Kiam homoj ĉesas kredi je Dio, ili kredas
ne je nenio: ili kredas je io ajn.
G.K. Chesterton
Dennis Prager
Mi komencas serion kun celo ekspliki kaj pravigi tion, kio nomiĝas
Jud-Kristanaj valoroj.
En la mondo okazas idea batalo pri tio, kiun valor-sistemon la homaro
ĝenerale akceptos. Kaj estas esence nur tri rivaloj: Eŭropa
sekularismo, Usona Jud-Kristanismo, kaj Islamo. Mi jam menciis ĉi tiujn
variantojn en la antaŭaj artikoloj.
Nun venis momento por pravigi la Jud-Kristanajn, precipe la Bibliajn
valorojn. Mi opinias ili estas la plej bonaj por gvidi vivojn kaj de
individuoj kaj de socioj. Bedaŭrinde oni ne ofte eksplikas ilin racie
eĉ inter Judaj aŭ Kristanaj kredantoj, sen mencii nekredantojn aŭ anojn
de aliaj kredoj.
Do tio ĉi estas komenco de la ambicia temo. Granda nombro de homoj nun
estas konfuzitaj rilate al tio, kio estas bona kaj kio estas malbona.
Unu el tiaj moralaj konfuzoj ekzemple estas pri relativa valoro de homa
vivo kaj tiu de animalo.
Plejmulto de studentoj kiujn mi demandis, ĉu ili savus sian hundon aŭ
strangulon, senhezite respondis, ke ili savus la hundon.
Plej konata organizaĵo por rajtoj de animaloj, Popolo por Etika
Traktado de Animaloj (PETA), fondita far de plej kleraj reprezentantoj
de la socio, lanĉis internacian kampanjon titolitan "Holokosto sur via
plado", farante paralelon inter milionoj da rostitaj kokinoj kaj
kremacio de milionoj da judoj dum la Holokosto. Por PETA kaj ĝiaj
subtenantoj egaligi vivojn de kokino kaj de homa estaĵo ne aspektas
ofenda.
Nur tre malluma kaj konfuza epoko povas generi tiom da homoj, kiuj ne
rekonas nemezureblan distancon inter la homo kaj animalo, kaj ni vivas
dum tia epoko.
Unu el gravaj kaŭzoj de ĝi estas, ke oni anstataŭigis valorojn bazitajn
je Dio kaj Biblio per sekularaj valoroj. La rezulto estis prognozita
fare de Brita pensisto G.K. Chesterton ĉe la komenco de la 20a
jarcento: "Kiam homoj ĉesas kredi je Dio, ili kredas ne je nenio: ili
kredas je io ajn".
Jes, la morala dosiero de Kristana Eŭropo estas dubinda, precipe rilate
al ĝia daŭra religia minoritato: Judoj. Kaj jes, nur naivulo povus
opinii, ke nura kredo je Dio kaj Biblio garantias moralan klarecon, sen
eĉ mencii moralan konduton.
Tamen Chesterton pravis: la kolapso de Kristaneco en Eŭropo kondukis al
hororoj de Naziismo kaj Komunismo; al morala egaligo de libera Usono
kaj totalisma Sovetio, aŭ al egaligo de demokratia viv-ema Israelo kun
ĝiaj malamantaj mort-amaj malamikoj.
La ofte citata akuzo kvazaŭ religio kaŭzis pli da militoj kaj malbono
ol io ajn alia, estas vaste akceptita mensogo. Sekularaj posteuloj de
Kristanismo masakris kaj sklavigis pli da homoj, ol ĉiuj religioj en la
historio de la homaro. Konkuri kun tiu amplekso povas nur fakoj de
ne-jud-kristana religio Islamo, kiuj masakras kaj sklavigas nuntempe.
Se ili ne estos haltigitaj, ili povas superi Naziismon kaj Komunismon.
Estis sekulara judo, granda Germana poeto Heinrich Heine, kiu
komprenis, ke Kristanismo en Eŭropo, malgraŭ ĝia antisemitismo kaj
aliaj misagoj, tamen preventis totalajn ekstermojn de homaj estaĵoj
(kiel ja envere okazis poste dum elmorto de Kristanismo). En
1834, 99 jarojn antaŭ Hitler kaj Nazioj akiris potencon, Heine avertis:
"Dramon oni aktigos en Germanio tian, kompare al kiu la Franca
Revolucio aspektos facilanima bagatelo. Kristanismo limigas
murdo-impeton dum certa tempo, sed ĝi ne forigas ĝin. Apenaŭ la limiga
talismano (la kruco) ekŝanceliĝos, la sovaĝeco leviĝos denove..."
Do, kio necesas nun estas racia kaj morale konvinka kazo por reakcepti
la valorojn, kiuj devenas de la Biblio. Tiu ĉi kazo devas esti pli
konvinka ol tiuj, kiujn promocias sekularaj institutoj de la Okcidento
kiel amasmedio, edukinstancoj ktp.
Jen kion mi intencas fari. Certe mi reagados je novaj eventoj
laŭbezone, tamen nenio alia tasko en mia vivo estos pli grava, ol la
kazo, ke la valoroj de la Biblio gvidu vivojn de individuoj kaj la
socio. Kiel judo, parolante pri la Biblio mi pensas pri Tanaĥo, sed tio
ne kaŭzos problemojn por kristanaj legantoj, ĉar tio estas la unua
parto de ilia Biblio ankaŭ. Kiel grandega juda pensisto Maimonido
esprimis pli ol 800 jarojn antaŭe, tio estis plejparte Kristanoj, kiuj
disvastigis scion pri la juda Biblio al la homaro.