Kio estas malinda por
Esperanto
Mi aplaŭdas al la perVERSAĵo de Jean-Marie Ries (p. 23, LOdE-117), kiu
tiel sprite reagis al mia artikolo (LOdE-115). Tamen estas ankaŭ
komento de Victor Arnold (p. 9, LOdE-117) apenaŭ ŝerca.
En ajna polemiko unue necesas konstati, ke la partioj akceptas la
samajn bazajn premisojn: almenaŭ tiel plej bazajn kiel la nocioj de
Bono kaj Malbono. De pozicioj religia, biologia kaj ĝeneralkultura,
samseksa "seksumado" ĉiam estis kaj restas malbono. Do kiu ne akceptas
tion, devas ne plu legi ĉi-artikolon.
Terminologio. Male: "Samseksemo" estas "inventita" vorto, sed ne
"Sodomiismo". Nocio pri "Sodomiismo" estas multfoje menciita en la
Biblio, PIV, kaj delonge ekzistas en la angla kaj la rusa lingvoj,
signifante seksajn perversaĵojn, konatajn de pratempoj. En ĉiu agresema
propagando por pravigi malbongustan ideon oni unue penas enkonduki
novan pli "karesan" terminon kaj alkutimigi la socion al ĝi. Kaj due,
oni inventas akuzvortojn kiel "Homofobo!" por elpafi ĝin al ĉiu, kiu ne
"celebras ilian diversecon" (perversecon). Estas timige: sonas kiel
"Judofobo", ĉu? Tamen esti "Homofobo" estas ne pli riproĉinda ol
"Kokro-fobo", "Peko-fobo" aŭ iu ajn alia "fobiulo" malaprobanta kriman
aŭ malmoralan konduton. Kaj ni plenrajtas ne sekvi la "desupre
rekomenditan terminaron". Ni ne ŝuldas "karesvortojn" por personoj,
kiuj impetas afiŝigi sian "ekzotikan" seksan obsedon, kvankam neniu
demandas ilin pri tio.
La problemo ampleksas multe pli ol vortludoj. Temas pri tio, ke sekse
obsedita egoista 1%-minoritato penas ruinigi unu el fundamentaj moralaj
tradicioj, komuna por ĉiuj ĉefaj religioj kaj kulturoj de la homaro,
ĝia plej granda kaj grava komuna denominatoro: la familio. Tio estas la
komuna denominatoro ĝenerale akceptita dum miljaroj - ĝis plej-plej
lastaj jardekoj. Jes, tiom longe, ĝis la fino de la 20a jarcento la
homaro restis en mallumo, maljuste kaj obskure traktante "seksajn
diversulojn" same kiel oni faris mezepoke al gesorĉistoj, asertas
Arnold. Tamen la moderneco pene trabatas sian vojon: jen Kristanismo
kaj Judismo jam moderniĝis, skribas li.
Ne, ankoraŭ ne, s-ro Arnold. Escepte de kelkaj renegataj "pastroj" kaj
"rabenoj", unu miliardo da Kristanoj kaj milionoj da Judoj absolute
malaprobas tian "modernecon" (malĉastecon de Sodomo kaj Gomora). Ankaŭ
plimulto de nereligiemaj homoj malaprobas ĝin konsciante, ke indas
demonstri kaj sekvi ne ĉiujn siajn instinktojn.
Kaj kion fari kun centmilionoj da ekzempleroj de la Biblio? En ĝi oni
multloke nomas tiun ĉi konduton "abomenaĵo". Kaj la sekva plej-plej
nova "politike korektita" PIV dume ne aperis. Kvankam en kelkaj
modernaj landoj oni ja penas deklari la Biblion kaj predikojn de ĝi
"malam-krimo", obskuro plu persistas...
Tamen estas, estas ankaŭ "atingoj" de la sodomiistaj batalantoj. Ili
jam sukcesis kredigi politikistojn kaj amasmedion kvazaŭ ili estas tute
valida socia (!) grupo:
kokremuloj - ne, poligamistoj - ne, incestuloj - ne, pedofiliuloj -
dume ne, hejmaj droguzantoj - ne, tamen la "fama kvaropo" HLTD
(homoseksualistoj, lesbianinoj, transseksuloj, biseksuloj) - jes. (La
ceteraj malpli bonŝancaj "seksaj minoritatoj" ekscite sekvas la
progreson de la kvaropo en refarado de la socia konscio).
