Usono
atakata
Enkonduko
Daŭre sekvante numerojn de "Monato", kun surprizo mi rekonas "odorojn"
el epoko de eks-Sovetia propagando. Kun ĝeno aŭ eĉ
honto oni skribas
pri kapitalismo (!) kaj tute senĝene esprimas simpation al socialismaj
movadoj kaj registaroj, al maldekstruloj, al Robin-Gudoj kaj al ĉiuj
"batalantoj" kontraŭ "Usona imperiismo", globalismo ktp. Pinĉi Usonon
iĝis kvazaŭ rita ago, kiu varias de simpla grumblado ĝis ofendoj, kiel
ekzemple aserto kvazaŭ "Usono kultas naciismon post la Septembro 11"
(Monato 2002/6).
Post la tuta leciono de la 20a jarcento, estas nome socialismo, pri kio
indas paroli kun honto. Ja ĉie, absolute ĉie kie ŝtata socialismo
ekzistis pli-malpli longe, la demokratio kaj vivnivelo reduktiĝis al
mizero, al mizero apenaŭ kuracebla (ekzemple la diferenco inter la iama
Okcidenta kaj Orienta Germanioj ĝis nun restas). Estas hontinda, ke en
tiuj demokratiaj socioj ĉiam trovadis perversaj "intelektuloj", kies
malkontento pri iliaj registaroj esprimiĝas kiel simpatio al komunismo
aŭ io tia. Konata franca verkisto-esperantisto Lanti jam en 30aj jaroj
plenkomprenis kio estas socialismo (tiam nur en Sovetio) kompare al
kapitalismo: "Mi preferas unuokulan ĉevalon anstataŭ la blinda", -
skribis li. Tute male, tiuj "intelektuloj" adoris Socialismon eĉ en
epoko de Stalin! Pri ĉi tiaj George Orwell diris: Aspektas ke ili estas
"intelektuloj" - tiom stultaj ili estas.
Tamen eĉ nun, 10 jaroj post kolapso de Sovetio, la Okcidenta socio
(inkluzive Usonon) restas infektita per maldekstrisma "malsano". Stefan
Maul tute eraras pri kvazaŭ dekstremo de Prezidanto Bush kaj de
Respublikana partio. Ho, mi revus ke estu tiel. Fakte, la dekstremo de
Respublikanoj nun esence degeneris, do la larĝa kaj sobra kerno de
Usona popolo restas neniel reprezentita. Aldone, la nuntempaj
"liberalistoj" penas tordi kaj streĉi la ekzistantajn leĝojn pri la
civitaj rajtoj, apliki ilin tie, por kio ili neniam estis destinitaj,
ekzemple por seksaj perversuloj. Sed plej grave, la "liberalistoj" ne
rekonas danĝerojn de nova monda kontraŭstaro, kiu minacas nian
civilizacion.
Post komunisma internacio ...
Post kolapso de Sovetio aperis troaj esperoj pri tute senkonflikta
estonteco de la homa socio, pri kvazaŭ la "fino" de Historio (abunda de
militoj kaj kontraŭstaroj antaŭe). Rezulte sekvis malstreĉiĝo kaj ioma
senzorgemo post la fino de la "malvarma milito" en la monda politiko.
Socialismo, kiu komence celis konkeri la tutan mondon kaj poste volis
venki ĝin almenaŭ en paca konkurenco, mem plenfiaskis. Kaj estis ĝuste
paca konkurenco kaj malfermiteco al la monda informofluo, kio fine
detruis socialismon/komunismon.
Tamen montriĝis, ke tio estas ne nur komunismo, kiu ne povas principe
kunekzisti kun la Okcidenta civilizacio en kondiĉoj de malfermiteco kaj
libera konkurado. La Islamaj landoj de Mez-Oriento kaj Afriko, kiuj
antaŭe estis malavare armitaj kaj endoktrinigitaj per Sovetio por
batali kontraŭ "imperiismo" (precipe kontraŭ Israelo), nun restis sen
ilia patrono. Eĉ pli malbone, ili restis kun nereformita dum jarcentoj
religia kredo, politiko kaj ideologio, kiuj tute malebligas al ili
akcepti ion ajn el la Okcidentaj valoroj ("tiajn" kiel pornografio kaj
seksaj perversaĵoj oni ja prave kontraŭas). Ekspansii kaj intence
marĝenigi la Islaman mondon ne estas celo de la moderna civilizacio.
