Al
Israelo, la justulo inter la landoj.
La
pura eksperimento:
(Markitaj atomoj por esplori anti-semitismon)
Ni komencu de simpla testo.
"Berlino, majo, 1945. Maljunulo, suferanta parkinsonan malsanon,
spirita gvidanto de Germana popolo, estis devigita gluti venenon. Li ne
plu povis vidi suferojn de sia popolo, regule ekstermata per
tapiŝ-bombado de aliancana aviadilaro sub komando de cionisma Usona
registaro".
Fikcio? Jes.
"Anonima vilaĝo en Afganujo, 2002. Bela altstatura maljunulo, spirita
gvidanto de kuraĝaj ribeluloj kontraŭ imperiismo kaj cionismo, malsanas
per severa ren-malfunkcio, kiu postulas konstantan medicinan prizorgon.
Heroece, li neniel montras siajn suferojn, kaŝante sin en kavernoj de
Tora-Bora por eskapi armeojn de Usonaj invaduloj, gvidataj de cionisma
Usona registaro".
Denove fikcio, ĉu? Ne nepre.
Kaj nun post trejno-varmiĝo vi estas tute preta legi mondo-novaĵojn pri
"brutala murdo" de la spirita gvidanto de Hamaso, handikapulo kaj heroa
organizanto de rezisto kontraŭ cionisma jugo kaj okupado. Vi do bone
komprenos sinceran indignon kaj spritecon de ĵurnalistaro, iliajn
karikaturojn kaj paralelojn, kiel ekzemple tiun pri kompatinda
pasaĝero, handikapa maljunulo sur ŝipo, kaptita per batalantoj por la
popola kazo iam pli frue. Forĵeto en maron kune kun la seĝo de tiu
handikapulo - reprezentanto de la monda cionisma konspiro, devis esti
bona averto por la imperiisma malamiko: jen kio atendas ilin ĉiujn,
kiam subjugitaj popoloj rektigas la spinon... La simbolismo, ke ambaŭ
estis sur handikapaj seĝoj, gravas pli ol kripla logiko.
Jen alia malbona novaĵo: judoj en Israelo decidis pluvivi. Eĉ pli
malbone: ili decidis pluvivi ĉirkaŭante sin per la muro, do la
palestinanoj perdas la lastan eblecon blovi cionismon en tiu ĉi
nesimetria imperiisma milito...
Kio do? Nu jes, ĉio staras surkape en freneza percepto de la malica
mondo, kiam temas pri judoj kaj Israelo. Nu ne volas la mondo memori,
kio okazis hieraŭ, kaj kalkuli kiom da kafejoj kaj aŭtobusoj kun
infanoj de cionistoj jam estis eksploditaj far justa indigno de
palestina popolo. Ne ŝatas ili judojn kaj Israelon, reflektante la
"humoron" de Eŭropo kaj la tria mondo dum jarcentoj. Nu "ne povas
Eŭropo pardoni judojn por tio, kion Eŭropo faris al ili"... Ja
kunvivado de kulture malsama diaspora popolo en fremdaj landoj dum
jarcentoj neniam sukcesas. Ĉu tio do ne plene eksplikas (do
pravigas?..) la starantan sur la kapo logikon de Eŭropo rilate al
Israelo kaj judoj, precipe se ne ignori la "spiritan" intereson de
Eŭropo al naftoriĉaj arabaj landoj?
Neniu unu alineo sufiĉas por ekspliki la tutan malicon de eŭropaj
popoloj kaj registaroj en ilia fiziologia tendencemo kaj malamo al
Israelo. Tamen la nuntempa historia periodo prezentas kvazaŭ unikan
puran sciencan eksperimenton, en kiu ĉiuj sekundaraj efikoj estas plene
eliminitaj tiel, ke la cel-efiko aperas en ĝia plena pureco...
Ne plu kune. Dum
antaŭaj jarcentoj judoj loĝis interne de eŭropaj landoj. Jes ili estis
pacaj, eĉ piaj, pene laboris, sed ja ofte ve, estis sukcesaj. En
kondiĉoj de ekonomiaj mankoj estas malfacile akcepti tion, tial do
rezultiĝis ekonomiaj kaj etnaj streĉoj, poste pogromoj kaj la genocido,
Holokosto... Nun tamen judoj de Israelo ne plu loĝas interne de fremdaj
landoj: la faktoro de kunvivado kaj dividado de prospero estas
forigita. Israelo estas la sola demokratia lando en Mez-Oriento
senkondiĉe amikema al la tuta Okcidenta mondo, dum la plejmulto de la
Okcidenta mondo (sen mencii la Trian mondon) estas senkondiĉe malamika
al Israelo.
