Forigita fare de UEA

Ĉi tiu mallonga raporto aperis sekve de ĵurnalisme malhonesta kaj civile maldigna ago de UEA, kiu sen ajna korespondado kun mi (ilia dumviva membro!) kaj sen ajna averto forigis miajn lastajn du komentojn ĉe ilia forumo, kaj malpermesis mian atingon por la forumo.

Ili reagis ĉi-tiel ricevinte iun denuncon kontraŭ mi kiu kulpigis min en "rasismo", kaj iliaj oficialuloj tuj respondis je la ricevita signalo. Temas ĝuste pri denunco. Ja neniu penis oponi ion kontraŭ miaj afiŝoj ene de la forumo. Anstataŭ oponi kaj prezenti kontraŭargumentojn, oni tuj signalis "supren". Kial? Ĉar trovi kontraŭargumentojn estas malfacile. Kaj se polemiko komenciĝos, ĝi povas riveli ion aŭ alveni tien kio estas absolute evitinda en la progresisma medio.

Tiel ĉi iĝis evidenta, ke UEA-forumo servas nur por entuziasme aprobi tutmondismon. Duboj aŭ kritiko de tutmondismo, ideoj de patriotismo aŭ zorgoj pri la blanka raso jam estas "rasismo", oni sciu. La tasko de la forumo, oni sciu, estas ne polemiki en honesta diskuto pri ajna temo, sed ne allasi iujn temojn entute, ĉar... Ĉar estas temoj kiuj ne eltenas honestan diskuton! Estas temoj por kiuj diskutoj estas danĝeraj (iam rimarkis forpasinta ruslingva satiristo Ĵvaneckij).

Do en tiu ĉi du-parta raporto mi unue prezentos la forigitajn fare de UEA komentojn, kaj poste mi iom diskutos alies komentojn kaj la terminologion uzatan en la nuntempa politiko.


Parto 1

Jen tiuj forigitaj komentoj.

3/2/21  (55 vidoj, neniu opono)

https://forumo.uea.org/temo/161-la-landoj-ne-plu-estas-poseda%C4%B5o-de-la-respektiva-popolo/   (forigita)

La landoj ne plu estas posedaĵo de la respektiva popolo

Nur antaŭ kelkaj tagoj mi menciis la elpaŝon de la UN sekretario: fia kaj perfida rilate al la blanka raso. Kaj nun mi legas pri perfido de la registaro de Germanio de la propra popolo [1, 2]. Ĉu eblas inventi pli ŝokan ilustraĵon de amasa frenezo ol la deklaro de Germana registara komisiono, kiu rekomendas enmigradon sen landlimoj kaj rezignon de la germana identeco?! La landoj ne plu estas posedaĵo de la respektiva popolo, sed simple iu peco de tero, ĉies posedaĵo! (Nu, se esti pli preciza, "simple iu peco de tero kaj ĉies posedaĵo" estas nur la landoj de la blanka raso, oni sciu. Pri landoj de aliaj rasoj ne temas en tiu ĉi frenezaĵo).   

Kaj neniu demandas: ĉu ĝenerale landoj bezonas iujn por kiuj necesas procezo de integrado kaj asimilado?! Kaj kio estos se la nove venintoj ne emas asimiliĝi?      

Kial por Germanio necesas negermanoj (kaj por Francio nefrancoj, ktp)? Ja se oni amase popoligas sian propran landon per enmigrantoj de fremda etno, tio neeviteble kaŭzos konfliktojn kaj dissolvo de la propra etno. Mem farata popoligo de ajna lando pere de fremda loĝantaro estas memortigo de sia propra popolo, kaj jes, de la propra blanka raso [3].   

1. https://evrejskaja-panorama.de/article.2021-03.ideologiya-vmesto-integratsii.html   
2. https://dailymotion.com/video/x3do48t   
3. http://judeochristianamerica.org/resonoelusono/WhiteManifestoShort.htm 

__________________________________________________

2/23/21  (75 vidoj, neniu opono)

https://forumo.uea.org/temo/160-la-respondo-manifesto-de-la-blankuloj/    (forigita)

"Manifesto de la blankuloj" kiel la respondo

Mi jam kelkfoje avertis pri fiaj rolo kaj celoj de UN - instrumento do tiel nomata "tutmondismo" kaj NMO (Nova Monda Ordo) [1, 2]. Unu el aspektoj de tutmondisma propagando estas kulpigo de la blanka raso en ĉiuj malbonoj de la mondo, kaj la politiko direktita por dissolvi kaj neniigi la blankan rason entute (malgraŭ ke blankuloj nun estas <15% de la homaro). Parto de la grotesko estas ke la ĉefaj komisaroj de memmortigo de blankuloj estas ... Estas plej "ĉefaj blankuloj" kiel Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, asertanta ke "La blanka superecismo estas internacia minaco". Tiel ĉi diras ĉi tiu memmortigema idioto [3] pri la blankuloj kiuj esence kreis la tutan civilizacion, sciencon kaj teknologion.     