Tamen ĝia ekzisto mem ĝenas la Islamajn fundamentistojn ĉar ne plu
eblas teni tradiciajn Islamajn sociojn izolitaj de "koruptiga" influo
de Satanaj landoj kun ĉiuj iliaj tentoj kaj atingoj. Do la
fundamentisma Islamo en la 21a jarcento iĝis tio, kio estis la
komunismo en la 20a, kiel ĝuste notis eksĉefministro de Britujo
Margaret Thatcher. Fakte, la "Islamisma internacio" estas multe pli
danĝera. Malkiel la komunisma, ĝi baziĝas je multjarcenta militema
tradicio (ĵiĥado) kaj fanatikismo, ili ne pesas iliajn verajn ŝancojn
venki, kaj ili senskrupule aplikas la nuntempajn "kamikadzojn"
(sinmurdantajn sabotulojn) por kaŭzi maksimuman suferon al
"nekonvertitaj" popoloj.
En Ĉeĉenio/Rusio, Filipinoj, en Hindujo/Pakistano, en Afriko - ĉie, kie
kunestis neislamaj popoloj, la politikigita Islamo incitadis
konfliktojn. Sub protekto kaj kaŝa/malkaŝa subteno de la lokaj
diktatoraj reĝimoj, ekfunkciis kruda propagando (kontraŭ Israelo, Usono
kaj la tuta Okcidenta mondo) kaj dekoj da teroristaj grupoj kun
Al-Qaida kiel la plej danĝera kaj globala. Ĝia atako kontraŭ
Usono la
11an de Septembro iĝis kulmino en longa ĉeno de la antaŭaj sabotadoj
(eksplodigoj) direktitaj kontraŭ Israelo, Usono, kaj kontraŭ Eŭropaj
landoj (kies aŭtoritatoj bonŝancis preventi kelkajn). Ĉio tio
manifestis la militon kontraŭ nia civilizacio, la militon de nova tipo,
sen konsideroj de landlimoj kaj civilaj/necivilaj celoj. Ĉi foje ne la
komunisma internacio volas konkeri la mondon, sed la
islamisma.
Prizonaj ludoj kun Usono
La Islama milito "formale" komenciĝis la 11an de Septembro en maniero
de prizona ludo, kiam unu el prizonuloj staras dorse al la ceteraj kaj
ricevas baton de unu el ili. Tiam li devas diveni, nome de kiu - aŭ per
larĝa svinga rebato trafi iun ajn el la ridegantoj malantaŭe. Ĝuste tiu
ĉi lasta varianto ŝajnis al mi la plej taŭga komenca reago por Usono.
La principo de Klausewitz "Bombu, poste negocu, kaj ankoraŭ bombu, se
ne sufiĉis" estus tute justa en tiu ĉi kazo de tiom insida atako.
Kvankam Al-Qaida mem ne estas ŝtato, estis sufiĉe evidenta kiuj ŝtatoj
hejmigis, subtenis kaj efektive uzis ĝin kiel atakintan armilon kontraŭ
Usono.
Tamen okazis male: la superpotenco hezitis apliki la armilojn dum
longaj monatoj, montrante tute nekonvenan skrupulemon kaj serĉante
koalicion kun ĝuste tiuj, kiuj "ridegis malantaŭe". Ne hegemonion
elmontras Usono, kiel plendas putraj "liberalistoj", sed la hezitemon
apliki la armilojn por protekti sin! La ŝtatorganoj ĝis nun restas
duon-paralizitaj pro timo ke oni ne akuzu ilin en "profilado"
(suspektemo al certaj socigrupoj). Ni prefere ĉiuj pereu ol oni iom
ĝenu la Islaman komunumon en Usono, kies konduto ĉi tie ofte neniel
diferencas de tiu montrata per iliaj "fratoj" eksterlande.
La malamikaj registaroj de islamisma internacio certe konis kaj
kalkulis je tiu novmoda liberalisma "degeliĝo" de la Okcidentaj
potencoj kaj ilia nedecidemo uzi armilojn. Do, ne nur la armiloj parte
senvaloriĝis: tiu nepermesebla hezitemo kompromitis la mondan
stabilecon mem. Se mesaĝo "Eĉ ne pensu tuŝi Usonon!" ne plu estas bone
aŭdebla, malamikoj kuraĝiĝas. Ili ne esperas eble konkeri nian
civilizon en eksplicita milita kontraŭstaro, sed ili plene konscias,
kiel eblas malutili, subfosi kaj fine eĉ detrui nin per sabotado,
profitante de nia humanisma juro kaj ekstrema vundemo de la
altteknologia socio.
Ĵus aperis tamen esperigaj ŝanĝoj en la ekstera politiko de Usono:
fin-fine Usono vekiĝas. Prezidanto Bush anoncis pri la nova milita
doktrino kiu ne ekskludas eblecon de preventa atako kontraŭ teroristaj
nestoj kaj landoj kiuj patronas ilin. Fin-fine la registaro avertas ne
nin ĉi tie, ke ni senĉese atentu kaj zorgu, sed ilin...
