Neniam forgesuOriginale en Esperanto

Tiu ĉi sekcio estas destinita al originalaj artikoloj verkitaj en Esperanto. Espereble la aŭtoroj ne mankos. Dume mi proponas sube miajn proprajn artikolojn, publikigitajn aliloke aŭ rifuzitajn, kaj ĵus ricevitan kontribuaĵon de Prof. Miner.

Ĉi-bildo konserviĝis en mia memoro por-eterne kun komplika miksaĵo de sentoj: admiro, teruro, kompato kaj venĝo.

Mi admiris la "ĝemelojn" kaj en la moderna Nov-Jorka silueto, kaj kiam mi du-foje vizitis la terason surtegmente kun mia filo. Mi fieris pri alteco de homa spirito kaj kreemo, kaj ke mi bonŝancis vidi kaj atesti tion.

Poste mi estis ŝokita per la insida fiatako, terurigita kaj per la skalo de la tuta tragedio, kaj de ĉiuj ĝiaj individuaj viktimoj: de tiuj kiuj elsaltis tra la fenestro, de tiuj kiuj brulis vivaj, aŭ estis dispremitaj per kolapsanta betono, aŭ eĉ mirakle elvivis vunditaj en beton-poŝo, atendante ke la savantoj elfosu ilin dum tri tagoj.

Kaj poste estis furiozo kaj deziro venĝi: mallaŭ la instruo de
Jesuo "Venĝon lasu por mi, kaj mi juste juĝos"...    

Ne, ni neniam forgesu!..

"Usono atakata" estis origina titolo de la artikolo. Verkita la 4an de julio, 2002 por "Monato", ĝi aperis mistitolita kaj iom mallongigita. Releginte ĝin mi povas konstati, ke ĝi ne perdis aktualecon.

"Brave Putin" ankaŭ verkita por Monato, aperis (ŝanĝita) en ĝi en 2003 balda
ŭ post la atako de islamaj teroristoj en Moskva teatro. Kvankam mi supozis pri ebla globala kresko de islamisma sabotado ĉie ajn sekve de oportunisma paciga politiko de preskaŭ ĉiuj registaroj, mi ne povis imagi la nivelon de brutaleco kaj amplekson de tragedio kiel la ĵusa en Beslano. La artikolo restas aktuala, sed dume apenaŭ estas kaŭzoj por laŭdi Prezidanton Putin, ĉar ankoraŭ ne aŭdeblas zumado de rusaj bombaviadiloj super Saŭdio, nenio fumas en Mekko, nek la adorantoj de "religio de paco" (de pecoj) estas devigataj manĝaĉi sterkon de iliaj kameloj... Do ni dume atendu.

"Kiukolora estas neŭtraleco de UEA" aperis en 'La ondo de Esperanto", sed ne mia respondo "Kio malindas por Esperanto" al unu el la kritikantoj s-ro Arnold.  En "Neŭtraleco de UEA" temis pri du ekzemploj de ĝia "partiemo": komunisma kaj "samseksema", kaj la adeptoj de tiu lasta grupo energie reagis. Sekve de tio mi verkis pli detalan respondon kaj analizon de tiu movado ("Kio malindas"). La artikolo de Prof. Miner komplemente rivelas kelkajn aldonajn detalojn pri la problemo.

La "adeptoj" emas prezenti sian politikan batalon kiel la centran kaj plej gravan en la nuntempa politika problemaro. Tamen laŭ nia platformo - de vidpunkto ĉu religia, ĉu kulturscienca - ilia seksa orientiĝo estas abomenaĵo, kaj nenio plu ol ilia intima afero. Do ne estas kaŭzoj por senĉese diskutadi pri tio.  

"La pura eksperimento" estas dediĉita al Israelo - la Justulo inter la landoj, kaj al Usono.

Kuneco de Usono kaj Religio: Bona kaj "malbona" Kristnaskaj mesaĝoj. ... Estas neimagebla! En kiu koŝmaro oni  povus sonĝi, ke la ŝtata sistemo de usonaj lernejoj, la plejmulto de la universitatoj, amasmedio kaj maldekstruloj histerie kondukus la saman batalon, kiun ĉiam faradis Sovetio: batalo kontraŭ Dio kaj religio!...

Gloron al (duono de) la Usona popolo. Prezidento Bush reelektita.

Religio de "pecoj". Ĉu povas ekzisti "modera islamo".

"Celebrado de diverseco" en kompanio kun piranjoj. Britujo - surdorse, post la tragedio de 7/7.

Rano en kaldrono. Plikreskantaj tensioj en la mondo, precipe en Eŭropo, kaj antaŭsento pri nova granda plago.