Jen do agadplano kaj "Manifesto de la blankuloj" [4] kiel la respondo al la freneza propagando.

1. http://judeochristianamerica.org/resonoelusono/NeutralecaPerfido.htm 
2. http://judeochristianamerica.org/resonoelusono/BiologiaBazoDeMensogo/ 
3. https://breitbart.com/politics/2021/02/22/u-n-chief-guterres-warns-white-supremacy-is-a-transnational-threat/ 
4. http://judeochristianamerica.org/resonoelusono/WhiteManifestoShort.htm 


Parto 2

Parto de ajna propagando estas misuzo de ekzistanta terminaro kaj invento de novaj signifoj de la konataj terminoj. Unu el tiaj plej misuzataj terminoj estas "rasismo". Do komencu ni de ĝusta difino de ĉi-termino kiun mi plu uzos en tiu ĉi konversacio. Mi jam delonge kreis specialan terminaron por restaŭri la difektitajn terminojn laŭ ilia origina senco:

http://judeochristianamerica.org/resonoelusono/Terminaro.html
  (ne plu subtenata)
http://judeochristianamerica.org/Terminology.htm (en angla)

Jen specife difino de tio kio estas kaj kio ne estas rasismo:

http://judeochristianamerica.org/resonoelusono/Terminaro.html#rasismo

Mallongvorte, rasismo estas malbona traktado aŭ ekspluatado de propraj civitanoj sekve de ilia raso aŭ gento: nur ĉi tio. Kaj jes, tio ĉi estas malbona kaj riproĉinda. Mi estas kontraŭ rasismo en tiu ĉi senco. En la Manifesto estas nenio ofenda kontraŭ iu ajn raso. La Manifesto komenciĝas de la deklaro, ke necesas agnoski kaj respekti rajton de ekzisto por ĉiuj rasoj, gentoj kaj etnoj inklude la blankan rason. Tamen ajna mencio (des pli zorgo!) pri nome blanka raso jam ofendas la senteman orelon de progresistoj. 

Mi dankas s-ron Kalle Kniivilä por lia letero al mi tiel ke mi eksciis pri la fiago de UEA. Kaj mi ŝatis lian honestan ĵurnalisman rimarkon-demandon: surbaze de kiu regulo la afiŝoj [de Gofen] estis forigitaj kaj dumviva membro de la asocio "definitive forbarita". Bona demando!

Estis interesa legi kelkajn komentojn en https://liberafolio.org/2021/03/23/rasismaj-afisoj-en-retejo-de-uea/.

Ekzemple, iu rimarkigis, ke tio ja ne estas cenzuro se UEA forigis komentojn de ilia membro Gofen ĉar... Ĉar Gofen (ve) povas aperigi ilin aliloke! Do Gofen fakte devas esti feliĉa ke UEA ne ordonis forigi liajn komentojn en la tuta mondo (kaj ne arestis lin)...

Speciale notindas jena frazo de Kalle Kniivilä:

Ĝi [afiŝo de Gofen] havas la titolon "La landoj ne plu estas posedaĵo de la respektiva popolo", kio sonas preskaŭ kiel citaĵo el Zamenhof, ĝis oni ekkonscias, ke tio laŭ Gofen estas kialo indigni.  

Kia perlo! Tio ĉi sonus groteske eĉ en fikcia novelo pri pensmaniero de iu utopia protagonisto, tamen jen ni legas tion kiel reala rezonado!.. Mi scivolas, s-ro Kniivilä. Aldone al via lando, kion ankoraŭ el via posedaĵo vi pretas tiel altruisme disponigi al iu ajn en la mondo? Vian domon? Vian banko-konton? Aŭton? Via lando fakte ne estas nure via posedaĵo. Ĉu vi demandis aliajn civitanojn se ili ankaŭ konsentas disponigi ilian landon al la resto de la mondo?

Interalie, provoj disponigi sian landon al alilandanoj nomiĝas perfido, aŭ jam ne? 

Evidente, tia freneza pensado neniel apartenis al Zamenhof. Se li dirus ion tian en sia tempo, ĉiuj konsiderus lin perfidulo kaj stultulo, kiu kompromitis Esperanton por ĉiam.

"Kiel homo al homo" signifis ke individuo (aganta en sia propra kapacito) devas trakti aliulon kun respekto, sen antaŭjuĝoj, sen atenti ties rason aŭ etnon. Agi tiel ĉi devas individuo, ne lando! Lando devas distingi inter la civitanoj kaj aliuloj!

