| Не
обольщусь и языком Родным, его призывом млечным. Мне безразлично – на каком Непонимаемой быть встречным! |
La
lingvo propre min ne tentas, Eĉ kiel voĉo de l' popol'. Se mi ne komprenita restas Ĉu gravas lingvo de parol'. |
Ĉu multlingveco kaj reciproka malkompreno
estas la ĉefa kaŭzo? La supozo de Zamenhof kvazaŭ la kaŭzo de
(intergenta)
malamikemo estis esence en multlingveco kaj reciproka malkompreno,
estis granda troigo. Envere kaŭzoj de tia malamikemo estas multaj kaj
specifaj por konkretaj konfliktoj. Ekzemple, konfliktoj (revolucioj,
civilaj
militoj) okazadis inter diversaj klasoj de la sama nacio, aŭ inter
diversaj ŝtatoj de Usono, kiam la malamikoj parolis la saman lingvon,
kaj certe komprenis unu la alian tiel bone, ke ili vidis neniun eblecon
por
kompromisoj.