Kuneco de Usono kaj Religio
(Bona kaj "malbona"
Kristnaskaj mesaĝoj)
Al ĉiuj legantoj kaj al ĉiuj malruĝuloj - tutkoran Kristnaskan saluton!
Reĝoju kaj gaje celebru la belan feston (kaj ferion)! Estu la Nova jaro
por vi ĝojplena, sana kaj feliĉa!
Mi adresas kaj Kristanojn kaj Judojn, ĉar Kristnasko kaj ĝia simbolismo
estas en la fundamento de nia civilizacio, ĝia kulturo, spirito kaj
atingoj. Ambaŭ religiaj branĉoj evoluis el la sama radiko, kaj restas
la sola gluo kaj morala lumturo en la nuna tumulta periodo, la perido
kiam anarkio, utopiismo kaj malkulturo de liberaj eks-kristanaj landoj
alianciĝis kun fanatikismo de la islamaj kontraŭ ilia komuna malamiko:
kontraŭ ni.
Estas neimagebla! En kiu koŝmaro oni
povus sonĝi, ke la ŝtata
sistemo de usonaj lernejoj, la plejmulto de la universitatoj, amasmedio
kaj maldekstruloj histerie kondukus la saman batalon, kiun ĉiam faradis
Sovetio: batalo kontraŭ Dio kaj religio!
Estas komprenebla ke marksismo malakceptas religion ("opion por
popolo"). Tamen en Usono la Jud-Kristana tradicio estas en la
fundamento de la socio ek de naskiĝo de la Deklaracio kaj la
Konstitucio. En Usono pli ol 80% estas praktikantaj Kristanoj, pli ol
90% celebras Kristnaskon, kaj ĉiuj ĝuas la ŝtat-asignitajn Kristanajn
feriojn (Kristnasko, Pasko). Kiom perversa kaj aroga devas esti tiel
nomata "minoritato" por konduki bruan kampanjon kontraŭ grandega
plimulto de siaj samlandanoj kaj fakte kontraŭ la fundamenta tradicio
de sia lando!
Tiu aroga minoritato kreis siajn mitojn, tordante la Konstitucion kaj
misinterpretante la Unuan Amendon, laŭ kiu "La kongreso faras neniujn
leĝojn por establi religion, limigi aŭ malpermesi praktiki ĝin".
La unua el tiuj mitoj asertas kvazaŭ religio devas esti apartigita de
ĉiuj ŝtataj institucioj de Usono, imitante sovetian kaj socialisman
modelojn.
La dua mito insistas kvazaŭ Usono ne havas sian naci-kulturan identecon
bazitan je konkreta religio, do io ajn taŭgas kaj bonvenas.
Ambaŭ mitoj kontraŭdiras al ĉiuj dokumentoj postlasitaj de la
patroj-fondintoj, kaj al la tuta historio de Usono. La fundamenta ideo
de la fondintoj estis, ke la rajtoj kaj liberecoj de la civitanoj estas
donitaj far Dio, far Dio laŭ la Kristana kaj Juda tradicioj. La tuta
posta historio, ritoj kaj kulturo de nia lando evoluis ĝuste laŭ tiu ĉi
antaŭvido, ĝis plej lastaj jardekoj, kiam fi-ondo de socialisma infekto
atingis ankaŭ Usonon.
Necesas konfesi, ke eĉ en Sovetio mi ne vidis tiom histerian kaj
stultegan fervoron renomi Kristnaskan arbon en ion alian, ne diri
Kristnaskan gratulon, kaj forigi ĉiujn simbolojn de la Jud-Kristana
religio de ŝtataj institucioj (kaj la simboloj estas en ŝtono, ili
estas sur ĉiu monbileto - sen mencii la spiriton de 80% de la
civitanoj!).
La kaŭzo de tiu neordinara (eĉ en Sovetio) kontraŭ-religia fervoro de
la "progresisma" ŝimo estas ke ĝuste Jud-Kristana tradicio de Usono
estas obstaklo por iliaj planoj, tiaj kiel "redistribuo de bonhavo", eĉ
plia liberigo de seksa konduto, plua ruinigo de la tradicia familio,
kaj oficiala akceptigo de perversaj seksaj rilatoj. Sekse obseditaj
perversuloj estas motoro de tiu sekularisma "revolucio". Estas ili, kiu
unuaflanke penas detrui ajnan asociiĝon de religio kaj ŝtato - ĉar
kadre de ĉiuj religioj ilia fiagado estas nur abomenaĵo. Duaflanke ili
penetras kaj koruptigas religiojn mem, rezulte de kio ni havas iujn
"pastrojn", "rabenojn" kaj similiajn ideologiistojn promociantajn
reformismon kaj "inkluzivecon", t. e. la konduton, konsideratan
abomenaĵo kaj en religio, kaj en kulturvaloroj de grandega plimulto de
kleraj homoj.
Estas ĝene mencii, ke en tiu ĥoro de kontraŭ-Kristana (kaj
kontraŭ-religia!) histerio troviĝas ankaŭ iuj judaj voĉoj. Al tiuj mi
diru jenon. Se celebrado de Kristnasko en Usono ĝenas ilin, ili povas
elmigri: sed ne en Israelon, ne! Mi tre ŝatas Israelon por direkti tien
tiatipan "homan materialon". Iru ili al Kanado - jam sekulara lando,
perdinta sian identecon kaj iranta nenien.
Tute male al la Kristnaska tradicio, mi havas ne bonan, sed malbonan mesaĝon por ĉiuj
"progresistoj": la religio en Usono ne estas kaj ne estos apartigita de
la ŝtato! Kaj tio neniel malhelpas ke Usono restu vera lumturo de
demokratio. Male, la kuneco de religio kaj la ŝtato helpis konservi la
esencon de demokratio kaj la kulturan identecon de nia ŝtato. Jes ja:
ni plu havas nian kulturan identecon, kiu estas ne "multi-kulti", sed
nome Kristana kaj Juda. Others need not apply (aliuloj ne
bezonatas.)
Alexander Gofen, 2004/12/25