Zamenhof ne neis ekziston de diversaj rasoj, triboj kaj etnoj! Nek Zamenhof admonis neglekti landlimojn kaj la naciojn! Nek li esprimis revon intence miksi la rasojn, tribojn kaj etnojn! Eĉ lingve, li iniciatis Esperanton ne por anstataŭigi kaj forigi ĉiujn naciajn lingvojn (kaj miksi popolojn), sed kiel la dua lingvo por ĉiu nacio kaj ĉiu popolo. Do li volis ke ĉiuj diversaj rasoj, popoloj kaj etnoj konserviĝu, prosperu kaj restu patriotoj de sia propra popolo!  

La "Manifesto de blankuloj" traktas ĉiujn kun respekto agnoskante la rajton sin konservi por ĉiuj rasoj. La Manifesto malplaĉas nur al fanatikuloj, kiuj neas la rajton de konservo nure al la blanka raso (al kiu ili mem apartenas). Ili tute ne volas rekoni ilian propran rason aŭ etnon, nek ili zorgas konservi ĝin por estonteco! Kaj tute ne gravas por ili penoj de ĉiuj iliaj antaŭuloj elvivi, batali, kaj konservi sian landon, kulturon kaj genton por la posteularo: ja la posteularo nun pensas en kategorioj de tutmondismo kaj progresismo.

Tamen, antaŭ ol definitive perdi siajn hejmolandojn por ĉiam, mi rekomendus al tiuj tutmondemaj blankuloj eksperimente vivi kiel minoritato ene de aliaj popoloj kaj rasoj en aliaj mondopartoj. Vivi alilande kaj determini kiom bonvenaj kaj komfortaj ili estos tie. Fakte ili povas eĉ ne veturi eksterlanden: ili provu elvivi meze de "amikemaj enklavoj" en ilia, pardonu, jam ĉies lando. Kaj, se ili elvivos, ili dume almenaŭ havas hejmojn eskter la amikemaj enklavoj por reveni. Dume... 

Fine jen tiu ĉi komento de Hejmano, kiu dankas min por demonstrado (fare de mia artikolo) ke blanka hegemoniismo ja estas transnacia minaco.

Kaj mi enpensiĝis: ja li pravas! Tiuj aĉuloj arogis diri kvazaŭ vivoj de blankuloj ankaŭ signifas ion dum la tuta mondo skandas "BLACK LIVES MATTER" kaj entuziasme demonstras sian admiron en ĉiuj eblaj formoj!  Nur imagu tian ĉi arogon?! Ili arogas pensi kaj zorgi pri ili mem! Senprecedenca!

Zorgi pri ili ignorante tian saĝulinon kiel Melinda Gates, kiu konfesas ke "Oni devas haltigi (ĉesigi) blankulojn, ĉar la futuro de la homaro dependas je tio!". La tuta futuro de la homaro dependas je tio sed ĝis nun da tiuj senhontaj blankuloj ankoraŭ restas tiel terure multe kiel grandegaj 15% de la homaro!

Ve, la futuro de homaro estas en la vera danĝero: en la vera danĝero tiom pli, ke tiuj hegemoniemaj blankuloj demonstras sian hegemonion jam dum 2500 jaroj. Eŭklido kaj Aristotelo toleris sklavecon (se ne mem havis sklavojn). Skulptistoj skulptis nur blankulojn kaj nur el blanka marmoro (kiel duobla insulto!)

Pensante plu, mi iĝis eĉ pli ĉagrenita kiel profesiulo en matematiko la plej rasisma el sciencoj, oni sciu. Fakte, ĉiuj sciencoj kiujn kreis blankuloj estas rasismaj kaj ne kompreneblaj por ĉiuj aliaj! Jen la blankuloj trudas siajn rasismajn Mozart, Bach, kaj Chopin, kiujn ŝatas neniu krom ili. La blankuloj prenis preskaŭ ĉiujn nobel-premiojn en scienco tiel ke restis nenio por la "homoj de koloro"... Kia terura hegemoniismo!

Nu, verdire, kelkaj el konsciaj blankuloj ja eksentis iom da skrupuloj pri ilia blanka kulpo: ekzemple profesoroj el Oxford en Britujo. Jen post 1000 jaroj de senĉesa blanka hegemonio ili finfine komprenis ke necesas malpermesi muziknotojn kaj nigra-blankajn klavojn, kune kun muziko de tiu rasisto Mozart, kiu ofendas la sentemajn homojn de koloro.

Tro malfrue vi klopodas purigi vian rasisman konsciencon, kamaradoj. Tro malfrue: nur post tio ke vi fine ekaŭdis tiun tondran alvokon: "Se ne estos justeco, vi ne havos pacon" ("No justice no peace!"). Tremu blankuloj! Ja vi ne plu havos pacon ajnokaze...

Kaj multaj ektremis! Tamen dume ne ĉiuj...  

Alexander Gofen