|
Resono el Usono (Resound
from the USA)
La monda
kulturo kreita plejparte fare de la blankaj viroj, Ĉiu progresema agento aŭ movado konsiderotas senkulpa ĝis kaj post plena detruo de la lando. Socialismo estas opio por studentoj kaj aliaj pseŭdo
intelektuloj. Estas envio, kiu kreas Komuniston, Nazion aŭ
Islaman teroriston. Kiam homoj ĉesas kredi je Dio, Socialismo funkcias nur en du lokoj: en paradizo,
kie oni ne bezonas ĝin, Mi povas malkonsenti kun via kapojn-haka politiko,
sed mi defendos ĝismorte vian rajton praktiki ĝin La problemo pri socialismo estas ke finfine oni
for-elspezas alies monon. |
Ĉu antaŭ islamanoj, budhanoj, aŭ kanibaloj (laŭlitere) - subevoluintaj, malevoluintaj kaj neevolueblaj kulturoj - la kapitalisma Usono devas pardonpeti por siaj ĉiel-skrapantoj, aŭtomobiloj, akvotubaro, por siaj ridemaj, memcertaj, netorturitaj, neskurĝitaj, neformanĝitaj junuloj?! Ayn Rand |
Mi rememorigas al vi, ke ekstremismo por defendi la liberecon ne estas malico. Kaj mi ankaŭ rememorigu, ke modereco en aspirado al justeco ne estas virto. Barry Goldwater "Vi estas malprava. Niaj infanoj ne vivos en komunismo: tio estos viaj infanoj, kiuj vivos en libereco". Ezra Taft Benson al N. Ĥrusĉev, 1964 (Kaj nun ... "infanoj" de eks-Sovetio ja vivas en (relativa) libereco, dum "infanoj" de Usono - en ... liberasteco! Kia ironio! ) |
Per tiaj fieraj epigrafoj supre komenciĝis ĉi-paĝoj en 2004,
kiam mi startis ilin. Ve, ne plu ili aplikeblas.
La bildo montras la ĉefajn individuojn
respondecajn por insulto
al Usona konstitucio - kaj al nia inteligenteco;
respondecajn por neforigebla malhonoro de Usono.
Kun doloro kaj honto mi devas proponi kiel antaŭparolo komenton de Vaclav
Klaus el Ĉeĥio, Prager Zeitung, 28 April 2010.
La danĝero por Usono manifestiĝas ne en [uzurpulo kaj ŝtelisto]
Barak Obama (Soetoro/Soebarkach/Bounel) mem, sed en usona civitanaro
"kapabla" konfidi prezidentecon al ĉi tia persono. Estos multe
pli facile limigi kaj retrofari la misagojn de la prezidenteco de Obama, ol
restaŭri la necesajn sencon kaj konsider-kapablon de la koruptita
elektantaro, dezirinta havi ĉi tian prezidenton. La problemo estas pli
profunda kaj multe pli serioza ol s-ro Obama - unu el simptomoj de la malsano
de Usono. Agnoskante kulpon de princo de la stultuloj, ni ne preteratentu la
vasalojn kiuj faris lin princo. Respubliko eble povas elvivi post iu obama, kiu
estas fin-fine nur marioneto. Estas malpli probabla elvivi post tia stultularo
kiu faris lin ilia prezidento.
"Muslima frataro" penetris la administracion de Obama (kaj eĉ
tiun de CPAC, t.e. la "gisto" de la "konservativuloj").
Tiuj ĉi 6 islamanoj are operativuloj de la "Muslima frataro",
kaj ili atingis la pozicion de forta influo en la koridoroj de Usona politiko.
Tri tipoj de homoj: |
Three types of folks:
Those which make it happen; Those which watch it happens; Those which wonder what happens;
And (specifically for these days)…
Those which deny what happened. |
La mondo |
Esperanto |
Islamo: |
Seksa perversemo |
Antaŭvido far
Vladimir Ufland en 1958 |
Bonvenon!
(2004) Bonvenon al la novnaskita ĵurnalo, planita kiel periodaĵo, sed
dume neregula kolekto de artikoloj, traktantaj la modernan politikan situacion
en la mondo kaj en Usono. Ordinare oni atendas ke politika rezonado estas
partizana. Malkiel traktado en scienco, rezonado en politiko kvazaŭ nepre
(neobjektive) esprimas interesojn de unu koncerna partio. Kaj malkiel en
scienco, oni eĉ ne supozas ke la vero ekzistas, des malpli oni emas serĉi
ĝin.
Tia "cinika" koncepto trivialigas politikan verkadon: ni celu ion pli
objektivan, ol nur tirado de littuko siaflanken. Tio tamen ne signifas "ĉiesecon":
la legantaro ja devas almenaŭ agnoski iujn samajn bazajn premisojn. Por
ne plu konfuzi la legantojn, ni indiku tuj la platformon de ĉi-paĝoj,
kiu estas konservativa kaj dekstra. Tio sonas iom nebule aŭ eĉ forpuŝe
por iuj, sed estas malfacile trovi la ĝustan terminon en la moderna
politika terminaro, kiu pozitive esprimas la necesan direkton. Ekzistas pli
precizaj terminoj por tio, kio ni ne
estas, kion ni certe kontraŭas (ekzemple komunismo, egaligismo,
maldekstremo, islamo-faŝismo). La nomo "Malruĝa
rondo" de Yahoo-forumo trafe esprimas ĝian malcelon.
Pozitiv-sence la platformo de la ĵurnalo estas:
Laŭ
la penso de Alex Tarn,
ni ne devas sekvi la truditan far la maldekstruloj klasigon, kiu faras nin
"dekstruloj" kun iu ofenda tono. Tio, kion ili nun nomas
"ekstrema dekstrismo", estis ĝenerala memevidenta normo antaŭ
nur 100 jaroj. La "normo" estis rekoni la homan rajton de propraĵo
kaj posedo de fruktoj de sia laboro, ne avidi atingojn de aliaj, kaj ne celi la
"egalecon de rezultoj" ("egaligon",
"redistribuon" de la fruktoj). Tiuj ĉi principoj simple sekvas
el la Dek Ordonoj - la fundamento de la Okcidenta mondo. Ni devas eviti la
marksisman klasigon kaj ilian terminaron kiel "kapitalismo" por io
kio simple estas normala - kaj fakte la plej sukcesa el ĉiuj homaj
eksperimentoj. Estas ni kaj nia pensado normala, malkiel tiu de
"progresemuloj" kaj maldekstruloj.
Jen la "aksiomaro" (kvankam ne tiel ekzakta kiel en matematiko). Do ĉi-loke
iuj legantoj jam povas decidi, ĉu plulegi aŭ elsalti kaj envagoniĝi
alidirekten. Ankaŭ por verkemuloj do estas la orientigilo: respondoj,
leteroj, aŭtoraj kontribuaĵoj kaj la tradukoj tre bonvenas, se ili
pli-malpli baziĝas je la indikita platformo.
