Kvankam mi pensis pri tiu ĉi temo kaj havis mian konkludon jam
delonge, unu strofo de Marina Cvetajeva [1] citita ĉi tie
[2],
tiom resonis, ke ĝi spronis min verki artikolon. Jen tiu ĉi
strofo:
Не
обольщусь и языком
Родным, его призывом млечным.
Мне безразлично –
на каком
Непонимаемой быть встречным!
La
lingvo propre min ne tentas,
Eĉ kiel voĉo de l' popol'.
Se mi ne komprenita restas
Ĉu gravas lingvo de parol'.
Ĉu multlingveco kaj reciproka malkompreno
estas la ĉefa kaŭzo? La supozo de Zamenhof kvazaŭ la kaŭzo de
(intergenta)
malamikemo estis esence en multlingveco kaj reciproka malkompreno,
estis granda troigo. Envere kaŭzoj de tia malamikemo estas multaj kaj
specifaj por konkretaj konfliktoj. Ekzemple, konfliktoj (revolucioj,
civilaj
militoj) okazadis inter diversaj klasoj de la sama nacio, aŭ inter
diversaj ŝtatoj de Usono, kiam la malamikoj parolis la saman lingvon,
kaj certe komprenis unu la alian tiel bone, ke ili vidis neniun eblecon
por
kompromisoj.
La antisemitismo sola postulus multajn volumojn por analizi kaj
ekspliki ĝin. Kaj ĝin kaŭzis ne manko de kompreno. Ja en la moderna
tempo el la judaro forsplitiĝis amaso da nure etnaj judoj, kiuj parolis
la lokajn naciajn lingvojn perfekte, kaj ege volis asimiliĝi kaj
enmiksiĝi en la respektivajn naciojn, tamen tio neniel malgrandigis la
malamikemon, kaj finiĝis per plej grandskala amasa ekstermo de la
Eŭropa judaro konata kiel Holokosto.
En la mezepoka Hispanio post elpelo de judaro parto de ĝi
oficiale konvertiĝis al
Kristaneco. Tamen post 100 jaroj kiam tiu eks-judaro jam plene enmiksiĝis
kaj religie kaj lingve, la fi-fama inkvizicio disvolvis vastan
kampanjon de persekutoj kaj torturoj de kristanaj
eks-judoj jam en tri generacioj . Do...
Ne tiom lingvoj, kiom intergentaj konfliktoj,
diversaj filozofioj, mondperceptoj kaj
vivceloj kaŭzas malamikemon, kio inkludas ekonomiajn kaj teritoriajn
konfliktojn. Neniu komuna lingvo do povas solvi tiujn objektivajn
kontraŭdirojn, nek tio estas reciproka
malkompreno kiu kaŭzas ilin.
La Interna ideo. Kiel
esperantistoj scias, la Majstro ne limigis sin nure al
la lingvo propre, sed li ankaŭ predikis la tiel nomatan Internan ideon
– homaranismon: pri la tuthomara frateco, amikeco kaj interkompreno. Se
kompari la homaranismon de Zamenhof al jam konataj ideoj, ĝi tre
similas al la mesiisma cel-ideo de Judismo kaj Kristanismo pri la Dia
Regno kiu ekestos kun alveno de Mesio en iu (fora) tempo, kiam la mondo
fariĝos pli preta por tutmonda fratiĝo...
Preĝo mankohava. Zamenhof bone
esprimis homaranismon en sia "Preĝo sub la verda
standardo" en kiu li eksplicite menciis la revon pri iama alveno de
tutmonda frateco kadre de tri konataj monoteismaj religioj: Judismo,
Kristanismo kaj Islamo. Lia vido tamen estis neakurata. La mesiismo kaj
revo pri Dia Regno de Juda kaj Kristana religioj neniel similas al la
islama celo de la tutmonda Kalifato atingenda fare de glavo: konkero,
subjugado,
mortigo kaj sklavigo. Zamenhof ne estis fakulo pri Islamo, kaj ankaŭ en
la tempo de Zamenhof islamo troviĝis en periodo de mizero: la epoko de
mond-postulo por nafto ankoraŭ ne komenciĝis.
Al la mondo nafton soifanta...
Estis ĝuste tiu mond-postulo
por nafto [3] kiu subite tiom riĉigis kelkajn islamajn landojn, ke
ili
ekkapablis manipuli la politikon de la okcidentaj kaj aliaj neislamaj
landoj, kaj praktike efektivigadi la eternan celon de Islamo – islamigi
la mondon de "nefideluloj"...
La "magio" de vorto "Internacia".
