Kiukolora estas "neŭtraleco". 

Mi bone sciis ĝeneralaĵojn pri UEA ek de kiom mi ekinteresiĝis pri la movado (1978), sed nur antaŭnelonge mi havis okazon pli profunde lerni pri UEA dum mia provo enlistigi "La malruĝan rondon" en la Jarlibron. Temos do pri ĝia formala kaj reala politika vizaĝo, kiu tradicie kvazaŭ asociiĝas kun neŭtraleco. 

Sovetia epoĥo. Tiuperiode la ĉefa monda kontraŭstaro estis kaŭzita per la "imperio de malico". Neŭtraleco de UEA estis konsiderinda fakto per si mem: tamen konsiderinda diverse per diversaj homoj. 

Por sovetianoj kaj por esperantistoj en la satelitaj landoj tiu neŭtraleco manifestiĝis kvazaŭ strieto de freŝa hereza aero. (Ĉu kredeblas: iu "sindetenas" dum la plejmulto entuziasme levas manojn "por").

Tamen por tiuj en la libera mondo vorto "neŭtraleco" ne signifis senkondiĉan bonon. Ja neŭtraleco inter perfortulo kaj lia viktimo ne estas virto. Tial ekzemple Prof. Ivo Lapenna ne subtenis la neŭtralecon. Eĉ laborista Sennacieca Asocia Tutmonda (SAT) ne subtenis ĝin: la socialisma idearo ne ŝirmis al ili mankon de elementaj liberecoj kaj homaj rajtoj en ĉiuj landoj de venkinta socialismo. (Samkiel Prof. Preobraĵenskij el "La hunda koro", mi havas neniun intereson al proleta kazo ĝenerale, inkluzive tiun de SAT. Tamen por objektiveco necesas rimarkigi, ke tiutempe ili ne ignoris problemon de libereco). 

Iel ajn, se ne morale, do almenaŭ politike, la neŭtraleco de UEA tiam havis iun sencon: sub la sovetia regado, en unu sesono de la mondo, troviĝis multaj esperantistoj. Pri la subiro de la imperio ne temis eĉ en fikcio, kaj necesis almenaŭ ne malutili al tieaj esperantistoj. 

Kaj nun prepariĝu al surprizo... Rigardu en la nuntempan Jarlibron. En la listo de fakaj asocioj vi trovos sekcion "Komunismo" (bela vorto, ĉu?) kaj en ĝi Internacian Komunistan Kolektivon, kiu troviĝas en kunlaboraj rilatoj kun UEA ek de 1998 (tio estas, 7 jarojn post brua kolapso de socialismo!). Kaj por aldona konvinko, vidu tie ankoraŭ la pagitan reklamon de komunistoj. 

Post-komunisme. Do, 7 jarojn post brua kolapso de la sistemo, respondeca pri plej grandskala teroro kaj mizero en la mondo, UEA faris tion, kion ĝi ĉiam antaŭe evitadis: ĝi establis kunlaborajn rilatojn kun komunistoj. Ĝenerale UEA rekonas tri nivelojn de la rilatoj kun fakaj asocioj: aliĝinta, kunlabora kaj nenia (kiel ekzemple kun SAT). Komunistoj do "perlaboris" eĉ pli altan rekonon, ol ilia proleta frato SAT...

Se vi pensas, ke tio ĉi estas nur hazarda miskazo, vi eraras. La ĵusa eks-direktoro de CO eksplicite deklaris, ke UEA ne hontas havi komunistojn en siaj vicoj - kaj ilin ĝi havas ne nur en la vicoj! Alia UEA-estro (Usonano) simpatias al kontrabandaj rezidantoj kaj klopodas enkonduki en Usono la duan lingvon: ne, ne Esperanton, sed ... Hispanan! Iuj dolĉe memoras pri persona manpremo de Fidel Castro, dum aliaj fervore daŭrigas sovetian batalon kontraŭ "Usona imperiismo" kaj tutkore bonvenigas imperiismon islaman, celebrante "diversecon" (inkluzive perversecon - pri kio pli poste). Reanimigita socialismo ruinigas ekonomiojn per impostado por satigi utopian socian inĝenieradon de egaligo. "Marxismo-Leninismo estas eterna, ĉar estas vera": ne, ĉar ĝi ekspluatas eternan fian envion...

Laŭ sprita rimarko de Ĵvaneckij, Sovetio estis unua en vico de kurantaj retrodirekten. Aliloke li ankaŭ notis strangan econ de juna sovetia komunista gvidantaro (komsomolanoj): kien ajn grego kuregas, ili estas antaŭe. Jen la grego abrupte ŝanĝis la direkton, kaj iel tiel denove la komsomolanoj kuregas antaŭe... Kaj tio estas ja ne malbona: eĉ manke de firmaj principoj, almenaŭ al komsomolanoj ne mankas prudento: la eksaj komunistoj nun farigxis novkapitalistoj.

Ve, por la Okcidenta "intelektularo" mankas ambaŭ: universitataj profesoroj plu kaj plu revas kaj instruas pri la tutmonda socialisma revolucio. Malkiel la komsomolanoj, ili persiste kuregas retrodirekten. Kaj atentu: temas ja ne pri bagatela juneca persisto fumi narkotikaĵojn, protesti "opreson", "fari tion survoje" ktp. Ili persiste disvastigas la venenan instruon, kiu jam kaŭzis plej grandskalan katastrofon kaj suferojn en la historio de la homaro (100 milionoj da viktimoj) - kaj la socio indulge plu toleras tion. Kaj ne nur tion... 

En la listo de fakasocioj troveblas ankaŭ "fako" de ... de sodomiismo, kaŝita sub eŭfemismo "samseksamo": en kunlaboraj rilatoj kun UEA ek de 1990. Kiu povus nomi almeanŭ unu kulturon aŭ tradicion, kiu akceptas sodomion? En Kristanismo, Judismo, Islamo - eĉ en "socialisma instruo" tiu ĉi konduto estis konsiderata honta - kaj ankaŭ krima nur kelkajn jardekojn antaŭe. Estas neimagebla, kiel rapide la civilizita mondo, ŝokita per arogeco kaj impeto de eta elcentaĵo de sekse obseditaj perversuloj, akceptis ilian "agadon" - danĝera simptomo de degenero per si mem. 

La "neŭtraleco" de UEA do akiris "kolorojn"... 

Konklude. La artikolo de C. Piron (Esperanto 2004/2,3) surpizis min per neatendita sincera konfeso - konstato ke esperantistoj-pioniroj estis... (kiel esprimi tion pli mole?) iom "marĝenaj" personoj (ĉar nur tiaj povis dediĉi sin tutece al la ekstreme idealisma ideo). Atenta observanto de moderna esperantistaro (precipe en la okcidenta mondo) povas sendube rimarki tian "socian profilon" ankaŭ nun: la movado ĉerpas plejparte el ekzotika socia ŝimo kiel marksistoj kaj seksaj perversuloj. Tio, bedaŭrinde, helpas nek teni en la movado normalajn homojn, nek logi tiajn elekstere.