Sinjorino Libero

Rigardu la statuon iom modifitan far bravaj Danoj

Resono el Usono

(Resound from the USA)
Soci-politika ĵurnalo en Esperanto


La lingvo propre min ne tentas,
Eĉ kiel voĉo de l' popol'.

Se mi ne komprenita restas
Ĉu gravas lingvo de parol'

        Marina Cvetaeva

Min lingvo propre tamen tentas:
Ne gravas gustoj de l' popol'.
Se mi ne komprenita restas,
Do estu laŭ la Dia vol'.

                             Alexander Gofen

 

 La monda kulturo kreita plejparte fare de la blankaj viroj,
 estas detruata per tiuj, kiuj sekve de tio sentas la komplekson de malsupereco.
(Dmitrij Garanin)

    Bonvenon!

Ĉiu progresema agento aŭ movado konsiderotas senkulpa

ĝis kaj post plena detruo de la lando.
(Liberasta mantro)

    La celoj.

Socialismo estas opio por studentoj kaj aliaj pseŭdo intelektuloj.
(Moderna "Marx" el Belgio)

    La ĉefaj temoj.

Estas envio, kiu kreas Komuniston, Nazion aŭ Islaman teroriston.
Estas timo esti enviata, kiu kreas liberaston.
(Dr. Jack Wheeler)
.

    Novaĵoj (marto 2021)

Kiam homoj ĉesas kredi je Dio,
 ili ne ĉesas esti kredemuloj: ili ekkredas je io ajn.
(G.K. Chesterton)

    Tradukoj de brilaj aŭtoroj.

Socialismo funkcias nur en du lokoj: en paradizo, kie oni ne bezonas ĝin,
kaj en infero kie oni jam havas ĝin. (Ronald Reagan)
 

    Propra.

Mi povas malkonsenti kun via kapojn-haka politiko, sed mi defendos ĝismorte vian rajton praktiki ĝin
- dirus nuntempa Voltaire al islamanoj de Parizo (laŭ William Kilpatrick)

    Leteroj.

La problemo pri socialismo estas ke finfine oni for-elspezas alies monon.
(Margaret Thatcher)

    Terminaro.


    Kontakto.

    Angle

 

Ĉu antaŭ islamanoj, budhanoj, aŭ kanibaloj (laŭlitere) - subevoluintaj, malevoluintaj kaj neevolueblaj kulturoj -  la kapitalisma Usono devas pardonpeti por siaj ĉiel-skrapantoj, aŭtomobiloj, akvotubaro, por siaj ridemaj, memcertaj, netorturitaj, neskurĝitaj, neformanĝitaj junuloj?!

Ayn Rand

 

Mi rememorigas al vi, ke ekstremismo por defendi la liberecon ne estas malico. Kaj mi ankaŭ rememorigu, ke modereco en aspirado al justeco ne estas virto.

Barry Goldwater

"Vi estas malprava. Niaj infanoj ne vivos en komunismo: tio estos viaj infanoj, kiuj vivos en libereco".

  Ezra Taft Benson al N. Ĥrusĉev, 1964

(Kaj nun ... "infanoj" de eks-Sovetio ja vivas en (relativa) libereco, dum "infanoj" de Usono - en ... liberasteco! Kia ironio! )


Per tiaj fieraj epigrafoj supre komenciĝis ĉi-paĝoj en 2004, kiam mi startis ilin. Ve, ne plu ili aplikeblas.  

"Sxercemuloj" kiuj abOmenigis Usonon
Bildo fare de David Dees

La bildo montras la ĉefajn individuojn
respondecajn por insulto al Usona konstitucio - kaj al nia inteligenteco;
respondecajn por neforigebla malhonoro de Usono.


Kun doloro kaj honto mi devas proponi kiel antaŭparolo komenton de Vaclav Klaus el Ĉeĥio, Prager Zeitung, 28 April 2010.

La danĝero por Usono manifestiĝas ne en [uzurpulo kaj ŝtelisto] Barak Obama (Soetoro/Soebarkach/Bounel) mem, sed en usona civitanaro "kapabla" konfidi prezidentecon al ĉi tia persono. Estos multe pli facile limigi kaj retrofari la misagojn de la prezidenteco de Obama, ol restaŭri la necesajn sencon kaj konsider-kapablon de la koruptita elektantaro, dezirinta havi ĉi tian prezidenton. La problemo estas pli profunda kaj multe pli serioza ol s-ro Obama - unu el simptomoj de la malsano de Usono. Agnoskante kulpon de princo de la stultuloj, ni ne preteratentu la vasalojn kiuj faris lin princo. Respubliko eble povas elvivi post iu obama, kiu estas fin-fine nur marioneto. Estas malpli probabla elvivi post tia stultularo kiu faris lin ilia prezidento.                                    

Eks-sinjorino Libereco

    


"Muslima frataro" penetris la administracion de Obama (kaj eĉ tiun de CPAC, t.e. la "gisto" de la "konservativuloj"). Tiuj ĉi 6 islamanoj are operativuloj de la "Muslima frataro", kaj ili atingis la pozicion de forta influo en la koridoroj de Usona politiko.

Tri tipoj de homoj:

Tiuj kiuj igas ion okazi;
Tiuj kiuj spektas dum io okazas; 
Tiuj kiuj eĉ ne rimarkis ke io okazis.


Kaj speciale por tiu ĉi tempo...

Tiuj kiuj neas ke io okazis.

Three types of folks:

 

Those which make it happen;

Those which watch it happens;

Those which wonder what happens;

 

And (specifically for these days)…

 

Those which deny what happened.

 

 


Usono

Israelo
Parolo de Geerd Wilders 
Miaj komentoj

La mondo
Rano en kaldrono
Britujo caŭras

Esperanto
Ĉu pli ol lingvo
Biologia bazo de mensogo
Neŭtraleca malico

Islamo:
Karikaturoj
Religio de "pecoj"
Britujo surdorse
Britujo caŭras

Seksa perversemo
Fantomo de Sodomo (en Rusa kaj Angla)
Malfermita letero de pastro al Putin (en Rusa kaj Angla)
Malfermita letero el Kartvelio en Rusa kaj en Angla
Rivelaĵoj de pederasta famulo en Rusa kaj en Angla
Press konferenco de Paul Cameron en Moskvo, oktobro 29, 2013 (en Rusa)
Kaj nun bonvenigu ... koprofilion!

Antaŭvido far Vladimir Ufland en 1958
pri "emancipado" de nigruloj de Usono
(en Rusa kaj Angla)
"Blankuloj! Sinmortigu vin!" - la finprelego de "tre progresisma"profesoro (Angle)


Bonvenon!


(2004) Bonvenon al la novnaskita ĵurnalo, planita kiel periodaĵo, sed dume neregula kolekto de artikoloj, traktantaj la modernan politikan situacion en la mondo kaj en Usono. Ordinare oni atendas ke politika rezonado estas partizana. Malkiel traktado en scienco, rezonado en politiko kvazaŭ nepre (neobjektive) esprimas interesojn de unu koncerna partio. Kaj malkiel en scienco, oni eĉ ne supozas ke la vero ekzistas, des malpli oni emas serĉi ĝin.

Tia "cinika" koncepto trivialigas politikan verkadon: ni celu ion pli objektivan, ol nur tirado de littuko siaflanken. Tio tamen ne signifas "ĉiesecon": la legantaro ja devas almenaŭ­ agnoski iujn samajn bazajn premisojn. Por ne plu konfuzi la legantojn, ni indiku tuj la platformon de ĉi-paĝoj, kiu estas konservativa kaj dekstra. Tio sonas iom nebule aŭ ­eĉ forpuŝe por iuj, sed estas malfacile trovi la ĝustan terminon en la moderna politika terminaro, kiu pozitive esprimas la necesan direkton. Ekzistas pli precizaj terminoj por tio, kio ni ne estas, kion ni certe kontraŭas (ekzemple komunismo, egaligismo, maldekstremo, islamo-faŝismo). La nomo "Malruĝa rondo" de Yahoo-forumo trafe esprimas ĝian malcelon.