La celoj.
(2004) Kial krei ankoraŭ unu novan ĵurnalon? Jen almenaŭ tri kaŭzoj.
Unue, aŭtoroj kaj legantoj respektantaj la nomitan platformon havos por si
ejon. En esperantujo nun ekzistas aŭ absolute politike-sterilaj periodaĵoj,
aŭ maldekstremaj. Mia antaŭa sperto kiel aŭtoro pruvis, ke
provoj kunlabori kun la lastaj sensencas.
Defio tamen estos trovi sufiĉe da kapablaj verkemuloj: ĝuste tio ĉi
determinos kiel vivkapabla estos la "novnaskito".
Tamen kial limigi sin nur al originale verkitaj artikoloj? Mi regule vidas
multege da brilaj politikaj artikoloj en la Angla. Kiel bone estus se almenaŭ
parto da ili estus tradukataj al Esperanto? Jen kelkaj el tiuj fontoj:
Defend Our Freedom Foundation
World Net Daily
Front Page Magazine
Jewish World Review
Do la dua kaŭzo estas laŭeble regule aperigi esperanto-tradukojn de
plej bonaj nacilingvaj politikaj artikoloj.
La ĉefaj
temoj
La nuno kaj la dudeka jarcento estas periodo de senprecedence kompresita historio, karakterizata de ĝiaj "natur-skalaj" soci-eksperimentoj kaj industrinivela brutaleco. Neimageble, por iuj homoj ene de unu vivo lokiĝis:
Evidente
estos la konstanta temo pri persista mutacianta infekto de socialismo,
elvivinta la kolapson de la socialisma sistemo. Malgraŭ la katastrofa
politika kaj ekonomia fiasko ĉie, kie socialismaj ŝtatoj ekzistis, ĉi-ideo
eskapis internacian kondamnon, ne pereis kaj plu disvastiĝas sabotante la
okcidentajn landojn. En tiu ĉi sabotado ĝi alianciĝas kun vasta
spektro de politikaj ekstremistoj kiel anarĥiistoj, feministoj, kaj eĉ
islamistoj. Alianco estas taŭga kun iu ajn kiu batalas kontraŭ Usono,
Israelo, kapitalismo, Juda aŭ Kristana religioj kaj la tradicioj bazitaj
sur ili. Oni penas elimini la nociojn mem de bono kaj malbono
tiel en politiko, kiel en kulturo. Disfloras dekadenco, malĉasteco,
politikaj movadoj de sekse obseditaj perversuloj.
Jen la plej fundamentaj problemoj. En tiu ĉi kunteksto temos pri speciala
rolo de Usono, kaj ankaŭ pri Israelo.
(Israelo troviĝis en la "centro de la ŝtormo"- islamisma
milito - dum jardekoj, kiam la cetera mondo ankoraŭ restis konsumita per
la malvarma milito).
Nek la
amaskomunikiloj, nek la politikistoj dume kuraĝas agnoski, ke la nova
mondmilito (la kvara) de la islam-faŝismo kontraŭ la okcidenta mondo
jam komenciĝis. La atakoj dume estas sporadaj, kaj ili manifestiĝas
en sabotadoj, teroragoj de islamistoj en diversaj lokoj de la mondo, kie nur
eblas organizi ilin.
Tia do estas abomena faŭko de nuntempa islamismo, kaj ne plu nur en ĝia
propra "bredejo" (islama landaro). Iam Jud-Kristana, Eŭropo
rapide fariĝas "Eŭrabio". Vidu la forumon de Jamie Glazov
en "Frontpage Exclusive": Politika sciencisto Bat Ye'or diskutas la
Arabigon kaj Islamigon de Eŭropo (en la
angla).
La centra figuro en tiu ĉi procezo estas Francio. La libro de Bill Gertz
"Treason"
(Perfido) aldonas multe da freŝaj faktoj kaj esence kompletigas la grandan
bildon. Vendado de novaj armiloj kaj licencitaj teknologioj al reĝimo de
Saddam Hussein estis la lastaj strekoj de ĝia perfido, kaj partopreno en
la friponaĵo "Oil for food" ("Nafto por manĝaĵo")
de UN - la antaŭlasta. Tamen eliro el la familio de la Okcidentaj
liberemaj landoj kaj kontraŭ-usonismo komenciĝis jardekojn antaŭe.
Mi memoras ek de mia juneco kiel Sovetio ĝoje salivis: jen Francio (dum
Gen. DeGolle) eliris el la milita strukturo de NATO, jen ĝi sola kontraŭstaras
Usonon kaj havas multmilionan komunistan partion!
Nun do Francio gvidas Eŭropon plenmarŝe al "dhimitudo" (angle Dhimmitude) - duonsklava stato de
neislamanoj en islamaj landoj. La "ideo" ŝajne ne kaŭzas
reziston kaj eĉ estas bonvena por iuj. Jen ĝi inspiris italajn modistojn,
kiuj proponis elegantan islamstilan vizaĝkovraĵon por virinoj en la
nova sezono. Tiutempe brita esploristo "remalkovras", ke Shakespear
envere estis sufi-islamano, dum iuj el anglaj aristokratoj konvertiĝas en
Islamon.
En Svedio oni ĵus "reinventis"
varianton de la mez-epoka ... "ĉastec-zono" por virinoj! Nun
tamen ĝi rolos kiel (ioma) protektilo kontraŭ atencoj perforti
svedajn virinojn far islamaĉa huliganaro, tiom abunda en Svedio (kaj tuta
Eŭrabio).
La protekto konsistas en tio, ke atakanto bezonos uzi nepre du manojn samtempe
por malbutonigi la zonon (!), tiel ke la viktimo havos iom pli da eblecoj
rezisti! Rezisti! Kiom ne-sens-eme kaj ne plurkultureme flanke de la Svedinoj!
Anstataŭ ĉaste vesti sin en vizaĝsakon propre kaj dece, kaj
montri veran toleremon, la svedinoj rasisme insistas pri sia heredita (kvazaŭ)
kulturo aspekti nemodeste, kiel putinoj! Kaj kiel putinoj, ĉu entute ili
rajtas rezisti?! Des pli rezisti selekteme, rasisme?
Jen Britoj: tiuj montras veran toleremon. Iliaj bankoj nun malpermesas donaci
al infanoj la tradician ŝpar-monujon pork-forman. Porko, oni sciu, estas
"nepura besto", oni sciu, kaj iuj islamaj piranjoj povas ofendiĝi...
Kaj en la hospitaloj... Rigardu la dekstran foton.
Jen dhimitudo... Kaj jen komplezaj Britoj, envere "kafiroj" (tio
estas, subklasaj neislamanoj).
Jen dhimeco, servuteco (ĉi-kaze propravola servuteco), preskribita
por loĝantaro sub islama potenco, kiu persiste nekonvertiĝas al la
"plej vera kredo".
Islamo kiel Troja ĉevalo jam estas ene; ni prefere reagu, dum ne iĝis
tro malfrue.