Partopreno, ne izolismo. Dum antaŭaj jarcentoj judoj en fremdaj
landoj, kvankam konservis sian etnan kaj religian identecon, neniam
kontraŭis la landajn kulturojn. Male: ili multege kontribuis en ĉiuj
branĉoj de scienco kaj kulturo de la landoj kie ili loĝis. Iuj el ili
penis asimiliĝi: sed ili ne perlaboris respekton por tio.
Sen subpremo. Dum hitlerismo,
Eŭropo faris al judoj tion kion ĝi faris "subpreme" de la milito,
brutalaj reĝimoj, mizero kaj freneza instigo fari tion - inkluzive rabi
la havaĵon de la persekutitoj. Estus maljuste atendi iun kontraŭstaron
al tiu ĉi tento flanke de la eŭropaj popoloj, en tiaj kondiĉoj kun tia historio kaj tia antaŭmilita histerio. "Judoj -
en Palestinon", estis slogano tiama.
Neniuj tiaj ekstremaĵoj ekzistas nun, kiuj instigus la malamon al judoj
kaj Israelo (krom la propra eterna interna "instinkto"). La nuntempa
slogano iĝis "Judoj - for el Palestino". Kien?..
Hipokriteco kaj duoblaj normoj.
Israelo estas fora teritorio por ĉiuj Okcidentaj landoj kun neniuj
komunaj landlimoj aŭ disputataj teritorioj. Israelo havas disputatajn
teritoriojn kun la najbaraj islamaj landoj, sed tiuj kvarfoje ekmilitis
kontraŭ Israelo kun celo forigi ĝin de sur la mapo - kaj fiaskis en
ĉiuj kvar. En Eŭropo oni retajloris la limojn multfoje post ĉiu milito,
kaj neniu balbutis ion pri restaŭro de antaŭmilitaj landlimoj. Tutaj
landoj malaperadis, kiel ekzemple Prusio post la Dua Mondmilito. Tamen
la Okcidenta mondo insistas, ke Israelo revenu al la limoj antaŭ 50
jaroj kaj reenlasu milionojn da ekstreme malamikaj fuĝintoj, ignorante
la fakton ke Israelo akceptis 800 000 judajn fuĝintojn el la islamaj
landoj. Do jen la duobla normo kaj hipokriteco al Israelo, kaj favoremo
al islamaj sovaĝuloj vivantaj laŭ la leĝoj de la 7a jarcento: kial?
"Markitaj atomoj".
Nia historia natura eksperimento iĝas eĉ pli konvinka kun enkonduko de
la metodo de "markitaj atomoj". Jen dank' al neeksplikeblaj enmigraj
favoraĵoj, en Eŭropo kaj aliaj landoj de la Okcidento aperis milionoj
da tiuj alte radiaktivaj atomoj - t.e. islamanoj. Kulture kaj religie
fremdaj, ili ne nur ne volas asimiliĝi aŭ almenaŭ lerni la kulturon de
la akceptintaj landoj. Ili ne nur profitas de ties prospero kaj
ekspluatas ĝin. Ili eksplicite malamas la Kristanan tradicion de tiuj
landoj kaj minacas detrui ĝin: senkaŝe, laŭte kaj aroge. Kaj ne nur ili
minacas: ili terure sukcesis en Hispanio, ili sukcesis en Moskvo kaj
Nov-Jorko, kaj ankoraŭ multfoje estis lastmomente haltigitaj je
krimago.
Eble tiu ĉi "injekto" de la "radiaktivaj nukleotidoj" helpis al
eŭropanoj kaj kanadanoj rememori la iaman pacan kunvivadon kun
bonvolemaj judoj? Eble la injekto de arogaj kaj malamikaj "kaŝvualoj"
kaj "nokto-sakoj" obseditaj per "ĵihado" helpis al eŭropanoj ekvidi,
kiujn akiraĵon ili ricevis "revendinte" la judojn? Eble Eŭropanoj
resobriĝis kaj komprenis, ke nun tiuj judoj en fora Israelo batalas kun
brutala barbara malamiko por elvivi? Ke la civilizacio mem nun estas
minacata, kaj do necesas unuigi fortojn kun Israelo, Usono kaj kelkaj
aliaj landoj por protekti sin kontraŭ terura plago de la 21a jarcento?
Ne, tute ne: kulpas denove judoj kaj Israelo, ĉar estas ili, kiu
kolerigis islamanojn kaj kaŭzis iliajn afliktojn.
Ni ĉiuj ja devas
celebri diversecon, toleremon kaj precipe grandan sentemon al la vera
religio de paco - Islamo, malkiel al tiuj imperiismaj Kristanismo kaj
Judismo. Do ne: kulpas nur judoj kaj aroga Usono, kiu mem komisiis al
si kvazaŭ protekti la mondon, sed envere koloniigi ĝin, gvidata de
tiuj samaj kaŝitaj judoj.