Pozitiv-sence la platformo de la ĵurnalo estas:

Laŭ la penso de Alex Tarn, ni ne devas sekvi la truditan far la maldekstruloj klasigon, kiu faras nin "dekstruloj" kun iu ofenda tono. Tio, kion ili nun nomas "ekstrema dekstrismo", estis ĝenerala memevidenta normo antaŭ nur 100 jaroj. La "normo" estis rekoni la homan rajton de propraĵo kaj posedo de fruktoj de sia laboro, ne avidi atingojn de aliaj, kaj ne celi la "egalecon de rezultoj" ("egaligon", "redistribuon" de la fruktoj). Tiuj ĉi principoj simple sekvas el la Dek Ordonoj - la fundamento de la Okcidenta mondo. Ni devas eviti la marksisman klasigon kaj ilian terminaron kiel "kapitalismo" por io kio simple estas normala - kaj fakte la plej sukcesa el ĉiuj homaj eksperimentoj. Estas ni kaj nia pensado normala, malkiel tiu de "progresemuloj" kaj maldekstruloj.

Jen la "aksiomaro" (kvankam ne tiel ekzakta kiel en matematiko). Do ĉi-loke iuj legantoj jam povas decidi, ĉu plulegi aŭ elsalti kaj envagoniĝi alidirekten. Ankaŭ por verkemuloj do estas la orientigilo: respondoj, leteroj, aŭtoraj kontribuaĵoj kaj la tradukoj tre bonvenas, se ili pli-malpli baziĝas je la indikita platformo.



La celoj.

(2004) Kial krei ankoraŭ unu novan ĵurnalon? Jen almenaŭ tri kaŭzoj.

Unue, aŭtoroj kaj legantoj respektantaj la nomitan platformon havos por si ejon. En esperantujo nun ekzistas aŭ absolute politike-sterilaj periodaĵoj, aŭ maldekstremaj. Mia antaŭa sperto kiel aŭtoro pruvis, ke provoj kunlabori kun la lastaj sensencas.

Defio tamen estos trovi sufiĉe da kapablaj verkemuloj: ĝuste tio ĉi determinos kiel vivkapabla estos la "novnaskito".

Tamen kial limigi sin nur al originale verkitaj artikoloj? Mi regule vidas multege da brilaj politikaj artikoloj en la Angla. Kiel bone estus se almenaŭ parto da ili estus tradukataj al Esperanto? Jen kelkaj el tiuj fontoj:

Defend Our Freedom Foundation  

World Net Daily

Front Page Magazine


Jewish World Review

Do la dua kaŭzo estas laŭeble regule aperigi esperanto-tradukojn de plej bonaj nacilingvaj politikaj artikoloj.


La ĉefaj temoj

La nuno kaj la dudeka jarcento estas periodo de senprecedence kompresita historio, karakterizata de ĝiaj "natur-skalaj" soci-eksperimentoj kaj industrinivela brutaleco. Neimageble, por iuj homoj ene de unu vivo lokiĝis:

Evidente estos la konstanta temo pri persista mutacianta infekto de socialismo, elvivinta la kolapson de la socialisma sistemo. Malgraŭ la katastrofa politika kaj ekonomia fiasko ĉie, kie socialismaj ŝtatoj ekzistis, ĉi-ideo eskapis internacian kondamnon, ne pereis kaj plu disvastiĝas sabotante la okcidentajn landojn. En tiu ĉi sabotado ĝi alianciĝas kun vasta spektro de politikaj ekstremistoj kiel anarĥiistoj, feministoj, kaj eĉ islamistoj. Alianco estas taŭga kun iu ajn kiu batalas kontraŭ Usono, Israelo, kapitalismo, Juda aŭ Kristana religioj kaj la tradicioj bazitaj sur ili. Oni penas elimini la nociojn mem de bono kaj malbono tiel en politiko, kiel en kulturo. Disfloras dekadenco, malĉasteco, politikaj movadoj de sekse obseditaj perversuloj.

Jen la plej fundamentaj problemoj. En tiu ĉi kunteksto temos pri speciala rolo de Usono, kaj ankaŭ pri Israelo. (Israelo troviĝis en la "centro de la ŝtormo"- islamisma milito - dum jardekoj, kiam la cetera mondo ankoraŭ restis konsumita per la malvarma milito).
Eurabia mapoNek la amaskomunikiloj, nek la politikistoj dume kuraĝas agnoski, ke la nova mondmilito (la kvara) de la islam-faŝismo kontraŭ la okcidenta mondo jam komenciĝis. La atakoj dume estas sporadaj, kaj ili manifestiĝas en sabotadoj, teroragoj de islamistoj en diversaj lokoj de la mondo, kie nur eblas organizi ilin.

Tia do estas abomena faŭko de nuntempa islamismo, kaj ne plu nur en ĝia propra "bredejo" (islama landaro). Iam Jud-Kristana, Eŭropo rapide fariĝas "Eŭrabio". Vidu la forumon de Jamie Glazov en "Frontpage Exclusive": Politika sciencisto Bat Ye'or diskutas la Arabigon kaj Islamigon de Eŭropo (en la angla).

La centra figuro en tiu ĉi procezo estas Francio. La libro de Bill Gertz "Treason"  (Perfido) aldonas multe da freŝaj faktoj kaj esence kompletigas la grandan bildon. Vendado de novaj armiloj kaj licencitaj teknologioj al reĝimo de Saddam Hussein estis la lastaj strekoj de ĝia perfido, kaj partopreno en la friponaĵo "Oil for food" ("Nafto por manĝaĵo") de UN - la antaŭlasta. Tamen eliro el la familio de la Okcidentaj liberemaj landoj kaj kontraŭ-usonismo komenciĝis jardekojn antaŭe. Mi memoras ek de mia juneco kiel Sovetio ĝoje salivis: jen Francio (dum Gen. DeGolle) eliris el la milita strukturo de NATO, jen ĝi sola kontraŭstaras Usonon kaj havas multmilionan komunistan partion!

Nun do Francio gvidas Eŭropon plenmarŝe al "dhimitudo" (angle Dhimmitude) - duonsklava stato de neislamanoj en islamaj landoj. La "ideo" ŝajne ne kaŭzas reziston kaj eĉ estas bonvena por iuj. Jen ĝi inspiris italajn modistojn, kiuj proponis elegantan islamstilan vizaĝkovraĵon por virinoj en la nova sezono. Tiutempe brita esploristo "remalkovras", ke Shakespear envere estis sufi-islamano, dum iuj el anglaj aristokratoj konvertiĝas en Islamon. 
Perfortita Svedino
En Svedio oni ĵus "reinventis" varianton de la mez-epoka ... "ĉastec-zono" por virinoj! Nun tamen ĝi rolos kiel (ioma) protektilo kontraŭ atencoj perforti svedajn virinojn far islamaĉa huliganaro, tiom abunda en Svedio (kaj tuta Eŭrabio).
   
La protekto konsistas en tio, ke atakanto bezonos uzi nepre du manojn samtempe por malbutonigi la zonon (!), tiel ke la viktimo havos iom pli da eblecoj rezisti! Rezisti! Kiom ne-sens-eme kaj ne plurkultureme flanke de la Svedinoj! Anstataŭ ĉaste vesti sin en vizaĝsakon propre kaj dece, kaj montri veran toleremon, la svedinoj rasisme insistas pri sia heredita (kvazaŭ) kulturo aspekti nemodeste, kiel putinoj! Kaj kiel putinoj, ĉu entute ili rajtas rezisti?! Des pli rezisti selekteme, rasisme?  