Hej, vi, dhimuloj: vekiĝu! Vi dume (dume!)
estas la plimulto en via domo. En Aŭstralio oni jam komencis ion kompreni,
kaj oni jam instruis unuan lecionon al la el-Pakistanaj "migruloj",
nekontentaj pri "nemodesteco" de Aŭstralianinoj.
Montru fin-fine vian virecon: ne plu estu toleremaj! Ne plu toleru "vizaĝ-sakojn"
sur viaj stratoj! Estu vi, kiuj ne toleru ilian Mekan aspekton: deŝiru
iliajn maskojn!
Ekspliku al ili, ke porko estis MOHAMMEDO, ilia falsa profeto! Ili mem
Mohammedanoj ĉi tie estas porkuloj. Montru al ili direkton al Meka per
forta pugbato kaj per meza fingro!
Ekfieru pri nia civilizacio, Jud-Kristana civilizacio. Ekfieru pri niaj kuraĝaj
virinoj, relegu la verkojn de Bat Ye'or, Oriana Fallaci, Brigitte Bardot, Yashiko Sagamori, kaj plej laste
de Elena Chudinova, la aŭtoro de "La moskeo de Pariza
Di-Patrino" (tiuj el vi kiuj scipovas la Rusan). Legu eseon de kuraĝa
hispano Rodrigues (via juĝisto), kaj
de klarvidulo Eric Hoffer, via Profeto.
Islama mal-civilizacio estas granda plago. Jen plej simpla vid-pruvo de ĝia
subeco kaj absurdeco:
Do kia estos nia futuro:
jena? |
aŭ jena? |
Dume la respondo de liberaluloj (kaj
"liberastoj") estas ve, struta...
Infanoj! Ripetu kun mi la
brilan Ĵuron de morala fideleco al Usono far Dr. Jack Wheeler: |
Milito estas malbona, tamen ne plej malbona el ĉio; disfalo kaj degenero de moralo kaj patriotismo, kiam oni ekpensas kvazaŭ nenio indas ke oni militu por ĝi, tio estas eĉ pli malbona. Homo kiu ne havas pri kio zorgi pli ol pri sia farto, estas mizerulo sen iuj ŝancoj prezervi sian liberecon, ĝis aliaj, pli bonaj homoj faros tion por li. John Stuart Mill |
Jen skize la temaro, kiu laŭbezone
vastiĝos.
Novaĵoj
Marto 2021. Libera parolo laŭ
UEA (kaj kamarado Kruŝĉev): ni havas ĉiujn rajtojn
promocii tutmondismon, kaj ni ne havas nek devas havi iujn rajtojn kritiki ĝin.
Septembro 2020. Manifesto de
blankuloj.
Junio 2020. Perfida dulingvigo de
Usono (ne fare de Esperanto).
Novembro 2019. Neŭtraleco ... en
oficialaj rilatoj kun perfiduloj - pri kooperado de UEA en la insida
plano de tutmondiĝo (la Nova Monda Ordo).
Aprilo 2019. Malfermita letero al la Prezidanto de UEA pri
kooperado de UEA en la insida plano de tutmondiĝo (la Nova Monda Ordo).
Biologia bazo de mensogo, Adiaŭ Eŭropo, La Interna ideo kaj ekstera politiko.
Marto 2017. Mia lasta raporto pri ĉiuj
aspektoj de neleĝeco kaj friponeco de Obama kaj 2008-2016 uzurpado.
Se
ne estas leĝo, ne estas civilizacio
(Prof. Victor Davis Hanson)
Decembro
2010. Parolo de Geerd Wilders
kaj Miaj
komentoj
Aprilo, 2009. Mi longe skribis
nenion. Mi hontis skribi ion. Mi hontis pri tio kio okazis en Usono.
Antaŭ la elekto de novembro la 4a mi distribuadis
alvokon kiel tiu ĉi de Melanie Philips:
"Pinĉu vin: ĉu ne koŝmara sonĝo tio ĉi estas?
Marksista radikalo kun nomo Hussein, edukita, starigita, inspirita, puŝita,
financita, ĉirkaŭita per amikoj tiaj kiel nigrulaj rasistoj,
revoluciaj marksistoj, nepentintaj teroristoj, malamikoj de Usono (kaj de
Israelo), ĉikaga bandito Rezko kaj koruptita guberniestro - nur je unu paŝo
de la prezidenta fotelo de Usono".
Estas oficiale konata, ke ambaŭ liaj patroj estas islamanoj, ke li estis
Indonezia civitano kaj definitive ne estas hereda (natural born citizen)1 civitano de Usono. Lia dosiero estas
fermita kaj la fontoj de financado kvinoble superas buĝeton de prezidentaj
kampanjoj kiuj iam ajn ekzistis.
Do, ankoraŭfoje jen realec-kontrolo: eksa (eksa?) islamano kun duobla
islama nomo Barak Hussein, kun 25-jara kontinua sperto de kunlaboro kun
maldekstrul-komunismaj kaj nigrul-rasismaj organizaĵoj estas ĉe la
sojlo de la plej alta posteno de la Jud-Kristana (90% Kristana!) supernacio -
la gvidanto de la libera mondo.
Ve, tio ĉi ne plu estas antaŭelekta retoriko. Tio ĉi nun fariĝis
la terura realo, kies konsekvencoj jam manifestiĝas...
Jen raporto dediĉita nur al
konstitucia krizo de Usono: "Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma
aventurismo" (Kaj jen la Rusa versio). Sunlumo
estas plej bona desinfektigilo (Juĝisto Louis Brandeis).
Nu kaj se la konstitucia flanko de la afero ŝajnas al vi tro teda, kaj
la paĝo - ne sufiĉe ilustrita, jen por vi pli vidinda flanko de la sama afero.
(Julio, 2009).
1 "Natural born citizen" - hereda civitano de
Usono estas intence konfuzita nocio, por kiu malfacilas trovi ekzaktan difinon
eĉ en TTTeja serĉado. Ĝi estas uzita en la Konstitucio de Usono
(Artikolo II) kiel nepra kondiĉo por prezidenta kandidato, kaj ĝi
klare distingiĝis dis de ordinara covitaneco. En la tempo de verkado de la
Konstitucio ĝi estis memevidenta, konfirmita en la internacie konata
enciklopedio de juro "The Law of Nations"
(1758) far Emerich de Vattel.
Tie la nocio "Hereda civitaneco" (ĉapitro 19, §212)
baziĝas je duobla kriterio: ke ambaŭ gepatroj estu la civitanoj kaj
la naskiĝo okazu en la koncerna lando. La lasta precedenco kiam oni
aplikis ĉi-difinon estis Senata rezolucio 511 en 2008, ke senatoro McCain
ja envere estas hereda civitano.