Tio sendube ekscitos la maldekstrulojn kaj samspecajn "pacajn
batalantojn". Liberalisma krio pri "Usona imperiismo" estis delonge
adoptita de sur la tablo de Sovetia propagando. Efektive, en tiu tempo
de Sovetia ekspansio, Usono kaj la tuta Okcidenta mondo ja devis zorgi
por ne koncedi novan viktimon al Sovetia reĝimo. Nun tio ne plu
necesas. Usono kaj aliaj evoluintaj landoj esence estas "oportunismaj".
Usono ne aspiras disvastigi sian zonon de influo per ŝtataj rimedoj
(kvankam komercoj ja povas fari tion). Usono zorgas esence ke oni ne
tuŝu ĝin - nur tio. Tiatipa sinteno estas en la kerno de demokratiaj
socioj de la evoluintaj landoj, do ne estas rezonoj pridubi ĝin.
Usono atakata
La maldekstrisma medio en Usono kaj Eŭropo havas plej laŭtan voĉon, kaj
same ankaŭ en nia malgranda Esperanta universo. Jen akuzoj de plej
lasta kritiko (el la recenzo de Kep Enderby pri nova libro "Monda
federacio").
(1) "Usono ne konsideras la kaptitojn de Al-Qaida laŭ la statuto de
militkaptitoj". Tia akuzo estas unu el plej absurdaj: ekzistas nek
juraj nek moralaj rezonoj por ĝi. La kaptitoj tenataj en Guantanama
bazo (Kubo) ricevas tri manĝojn tage, kaj medicinan helpon, se necesas.
Ili ne estas soldatoj de iu ŝtato, kaj ili sekvis neniujn internaciajn
normojn de militado, celante la atakojn intence kontraŭ civilaj
objektoj kaj kaŝante sin intence inter civiluloj (de Afganio, Palestina
Aŭtonomio ktp). Ili konscias ke la Usonaj aŭtoritatoj tamen observas
certan militan kodon, tial la kaptitoj en Guantanama sentime permesas
al si inciti kaj provoki la gardistojn kaj konduti aroge.
(2) Usono (samkiel Japanio, Rusio) tute prave oponas "iniciaton starigi
sendependan mondan kriman tribunalon". La ideo mem ke ekzistu ebleco
juĝi oficistojn kaj militistojn pro aparte severaj krimoj kontraŭ
humaneco estas bona. Sed ekzistas seriozaj obstakloj kiuj malebligas
tion nun kaj en proksima estonteco. Unue, estas sensenca unuigi sub unu
tegmento de la universala kodo landojn tiel diversajn kiuj nun
ekzistas. En unuj la religio estas apartigita de ŝtato, dum en aliaj
unusola religio estas deviga kaj ĉiuj aliaj malpermesitaj. En unuj oni
ŝtonumante ekzekutas virinojn pro nefideleco, kaj publike senkapigas
homoseksualistojn, dum en aliaj homoseksualistoj povas fieri pri sia
perverseco, esti urbestro kaj gvidi multmilajn manifestaciojn de la
similuloj.
Due, elekto de juĝistoj estas tute arbitra, samkiel ilia maniero
interpreti la kodon en kondiĉoj de ekstreme politikigita tendenca
medio.
La plej fundamentaj nocioj estas traktataj tute diverse aŭ eĉ
en mala
maniero tiomgrade, ke oni konfuzas krimulojn kaj viktimojn, pravajn kaj
malpravajn. Laŭ falsa liberalisma koncepto de egaleco, oni serioze
opinias egalaj, tute egalaj (!) armeon, kiu protektas sian landon, kaj
ribelulojn, apartigistojn, sabotulojn. Laŭ ili, egalaj estas policistoj
kaj ŝtelistoj. Ĉi tiel Usono eble jam estas "kulpa", ĉar ĝi "arogis"
protekti sin per troa respondo al "batalantoj pro justeco". Sed plej
tendencaj kaj senhontaj akuzoj en la Eŭropa kaj Mez-Orienta medio
direktiĝas al Israelo: jen kie mensogo, misinformo kaj duoblaj normoj
iĝis normo. Dio gardu kontraŭ tia juĝo.
Ĵus mi eksciis, ke prezidanto Bush definitive rifuzis ke Usono
partoprenu la mondan tribunalon, kio faris min tre kontenta. Mi ne
ŝatus vidi Usonon en tia kompanio.
(3) "Usono ofte ne pagas siajn kotizojn por puni UN". Envere, indus
eble ke Usono eĉ eliru el Unuiĝintaj Nacioj, kaj jen kial. Ek de ĝia
fondo, UN estis kunveno de ekstreme diversaj ŝtatoj kun malsamaj aŭ
malaj interesoj kaj konceptoj. Do la partoprenantaj landoj okupiĝis ne
pri serĉado de justeco, sed pri puŝado de propraj aŭ grupaj interesoj.
