne Usonon por nur malutili al la reganta Prezidento.
Ili kaŝis faktojn, ke la islamaj teroristoj ignoris ĉiujn ekzistantajn
regulojn de militado, agante inside kaj ekspluatante civilizecon de
usonaj soldatoj.
La plej karaktera tiurilate estis raporto el prizono por teroristoj en
Irako sub usona administrado, kie metodoj de prema enketado estis teni
ilin nudaj aŭ sekse ofendi. Anstataŭ forpeli perfidemajn ĵurnalistojn
el la militzonoj kaj konfiski iliajn filmojn, la usona registaro
permesis senĉese ruligi tiun ĉi propagandon en amasmedio de sia propra
lando, la medio tiom senhonta kaj tiom malamika al sia patrujo, ke ili
neniam menciis nek montris video-pecojn de vera torturado kaj ekzekutado (plej
eble kruela) far ekzekutistoj de Sadam Hussein.
Tia torento de kalumniaj, insidaj kaj perfidaj kompromitaĵoj kontraŭ la
Prezidento daŭris ĝis plej lastaj antaŭ-elektaj tagoj. Envere estis lia
oponanto, kies reputacio estis serioze makulita. Hanoj-Kerry mem ial
faris sian militservon en Vjetnamio antaŭ 30 jaroj kvazaŭ ĉefpunkto de
sia kampanjo, kio incitis kaj ofendis la veteranojn, sciantajn la veron
pri lia 4-monata servo tie.
Tamen pli ŝokinda estis lia post-serva fiagado kiel kontraŭmilita
diboĉulo kaj la estro de la senatora komisiono. La koncernaj eventoj
estis prezentitaj en dokumenta filmo "The Stolen Honor" (La ŝtelita
honoro), kie rolas la aŭtentikaj veteranoj - militprizonuloj, tenitaj
en Nord-Vjetnamiaj prizonoj ĝis 7 jaroj. La komunistoj multfoje
torturis ilin por ekstrakti la konfesojn pri la neekzistantaj
militkrimoj, kiujn Sen. Kerry elpensis en sia senatora raporto. La
veteranoj rakontas, kiel Jane Fonda aperis en la prizono, kaj la
gardistoj devigis la prizonulojn stari antaŭ ŝi kaj aŭskulti ŝiajn
alvokojn, ke ili perfidu sian landon.
Tiu ĉi dokumenta filmo estis aĉetebla ĉe amazon.com, sed neniu
televidkanalo, neniu kinoteatro konsentis publike demonstri ĝin,
timigita de minacoj de Kerri-advokatoj ekprocesi kontraŭ ili. Tute
silentis pri la Vjetnamia perfido de Sen. Kerry ankaŭ la gvidantoj de
elekto-kampanjo de Bush, kaj la Prezidanto mem eĉ ne unufoje menciis
tiun hontigan perfidan agadon de la oponanto - neeksplikebla
grandanimeco.
Nenio akra.
Eĉ pli neeksplikebla estis, ke en sia kampanjo Bush evitis mencii ĉiujn
kritikajn temojn, kiuj povus liveri al li lavangan subtenon kaj
superegan venkon. Ekzemple, li neniel malkaŝis nek aludis pri longdaŭra
strategio por venki kaj refari la islaman serpento-neston en la
Mez-Oriento (tolerante senĉesajn atakojn de liaj kontraŭuloj pri la
milit-kampanjo en Irako). Li evitis paroli, ke la naci-kultura identeco
de Usono estis kaj restas kredo je Dio laŭ Jud-Kristana tradicio, ke
sekse perversa konduto do estas malmorala kaj la ŝtato neniam rekonos
ĝin. Anstataŭ proponi planon kontraŭ kontrabanda enmigrado kaj milionoj
da tiaj leĝorompintoj, li male, manovras kun ideoj postfakte leĝigi
ilian trovadon en Usono. Tiuj temoj povus amase entuziasmigi la sanan
konservativan kernon de la lando - lian elektobazon. Se tio estus
farita, li eble venkus kun 70% aŭ pli. Tamen eĉ sen tio li venkis,
kvankam kun nuraj 51% de po-persona voĉdono.
Envere la po-persona kalkulo ne havas iun leĝan efikon. Estas la
elekto-kolegio de la sub-ŝtatoj kiu determinas la rezulton, kaj ĝi
estas 286:252. Mi menciis la po-personan voĉdonon nur kiel mezurilon de
sano de la usona popolo - gloron al li! Estas merito de tiu ĉi granda
popolo, kiu faris la ĝustan decidon en plej eble malfavoraj
cirkonstancoj, malgraŭ penegoj de Soros, Eŭrabio, UN, kaj milionoj da
utilaj idiotoj inspiritaj de Lenin el la infero. Dankon al miaj
samlandanoj, kaj dankon al Dio kiu gvidis ilin en tiu ĉi
sorto-determina elekto. Tio donas esperon, ke ankoraŭfoje nia
civilizacio eble elrampos el la globala krizo, kaj Usono plu restos la
Lumanta Urbo sur la monteto.
Alexander Gofen, 2004/11/28