Ofte "Natural born citizenship" estas
konfuzita kun
§1401 of the US Code "Nationals and citizens of United States at
birth" (Usona Kodo "Usonanoj kaj civitanoj de Usono rezulte
de naskiĝo"). Kvankam la vortoj ŝajnas similaj, §1401 difinas
nur ordinaran civitanecon inklude tiel supraĵan kiel "ankraj
beboj" (naskitajn al kontrabandaj loĝantoj aŭ gastoj de la
lando), §1401(a).
La Konstitucio tamen klare ekskludas ordinaran
civitanecon por esti prezidento ĉar la Konstitucio rezervis specialan
(tiel nomatan "geavan") ekskludon por la Patroj-Fondintoj mem. Estas
evidente, ke dum tiu generacio neniu ankoraŭ povas esti hereda civitano: ĉiuj
estis nur ordinaraj civitanoj.
Foto-humuro
Barry Rubin, Marto 11, 2008
Radikaluloj de la Mez-Oriento [simple "islamanoj"] refaris la
internacian regularon tiele ke perdi por ili ne eblas: aspektas, kvazaŭ
nenia reago kontraŭ ili estas aplikebla.
La Okcidento fakte eĉ ne konscias ke io tia okazas. Islama propagando
konvinkis multajn, kvazaŭ nia cedo "helpos transformi ilin".
Ilia malpacemo igas nin pensi, ke se ili ne volas kompromisi, ni devas fari
tion.
Jen nova regularo, en kiu "ni" reprezentas organizaĵojn kiel
Hamas, Hizballah, Irano, Irakaj sabotuloj, al-Qaida, Sirio, Talibano kaj
similaj. Ili ne estas tute samaj, nek ili nepre estas en alianco. Tamen ili
sekvas la saman regularon tute malsimilan al tiu, laŭ kiu oni ordinare
faris internaciajn aferojn.
* *
*
La analizo supre ŝajnas esti pesimisma, sed ĝi ne estas tia. Dum vere
longa konflikto ilia teknologia kaj organiza (?) malforteco kune kun nerealisma
ideologio kaŭzos neeviteblan malvenkon. Ili estos venkitaj eĉ se ili
neniam kapitulacos.
Ili povas murdi homojn, sed ne subigi sociojn kiuj volas kreski, prosperi kaj
elvivi. La ŝlosiloj por sukcese respondi devas esti nia firmeco kaj
kompreno de la realo. Refrazinte Francis Bacon kaj Franklin Roosevelt,
"Estas nenio por timi - krom timo mem kaj naivkredemo.
* *
*
Farinte tian brilan skizon de la malamika pensado kaj psiĥologio, la aŭtoro
tamen tute misas kelkajn gravegajn faktorojn de la realo. Tiu "nerealisma
ideologio" - islamo - troviĝas en stato de milito kontraŭ la
aliaj jam dum 1300 jaroj: iam iom venkita, sed ne kapitulacanta. Fakte eĉ
revenkanta.
La plej baza ellasita fakto estas tio, ke la komercanta Okcidento havigis al
sia malamiko ne malpli ol triliono da dolaroj de naftomono, kaj tiu ĉi
potencigo de la malamiko plu daŭras. Ĉi tiu mon-potenco - samkiel
energio en fizika senco - ne povas malaperi aŭ mem disipiĝi. Ĝi
estas potencega armilo en manoj de nia malamiko jam uzata kaj uzota kontraŭ
ni. Mi detale analizis tion en aparta artikolo: en angla
kaj rusa.
(Februaro 2008)
Karaj Serbaj patriotoj!
Jen la malĝoja momento, la dua en mia vivo, kiam mi
hontas pri mia lando Usono. Unue tio estis en 1999, kiam malmorala prezidanto
Clinton igis la landojn de NATO ekmiliti kontraŭ Serbio kvazaŭ por
protekti islaman loĝantaron de Kosovo. Usonaj aviadiloj (urĝe
re-markitaj por NATO) ekbombadis Serbion, murdinte du milojn da loĝantaro
rekte, detruinte pontojn, trajnojn, elektroprovizadon, kio kaŭzis morton
de ankoraŭ miloj nerekte. Tiele ili repagis al Serboj, kies gepatroj
savadis usonajn pilotojn dum la dua mondmilito (kaj kiam islama loĝantaro
volontulis por Hitler).
(Legu plu)
Decembro 2007
Rigardu ĉi-prezentaĵon: iuj jam vekiĝis en Eŭropo!
Mi
longe ne aperigis ion ne tial ĉar tute ne estis novaĵoj: novaĵoj
estis, sed jam rutine-kutime malesperaj. Malesperaj kaj hontaj por mia lando,
kiu colon post colo cedas la grundon al "leĝa" islama invado.
Honton al ni, se eĉ ne unu kongresano neis la rezolucion kiu omaĝis
Ramadanon! Honton al la posedantoj de 101-etaĝa Imperia Ŝtat-Domo
(kiu re-iĝis la plej alta en Nov-Jorko post la detruo de la ĝemel-turoj)!
Kiu povus imagi je la 2001/9/11, ke nure post 6 jaroj la posedantoj de la
trialoke altega domego bonvolos celebri Ramadanon per verda nokta iluminado de
sia propraĵo! Estas vominda vidi tion ĉion.
Subita agrabla novaĵo venis el ne plej probabla loko.
La 18-19 de oktobro pli ol 70 organizaĵoj kunvenis al la Eŭropa
parlamento por krei la planon por 14 landoj kiel rezisti kontraŭ kreskanta
islamiĝo de iliaj landoj. La ĉefparolantoj estis tiaj eminentuloj
kiel Bat Ye'or, la aŭtoro de "Eŭrabio" kaj
"Dhimmitudo", kaj Robert Spencer, la aŭtoro de "Religion of
Peace, Why Christianity is and Islam Isn't" (Religio de paco: kial
Kristanismo estas tia, kaj Islamo ne).
Inter la aliaj gravaj parolantoj estis tiaj kiel David Littman, Dr. Arieh Eldad
- membro de la Israela Parlamento, Dr. Patrick Sookhdeo - la direktoro de la
Instituto por studoj pri Islamo kaj Kristanismo, kaj aliaj. Multaj partoprenis
pere de interreta sistemo de virtualaj konferenco webex.
Armando Manocchio de la Itala organizaĵo Una Via per Oriana ("La vojo
por Oriana") prezentis premion al Bat Ye'or honore de Oriana Fallaci,
inklude 5,000 Eura stipendion por junaj ĵurnalistoj.
Jen listo de landaj reprezentantoj kiuj raportis pri la nivelo de islamiĝo
kaj ĵihadismo en iliaj landoj, kaj pri aktiveco de civitanoj por protekti
la konstitucian liberecon kaj suverenecon.