La eksperimento ne estas finita, sed jam kolektita datumo sufiĉas por
pruvi: la plimulto de la malica mondo sentas senracian "zoologian"
malsimpation al Israelo kaj judoj. Mia kazo estas finprezentita.
Precipe fia estas la pozicio de "malnova Eŭropo" - mem havanta
fitradicion de oportunismo, kapitulaciismo, pacigado kaj perfido
(ekzemple ĝi duoble perfidis Ĉekoslovakion). Tia ĉi "Malnova Eŭropo"
aroge akuzas Israelon - la Justulon inter la landoj.
"Malnova Eŭropo" aroge akuzas Usonon, kiu defendadis kaj rekonstruis
ĝin post militoj, kiujn Eŭropo mem iniciatis, kaj kiu poste kovradis
ĝian "malantaŭaĵon" dum jardekoj. Ĝi aroge akuzas Usonon, lekante la
pugon de la islamaj teroristoj en espero, ke tiuj indulgos ĝin
sekvafoje.
Jes, malamante Israelon, Eŭropo akuzas ankaŭ Usonon, kiu povus (se ĝi
volus) neniigi iun ajn en la mondo sen perdi eĉ unu sian soldaton, sed
kiu perdas multajn soldatojn por ... Por eviti perdojn ĉe la malamikoj!
Fakte, por rekonstrui la malamikojn - io absolute senprecedenca en la
tuta historio. Kiu alia super-potenco sekvis tian ĉi militan doktrinon?
Neniu! Kaj ni devas rezigni de ĝi dum ne estas tro malfrue. Usono devas
eliri el putraj kontraŭ-Usonaj kaj kontraŭ-Israelaj "Unuiĝintaj
Nenioj". Tiu ĉi abomena atavismo de sovetia epoko devas elmorti kune
kun la epoko. Usono pagas la plej grandan prezon en la batalo por si
kaj por la civilizacio: ni igu la malamikojn pagi ĝin. En tiu ĉi decida
periodo Usono akiras specialan rolon. Kiel Dennis Prager brile esprimis
tion, simile al la "elektita popolo", nun Usono iĝas Di-elektita lando,
kies misio estas savi la civilizacion de la globala barbarisma minaco,
savi la civilizacion inklude ĝian lulejon - Israelo.
Io aktuala por Judoj.
Sufiĉas serĉadi eksplikojn kaj kaŭzojn "Kial oni tiom malamas nin". Eĉ
la plej am-abundaj judoj devas ekkompreni, ke la homaro ne reciprokos
ilin. Neniu reciproka amo kun la homaro atendeblas nun samkiel tio
estis dum jarcentoj antaŭe.
Forigu trompan eŭfemismon "Toleremo" el titoloj de monumentoj pri
Holokosto. Judoj ŝuldas neniun toleremon al iu ajn, precipe ne al siaj
malamikoj. Ĉi tiu falsa termino ŝajnigas, kvazaŭ eblas reeduki tiujn,
kiuj aspiras ekstermi la judojn, kaj tiujn kiuj aprobe rigardus ĝin
okazi. Estas vere, ke inter diversaj kaŭzoj de malamikemo ofte estas
manko de toleremo. Tamen neniu tia malamikemo estis tiom universala kaj
persista en tempo-spaco, ke ĝi kovrus jarcentojn kaj kontinentojn.
Neniu pac-serĉado plu. Kiel ajn kara la vorto "Paco" (Ŝalom) estu en
juda kulturo, nun paco estas pli iluzia kaj trompa ol iam ajn antaŭe.
Kiam milito kontraŭ ni jam komenciĝis, alvokoj paciĝi kun la malamiko
estas perfidaj kaj memmortigaj. Tiel nomataj "pacistoj" kiuj penas
"Instrui pacon" kaj demandas "Pacon tuj" efektive estas simpatiantoj
kaj helpantoj al la malamiko.
Venis tempo por judoj de la mondo (precipe por "konvinkitaj
internaciistoj") kompreni, ke la tuta mondo neniam estos kara homo por
ili. Tia homo estas aŭ la unusola Juda lando (Israelo), aŭ unusola
Jud-Kristana lando (Usono). Tiujn du ni ŝatu, kaj la malamikojn -
malamu. Kaj ne abstrakte malamu, sed tenante la armilojn pretaj. Laŭ
usona diraĵo, la dua konstitucia amendo (rajto posedi fajroarmilojn)
garantias ĉiujn ceterajn!
Alexander Gofen,
San Francisco, 2004