Usonaj militoj
Yashiko Sagamori, 2004

Se nia milito kontraŭ teroro estus boks-batalo, por kiu partio vi vetu? Ne, mi ne demandas vin, kiun partion vi aprobas. Mi petas vin predikti la rezulton.

Tio estas netriviala demando. Unuaflanke nia milita buĝeto superas sumon de militbuĝetoj de ĉiuj ceteraj landoj de la mondo. Niaj armiloj baziĝas je plej moderna teknologio. Niaj soldatoj estas bonege trejnitaj kaj motivitaj. Kiam Usono decidas agi kiom ajn tio kostus, neniu armeo en la mondo povas kontraŭstari aŭ reataki.

Duaflanke, diru, kiam lastfoje Usono decidis agi kiom ajn tio kostus? Ni venkis eĉ ne unu militon ek de augusto 1945, kaj ni neniam scios, ĉu ni povus venki tiun militon sen nukleataki la malamikon.

Ni malgajnis la militon en Koreio.

Ni malgajnis la militon en Vjetnamio.

En 1979 Irananoj eniris nian ambasadorejon kaj prenis la diplomatojn kiel kaŭcianojn. De iu ajn senchava vidpunkto, tio estis akto de milito. Tamen Usono evitis veni al la batalkampo kaj malgajnis.

En 1983 jaro 241 usonaj soldatoj de mar-infanterio estis murditaj en Bejruto.  Responde usona militŝipo bombis malplenajn lebanajn montodeklivojn per gigantaj artileriaj kuglegoj: ĉiuj samgrandaj kiel "skarabo" de Volkswagen, sed supozeble multe pli kostaj. Oni diligente selektis la cel-areon tiel por ke eviti iun ajn eblajn krom-pereojn kaj detruojn de havaĵo. Plenuminte ĉi tiun pure simbolan mision, Usono foriris el Lebano kaj neniam revenis. Se tio ne signifis katastrofan malgajnon, do oni povas konsideri la misaventuron en Magadiŝu ankaŭ kiel venkon.

En la 1980j multaj usonanoj estis kaptitaj en Lebano: iuj tenataj kaŭcianoj dum jaroj, kaj aliaj murditaj. Oni celis ilin pro nur unu kaŭzo: ĉar ili estis usonanoj. Usono evitis respondi al tiu ĉi defio. Tutklare tio estis malvenko.

En 1991 ni envadis Irakon kaj facile superis la plej potencan armeon en la tuta araba mondo. 300 niaj soldatoj pereis, pli ol duono rezulte de tiel nomata "amika pafado". Pri la perdoj flanke de Saddam oni ne anoncis oficiale; el diversaj fontoj venas nombroj inter 50 kaj 200 mil. Tio signifas ke por murdi unun soldaton de la koalicio, iraka armeo devis oferi inter 350 kaj 1200 siajn. Provu imagi tiun ĉi proporcion de supereco. Ĉi-buĉado demonstris al la islamaj reĝimoj de Mez-Oriento, ke ili restas en potenco nur ĉar Usono permesas al ili pluteni la potencon. Tio kreis por ni eblecojn enkonduki vastajn ŝanĝojn en la regiono, la ŝanĝojn kiuj utilus kaj al nia lando kaj al la mondo, kaj kiuj farus la pereojn de ambaŭ flankoj kaj la astronomiajn elspezojn de nia lando pli senchavaj. Prezidanto Bush-41 havis unikan eblecon fari la mondon pli justa kaj bona. Anstataŭ tio ni pakis niajn morto-ludilojn kaj forveturis, lasinte Saddamon Hussein en potenco, eĉ sen provi utiligi niajn avantaĝojn de la venko sur la batalkampo.

Por ekspliki tian absurdan eventoturnon, George Bush - la maljuna prudente referencis al la limigoj de la UN-mandato, kiu komisiis al ni nur liberigi Kuvajton. Do li akceptis de-fakte la potencon de UN uzi niajn militistojn por iliaj celoj eĉ kiam tio estas kontraŭ niaj propraj interesoj. Tio estis klara signo de danĝera erozio de nia suvereneco. Tio estis ankoraŭ unu venko de usonaj soldatoj transformita en embarasan malvenkon fare de usonaj politikistoj.

Nenio okazinta dum la 8-jara regado de Clinton en la Blanka Domo povas esti iel ajn konsiderata kiel venko de Usono. En Somalio, Balkanoj, Haitio, usonaj militistoj defendis ne naciajn interesojn de sia lando, sed la politikajn interesojn de Clintonoj. Estontaj historiistoj povos pli bone pritaksi la malutilon por Usono kaŭzitan de ĝia 42a prezidanto, inkluzive la statistike malprobablan nombron de kadavroj, kies eks-posedantoj iel malbonŝance okazis en iuj rilatoj kun li.       