La revo de la Majstro pri la Interna ideo influas multajn
esperantistojn tiamaniere, ke la vorto "internacia" havas iun magian
efekton super ili. Al tiaj esperantistoj ŝajnas kvazaŭ iu ajn
internacia organizaĵo estus
paŝeto direkte al akcepto de Esperanto kaj
la Interna ideo almenaŭ dank' al vorto
"internacia" en la titolo. Tamen "internacioj"
ekzistas tre diversaj: komunisma, socialisma, proleta, kaj ... tiu de
bizaraj super-riĉuloj kiel Nova Monda Ordo (NWO
[4] – jam ne tiom nova). Iliaj celoj estas malaj
al la profetaĵo pri la Dia
Regno aŭ la Interna Ideo, sed esperantistoj ŝatas ilin ajnokaze.
Esperantistoj
precipe ŝatas tiajn kreaĵojn de NWO kiel Unuiĝintaj Nacioj, UNESCO,
Eŭropa Unio, kaj ĉiam serĉas ilian favoron: vane!.. La internacieco de
tiuj organizaĵoj manifestiĝas en la celo ... limigi suverenecon de
nacioj, kaj eĉ pli. Kaze de la Okcidentaj nacioj,
la celo estas ... likvidi
ilin [5] kaj re-popoligi iliajn teritoriojn fare de ajnaj fremduloj
de la
mondo (precipe se la fremduloj estas islamanoj!) La ideologoj de NWO
jam sukcesis endoktrinigi la okcidentanojn tiomgrade, ke la
okcidentanoj prete rezignis de la eterna aksiomo ke Lando X apartenas nure al popolo X.
Por la cetera mondo tio eble (dume) veras, sed se X estas blankaj
popoloj en
la okcidentaj landoj, tiu ĉi aksiomo manifestas
rasismon, oni sciu. La blankuloj
(oni sciu) devas honti pri siaj "blanka
kulpo" kaj "blanka privilegio"
– kaj estus ideale se ili sinlikvidiĝu
kaj dissolviĝu mem
celebrante diversecon: serioze
[6]!
Ĉar en diverseco (oni sciu) ni celebras ĉion krom la blankaj, sekse
sanaj homoj...
Do, Marina Cvetajeva pravas: neniu lingvo propre promesas (kaj eĉ
helpas) por reciproka interkompreno. Kaj tio ĉi restas vera ankaŭ por
Esperanto. Kiel bela kaj genie inventita lingvo, Esperanto certe
plezurigas ĝiajn uzantojn samkiel muziko de Mozart plezurigas
muzikŝatantojn. Samkiel muziko de Mozart, Esperanto apartenas al la
mirinda kaj senprecedenca trezorujo de arto, scienco kaj teknologio
kreita kadre de la Helen-Romia Jud-Kristana
civilizacio, kaj ĝi estas unu el la manifestiĝoj de tiu ĉi civilizacio.
Se diverstipaj malamikoj de la Jud-Kristana civilizacio iel ekkomprenus
kaj ekŝatus la muzikon de Mozart kaj belecon
de Esperanto, tiam ili sendube farus iun paŝon al interkompreno
kaj partopreno en la
civilizacio. En tiu ĉi kaj
nur en tiu ĉi senco
jes, Esperanto estas ankaŭ paciga rimedo: ne nure lingvo. Tamen unue
necesas ke malamikoj ekŝatu ĝin... Ĝis tiam
– Marina Cvetajeva pravos.
S-ro Praxedes ( https://www.esperanto.be/fel/publika/012419p.php
) misuzas la vorton "rasismo" kiel "atak-vorton" por silentigi kaj
ofendi oponantojn. La origina senco de la termino "rasismo"estas "antaŭjuĝo, malbona traktado aŭ ekspluatado
bazita je raso aŭ etno de civitanoj". En tiu ĉi senco rasismo
vere estas riproĉinda. Tamen en mia artikolo ne temis pri "antaŭjuĝo,
malbona traktado ... de civitanoj". Temis pri neceso kaj devo de ĉiu
lando konservi sian originan rasan, etnan kaj kulturan konsiston. Tio
ĉi estas nek rasisma, nek riproĉinda. La detala respondo troveblas ĉi
tie: http://resonoelusono.com/leteroj.html
Mia origina artikolo komenciĝis per la strofo de Marina Cvetaeva:
La lingvo propre min ne tentas,
Eĉ kiel voĉo de l' popol'.
Se mi ne komprenita restas
Ĉu gravas lingvo de parol'?
Kaj konkludi la diskuton mi volas per mia responda strofo:
Min lingvo propre tamen tentas:
Ne gravas gustoj de l' popol'.
Se mi ne komprenita restas,
Do estu laŭ la Dia vol'.