The 2nd Temple Model




...Kaj Mi benos vin,
kaj grandigos vian nomon,
kaj vi estos beno.

Kaj mi benos viajn benantojn,
kaj viajn malbenantojn Mi malbenos,
kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero.

Genezo, 12-2,3







Bildo far Geoff Robinson Photography de modelo de la Dua Templo

Israelo
La justulo inter la landoj

Israelo okupos specialan lokon en nia ĵurnalo pro kelkaj kialoj. Unue (kaj malplej grave), Israelo por mi persone estas aparte kara, preskaŭ kiel Usono mem. Fakte mi respektas ĝin tiel alte, ke mi nomas ĝin "La justulo inter la landoj" - male al la epiteto "plej malica", vaste uzata en maldekstrema Eŭropo kaj la tuta islamisma kloako. Simile ili ofte nomas Usonon - kio per si mem ilustras kiom kontraŭas niaj startpunktoj kun tiel nomata "internacia komunumo". Tia drasta diferenco rezultas kaj de da
ŭra misinformado, kaj de specifa anim-inklino de eŭropanoj. Ekzistas ankaŭ pli fundamenta kaŭzo kiel doktrino de Eŭrabio (angle). Jen kompendio resumanta ĉion rilate al Israelo (angle).

Due, Israelo estas plej fidinda kaj senkondi
ĉa aliancano de Usono (la malo ne veras).

Trie, Usono estas Jud-Kristana lando, do ĝia profunda ligo kun la spirita fonto de ambaŭ religioj estas en la koro de nia kulturo kaj tradicioj.

Kvare, malgraŭ sia tre modesta teritorio kaj loĝantaro, la kontribuo de judoj kaj Israelo al la ĝenerala homa kulturo estas eksterordinara, kaj la suferegoj de Judoj dum la historio - senprecedencaj. Dio ja elektis judojn por komuniki Siajn ordonojn al la homaro. Kiel instruisto en klaso, Li konstante tenas rigoran okulon je tiu ĉi speciala "studento". Kaj tio estas la kvina kaŭzo de mia profunda simpatio al Israelo:
ĉar ĝi estas la promeso de Dio kaj la komunikilo de Lia plano.

Israelo bataladas por sia ekzisto dum jardekoj, tamen plimulto de la mondo subtenas ĝiajn malamikojn. Mirakle, la klara perspektivo pri tio, kiel la mondo plej eble maljuste traktas Israelon, estis prezentita antaŭ delonge jam en 1968 far
Eric Hoffer. Vi miros, kiom valida restas lia vidado nun. Kaj en 2005 jen atesto de hispano Sebastian Villar Rodriguez.

Israela batalo por sia ekzisto kaj konservo de la nacia identeco samtempas kun la agado de la ceteraj okcidentaj landoj por ilia malekzisto kaj por detruo de ilia
prorpa nacia identeco: la identeco, pri kiu ili fakte ... hontas! Ili hontas pri sia propra jud-kristana tradicio, kiu ekzempligas la plej sukcesan atingon (inklude Esperanton!) de la homa civilizacio, kaj kiu absolute superas ĉiujn aliajn kultur-religiajn tradiciojn! Do aspirante al sia propra detruo, eŭrabianoj sincere miras, kial Israelo ne same entuziasme volas sekvi ilian planon de memmortigo. "Mi povas malkonsenti kun via kapojn-haka politiko, sed mi defendos ĝismorte vian rajton praktiki ĝin" -  dirus nuntempa Voltaire al islamanoj de Parizo (laŭ William Kilpatrick) 

Kaj nun (2009) dum epoko de Obamenaĵo, en Usono kunsolidiĝis kaj ekregis fortoj plej malamikaj al Israelo. Jen iuj el ili.
En tiu ĉi malluma epoko (2009) mi kun mia patrino Ida Levi (90) verkis la programan dokumenton, Deklaron por Israelo (ankaŭ en la Angla kaj Rusa). Kaj la plej freŝa revuo de la situacio estas en la eminenta parolo de s-ro Geerd Wilders la 5an de decembro 2010 en Tel-Avivo kaj en miaj komentoj.

Statistiko pri la kvar-jara milito:
terorisma organizaĵo nomata "Palestina popolo" kontraŭ Israelo

(kompilita de MIGNews)


Nombroj de murditaj en ĉiuj atakoj
Nombroj de ĉiuj eksplodoj:
kiom el ili "sukcesis";
kiom "sukcesis" en aŭtobusoj
Nombroj de murditoj en eksplodoj

Nombroj de murditoj en aŭtobusaj eksplodoj Nombroj de rakedoj "Kasam" kaj "Naser" atingintaj Israelon
2000
47 4



2001
207 35, 10, 3
 84
17
2
2002
452 60, 27, 10
 196 94
25
2003
214 26, 17, 4
 143 64
85
2004
114 13, 7, 4
 52 35
118
Sume
1034 murditaj (70% civilaj)
5600 vunditaj
(82% civilaj)
138, 61, 21
(13730 pafatakoj)
 475 210

230

Israela sekureco ekstermis pli ol 960 kaj arestis pli ol 6000 teroristojn. Ili arestis 45 memmurdontojn preventinte iliajn atakojn.