Eks-Sovetio multe kontribuis al tiu polarigo, patronante evoluantajn
landojn - la plimulto en UN. Estis Sovetio, kiu preparis kaj akceptigis
eble la plej hontan kaj cinikan rezolucion en historio de UN ke
"Zionismo egalas faŝismon". Kvankam post kolapso de Sovetio oni nuligis
tiun ĉi, la tuta kontraŭ Israela sinteno de UN restis la sama. Sufiĉas
mencii la lastan konferencon en Durbano, kiu iĝis tiom obskure
antisemita, ke Usono devis forlasi ĝin.
Ĝis nun en UN ekzistas aroga formala diskriminacio, ke Israelo ne
rajtas esti provizora membro de la Konsilio de sekureco, dum ekzemple
Sirio (!) rajtas. 192 aliaj landoj rajtas, dum Israelo ne rajtas! Eĉ
la ĝenerala sekretario de UN Ko Fi-Annan permesas al si konfuzi jurajn
nociojn "Disputataj" kaj "Okupataj", parolante pri la teritorioj de
Palestina Aŭtonomio.
Do jes, Usono membras en UN ĉar ĉi tiel ĝi
povas pli konstruktive
partopreni internaciajn aferojn, sed niaj konceptoj pri justeco restas
diversaj.
(4) "Usono ne subtenas la Kioto-Protokolon pri tutmonda varmiĝado". La
konkludo ke kvazaŭ okazas globala plivarmiĝo sur Tero kaj ke ĝi estas
rezulto de la homa aktivado (gasoj kiel CO2) ne estas
akceptita per ĉiuj sciencistoj en la fako. Ekzistas kontraŭdiraj
donitaĵoj, kaj en certaj lokoj de Tero male, klimato plimalvarmiĝas.
Tamen la problemo iĝis ekstreme politikigita en multaj landoj dank' al
partioj de "verduloj", do la politikistoj de tiuj landoj "cedis". Sen
vere scii fizikon, la "verduloj" troigas signifon de la alternativaj
energifontoj (vento, suno, tajdoj). La sola alternativo al brulado
estas envere atomaj elektrocentraloj (kontraŭ kiuj la "verduloj" ankaŭ
batalas). Nuntempe oni uzas nur la reakciojn de atom-splitado, tamen en
estonteco ankaŭ la regebla sintezo (termo-nukleaj reakcioj) iĝos
praktike uzeblaj, kaj tiam oni ne plu devos bruladi elfosaĵojn.
Notindas, ke en Usono oni aplikas plej rigorajn postulojn al pureco de
ellasitaj gasoj en aŭtoj: ĉiuj aŭtoj devas esti ekipitaj per katalitika
konvertilo kaj ne uzi plumboenhavan benzinon. Ankaŭ, en Usono agas
vasta movado por limigi uzadon de tiel nomataj SUV (Sport-akcesoraj
aŭtoj kun troa benzinkonsumo).
Kaj la lasta, sed grava kontraŭargumento estas jena: se Usona industrio
abrupte limigus energiuzadon nun, tio kaŭzus grandan krizon ne nur en
Usono, sed en la tuta interdependa mondo.
(5) "Usona ekspansie trudas sian subkulturon". Ne Usono, sed
kelkaj grandegaj firmaoj faras tion, pli-malpli laŭ merkataj principoj.
Jes, komerca amaskulturo povas esti subkulturo. Grandparte filmoj de
Hollywood estas (laŭ mia gusto) abomenaj. Same estas pri certaj muzikaj
ĝenroj, ekzemple kiel "rap". Ankaŭ parto de programaro kaj
programlingvoj kreataj en Usono estas subnivelaj - tamen vaste uzataj
(trudataj?) en la mondo. Tiel okazas unue, ĉar konsumantoj de
subkulturo ekzistas (kaj abundas) ankaŭ ekster Usono, kaj due, ĉar
eksterlandaj produktantoj supozeble evitas riskon konkurenci kaj oferti
ion sian. Envere kaj en Usono kaj en aliaj evoluintaj landoj troveblas
ĉiuj specimenoj de altkvalita kulturo, arto, teknologio, kvankam je
surfaco eble okulfrapas subkulturo.
Mi finas verki ĉi tiujn notojn ĝuste la 4an de Julio, dum la granda
festo - la Tago de Sendependeco kaj naskiĝo de Usono. Mi ŝatis kaj
ŝatas tiun ĉi landon, kaj strebis al ĝi ek de mia juneco, kaj veninte
ĉi tien mi ne malreviĝis. Ĝi certe estas ne paradizo sur Tero. Tamen
nun, post iom vidi la mondon, mi konstatas, ke Usono estas vere unika
kaj mirinda lando kun grandega spirita, scienca kaj teknologia
potencialo. God bless America! (Dio, benu Usonon!)
La 4an de Julio, 2002
Alexander Gofen,
San Francisco