Tio, kion ni scias nun eble estas nur surfacaj skrapoj, sed eĉ ĝi aspektas teruriga. Iuj el niaj plej gravaj nukleaj sekretoj estis liveritaj kuriere al komunista Ĉinio kiel repago por elekto-kampanjo. Clinton sponsoris la Oslo-traktadon, oferinte Israelon por sia vanta ambicio de la Nobel-premio. Lia estis la unua usona administracio akceptinta la "Du-ŝtatan solvon" kiel la usonan strategion en la Mez-Oriento. Liaj subtenantoj distrumpetis la staton de la ekonomio dum lia prezidanteco, tamen lia ekonomia veziko kolapsis apenaŭ supervivi lian foriron de la Blanka Domo.

Poste okazis la septembro 11, 2001.

Por esti honesta, mi devas konfesi mian naivecon. Kiam la Monda Komerco-Centro kolapsis murdinte 3 mil senkulpajn homojn, mi sentis doloron kaj koleron, kaj ankaŭ optimismon. Tio devus esti turnopunkto en la historio de la planedo. Tio devus esti la punkto, kie la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko vekiĝus post kronika,
nutrita dum generacioj komatoza stato de stultiga komforto, stato de senhelpa dronado en demencon nomatan "Politika korekteco". La punkto kiam Usono certigas, ke ek de nun ĉiu kiu provos efektivigi frenezaĵojn de bin Laden devos pasigi la reston de iliaj tagoj en la loka frenezulejo.    

Anstataŭ tio usonanoj respondis portante la usonajn flagojn de diversaj dimensioj kaj uziteco ĉie ajn. La sola praktika malavantaĝo de direktado de la popola emocio en tiun ĉi sekuran fluejon estis kresko en benzinkonsumo, kiu finance helpas la terorismon, kvankam nerekte. Malkontentaj pri tia ĝentila paso de eventoj, kelkaj vulgaruloj atakis Sighojn, kiujn ili konfuzis kun islamanoj pro la turbanoj, kiujn islamanoj ordinare ne portas.

Tiutempe islamanoj ĉie ĉirkau la mondo, de Riado (Saudia Arabio), ĝis Kairo (Egiptio), ĝis Ramalla (Israelo), ĝis Patersono (Nov Ĵersio), ĝis Bruklino (Nov-Jorko), ĝis Derborno (Miĉigano) malkaŝe festis tion, kion ili perceptis kiel ilia venko. Usonanoj preterveturadis kun la flagoj eĉ ne rimarkinte kaj ne provante haltigi ĉi tiun obscenaĵon. Ĉu estas milito, ĉu ne, la sankteco de la Unua Amendo restas nia plej alta prioritato, helpante al tiuj kiuj volas neniigi nin kun ĉiuj niaj liberecoj.

La kaŭzo de mia optimismo estis jena. La atako pruvis, ke Israelo kaj Usono, samkiel la cetera civilizita mondo, nun frontas la saman malamikon. Se iuj ankoraŭ dubis, do definitiva konvinko estis la visito de Saudia Princo, kiu alvenis Nov-Jorkon por ĝui la vidon de plu fumanta manverko de siaj samlandanoj kaj samreligianoj. La Princo deklaris, ke Usono estis punita por la subteno de Israelo. Mi do pensis, ke jen venis tempo por Usono senigi sin de malsinceraj aliancanoj, kaj unuiĝi kun la veraj (ve, kun la sola), deklari militon kontraŭ la plej danĝera malamiko de la homaro iam ajn ekzistanta, batali kontraŭ ĝi honeste kaj kuraĝe, kaj venki.

Tamen ne tiel okazis. Prezidanto Bush deklaris militon kontraŭ teroro, kaj malgajnis ĝin antaŭ eĉ la parolo finiĝis. Li malgajnis ĝin en la momento, kiam li emfaze anoncis, ke Islamo ne estas la malamiko.Tio kontraŭis la faktojn, tio kontraŭis la ĉiutagan sperton, tio kontraŭis la komunan scion. Usonanoj sciis ke Islamo estas nia malamiko. Islamanoj sciis ke Islamo estas nia malamiko: en ĉiu moskejo sur la tero oni rememorigis tion al ili ĉiutage. Tamen Prezidanto Bush preferis esti politike korekta fronte al la plej granda danĝero por nia lando kaj la mondo iam ajn vidita. Li intence misidentigis la malamikon. Pli malbona scenario imagebla dum tiuj ĉi cirkomstancoj povus esti nur se prezidanto de Usono envere pensus ke Islamo ne estas la malamiko. Aŭ mi eble donas tro grandan krediton al s-ro Bush?

Por montri sian sincerecon, Prezidanto Bush invitis Iranon kaj Sirion aliĝi lian militon, kaj kelksemajne post tio li perfortis Israelon retraktadi iun malgrandigitan varianton de la Oslo-fikontrakto, nomata "Roadmap" (vojmapo). Irano kaj Sirio prudente rifuzis, sed Israelo malkuraĝe akceptis la truditan al ĝi planaĉon.   