Jen Britoj: tiuj montras veran toleremon. Iliaj bankoj nun malpermesas donaci al infanoj la tradician ŝpar-monujon pork-forman. Porko, oni sciu, estas "nepura besto", oni sciu, kaj iuj islamaj piranjoj povas ofendiĝi... Kaj en la hospitaloj... Rigardu la dekstran foton.
Britoj - Dhimoj
   
Jen dhimitudo... Kaj jen komplezaj Britoj, envere "kafiroj" (tio estas, subklasaj neislamanoj).

Jen dhimeco, servuteco (ĉi-kaze propravola servuteco), preskribita por loĝantaro sub islama potenco, kiu persiste nekonvertiĝas al la "plej vera kredo".

Islamo kiel Troja ĉevalo jam estas ene; ni prefere reagu, dum ne iĝis tro malfrue.


Hej, vi, dhimuloj: vekiĝu! Vi dume (dume!) estas la plimulto en via domo. En Aŭstralio oni jam komencis ion kompreni, kaj oni jam instruis unuan lecionon al la el-Pakistanaj "migruloj", nekontentaj pri "nemodesteco" de Aŭstralianinoj.

Montru fin-fine vian virecon: ne plu estu toleremaj! Ne plu toleru "vizaĝ-sakojn" sur viaj stratoj! Estu vi, kiuj ne toleru ilian Mekan aspekton: deŝiru iliajn maskojn!

Ekspliku al ili, ke porko estis MOHAMMEDO, ilia falsa profeto! Ili mem Mohammedanoj ĉi tie estas porkuloj. Montru al ili direkton al Meka per forta pugbato kaj per meza fingro!

Ekfieru pri nia civilizacio, Jud-Kristana civilizacio. Ekfieru pri niaj kuraĝaj virinoj, relegu la verkojn de Bat Ye'or, Oriana Fallaci, Brigitte Bardot, Yashiko Sagamori, kaj plej laste de Elena Chudinova, la aŭtoro de "La moskeo de Pariza Di-Patrino" (tiuj el vi kiuj scipovas la Rusan).  Legu eseon de kuraĝa hispano Rodrigues (via juĝisto), kaj de klarvidulo
Eric Hoffer, via Profeto.

Islama mal-civilizacio estas granda plago. Jen plej simpla vid-pruvo de ĝia subeco kaj absurdeco:

 

 

Do kia estos nia futuro:

jena? Lady Libert

aŭ jena? 
Lady-burka

 


Dume la respondo de liberaluloj (kaj "liberastoj") estas ve, struta...
 

 

Infanoj! Ripetu kun mi la brilan Ĵuron de morala fideleco al Usono far Dr. Jack Wheeler:

Mi fieras esti Usonano. Mi ne pardonpetas, nek hontas, nek estas embarasita pri Usono kaj pri la Okcidenta civilizacio: pri nia kulturo, historio, ekzistado. Usono ne estas perfekta, ĉar ĝi estas homeca. Tamen kontribuo de Usono por la homa libereco kaj bonfarto multege superas ĝiajn erarojn. Tio estas honoro kaj privilegio esti civitano de tiom morala kaj nobla lando kiel Usono.   
  

 

Milito estas malbona, tamen ne plej malbona el ĉio; disfalo kaj degenero de moralo kaj patriotismo, kiam oni ekpensas kvazaŭ nenio indas ke oni militu por ĝi, tio estas eĉ pli malbona. Homo kiu ne havas pri kio zorgi pli ol pri sia farto, estas mizerulo sen iuj ŝancoj prezervi sian liberecon, ĝis aliaj, pli bonaj homoj faros tion por li. 

John Stuart Mill


Jen skize la temaro, kiu laŭbezone vastiĝos.


 

Novaĵoj

Marto 2021.  Libera parolo laŭ UEA (kaj kamarado Kruŝĉev): ni havas ĉiujn rajtojn promocii tutmondismon, kaj ni ne havas nek devas havi iujn rajtojn kritiki ĝin

Septembro 2020. Manifesto de blankuloj.

Junio 2020
Perfida dulingvigo de Usono (ne fare de Esperanto).


Novembro 2019. Neŭtraleco ... en oficialaj rilatoj kun perfiduloj - pri kooperado de UEA en la insida plano de tutmondiĝo (la Nova Monda Ordo).

Aprilo 2019.
Malfermita letero al la Prezidanto de UEA pri kooperado de UEA en la insida plano de tutmondiĝo (la Nova Monda Ordo).
Biologia bazo de mensogoAdiaŭ Eŭropo, La Interna ideo kaj ekstera politiko.

Marto 2017. 
Mia lasta raporto pri ĉiuj aspektoj de neleĝeco kaj friponeco de Obama kaj 2008-2016 uzurpado.

Se ne estas leĝo, ne estas civilizacio 
(Prof. Victor Davis Hanson)

Decembro 2010.  Parolo de Geerd Wilders  kaj  Miaj komentoj

Aprilo, 2009
. Mi longe skribis nenion. Mi hontis skribi ion. Mi hontis pri tio kio okazis en Usono.

Antaŭ la elekto de novembro la 4a mi distribuadis alvokon kiel tiu ĉi de Melanie Philips:   

"Pinĉu vin: ĉu ne koŝmara sonĝo tio ĉi estas? Marksista radikalo kun nomo Hussein, edukita, starigita, inspirita, puŝita, financita, ĉirkaŭita per amikoj tiaj kiel nigrulaj rasistoj, revoluciaj marksistoj, nepentintaj teroristoj, malamikoj de Usono (kaj de Israelo), ĉikaga bandito Rezko kaj koruptita guberniestro - nur je unu paŝo de la prezidenta fotelo de Usono".     

Estas oficiale konata, ke ambaŭ liaj patroj estas islamanoj, ke li estis Indonezia civitano kaj definitive ne estas hereda (natural born citizen)1 civitano de Usono. Lia dosiero estas fermita kaj la fontoj de financado kvinoble superas buĝeton de prezidentaj kampanjoj kiuj iam ajn ekzistis.   

Do, ankoraŭfoje jen realec-kontrolo: eksa (eksa?) islamano kun duobla islama nomo Barak Hussein, kun 25-jara kontinua sperto de kunlaboro kun maldekstrul-komunismaj kaj nigrul-rasismaj organizaĵoj estas ĉe la sojlo de la plej alta posteno de la Jud-Kristana (90% Kristana!) supernacio - la gvidanto de la libera mondo. 

Ve, tio ĉi ne plu estas antaŭelekta retoriko. Tio ĉi nun fariĝis la terura realo, kies konsekvencoj jam manifestiĝas...

Jen raporto  dediĉita nur al konstitucia krizo de Usono: "Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo" (Kaj jen la Rusa versio). Sunlumo estas plej bona desinfektigilo (Juĝisto Louis Brandeis).

Nu kaj se la konstitucia flanko de la afero ŝajnas al vi tro teda, kaj la paĝo - ne sufiĉe ilustrita, jen por vi pli vidinda flanko de la sama afero. (Julio, 2009).

1 "Natural born citizen" - hereda civitano de Usono estas intence konfuzita nocio, por kiu malfacilas trovi ekzaktan difinon eĉ en TTTeja serĉado. Ĝi estas uzita en la Konstitucio de Usono (Artikolo II) kiel nepra kondiĉo por prezidenta kandidato, kaj ĝi klare distingiĝis dis de ordinara covitaneco. En la tempo de verkado de la Konstitucio ĝi estis memevidenta, konfirmita en la internacie konata enciklopedio de juro "The Law of Nations" (1758) far Emerich de Vattel.