Aŭstrio: Elizabeth Sabaditsch-Wolff
Belgio: Filip Dewinter
Ĉeĥa Respubliko: Matyas Zmo
Danio: Lars Hedegaard
Finlando: (kaŝite de publikigo)
Francio: Nidra Poller
Germanio: Stefan Herre
Italio: Adriana Bolchini Gaigher
Nederlando: Dr. Johannes J.G. Jansen
Norvegio: Jens Anfindsen
Romanio: Traian Ungureanu
Svedio: Ted Ekeroth kaj Reinhard
Svislando: Dr. Arnaud Dotezac
Britio: Gerard Batten
El ne-Eŭropaj landoj estis reprezentantoj de Kanado, Israelo kaj
Usono.
Dum la reg-elitoj plu kaj plu-perfidas siajn landojn, la popoloj mem vekiĝas.
Ja kio se ne perfido estas deklaro de la onta reĝo de Britio, ke la
miljar-longa krona moto "Defendanto de la Kredo" (Kristana kredo)
devas esti ŝanĝigita je "Defendanto de Kredoj" (por "ĉirkaŭpremi"
kiun? Jes, tio komenciĝas je "i"). Kaj princino de Nederlando ne
hontis diri, ke Nederlando ne plu ekzistas, fariĝinte nur eta feliĉa
membro de la "granda homa familio". Bonŝance ordinaraj "fiŝoj"
de Eŭropa akvario montras pli da prudento. Ili bone komprenas ke
"familio" kun piranjoj apenaŭ povas esti feliĉa. Do vekiĝu,
Eŭropo! Rememoru ke vi estas posteuloj de Karlo la
Martelo.
Januaro, 2007:
Manko de civilizacia memcerteco
Jack Wheeler, To the Point News, 2006/12/29 (angle)
Fizikisto J.B.S.Haldane (1892-1964) diris: "La universo estas ne nur pli
artifika ol ni supozas, sed pli artifika ol ni kapablas supozi".
Tamen pli embarasa por mi estas ne malkapablo de nuklea fiziko ekspliki la
sub-atomajn partiklojn, sed tio kio okazas en flughavenoj.
Jen mi atendas en la vico por surbordiĝi en nekredeble komplikan maŝinon,
kiu levos min kaj centojn da aliaj je dek kilometroj supren, kaj post kelkaj
horoj sekure malsuprenigos nin kelk-mil kilometrojn aliloke - la superega
atingo de la menso kaj la civilizacio. Tamen antaŭ kelkaj minutoj mi devis
malvesti miajn ŝuojn kaj toleri ke oni konfisku mian dentopaston pro
minaco, ke iuj proto-homidaj barbaruloj ĉantantaj "Allahu akbar"
volas detrui ĉi tiun atingon.
Embarasiga estas tio, ke la civilizacio kapabla je tiu ĉi supera atingo
toleras la proto-homidojn eĉ unu piko-sekundon.
Tiel ni venis al la problemo, kiu estos plej aktuala en 2007, kaj kiu
determinos nian estontecon: la (manko de) memcerteco de la civilizacio.
Eĉ ne temas pri kvazaŭ "kolizio de civilizacioj". Nia
civilizacio troviĝas en morta batalo kontraŭ subhoma barbarismo.
Kontraŭ uloj kiuj kredas je bordelo en paradizo, kien ili trafos se ili
eksplodigos sin cele murdi laŭeble pli da virinoj kaj infanoj. Kontraŭ
analfabetuloj kiuj kapablas ĉanti nur unusolan neinteligentan libron kiun
ili ne komprenas. Kontraŭ uloj kun groteske torditaj malhumanaj animoj
plenaj de malamo, kaj kies plej granda deziro estas vivi en la 7-a jarcento.
Kaj ni ne kondamnas ilian primitivan ideologion, nek filtras ilin for de
flughavenoj, nek fermas iliajn moskeojn predikantajn ĵiĥadon, nek
forpelas ilin el la lando por ĉi tia predikado, nek ni diras ke ni
nukle-detruos ilin je la mallum-epoko kiun ili mem aspiras, se ili ne rezignos
de iliaj planoj kaj mem ne lasos nin. Kaj ĉu ĉio tio estas ĉar
ni zorgas ne ofendi iliajn sentojn kaj ke oni ne nomu nin
"islamofobaj"?
Tio nomiĝas kolapso de la civilizacia memcerteco, kaj ankaŭ
memmortiga masoĥismo. (Plue
angle)
Kiel la Okcidento povas esti venkita
Daniel Pipes, New York Sun, 2006/12/26 (angle)
Venkinte la faŝistojn kaj komunistojn, ĉu la Okcidento povas venki
islamistojn?
Unuarigarde la milita supereco de la Okcidento ŝajne garantias la venkon.
Eĉ se Tegerano akiros nukleajn armilojn, islamistoj havas nenion similan
al armilaro de la Akso dum la Dua mondmilito, aŭ kiel eks-Soveta Unio dum
la "malvarma milito". Kion islamistoj havas kompare al Wehrmacht, aŭ
al la Ruĝa Armeo? Aŭ al SS aŭ Spetznaz? Gestapo aŭ KGB? Aŭ
ĉi-kaze al Auschwitz aŭ gulag?(1)
Tamen sufiĉe multaj analizistoj inklude min rekonas, ke la problemo ne
estas tiom simpla. Islamistoj (difinitaj kiel tiuj, kiuj postulas, ke ĉiuj
vivu laŭ la sanktaj leĝoj de Islamo, laŭ Ŝario) povas
sukcesi pli ol la antaŭaj totalistoj. Islamistoj eble eĉ povas venki,
kaj jen kial. Kiom ajn potenca estas okcidenta "aparataro", la
"programaro" havas kelkajn potenciale fatalajn "cimojn".
Pacifismo. Inter la klerularo ekdominis konvinko kvazaŭ "neniu
milita solvo eblas" por iu ajn problemo. Oni aplikas ĉi-mantron
reference al ĉiu problemo de la Mez-Oriento (Lebano, Irako, Irano,
Afganistano, Kurdoj, kaj Islam-Israela(2) konflikto). Tamen tiu ĉi
"pragmatika pacifismo" preterrigardas faktojn, ke militaj solvoj
abundis en la moderna historio. Kio alia se ne militaj solvoj estis malvenkoj
de la Akso, de Usono en Vjetnamio, de Sovetia Unio aŭ Afganistano?(3)
Mem-malamo. Signifa parto de iuj Okcidentaj landoj - precipe en Usono,
Britujo, Israelo - kredas kvazaŭ iliaj propraj registaroj estas fontoj de
malbono, tiel ke la terorismo estas kvazaŭ puno por la antaŭaj pekoj.
Tiu ĉi sinteno: "ni ekvidis la malamikon, kaj ĝi estas ni
mem", anstataŭas adekvatan reagon per io kiel pacigado, inklude
pretecon rezigni de ĉiuj siaj propraj tradicioj kaj atingoj. Maldekstruloj
kiel Robert Fisk aŭ William Blum celebras personecon de Bin Laden.
Mem-malamantaj okcidentuloj estas neproporcie gravaj ĉar ĝuste ili
formas opiniojn en universitatoj, amasmedio, religiaj institucioj, kaj arto.
