Unue
tio incitas min, kiam islamaj, eŭropaj kaj aliaj politikistaĉoj
malestime nomas nian Prezidenton vakero. Tamen ju pli longe mi pensas
pri tio, des pli mi ĝojas, ke li estas ĝuste tia.
Dum mia infanaĝo, vakeroj estis miaj herooj.
Parolante pri heroeco, mi pensas pri vakeroj en blankaj ĉapoj: tiuj en
la nigraj ordinare estis kanajloj.
Tie estis Tex
Ritter, Tom Mix, Buck Jones,
Hopalong Cassidy, la soleca rajdanto.....
Tie estis Red
Ryder, Gene Autry, Roy Rogers...
Poste estis Marshall Matt Dillon,
Hoss & Li'l Joe Cartwright,
Paladin, Maverick kaj aliaj...
Rawhide's Rowdy
Yates
Kio estis komuneco de tiuj legendofaraj vakeroj?
Jen kelkaj:
Ili neniam serĉis aventurojn.
Tamen se konflikto okazis, ili kuraĝe alfrontis ĝin.
Ili ĉiam troviĝis je prava flanko.
Ili protektis bonajn homojn de la malbonaj.
Ili havis altan moralon.
Ili havis bonan konduton.
Ili estis honestaj.
Ili esprimis sin rekte, kaj ili diris veron sen konsideri "politikan korektecon", pri kiu eĉ ne temis tiutempe.
Ili estis modelo de kohereco tie en la sovaĝa, sovaĝa Okcidento.
Ili estis respektataj. Kiam ili eniris drinkejon (oni ordinare drinkis nur sarsaparillon), la ĉeestantoj iĝis kvietaj, kaj malbonuloj emis eviti ilin.
Dum pafado ili superis ĉiujn. Dum pugnobatalo ili superbatis ĉiujn.
Ili ĉiam venkis. Ili ĉiam atingis sian
malamikon. Venkinte, ili forrajdis en sunsubiron.
Tio estis tempo, kiam oni rekonis la bonon kaj malbonon - nociojn, kiuj iĝis nebulaj nuntempe, aŭ entute ignorataj.
Nun, jam maljunulo, mi plu ŝatas vakerojn...
Ili reprezentas ion bonan, ion puran, kion Usono perdis.
Ronald
Reagan estis vakero.
Ronald
Reagan estis brava, pozitiva, esperdona. Li portis blankan ĉapon.
Embarasante la kritikistojn, li havis sufiĉe da kuraĝo por nomi spadon
spado, kaj do li nomis eks-Sovetion kio ĝi estis: imperio de
malbono.
Prezidento Bush distingas bonon kaj malbonon. Li nomas spadon spado, kaj post la 9/11 li nomas malbonon malbono sen manipuli vortojn. Vi scias, tiel ja faras vakeroj.
Li
diris al Francio: "Metu la ludkartojn sur tablon" (la malnova Okcidenta
parolesprimo).
En la malnova Okcidento, ne povo kaŭzis pravon.
La pravo kaŭzis povon.
Vakeroj en blankaj ĉapoj estis ĉiam sur prava flanko, kaj en tio estis ilia povo.
Mi ĝojas ke mia Prezidento estas vakero.
Li atingis ĉi tiun viron!
Ja
vakeroj faras tion.
Dio benu Usonon
Libero ne estas senpaga
Original Web page by Sam Weller. Edited
by Mike Meeha. Translated in Esperanto by Alexander Gofen |