Tie la nocio "Hereda civitaneco" (ĉapitro 19, §212) baziĝas je duobla kriterio: ke ambaŭ gepatroj estu la civitanoj kaj la naskiĝo okazu en la koncerna lando. La lasta precedenco kiam oni aplikis ĉi-difinon estis Senata rezolucio 511 en 2008, ke senatoro McCain ja envere estas hereda civitano.

Ofte "Natural born citizenship" estas konfuzita kun   §1401 of the US Code "Nationals and citizens of United States at birth"  (Usona Kodo "Usonanoj kaj civitanoj de Usono rezulte de naskiĝo"). Kvankam la vortoj ŝajnas similaj, §1401 difinas nur ordinaran civitanecon inklude tiel supraĵan kiel "ankraj beboj" (naskitajn al kontrabandaj loĝantoj aŭ gastoj de la lando), §1401(a).

La Konstitucio tamen klare ekskludas ordinaran civitanecon por esti prezidento ĉar la Konstitucio rezervis specialan (tiel nomatan "geavan") ekskludon por la Patroj-Fondintoj mem. Estas evidente, ke dum tiu generacio neniu ankoraŭ povas esti hereda civitano: ĉiuj estis nur ordinaraj civitanoj.


Foto-humuro

Barry Rubin, Marto 11, 2008

Radikaluloj de la Mez-Oriento [simple "islamanoj"] refaris la internacian regularon tiele ke perdi por ili ne eblas: aspektas, kvazaŭ nenia reago kontraŭ ili estas aplikebla.

La Okcidento fakte eĉ ne konscias ke io tia okazas. Islama propagando konvinkis multajn, kvazaŭ nia cedo "helpos transformi ilin". Ilia malpacemo igas nin pensi, ke se ili ne volas kompromisi, ni devas fari tion.

Jen nova regularo, en kiu "ni" reprezentas organizaĵojn kiel Hamas, Hizballah, Irano, Irakaj sabotuloj, al-Qaida, Sirio, Talibano kaj similaj. Ili ne estas tute samaj, nek ili nepre estas en alianco. Tamen ili sekvas la saman regularon tute malsimilan al tiu, laŭ kiu oni ordinare faris internaciajn aferojn.

  1. Ni neniam cedos. Ion ajn vi faru, ni plu batalos. Ion ajn vi proponu, ni plu atakos vin. Ĉar vi ne povas venki, estas vi kiu devas cedi.
  2. Nin ne efikas premo, kiun vi aplikas al ni. Ni redirektos ĉi tiun premon kontraŭ vi. Ne ekzistas maniero por teni nin, nek iu diplomatio. Vi ne aĉetos nin per karoto, nek timigos nin per bastono. Solvo por fini la konflikton simple ne ekzistas. Vi ne povas venki milite, nek diplomatie.      
  3. Se vi ekos ekonomiajn premilojn, ni diros ke vi "malsatigas nian popolon" en ago de "kolektiva puno". Aldone, ĉi tiuj agoj kostos por vi monon, kaj kaŭzos reziston de tiuj kiuj perdas sian profiton.
  4. Responde al milit-operacioj ni atakos viajn civilulojn. Civilaj perdoj subfosos vian internan subtenon. Ni penos igi vin akcidente mortigi niajn civilulojn. Niaj civiluloj ne gravas por ni, kaj ni uzos ĉi tiujn kazojn por persvadi multajn kiom malbonaj vi estas. Do ni kaj murdas viajn civilulojn, kaj igas ke oni kondamnu vin pri rompado de homaj rajtoj.
  5. Se vi penos morale izoli nin, ni uzos vian propran amasmedion kaj "intelektulojn" kontraŭ vi. Foje ni aludos kvazaŭ ni jam pretas al modereco kaj promesos kvazaŭ ni ŝanĝiĝos. Ni faros tion tiom minimume por ne forpuŝi niajn samideanojn, sed sufiĉe por forpuŝi la viajn. Tiuj postulos ke vi "negocu" kun ni, kio signifas ke vi cedos por nenio reala niaflanke.
  6. Parolante al nia popolo, ni incitos malamon kaj demonigos vin. Parolante al la Okcidento ni akuzos vin pri incitado de malamo. Ni hipokrite uzos kontraŭ vi ĉiujn konceptojn kiujn vi mem enkondukis: rasismo, imperiismo, malkapablo kompreni aliulon, ktp. En-vere ĉio ĉi tio propras ĝuste al ni mem. Tamen sekve de via sento de kulpo, nescio pri ni kaj subtakso de ideologio vi ne rimarkos nek komprenos tiun ĉi fakton.
  7. Ni ĉiam plendos ke ni estas viktimoj kaj subjugatoj. Ĉar vi estas pli potencaj kaj pli evoluintaj, tio signifos ke ĝuste vi estas malbonfaruloj. Oni nek atendos de ni respondeci pri niaj fiagoj nek aplikos al ni la samajn normojn. Inter via popolo neniam mankos tiel nomataj "Utilaj idiotoj" (laŭ Lenin), kiuj distrumpetos nian propagandon.
  8. Ĉar niaj socioj estas nematuraj, maldemokratiaj, kaj inter ni apenaŭ troviĝas moderuloj, vi devos negoci kun falsaj moderuloj kaj diktatoraj reĝimoj karakterizataj per korupto kaj malkompetenteco.
  9. Eĉ malpli ekstremaj reĝimoj (kiujn ni konsideras niajn malamikojn) ludos favore al ni. Dezirante stimuli subtenon al si kaj forlogi atenton de siaj propraj fiaskoj, ili trumpetos islaman solidarecon. Ili kondamnos la Okcidenton, oni akuzos Israelon pri ĉiuj problemoj, kaj ili insultos Usonon malgraŭ ke ili akceptas vian helpon. Ili glorigos kaj interpretos Islamon preskaŭ same kiel ni. Ili salutos sabotulojn de Irako, Hizballah, kaj Hamason samkiel ni. Ili ne kontraŭos, ke Irano akiru nuklearmilojn. Ili nutros la bazon el kiu ni ĉerpos niajn subtenantojn. Laŭ Lenin, ili vendos al ni la ŝnuron, sur kiu ni pendigos ilin kaj vin.     
  10. Nenia diplomatia solvo por vi ekzistas, iel ajn vi penu trovi ĝin. Ankaŭ nenia milita solvo por vi ekzistas, ion ajn vi provu. Vi ŝatas vivon - ni ŝatas morton; vi estas disigitaj - ni estas unuigitaj; vi volas reveni al la kutima materia sinkontentigo - ni estas fanatikaj islamaj militistoj. Ni certe supervivos vin.
  11. Kaj fine, nia ĉefa armilo estas tio, ke vi absolute ne komprenas ĉiujn punktojn supre. Vin instruas, informas kaj gvidas homoj, kiuj tute ne konjektas nek konscias kio estas la alternativa, ekstreme ideologia fremda mondkoncepto. Fakte ni penos kaj sukcesos transformi viajn plej talentajn kaj brilajn al plej stultaj kaj malutilaj. Al tiuj, kiuj pensos ke vi povas persvadi nin, kaj kiuj akuzos vin pri la tuta konflikto, kaj kiuj esperos kvazaŭ ni ŝanĝos nian direkton. Ni profitos de tiuj ĉi eraroj kaj uzos ilin kontraŭ vi. 

 

*        *
*


La analizo supre ŝajnas esti pesimisma, sed ĝi ne estas tia. Dum vere longa konflikto ilia teknologia kaj organiza (?) malforteco kune kun nerealisma ideologio kaŭzos neeviteblan malvenkon. Ili estos venkitaj eĉ se ili neniam kapitulacos.