Laŭ raporto de rajtprotekta organizaĵo Becelem, estas 3160 murditaj palestinanoj, kio inkludas 128 murditaj per palestinanoj mem (98 ekzekutitaj senjuĝe kiel suspektatoj pri kunlaboro kun Israelo, 29 - per la palestina sekureco, aliaj - pro eraro).
                      
                        
Kompendio de moralaj argumentoj en la Islam-Israela konflikto en formo de nombra datumo.
(kompilita far Dennis Prager)

Kiomfoje Jerusalemo estas menciita en Hebrea Biblio?   >700
Kiomfoje Jerusalemo estas menciita en Korano? 0
Kiom da Islmaj gvidantoj vizitis Jerusalemon kiam ĝi estis sub Islama regado (de 1948 ĝis 1967)? 1
Kiom da islamaj fuĝintoj fuĝis el la lando, kiu iĝis Israelo? ~600,000
Kiom da judoj fuĝis el islamaj landoj? ~600,000
Kiom da UN-agentejoj priservas nure la Palestinajn fuĝintojn?
1
Kiom da UN-agentejoj priservas ĉiujn ceterajn fuĝintojn de la mondo?
1
Kiom da judaj ŝtatoj ekzistis en diversaj historiaj periodoj sur la lando nomata Palestino?
3
Kiom da Arabaj/Islamaj ŝtatoj ekzistis en diversaj historiaj periodoj sur la lando nomata Palestino?
0
Kiom da teroristaj atakoj far israelanoj aŭ judoj okazis ek de 1967? 
1
Kiom da teroristaj atakoj far  islamanoj okazis ek de 1967? 
Multaj miloj
Kioma estas elcentaĵo de judoj aprobantaj la judan teroriston?
~0.1%.
Kioma estas elcentaĵo de palestinanoj aprobantaj la islamajn teroristojn?
90%
Kiom da judaj landoj ekzistas?
1
Kiom da judaj demokratiaj landoj ekzistas?
1
Kiom da arabaj landoj ekzistas?
19
Kiom da arabaj demokratiaj landoj ekzistas?
0
Kiom da islamaj virinoj estas murdataj ĉiujare fare de iliaj patroj kaj fratoj kadre de la "murdo de honoro"?
Multaj miloj
Kiom da judaj virinoj estas murdataj ĉiujare fare de iliaj patroj kaj fratoj kadre de la "murdo de honoro"?
0
Kiom da Judaj aŭ Kristanaj preĝo-servoj permesatas en Saudia Arabio?
0
Kiom da islamaj preĝo-servoj permesatas en Israelo?
Nelimigite
Por kiom da islamanoj Israelo permesas loĝi en islamaj vilaĝoj en Israelo?
1,250,000
Por kiom da judoj Palestina registaro permesas loĝi en judaj vilaĝoj en Palestina aŭtonomio?
0
Kioma estas elcentaĵo de rezolucioj far de la UN komisiono pri la Homaj Rajtoj akuzantaj Islamajn ŝtatojn por rompo de la homaj rajtoj?
0%
Kioma estas elcentaĵo de rezolucioj far de la UN komisiono pri la Homaj Rajtoj akuzantaj Israelon por rompo de la homaj rajtoj? 
26%
Kiom da rezolucioj pri la Mez-Oriento entute faris la Sekureca Konsilio de UN ek de 1948 ĝis 1991?
175
Kiom da tiuj rezolucioj estis kontraŭ Israelo?
97
Kiom da tiuj rezolucioj estis kontraŭ Islamaj ŝtatoj?
4
Kiom da Islamaj ŝtatoj estis membroj de la Sekureca Konsilio de UN?
16
Kiomfoje Israelo estis membro de la Sekureca Konsilio de UN?
0
Kiom da rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de UN akuzis Israelon?
322
Kiom da rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de UN akuzis Islamajn ŝtatojn?
0
Kioma estas elcentaĵo de UN-voĉdonoj en kiuj Islamaj landoj voĉdonis tiel same kiel Usono?
16.6%
Kioma estas elcentaĵo de UN-voĉdonoj en kiuj Israelo voĉdonis tiel same kiel Usono?
92.6%
Elcentaĵo de profesoroj pri la Mez-Orientaj studoj, kiuj defendas Cionismon kaj Israelon?
1%
Elcentaĵo de profesoroj pri la Mez-Orientaj studoj, kiuj kredas ke devas esti "diverseco" en universitatoj kaj kolegioj?
100%
Elcentaĵo de homoj, kiuj opinias ke la Juda lando ne rajtas ekzisti (kaj kiuj ankaŭ opinias ke iu alia lando ne rajtas ekzisti)?
0%
Elcentaĵo de homoj, kiuj opinias ke ĉiuj landoj de la mondo rajtas ekzisti (krom la juda lando, kiu ja ne rajtas ekzisti), kaj kiuj tamen neas ke ili estas kontraŭ-judaj?
100%
Kiom da islamanoj ekzistas en la mondo?
>1 miliardo
Kiom da islamanaj demonstracioj kontraŭ islama teroro okazis?
~2