Nu, se sodomiistoj konsidereblas kiel valida "socia grupo",
politikistoj ja devas zorgi, ke estu nenia diskriminacio kontraŭ tiu ĉi
voĉ- kaj mon-donantaro. Honto mankas al ambaŭ, do iamaj seksaj
perversuloj fariĝas respektinda "seksa minoritato", subjekto de egalaj
rajtoj, kiu senĝene similigas sian "maljustan sorton" al tiu de
sklavoj, de persekutitaj etnaj minoritatoj, rasaj aŭ sociaj klasoj
depende de la cirkonstancoj. La ofenditaj per tia komparo etnaj
minoritatoj protestas, sed vi ne vidos tion en la medio. Do refarado de
la socio plenmarŝas. La socio permesas alkutimigi sin al "nocioj" de "Samseksa familio", "Mal-ge-edziĝo" tiel ke ĉi-nocioj
malpli kaj malpli aspektas oksimorone.
Se tiu ĉi politika realaĵo ankoraŭ ne ŝajnas al vi sufiĉe freneza kaj
alarmiga, jen ĝiaj jam nunaj konsekvencoj.
La plej drama estas sorto de infanoj: la infanoj "adoptitaj" de
samseksaj "paroj", kaj infanoj en lernejoj, eksponitaj al korupta
influo de sekse obseditaj instruistoj kaj la zelota politike korekta
estraro. Ĉu ekzistas gepatroj,
kiuj konsentus, ke lernejo "helpu" al iliaj infanoj "malkovri" sian
"netradician seksorientiĝon"? Kaj nun imagu vin postuli, ke lernejoj
absolute kaj strikte diskriminaciu kontraŭ ajnaj nekaŝitaj
instruistoj-sodomiistoj: ĉu grandas espero je via sukceso?
Terurigitaj estas kompanioj timantaj rifuzi dungon aŭ maldungi
personojn de nekomprenebla sekso kaj "nekonvencia" konduto. Kaj kiel
rearanĝi tiujn specialajn ejojn tradicie destinitajn por homoj de la
sama sekso? La premiso ja estis, ke samseksaj homoj ne havos kaŭzon
volupte okulumi unu la alian. Ne plu estas tiel. La socia reorganizado
("reorgasmigado") pludaŭras, kaj ni jam pagas la fakturojn: ekzemple
neproporcie grandajn ŝtatsubvenciojn por esploroj pri AIDOSO kompare al
aliaj malsanoj. Iel ajn timiga ĝi estu, esence temas pri preventebla
malsano (la prevento estas "zipita pantalono").
Kiel "buntaj kaj variaj foje estas samseksaj seksagoj", oni povas
ekscii ekzemple el la artikolo de David Kupelian (*). Obsedo pri
seksagoj iam atingas nivelon tiom ekstreman, kaj erotikaj fantazioj
"tiel buntas", ke la celo fariĝas ... infektiĝi (!) per AIDOSO dum
seksago. Tiam la partneroj nomiĝas angle "bug-chasers"/"gift-givers"
(mikrob-ĉasantoj/donac-donantoj).
Tiaj ĉi supozeble estas minoritato en la minoritato. Laŭ radio-diskutoj
eblas supozi, ke iu pli granda parto de la seksaj minoritatoj volas nur
intime fari kion ili faras, sen elkrii la vorton "Oficiale"
(Ĵvaneckij), malkiel la aliaj tro politikigitaj sam(sekso)ideanoj
faras. La diskretuloj do ne vane timas, ke la trudado de ilia intima
"ekzotikeco" al la socio fare de la senrespondecaj seksaj anarĥiistoj
povas kaŭzi nur malamon. Ne blindan malamon de nekleraj primitivuloj,
sed la justan, kiun la socio sentas al sabotuloj de la socia ordo.
Tamen ĉi-komentoj neniel celas inciti malamon kontraŭ sodomiistoj, sed
nur defendi nin (ve, jam "kulpan" plimulton) kontraŭ ilia vasta atako.
Ek de kiam ĉiuj landoj de la Okcidento senkrimigis sodomiismon antaŭ
kelkaj jardekoj, ĝiaj adeptoj (de ajna sekso) povas komforte praktiki
ĝin en privateco de siaj dormejoj, same kiel faras ŝatantoj de multaj
aliaj morale dubindaj sed permesataj agoj. Tamen troviĝi en la "griza
zono" ne kontentigas ilin, ĉar tiamaniere ni, ĉiuj ceteraj 99% do
elmontras nesufiĉan "toleremon". Ni "celebras ilian diversecon" ne
sufiĉe entuziasme. Necesas sendi nin al kursoj pri "Diversec-trejnado",
kaj se tio ne helpos, restos nur la lasta rimedo - "infera
malesperantujo".
Alexander Gofen
-----------------------
(*) David Kupelian, "The marketing of Evil" in "Whistle Blower" 2003,
n. 12, p. 13,
www.wnd.com