Ili povas murdi homojn, sed ne subigi sociojn kiuj volas kreski, prosperi kaj elvivi. La ŝlosiloj por sukcese respondi devas esti nia firmeco kaj kompreno de la realo. Refrazinte Francis Bacon kaj Franklin Roosevelt, "Estas nenio por timi - krom timo mem kaj naivkredemo.  

Barry Rubin, Marto 11, 2008

 

*        *
*


Farinte tian brilan skizon de la malamika pensado kaj psiĥologio, la aŭtoro tamen tute misas kelkajn gravegajn faktorojn de la realo. Tiu "nerealisma ideologio" - islamo - troviĝas en stato de milito kontraŭ la aliaj jam dum 1300 jaroj: iam iom venkita, sed ne kapitulacanta. Fakte eĉ revenkanta.    

La plej baza ellasita fakto estas tio, ke la komercanta Okcidento havigis al sia malamiko ne malpli ol triliono da dolaroj de naftomono, kaj tiu ĉi potencigo de la malamiko plu daŭras. Ĉi tiu mon-potenco - samkiel energio en fizika senco - ne povas malaperi aŭ mem disipiĝi. Ĝi estas potencega armilo en manoj de nia malamiko jam uzata kaj uzota kontraŭ ni. Mi detale analizis tion en aparta artikolo: en angla kaj rusa.           
                               

(Februaro 2008)


    Karaj Serbaj patriotoj!
    
    Jen la malĝoja momento, la dua en mia vivo, kiam mi hontas pri mia lando Usono. Unue tio estis en 1999, kiam malmorala prezidanto Clinton igis la landojn de NATO ekmiliti kontraŭ Serbio kvazaŭ por protekti islaman loĝantaron de Kosovo. Usonaj aviadiloj (urĝe re-markitaj por NATO) ekbombadis Serbion, murdinte du milojn da loĝantaro rekte, detruinte pontojn, trajnojn, elektroprovizadon, kio kaŭzis morton de ankoraŭ miloj nerekte. Tiele ili repagis al Serboj, kies gepatroj savadis usonajn pilotojn dum la dua mondmilito (kaj kiam islama loĝantaro volontulis por Hitler).


    (Legu plu)



Decembro 2007

Rigardu ĉi-prezentaĵon: iuj jam vekiĝis en Eŭropo!


Saudia vizagxo de mortoMi longe ne aperigis ion ne tial ĉar tute ne estis novaĵoj: novaĵoj estis, sed jam rutine-kutime malesperaj. Malesperaj kaj hontaj por mia lando, kiu colon post colo cedas la grundon al "leĝa" islama invado. Honton al ni, se eĉ ne unu kongresano neis la rezolucion kiu omaĝis Ramadanon! Honton al la posedantoj de 101-etaĝa Imperia Ŝtat-Domo (kiu re-iĝis la plej alta en Nov-Jorko post la detruo de la ĝemel-turoj)! Kiu povus imagi je la 2001/9/11, ke nure post 6 jaroj la posedantoj de la trialoke altega domego bonvolos celebri Ramadanon per verda nokta iluminado de sia propraĵo! Estas vominda vidi tion ĉion.

Subita agrabla novaĵo venis el ne plej probabla loko.

La 18-19 de oktobro pli ol 70 organizaĵoj kunvenis al la Eŭropa parlamento por krei la planon por 14 landoj kiel rezisti kontraŭ kreskanta islamiĝo de iliaj landoj. La ĉefparolantoj estis tiaj eminentuloj kiel Bat Ye'or, la aŭtoro de "Eŭrabio" kaj "Dhimmitudo", kaj Robert Spencer, la aŭtoro de "Religion of Peace, Why Christianity is and Islam Isn't" (Religio de paco: kial Kristanismo estas tia, kaj Islamo ne).

Inter la aliaj gravaj parolantoj estis tiaj kiel David Littman, Dr. Arieh Eldad - membro de la Israela Parlamento, Dr. Patrick Sookhdeo - la direktoro de la Instituto por studoj pri Islamo kaj Kristanismo, kaj aliaj. Multaj partoprenis pere de interreta sistemo de virtualaj konferenco webex.

Armando Manocchio de la Itala organizaĵo Una Via per Oriana ("La vojo por Oriana") prezentis premion al Bat Ye'or honore de Oriana Fallaci, inklude 5,000 Eura stipendion por junaj ĵurnalistoj.
 
Jen listo de landaj reprezentantoj kiuj raportis pri la nivelo de islamiĝo kaj ĵihadismo en iliaj landoj, kaj pri aktiveco de civitanoj por protekti la konstitucian liberecon kaj suverenecon.  
 
Aŭstrio: Elizabeth Sabaditsch-Wolff  
Belgio: Filip Dewinter  
Ĉeĥa Respubliko: Matyas Zmo 
Danio: Lars Hedegaard  
Finlando: (kaŝite de publikigo) 
Francio: Nidra Poller  
Germanio: Stefan Herre 
Italio: Adriana Bolchini Gaigher 
Nederlando: Dr. Johannes J.G. Jansen 
Norvegio: Jens Anfindsen  
Romanio: Traian Ungureanu 
Svedio: Ted Ekeroth kaj Reinhard  
Svislando: Dr. Arnaud Dotezac  
Britio: Gerard Batten
 
El ne-Eŭropaj landoj estis reprezentantoj de Kanado, Israelo kaj Usono.  
 
Dum la reg-elitoj plu kaj plu-perfidas siajn landojn, la popoloj mem vekiĝas. Ja kio se ne perfido estas deklaro de la onta reĝo de Britio, ke la miljar-longa krona moto "Defendanto de la Kredo" (Kristana kredo) devas esti ŝanĝigita je "Defendanto de Kredoj" (por "ĉirkaŭpremi" kiun? Jes, tio komenciĝas je "i"). Kaj princino de Nederlando ne hontis diri, ke Nederlando ne plu ekzistas, fariĝinte nur eta feliĉa membro de la "granda homa familio". Bonŝance ordinaraj "fiŝoj" de Eŭropa akvario montras pli da prudento. Ili bone komprenas ke "familio" kun piranjoj apenaŭ povas esti feliĉa. Do vekiĝu, Eŭropo! Rememoru ke vi estas posteuloj de Karlo la Martelo.            


Januaro, 2007:

 

Manko de civilizacia memcerteco

 

Jack Wheeler, To the Point News, 2006/12/29 (angle)


Fizikisto J.B.S.Haldane (1892-1964) diris: "La universo estas ne nur pli artifika ol ni supozas, sed pli artifika ol ni kapablas supozi".

Tamen pli embarasa por mi estas ne malkapablo de nuklea fiziko ekspliki la sub-atomajn partiklojn, sed tio kio okazas en flughavenoj.

Jen mi atendas en la vico por surbordiĝi en nekredeble komplikan maŝinon, kiu levos min kaj centojn da aliaj je dek kilometroj supren, kaj post kelkaj horoj sekure malsuprenigos nin kelk-mil kilometrojn aliloke - la superega atingo de la menso kaj la civilizacio. Tamen antaŭ kelkaj minutoj mi devis malvesti miajn ŝuojn kaj toleri ke oni konfisku mian dentopaston pro minaco, ke iuj proto-homidaj barbaruloj ĉantantaj "Allahu akbar" volas detrui ĉi tiun atingon.

Embarasiga estas tio, ke la civilizacio kapabla je tiu ĉi supera atingo toleras la proto-homidojn eĉ unu piko-sekundon.

Tiel ni venis al la problemo, kiu estos plej aktuala en 2007, kaj kiu determinos nian estontecon: la (manko de) memcerteco de la civilizacio. 
    