Ili rolas kvazaŭ islamaj help-"muĝahedoj" ("militistoj
de Alaho")(4).
Senzorgemo. Malekzisto de impresaj militiloj flanke de islamistaro
inspiras ignoremon en multaj Okcidentanoj, precipe en maldekstruloj. Tio estas
simpla rekoni la tradician militon kiel virojn en uniformoj, militŝipoj,
tankoj, aviadiloj, kaj sangoverŝaj bataloj por lando kaj ĝiaj elfosaĵoj.
Tamen tiel nomata malsimetria milito kontraŭ radikala islamo ŝajnas
iluzia. Porkartonaj tranĉiloj (de la 9/11) kaj eksplodzonoj malfaciligas
por ni percepti tian malamikon kiel danĝeran kontraŭulon. Kun
personoj kiel John Kerry, tro multaj emas ignori terorismon kvazaŭ
bagatelan ĉagrenon.
Tamen islamistoj posedas terurajn kapablojn ekster la limoj de malgrandskala
terorismo:
La pacifismo,
mem-malamo kaj senzorgemo plilongigas la militon kontraŭ la
radikala islamo kaj kaŭzas ekscesajn perdojn. Nur post sperti katastrofan
pereon de homoj kaj havaĵo la Okcidenta maldekstrularo eble kapablos
superi sian triopan difekton kaj rekoni la skalon de la minaco. La civilizita
mondo tiam supozeble venkos, tamen malfrue kaj je pli alta prezo ol necesis.
Se islamistoj iĝos prudentaj, evitos amasan detruon, kaj se anstataŭe
ili sekvos laŭleĝan, politikan, neperfortan vojon, kaj se ilia movado
restos same vigla, estas malfacile imagi kio povos haltigi ilin.(5)
____________________________
Piednotoj de Alexander Gofen
(1)SS - elitaj trupoj de Nazioj precipe por ekstermo-taskoj;
Spetznaz - elitaj trupoj de nuntempa Rusio; Gestapo - sekreta polico de Nazioj,
KGB - tiu de eks USSR; Auschwitz - unu el plej fifamaj kaj plej grandaj
ekstermejoj de Nazioj; gulag - sistemo de centoj da pun-laborejoj dum
Lenin-Stalin-epoko en eks USSR.
(2) La aŭtoro uzas esprimon "Arab-Israela konflikto":
ne pro misrigardo (li estas eminenta fakulo en la kampo), sed ĉar en la
angla ĉi-kunmetaĵo enradikiĝis. La konflikto estas inter
Islam-Palestino kontraŭ Israelo (mallarĝe), kaj Islamlandoj de
Mez-Oriento kontraŭ Israelo (pli larĝe). Tiuj inkludas ne-Araban
Iranon. Male, Araboj-Kristanoj ne militas kontraŭ Israelo.
(3) La aŭtoro eble intence miksas malsame solvitajn
milit-problemojn: solvitaj kaj sukcese kaj malsukcese. En la Dua mondmilito la
Akso estis venkita dank' al grandega peno kaj per uzado de la tuta potenco de
la Aliancanoj. Male, dum Vjetnamia milito la doktrino de Usono estis uzi nur
limigitan kaj nur konvencian potencon helpante Sud-Vjetnamion kontraŭstari
ekspansion de socialismo. Se ne tiu falsa doktrino, kaj se sufiĉus la volo
kaj motivado, Usono povus neniigi ambaŭ la Nordon kaj la Sudon nur per
aviad-bombado. La volo mankis interalie sekve de perfida maldesktrisma ŝimo
de la 60aj kies plej abomena figuro estis aktorino-perfidulino Jane Fonda. Eĉ
tiel, Usono nek fakte, nek protokole estis venkita: Usono foriris akorde al la
Pariza kontrakto, laŭ kiu la Nordo devus ĉesigi militon kontraŭ
la Sudo. Sed apenaŭ Usono foriris, la komunistoj tuj rompis la kontrakton,
englutis la Sudon, tiel ke proksimume 750,000 Sudvjetnamianoj mortis fuĝante
aŭ estis murditaj. La Usona registaro perfidis ilin (subpreme de siaj
internaj maldekstraj malamikoj). Usona registaro perfidis eĉ siajn
militkaptitojn, kiujn Vjetnamiaj komunistoj tenis kaj torturis ĝis 8
jarojn post tiu packontrakto. La Usona registaro facile povus kaj devus
aerbombe ruinigi Nord-Vjetnamiajn urbaĉojn por ĉiu tenata Usona
soldato, sed Usono "fermis la okulojn" je ĉiuj rompoj de la
packontrakto.
Iom simile, ankaŭ Sovetio ne estis venkita en Afganistano. Evidente
Sovetio havis sufiĉe da potenco por plene neniigi tiun landon, sed
fin-fine propravole foriris de tie, prikalkulante diversajn faktorojn.
Do militoj certe solvadis problemojn en pasinteco, kondiĉe se la militanto
ne estas paralizita per interna sabotado kaj "anim-serĉado". Eĉ
pli grave, ne eblas nek decas eviti militon trudatan far malamikoj. Tiam
"eviti" signifas kapitulaci, kaj propagandi pacifismon signifas helpi
al la malamiko.
(4) La neimagebla alianco de ateista maldekstrularo kaj radikala
islamaro estas bonege priskribita en la libro de David Horowitz "Unholy
Alliance" (Malsankta alianco).
(5) Tiurilate vidu la artikolon Rano en kaldrono
Septembro, 2006
El parolo de Prezidanto Bush, 2006/09/04
...Mi scias, iuj en nia lando aŭdas la vortojn de la teroristoj, sed
esperas, ke tiuj ne intencas, aŭ ne povas fari kion ili diras. Tamen la
historio instruas nin, ke subtaksi vortojn de malbono de ambiciaj personoj
estas terura eraro.
En la fruaj 1890j ekzilita juristo publikigis broŝuron
"Kion fari?", en kiu li prezentis planon por aranĝi komunistan
revolucion en Rusio. La vortojn de Lenin la mondo ne atentis, paginte teruran
prezon. La Sovetia Imperio establita far li murdis dekojn da milionoj, kaj
kondukis la mondon al la rando de termo-nuklea milito.
En la 1920j malsukcesa Aŭstria pentristo aperigis
libron, en kiu li eksplikis la intencon konstrui Arian super-ŝtaton en
Germanio venĝante Eŭropon, kaj ekstermi la Judojn. La vortojn de
Hitler la mondo ignoris paginte teruran prezon. Lia nazia reĝimo murdis
milionojn en gasumejoj, kaj ekflamigis la mondomiliton, en kiu ĝi estis
venkita je terura prezo de homaj vivoj...
La oficiala pardonpeto
El Danlando al la Islama
mondo, simple dirita "Ni bedaŭras!"
Ni bedaŭras,
ke ni donis al vi rifuĝeojn kiam milito pelis vin for el via lando...