Do, kiel nia milito kontraŭ teroro progresas? Evidente, ĝi estis supere sukcesa. Ni forigis minacajn reĝimojn en du malamikaj landoj. Tendenca amasmedio prisilentas raportojn pri niaj atingoj en Irako kaj Afganistano. Malgraŭ tio gravaj novaĵoj ja atingas nin. En Afganistano virinoj nun povas voĉdoni. Kiel eĉ pli grava paŝo al demokratio, afganistanaj viroj ekpovis iom tranĉi la barbojn aŭ eĉ forrazi ilin komplete. Privataj, neoficialaj raportoj el Irako de iuj el niaj plej verkemaj soldatoj trovas vojon al ni pere de interreto. Tiuj raportoj priskribas kiel vaste ni plibonigis la vivon de ordinaraj irakanoj. Ili rakontas pri kresko en vizitado de lernejoj, produktado de elektro kaj aliaj aspektoj de ĉiutaga vivo en Irako - ege gravaj por usonaj impostopagantoj - la fina instanco respondeca pri la fakturo. Unu el tiaj leteroj menciis instrukciojn pri "Kampa sanitario kaj lavado de manoj", kio ilustras la nivelon de popolo kiun ni puŝas al demokratio tie. Ĉu tio ne indikas pri nia supera sukceso?

Ne,
ĝi ne indikas.

Tio supozite devus esti la milito kontraŭ teroro. Oni atendis, ke rezulte de ĝi Usono iĝos pli sekurigita de terorismo. Iuj ajn plibonigoj en malagrabla vivo de Iraka popolo okazu, de la popolo kiu malamas nin sensence, senhonte kaj pasie, tiuj kromefektoj de nia venko ne povas servi kriterio de nia sukceso. Ili ne difinas nian venkon aŭ malvenkon. Se eĉ unu usona soldato devus morti por ke irakaj infanoj estu inokulitaj kaj lernu kiel lavi la manojn, mi preferas ke ili restu nelavitaj kaj neinokulitaj, kiel konvenas al bonaj araboj.

La 15an de julio, preskaŭ 3 jarojn post la 9/11, la gazeto New York Times raportis, ke Pentagono planas fermi ĝian infan-ĝardenon (por infanoj de la oficistoj) pro danĝero de teroratakoj. Okazonte de la elektokampanjo, oni mencias la esprimon "Terorista atako" apenaŭ ne en ĉiu frazo. Evidente, nia milito kontraŭ teroro iris vojon similan al tiu de batalo kontraŭ narkotikaĵoj, malriĉeco kaj aliaj demagogiaj kampanjoj, kiuj disipas tunojn da mono, sed de kiuj neniu atendas la rezultojn. Tiu ĉi batalo tamen kostas ankoraŭ la vivojn de niaj soldatoj.

Evidente ni malgajnas. Ni jam perdis pli ol 3 mil homojn kaj unun el niaj belaj arkitekturaj ensembloj. Ni perdis nian statuton de la superpotenco. Oni difinas superpotencon per unusola kvalito: ĝi estas netuŝebla. Neniu povas ataki superpotencon kaj resti viva fanfaronante pri tio. Islamo atakis nin kaj pluvivas nedamaĝita. Tio signifas, ke jam nun, multajn jardekojn antaŭ sia oficiala fondiĝo, la estonta Ĥalifato jam ĝuas la statuton de superpotenco, kiun ni perdis.      

Tamen Prezidanto Bush estis prava invadinte Irakon. Li nur misdeklaris niajn celojn, samkiel li misnomis la malamikon en tiu ĉi milito. Kiam nia milito estis nur preparata, Prezidento Mubarak de Egipto avertis, ke usona atako al Irako malstabiligus la tutan Mezorienton - tute senchava supozo. La Mezoriento estas fekunda grundo kie terorismo "floras". Estas evidenta, ke oni ne povas elsarki islaman terorismon sen signife refosi la Mezorienton. Ĉar Irako posedis la plej fortan armeon en la regiono, logike ĝi estis la ĝusta startpunkto en nia nobla entrepreno.

Bedaŭrinde la administracio ne tiel difinis niajn celojn en Irako. Laŭ ĝi, ni invadis Irakon por trovi la armilojn de amas-ekstermo (AAE). Embarasege por s-ro Bush, ni ne trovis ilin. Tiam la adminstracio ekklopodis ekspliki, ke la milito ajnokaze estis necesa, kvankam neniu aŭskultas tion. Estis suspektoj, ke dum monatoj de "antaŭ-milita diplomatio", Saddam sukcesis relokigi siajn AAE al Sirio aŭ Jordanio. Nun Irano, kiu devus esti la sekva en la listo de renversitaj reĝimoj, povas senpune aspiri siajn nuklearmilajn ambiciojn.

Do anstataŭ batali terorismon, ni konstruas demokration en Irako. Strangmaniere tio rememorigas al mi Marksismo-Leninismon. Laŭ teorio de Markso, komunismo devus konkeri la tutan planedon en unu impeto de totala revolucio. Kiam Lenin ekvidis eblecon uzurpi potencon en Rusio, li amendis la doktrinon de Marks per sia propra teorio de "malforta ĉeno", t.e. pri ebleco establi komunismon en unu aparta lando. Nun, cent jarojn poste, s-ro Bush penas konstrui demokration en unu aparta araba lando. Sukcesojn, s-ro Bush.

Tamen ĉu demokratio en Irako helpos al s-ro Ramsfeld plu teni la infanĝardenon funkcianta?    


Tradukis Alexander Gofen