Eĉ ne temas pri kvazaŭ "kolizio de civilizacioj". Nia civilizacio troviĝas en morta batalo kontraŭ subhoma barbarismo. Kontraŭ uloj kiuj kredas je bordelo en paradizo, kien ili trafos se ili eksplodigos sin cele murdi laŭeble pli da virinoj kaj infanoj. Kontraŭ analfabetuloj kiuj kapablas ĉanti nur unusolan neinteligentan libron kiun ili ne komprenas. Kontraŭ uloj kun groteske torditaj malhumanaj animoj plenaj de malamo, kaj kies plej granda deziro estas vivi en la 7-a jarcento.

Kaj ni ne kondamnas ilian primitivan ideologion, nek filtras ilin for de flughavenoj, nek fermas iliajn moskeojn predikantajn ĵiĥadon, nek forpelas ilin el la lando por ĉi tia predikado, nek ni diras ke ni nukle-detruos ilin je la mallum-epoko kiun ili mem aspiras, se ili ne rezignos de iliaj planoj kaj mem ne lasos nin. Kaj ĉu ĉio tio estas ĉar ni zorgas ne ofendi iliajn sentojn kaj ke oni ne nomu nin "islamofobaj"?

Tio nomiĝas kolapso de la civilizacia memcerteco, kaj ankaŭ memmortiga masoĥismo. (Plue angle)


Kiel la Okcidento povas esti venkita
 

 Daniel Pipes, New York Sun, 2006/12/26 (angle)


Venkinte la faŝistojn kaj komunistojn, ĉu la Okcidento povas venki islamistojn?

Unuarigarde la milita supereco de la Okcidento ŝajne garantias la venkon. Eĉ se Tegerano akiros nukleajn armilojn, islamistoj havas nenion similan al armilaro de la Akso dum la Dua mondmilito, aŭ kiel eks-Soveta Unio dum la "malvarma milito". Kion islamistoj havas kompare al Wehrmacht, aŭ al la Ruĝa Armeo? Aŭ al SS aŭ Spetznaz? Gestapo aŭ KGB? Aŭ ĉi-kaze al Auschwitz aŭ gulag?
(1)

Tamen sufiĉe multaj analizistoj inklude min rekonas, ke la problemo ne estas tiom simpla. Islamistoj (difinitaj kiel tiuj, kiuj postulas, ke ĉiuj vivu laŭ la sanktaj leĝoj de Islamo, laŭ Ŝario) povas sukcesi pli ol la antaŭaj totalistoj. Islamistoj eble eĉ povas venki, kaj jen kial. Kiom ajn potenca estas okcidenta "aparataro", la "programaro" havas kelkajn potenciale fatalajn "cimojn".

Pacifismo. Inter la klerularo ekdominis konvinko kvazaŭ "neniu milita solvo eblas" por iu ajn problemo. Oni aplikas ĉi-mantron reference al ĉiu problemo de la Mez-Oriento (Lebano, Irako, Irano, Afganistano, Kurdoj, kaj Islam-Israela
(2) konflikto). Tamen tiu ĉi "pragmatika pacifismo" preterrigardas faktojn, ke militaj solvoj abundis en la moderna historio. Kio alia se ne militaj solvoj estis malvenkoj de la Akso, de Usono en Vjetnamio, de Sovetia Unio aŭ Afganistano?(3)    

Mem-malamo. Signifa parto de iuj Okcidentaj landoj - precipe en Usono, Britujo, Israelo - kredas kvazaŭ iliaj propraj registaroj estas fontoj de malbono, tiel ke la terorismo estas kvazaŭ puno por la antaŭaj pekoj. Tiu ĉi sinteno: "ni ekvidis la malamikon, kaj ĝi estas ni mem", anstataŭas adekvatan reagon per io kiel pacigado, inklude pretecon rezigni de ĉiuj siaj propraj tradicioj kaj atingoj. Maldekstruloj kiel Robert Fisk aŭ William Blum celebras personecon de Bin Laden. Mem-malamantaj okcidentuloj estas neproporcie gravaj ĉar ĝuste ili formas opiniojn en universitatoj, amasmedio, religiaj institucioj, kaj arto. Ili rolas kvazaŭ islamaj help-"muĝahedoj" ("militistoj de Alaho")
(4)

Senzorgemo. Malekzisto de impresaj militiloj flanke de islamistaro inspiras ignoremon en multaj Okcidentanoj, precipe en maldekstruloj. Tio estas simpla rekoni la tradician militon kiel virojn en uniformoj, militŝipoj, tankoj, aviadiloj, kaj sangoverŝaj bataloj por lando kaj ĝiaj elfosaĵoj. Tamen tiel nomata malsimetria milito kontraŭ radikala islamo ŝajnas iluzia. Porkartonaj tranĉiloj (de la 9/11) kaj eksplodzonoj malfaciligas por ni percepti tian malamikon kiel danĝeran kontraŭulon. Kun personoj kiel John Kerry, tro multaj emas ignori terorismon kvazaŭ bagatelan ĉagrenon.

Tamen islamistoj posedas terurajn kapablojn ekster la limoj de malgrandskala terorismo:

La pacifismo, mem-malamo kaj senzorgemo plilongigas la militon kontraŭ la radikala islamo kaj kaŭzas ekscesajn perdojn. Nur post sperti katastrofan pereon de homoj kaj havaĵo la Okcidenta maldekstrularo eble kapablos superi sian triopan difekton kaj rekoni la skalon de la minaco. La civilizita mondo tiam supozeble venkos, tamen malfrue kaj je pli alta prezo ol necesis.

Se islamistoj iĝos prudentaj, evitos amasan detruon, kaj se anstataŭe ili sekvos laŭleĝan, politikan, neperfortan vojon, kaj se ilia movado restos same vigla, estas malfacile imagi kio povos haltigi ilin.
(5)  
____________________________

Piednotoj de Alexander Gofen


(1)SS - elitaj trupoj de Nazioj precipe por ekstermo-taskoj; Spetznaz - elitaj trupoj de nuntempa Rusio; Gestapo - sekreta polico de Nazioj, KGB - tiu de eks USSR; Auschwitz - unu el plej fifamaj kaj plej grandaj ekstermejoj de Nazioj; gulag - sistemo de centoj da pun-laborejoj dum Lenin-Stalin-epoko en eks USSR.

(2) La aŭtoro uzas esprimon "Arab-Israela konflikto": ne pro misrigardo (li estas eminenta fakulo en la kampo), sed ĉar en la angla ĉi-kunmetaĵo enradikiĝis. La konflikto estas inter Islam-Palestino kontraŭ Israelo (mallarĝe), kaj Islamlandoj de Mez-Oriento kontraŭ Israelo (pli larĝe). Tiuj inkludas ne-Araban Iranon. Male, Araboj-Kristanoj ne militas kontraŭ Israelo. 

(3) La aŭtoro eble intence miksas malsame solvitajn milit-problemojn: solvitaj kaj sukcese kaj malsukcese. En la Dua mondmilito la Akso estis venkita dank' al grandega peno kaj per uzado de la tuta potenco de la Aliancanoj. Male, dum Vjetnamia milito la doktrino de Usono estis uzi nur limigitan kaj nur konvencian potencon helpante Sud-Vjetnamion kontraŭstari ekspansion de socialismo. Se ne tiu falsa doktrino, kaj se sufiĉus la volo kaj motivado, Usono povus neniigi ambaŭ la Nordon kaj la Sudon nur per aviad-bombado. La volo mankis interalie sekve de perfida maldesktrisma ŝimo de la 60aj kies plej abomena figuro estis aktorino-perfidulino Jane Fonda. Eĉ tiel, Usono nek fakte, nek protokole estis venkita: Usono foriris akorde al la Pariza kontrakto, laŭ kiu la Nordo devus ĉesigi militon kontraŭ la Sudo. Sed apenaŭ Usono foriris, la komunistoj tuj rompis la kontrakton, englutis la Sudon, tiel ke proksimume 750,000 Sudvjetnamianoj mortis fuĝante aŭ estis murditaj. La Usona registaro perfidis ilin (subpreme de siaj internaj maldekstraj malamikoj). Usona registaro perfidis eĉ siajn militkaptitojn, kiujn Vjetnamiaj komunistoj tenis kaj torturis ĝis 8 jarojn post tiu packontrakto. La Usona registaro facile povus kaj devus aerbombe ruinigi Nord-Vjetnamiajn urbaĉojn por ĉiu tenata Usona soldato, sed Usono "fermis la okulojn" je ĉiuj rompoj de la packontrakto.   