Ni bedaŭras ke
ni prenis vin, kiam aliaj forpuŝis vin...
Ni bedaŭras ke
ni disponigis por vi eblecojn lerni por havi bonan kleron...
Ni bedaŭras ke
ni donis al vi manĝon kaj hejmon, kiam vi havis nenion...
Ni bedaŭras ke
ni permesis al vi unuiĝi kun viaj familioj kiam viaj hejmolandoj iĝis
ne plu sekuraj...
Ni bedaŭras ke
ni neniam igis vin labori dum NI pagis viajn fakturojn...
Ni bedaŭras ke
ni provizis al vi preskaŭ SENPAGE loĝejojn, telefonojn, interreton, aŭtojn,
lernejojn por viaj 10 infanoj...
Ni bedaŭras ke
ni konstruis por vi moskeojn por ke vi povu adori vian religion en nia Kristana
lando...
Ni bedaŭras ke ni neniam igis vin lerni nian lingvon dum 30 jara restado...
Do de ĉiuj Danoj al la tuta Islama mondo:
Iom modifita statuo de sinjorino Libero far bravaj Danoj
En tiu ĉi paĝaro ofte temas pri la Jud-Kristanaj valoroj: tiuj, kiuj pli kaj pli malaperas en plejmulto de la Okcidentaj landoj. La tendenco forgesi sian Jud-Kristanan kulturan originon estas promociata far maldekstraj politikistoj, kiuj klopodas krei novajn mitojn, mitoj kvazaŭ...
Sen zorgi ĉu tio ĝenas iun aŭ ne, mi senhezite diras, ke la identeco de la Okcidenta civilizacio baziĝis je nome Jud-Kristanaj valoroj, kaj tio precipe estas vera por Usono. Tre ŝatata aŭtoro Dennis Prager (menciita sube) ĵus komencis novan serion, kies ambicia celo estas ekspliki la grandegan signifon de la fundamentaj Jud-Kristanaj valoroj: kaj ne nur por Usono mem, sed por la tuta civilizacio.
Jen prezento de impresa paĝaro de Dr. Jack Wheeler (por legantoj en la angla):
Oazo por racia konservativulo
Por-Usona, por-kapitalisma, por-Okcident-Civilizacia
"intelekt-argumenta servo" - por defendi la liberecon.
Ĉu vi iam sentis troabundon de
informo, kaj do volus faciligilon por digesti ĝin? Ja unu malavantaĝo
de vivo dum la Epoko de Informo estas ke vi devas naĝi, navigi (kaj eble
droni) en oceano de informo. Homoj ne volas la oceanon: ili volas glason da
pura akvo. Tio estas "To The
Point" - distilita informo, grava por via vivo... Por viaj investoj...
Por via kompreno de la mondo.
Veraj novaĵoj el Irako (2004)
Joe Scarborough
Ĉu vi scias, ke grandega plimulto de Ŝiitoj kaj Kurdoj subtenas
penojn de Usono por demokratiigi Irakon, iniciatante la elekton la 30an de
januaro, 2005?
Ĉu vi sciis ke Ŝiitoj konsistigas 60% kaj Kurdoj 20% de Irako?
Ĉu vi scias ke Sunioj, t.e. la minoritato kiu subtenis la diktatorecon,
konsistigas nur 20% de la loĝantaro, kaj multaj el tiuj subtenas la
elekton en januaro ankaŭ?
Ĉu vi konscias do ke la grandega plimulto de irakanoj subtenas la elekton
aranĝotan far Usono en januaro?
Ĉu vi scias ke la plej potencaj Ŝiitaj gvidantoj en Irako predikas al
siaj kongregacioj, ke partopreni la elekton promociatan far Usono estas ilia
religia devo samgrava kiel fastado?
Ĉu vi scias ke Kurdoj de la Nordo kunbatalis flanke de la usona
marinfanterio, kaj ofte antaŭis la usonanojn?
Ĉu vi scias ke la granda plimulto de la soldatoj kaj marinfanterio
batalantaj en Irako subtenas la manieron kiel la Prezidento kondukas la
militon?
Ĉu vi scias ke la granda plimulto de la militistaro en Irako opinias, ke
tiu ĉi milito estas nobla kazo?
Vi ne scias tiun ĉi informon, se vi ricevas ĝin de la amasmedio. Pro
iu ajn kialo tiuj ĉi potencaj amaskomunikiloj malproporcie dediĉas
sian raportadon pri perfido kaj sabotado de teroristoj, anstataŭ priskribi
penojn de tiuj, kiuj klopodas konstrui la unuan demokratian araban landon en
historio de Mezoriento.
Ekskongresano Sam Rayburn iam diris, ke iu ajn azeno povas faligi remizon, dum
konstruado de ĝi postulas penojn de ĉarpentisto.
Bedaŭrinde, la amasmedio restas fokusanta je azena flanko de tiu ĉi
mirinde grava historio. Aspektas tiel kvazaŭ libereco ne bone promocias
vendadon de gazetoj.
Prezidento George W. Bush reelektita!
(Pri la regularo de prezident-elektado
en Usono eksplikas Prof. Miner.)
Vakero? Jes ja! Kaj estas neniuj kaŭzoj
honti pri tio.
La granda epokfara rezulto de tiu ĉi elekto por Usono kaj la tuta homaro
restas juĝota dum jaroj (se ne jardekoj). Tamen iu analizo kaj singarda
prognozo farendas jam nun. Se amaskomunikiloj de libera kaj nelibera mondo
almenaŭ parte esprimas sintenon de la koncerna popolaro, apenaŭ iam
antaŭe ekzistis tia diferenco inter deziroj de la malnova kaj la nova
mondo. La malnova mondo plej eble laŭte propagandis kontraŭ
Prezidento Bush, ofte je nivelo de histerio kaj vulgaraj mensogoj. Usona popolo
tamen ankoraŭfoje demonstris, ke ĝi plu restas sana kaj fidela al
siaj altaj idealoj kaj tradicioj, reelektinte Prezidenton Bush.
Abismo inter la pozicioj de usona popolo kaj la ceteraj evidentiĝas
eĉ pli profunde se ni notas, kiel oni en la ekstera mondo perceptas
Prezidenton Bush. Oni perceptas lin kvazaŭ
"akcipitron"-ekstremiston, dum efektive li estas nur modera - eĉ
tro modera politikisto, kvankam klarvida, prudenta kaj alt-morala.
Koncerne lian rivalon, se entute eblus diveni lian veran pozicion pri gravaj
problemoj fone de liaj multoblaj zigzagoj, la sola temo en kiu Senatoro Kerry
restis konsista estis lia strebo kunlabori kun niaj malamikoj en Eŭropo
kaj Unuiĝintaj "Nenioj" (UN). La dubinda gloro de lia kvarmonata
militservo en Vjetnamio estis prologo por lia posta partopreno en stratdiboĉoj
de maldekstrisma homa rubaĵo simpatianta al komunisma Vjetnamio, kaj poste
lia rekta perfido de sia lando dum "sekretaj negocoj" en Parizo,
simile al kanajloj kiel Jane Fonda.