Iom simile, ankaŭ Sovetio ne estis venkita en Afganistano. Evidente Sovetio havis sufiĉe da potenco por plene neniigi tiun landon, sed fin-fine propravole foriris de tie, prikalkulante diversajn faktorojn.

Do militoj certe solvadis problemojn en pasinteco, kondiĉe se la militanto ne estas paralizita per interna sabotado kaj "anim-serĉado". Eĉ pli grave, ne eblas nek decas eviti militon trudatan far malamikoj. Tiam "eviti" signifas kapitulaci, kaj propagandi pacifismon signifas helpi al la malamiko. 
 
(4) La neimagebla alianco de ateista maldekstrularo kaj radikala islamaro estas bonege priskribita en la libro de David Horowitz "Unholy Alliance" (Malsankta alianco). 

(5) Tiurilate vidu la artikolon
Rano en kaldrono      

Septembro, 2006

El parolo de Prezidanto Bush, 2006/09/04

...Mi scias, iuj en nia lando aŭdas la vortojn de la teroristoj, sed esperas, ke tiuj ne intencas, aŭ ne povas fari kion ili diras. Tamen la historio instruas nin, ke subtaksi vortojn de malbono de ambiciaj personoj estas terura eraro.

    En la fruaj 1890j ekzilita juristo publikigis broŝuron "Kion fari?", en kiu li prezentis planon por aranĝi komunistan revolucion en Rusio. La vortojn de Lenin la mondo ne atentis, paginte teruran prezon. La Sovetia Imperio establita far li murdis dekojn da milionoj, kaj kondukis la mondon al la rando de termo-nuklea milito.
   
    En la 1920j malsukcesa Aŭstria pentristo aperigis libron, en kiu li eksplikis la intencon konstrui Arian super-ŝtaton en Germanio venĝante Eŭropon, kaj ekstermi la Judojn. La vortojn de Hitler la mondo ignoris paginte teruran prezon. Lia nazia reĝimo murdis milionojn en gasumejoj, kaj ekflamigis la mondomiliton, en kiu ĝi estis venkita je terura prezo de homaj vivoj...

La oficiala pardonpeto
El Danlando al la Islama mondo, simple dirita "Ni bedaŭras!"

Ni bedaŭras, ke ni donis al vi rifuĝeojn kiam milito pelis vin for el via lando... 

Ni bedaŭras ke ni prenis vin, kiam aliaj forpuŝis vin... 

Ni bedaŭras ke ni disponigis por vi eblecojn lerni por havi bonan kleron... 

Ni bedaŭras ke ni donis al vi manĝon kaj hejmon, kiam vi havis nenion... 

Ni bedaŭras ke ni permesis al vi unuiĝi kun viaj familioj kiam viaj hejmolandoj iĝis ne plu sekuraj... 

Ni bedaŭras ke ni neniam igis vin labori dum NI pagis viajn fakturojn... 

Ni bedaŭras ke ni provizis al vi preskaŭ SENPAGE loĝejojn, telefonojn, interreton, aŭtojn, lernejojn por viaj 10 infanoj... 

Ni bedaŭras ke ni konstruis por vi moskeojn por ke vi povu adori vian religion en nia Kristana lando... 

Ni bedaŭras ke ni neniam igis vin lerni nian lingvon dum 30 jara restado...             

Do de ĉiuj Danoj al la tuta Islama mondo:

F***  VIN!!

Iom modifita statuo de sinjorino Libero far bravaj Danoj


En tiu ĉi paĝaro ofte temas pri la Jud-Kristanaj valoroj: tiuj, kiuj pli kaj pli malaperas en plejmulto de la Okcidentaj landoj. La tendenco forgesi sian Jud-Kristanan kulturan originon estas promociata far maldekstraj politikistoj, kiuj klopodas krei novajn mitojn, mitoj kvazaŭ...

Sen zorgi ĉu tio ĝenas iun aŭ ne, mi senhezite diras, ke la identeco de la Okcidenta civilizacio baziĝis je nome Jud-Kristanaj valoroj, kaj tio precipe estas vera por Usono.  Tre ŝatata aŭtoro Dennis Prager (menciita sube) ĵus komencis novan serion, kies ambicia celo estas ekspliki la grandegan signifon de la fundamentaj Jud-Kristanaj valoroj: kaj ne nur por Usono mem, sed por la tuta civilizacio.


Jen prezento de impresa paĝaro de Dr. Jack Wheeler (por legantoj en la angla):

"To The Point" (Alvorte)

 

Oazo por racia konservativulo

Por-Usona, por-kapitalisma, por-Okcident-Civilizacia "intelekt-argumenta servo" - por defendi la liberecon.


Ĉu vi iam sentis troabundon de informo, kaj do volus faciligilon por digesti ĝin? Ja unu malavantaĝo de vivo dum la Epoko de Informo estas ke vi devas naĝi, navigi (kaj eble droni) en oceano de informo. Homoj ne volas la oceanon: ili volas glason da pura akvo. Tio estas "To The Point" - distilita informo, grava por via vivo... Por viaj investoj... Por via kompreno de la mondo.


 

Veraj novaĵoj el Irako (2004)

Joe Scarborough


Ĉu vi scias, ke grandega plimulto de Ŝiitoj kaj Kurdoj subtenas penojn de Usono por demokratiigi Irakon, iniciatante la elekton la 30an de januaro, 2005?

Ĉu vi sciis ke Ŝiitoj konsistigas 60% kaj Kurdoj 20% de Irako?

Ĉu vi scias ke Sunioj, t.e. la minoritato kiu subtenis la diktatorecon, konsistigas nur 20% de la loĝantaro, kaj multaj el tiuj subtenas la elekton en januaro ankaŭ? 

Ĉu vi konscias do ke la grandega plimulto de irakanoj subtenas la elekton aranĝotan far Usono en januaro?

Ĉu vi scias ke la plej potencaj Ŝiitaj gvidantoj en Irako predikas al siaj kongregacioj, ke partopreni la elekton promociatan far Usono estas ilia religia devo samgrava kiel fastado?

Ĉu vi scias ke Kurdoj de la Nordo kunbatalis flanke de la usona marinfanterio, kaj ofte antaŭis la usonanojn? 

Ĉu vi scias ke la granda plimulto de la soldatoj kaj marinfanterio batalantaj en Irako subtenas la manieron kiel la Prezidento kondukas la militon?

Ĉu vi scias ke la granda plimulto de la militistaro en Irako opinias, ke tiu ĉi milito estas nobla kazo?

Vi ne scias tiun ĉi informon, se vi ricevas ĝin de la amasmedio. Pro iu ajn kialo tiuj ĉi potencaj amaskomunikiloj malproporcie dediĉas sian raportadon pri perfido kaj sabotado de teroristoj, anstataŭ priskribi penojn de tiuj, kiuj klopodas konstrui la unuan demokratian araban landon en historio de Mezoriento.