Do selekto de usonanoj estis inter ekstrema maldekstristo
"Hanoj"-Kerry kaj tre modera konservativulo George W. Bush. Dankon al
Dio, Bush venkis. Sed la fakto, ke 48% de miaj samlandanoj voĉdonis por
Hanoj-Kerry ne lasas min komforta. Ve, nur nemultaj el ili realigos sian
minacon proteste elmigri en Kanadon, (Kubon, kaj simile). La
"infekto" ne malaperos, do necesos longa pena "kuraco".
Tamen aliflanke ĉi-venko estas mirakla per si mem, se konsideri la fonon
je kiu ĝi okazis. Malgraŭ plej freneza propaganda kampanjo de
la maldekstruloj en amasmedio, kies posedantoj ili plejparte estas, la usonanoj
faris la ĝustan elekton. Kaj tio estas tre esperiga. Por pli bone ekspliki
tion, precipe por eksterlandanoj, necesas priskribi la fonon kaj doni la
referenco-punkton. (Daŭrigo).
Novaĵoj de decembro, 2005.
Al ĉiuj legantoj kaj al ĉiuj
malruĝuloj - tutkoran Kristnaskan saluton! - Kaj iom
da observoj pri...
Kuneco de
Usono kaj Religio:
Bona
kaj "malbona" Kristnaskaj mesaĝoj.
... Estas neimagebla! En kiu koŝmaro oni povus sonĝi, ke la ŝtata
sistemo de usonaj lernejoj, la plejmulto de la universitatoj, amasmedio kaj
maldekstruloj histerie kondukus la saman batalon, kiun ĉiam faradis
Sovetio: batalo kontraŭ Dio kaj religio!... (plene).
Novaĵoj de oktobro, 2004.
Du usonaj laboristoj en Irako, Jack Hensley kaj Eugene Armstrong, kaj unu
brita, Kenneth Bigley, estis kaptitaj per islamaj banditoj de Al-Zarqawi antaŭ
kelkaj semajnoj - en la daŭra vico de multaj aliaj similaj atencoj. La ĉantaĝistoj
kruele murdis la senkulpajn viktimojn: unue Eugene Armstrong kaj Jack Hensley,
kaj poste Kenneth Bigley, filmante la sadistan senkapigon akompanatan de gloroj
al Allaĥo. Mi ne scias ĉu rekomendi aŭ ne, ke legantoj
spektu tiun ĉi videon (iru al "Armstrng
beheading"). Se spekti, do estu preta alfronti neimageblan kruelaĵon
el 7a jarcento okazanta en la 21a. Post longa legado de proklamo en la araba,
tiu plej fia rubaĵo de homa specio nerapide fortranĉas - fakte
forsegas! - la kapon de viva homo ("kristana hundo" laŭ ili),
kaj fine metas la kapon super la kadavron. Tiatipa vidaĵo eble malsanigos
vin.
Sed la islamistaj fibrutoj faris la samon iom pli frue al 12 civitanoj el
Nepalo venintaj labori en Irakon, al alia usonano, kaj simile al usona
laboristo en Saudia Arabio. Ili praktikas ĉi tiun "teorie"
bazitan murdadon dum jarcentoj.
Tradukoj en Esperanton de brilaj verkistoj.
Mi longe sekvas verkadon de kelkaj brilaj anglo-lingvaj verkistoj, kies
politikaj artikoloj elstaras per profundo, klareco kaj koncizo. Laŭeble mi
aperigos iliajn tradukojn.
Unue mi prezentu Dennis Prager, la
fama radio-persono kaj aŭtoro de libroj. La unua artikolo koncize priskribas la
bazan kontraŭstaron en la mondo. La dua
adresas Germanion, la landon, al kiu la aŭtoro longe sentis amikemon kaj
simpation. Ĵus la aŭtoro komencis novan serion, kies ambicia celo
estas ekspliki la grandegan signifon de la fundamentaj Jud-Kristanaj valoroj.
La dua admirinda (kaj tre ĉarma) literatura persono estas Yashiko Sagamori, verkanta plej
parte pri Israelo kaj Usono. Ŝi verkas en la angla, sed ŝiaj paĝoj prezentas ankaŭ
la tradukojn por rusoj. Jen ŝia artikolo titolita "Usonaj militoj". Ni klopodu
aperigi aliajn ŝiajn verkojn ankaŭ en Esperanto.
Jen traduko de interesa intervjuo kun ĵurnalisto, longe konata kiel
maldekstrulo kaj socialisto: temas pri CHRISTOPHER
HITCHENS.
Iuj tre malnovaj artikoloj estas profetaj, kiel ĉi tiu de Eric Hoffer. Kaj jen freŝa - amara konfeso pri tio, kio
okazis en Eŭropo, de hispana aŭtoro Sebastian
Villar Rodriguez. En ambaŭ temas pri Israelo.
Letero al redaktoro.
Redaktoro,
Mi estas nejuna homo. Dum la administracio de Clinton mi havis ege bonan
alt-pagatan laboron. Mi feriadis en miaj kelkaj feri-domoj. Tamen ek de tempo
kiam Prezidanto Bush enoficiĝis, mia tuta vivo ŝanĝiĝis kaj
iĝis pli kaj pli malbona. Mi perdis mian laboron. Mi perdis miajn du
filojn en tiu terura Irak-milito. Mi perdis miajn domojn. Mi perdis mian
san-asekuron. Efektive mi perdis ĉion kaj iĝis senhejmulo.
Kvazaŭ se tio ne sufiĉus, kiam la aŭtoritatoj trovis min vivi
kiel animalo en truo, anstataŭ helpi min, ili arestis min.
Mi faros ĉion eblan por ke Prezidanto Bush ne venku en la sekva
elekto-kampanjo. Mi faros ĉion kion Senatoro Kerry volos, por ke nur la
Demokratoj revenu al la Blanka Domo en la sekva jaro. Bush devas foriri.
Mi pensis ke vi kaj la legantoj volus scii kiel unu aĝulo konsideras la
administracion de Bush. Dankon por legado de mia letero.
Sincere
Saddam Hussein
(de ruslingva TTT-forumo)
Kiel
kontakti min.
Skribu aŭ en surogata x-skribo, aŭ en Unicode. Proponu interesajn
nacilingvajn artikolojn kaj esperantigu ilin (kun konsento de ties aŭtoroj).
Se vi dubas ĉu artikolo taŭgas, vi povas sendi ĝian originalon aŭ
la referencon al ĝi (se ĝi estas en la angla aŭ rusa). Evidente,
viaj komentoj kaj leteroj estas ĉiam bonvenaj. Se vi ne indikas rekte
kiamaniere vi volas aperigi vian subskribon, via familia nomo ne estos
menciita.
alex @ taylorcenter.org
Alexander Gofen,
San Francisco,
Septembro 28, 2004