Ekskongresano Sam Rayburn iam diris, ke iu ajn azeno povas faligi remizon, dum konstruado de ĝi postulas penojn de ĉarpentisto.

Bedaŭrinde, la amasmedio restas fokusanta je azena flanko de tiu ĉi mirinde grava historio. Aspektas tiel kvazaŭ libereco ne bone promocias vendadon de gazetoj.




Prezidento George W. Bush reelektita!


(Pri la regularo de prezident-elektado en Usono eksplikas Prof. Miner.)

Vakero? Jes ja! Kaj estas neniuj kaŭzoj honti pri tio.

Gloron al (duono de) la Usona popolo.


La granda epokfara rezulto de tiu ĉi elekto por Usono kaj la tuta homaro restas juĝota dum jaroj (se ne jardekoj). Tamen iu analizo kaj singarda prognozo farendas jam nun. Se amaskomunikiloj de libera kaj nelibera mondo almenaŭ parte esprimas sintenon de la koncerna popolaro, apenaŭ iam antaŭe ekzistis tia diferenco inter deziroj de la malnova kaj la nova mondo. La malnova mondo plej eble laŭte propagandis kontraŭ Prezidento Bush, ofte je nivelo de histerio kaj vulgaraj mensogoj. Usona popolo tamen ankoraŭfoje demonstris, ke ĝi plu restas sana kaj fidela al siaj altaj idealoj kaj tradicioj, reelektinte Prezidenton Bush.

Abismo inter la pozicioj de usona popolo kaj la ceteraj evidentiĝas eĉ pli profunde se ni notas, kiel oni en la ekstera mondo perceptas Prezidenton Bush. Oni perceptas lin kvazaŭ "akcipitron"-ekstremiston, dum efektive li estas nur modera - eĉ tro modera politikisto, kvankam klarvida, prudenta kaj alt-morala.

Koncerne lian rivalon, se entute eblus diveni lian veran pozicion pri gravaj problemoj fone de liaj multoblaj zigzagoj, la sola temo en kiu Senatoro Kerry restis konsista estis lia strebo kunlabori kun niaj malamikoj en Eŭropo kaj Unuiĝintaj "Nenioj" (UN). La dubinda gloro de lia kvarmonata militservo en Vjetnamio estis prologo por lia posta partopreno en stratdiboĉoj de maldekstrisma homa rubaĵo simpatianta al komunisma Vjetnamio, kaj poste lia rekta perfido de sia lando dum "sekretaj negocoj" en Parizo, simile al kanajloj kiel Jane Fonda.

Do selekto de usonanoj estis inter ekstrema maldekstristo "Hanoj"-Kerry kaj tre modera konservativulo George W. Bush. Dankon al Dio, Bush venkis. Sed la fakto, ke 48% de miaj samlandanoj voĉdonis por Hanoj-Kerry ne lasas min komforta. Ve, nur nemultaj el ili realigos sian minacon proteste elmigri en Kanadon, (Kubon, kaj simile). La "infekto" ne malaperos, do necesos longa pena "kuraco".

Tamen aliflanke ĉi-venko estas mirakla per si mem, se konsideri la fonon je kiu ĝi okazis. Malgraŭ  plej freneza propaganda kampanjo de la maldekstruloj en amasmedio, kies posedantoj ili plejparte estas, la usonanoj faris la ĝustan elekton. Kaj tio estas tre esperiga. Por pli bone ekspliki tion, precipe por eksterlandanoj, necesas priskribi la fonon kaj doni la referenco-punkton. (Da
ŭrigo).


Novaĵoj de decembro, 2005.


Al ĉiuj legantoj kaj al ĉiuj malruĝuloj - tutkoran Kristnaskan saluton! - Kaj iom da observoj pri...


Kuneco de Usono kaj Religio:

Bona kaj "malbona" Kristnaskaj mesaĝoj.

... Estas neimagebla! En kiu koŝmaro oni  povus sonĝi, ke la ŝtata sistemo de usonaj lernejoj, la plejmulto de la universitatoj, amasmedio kaj maldekstruloj histerie kondukus la saman batalon, kiun ĉiam faradis Sovetio: batalo kontraŭ Dio kaj religio!... (plene).


Novaĵoj de oktobro, 2004.

Du usonaj laboristoj en Irako, Jack Hensley kaj Eugene Armstrong, kaj unu brita, Kenneth Bigley, estis kaptitaj per islamaj banditoj de Al-Zarqawi antaŭ kelkaj semajnoj - en la daŭra vico de multaj aliaj similaj atencoj. La ĉantaĝistoj kruele murdis la senkulpajn viktimojn: unue Eugene Armstrong kaj Jack Hensley, kaj poste Kenneth Bigley, filmante la sadistan senkapigon akompanatan de gloroj al Allaĥo.  Mi ne scias ĉu rekomendi aŭ ne, ke legantoj spektu tiun ĉi videon (iru al "Armstrng beheading"). Se spekti, do estu preta alfronti neimageblan kruelaĵon el 7a jarcento okazanta en la 21a. Post longa legado de proklamo en la araba, tiu plej fia rubaĵo de homa specio nerapide fortranĉas - fakte forsegas! - la kapon de viva homo ("kristana hundo" laŭ ili), kaj fine metas la kapon super la kadavron. Tiatipa vidaĵo eble malsanigos vin.

Sed la islamistaj fibrutoj faris la samon iom pli frue al 12 civitanoj el Nepalo venintaj labori en Irakon, al alia usonano, kaj simile al usona laboristo en Saudia Arabio. Ili praktikas ĉi tiun "teorie" bazitan murdadon dum jarcentoj.


 

Tradukoj en Esperanton de brilaj verkistoj.


Mi longe sekvas verkadon de kelkaj brilaj anglo-lingvaj verkistoj, kies politikaj artikoloj elstaras per profundo, klareco kaj koncizo. Laŭeble mi aperigos iliajn tradukojn.

Unue mi prezentu Dennis Prager, la fama radio-persono kaj aŭtoro de libroj. La unua artikolo koncize priskribas la bazan kontraŭstaron en la mondo. La dua adresas Germanion, la landon, al kiu la aŭtoro longe sentis amikemon kaj simpation. Ĵus la aŭtoro komencis novan serion, kies ambicia celo estas ekspliki la grandegan signifon de la fundamentaj Jud-Kristanaj valoroj.

La dua admirinda (kaj tre ĉarma) literatura persono estas Yashiko Sagamori, verkanta plej parte pri Israelo kaj Usono. Ŝi verkas en la angla, sed ŝiaj paĝoj prezentas ankaŭ la tradukojn por rusoj. Jen ŝia artikolo titolita "Usonaj militoj". Ni klopodu aperigi aliajn ŝiajn verkojn ankaŭ en Esperanto.  

Jen traduko de interesa intervjuo kun ĵurnalisto, longe konata kiel maldekstrulo kaj socialisto: temas pri CHRISTOPHER HITCHENS.

Iuj tre malnovaj artikoloj estas profetaj, kiel ĉi tiu de
Eric Hoffer. Kaj jen freŝa - amara konfeso pri tio, kio okazis en Eŭropo, de hispana aŭtoro Sebastian Villar Rodriguez. En ambaŭ temas pri Israelo.



Letero al redaktoro.

Redaktoro,

Mi estas nejuna homo. Dum la administracio de Clinton mi havis ege bonan alt-pagatan laboron. Mi feriadis en miaj kelkaj feri-domoj. Tamen ek de tempo kiam Prezidanto Bush enoficiĝis, mia tuta vivo ŝanĝiĝis kaj iĝis pli kaj pli malbona. Mi perdis mian laboron. Mi perdis miajn du filojn en tiu terura Irak-milito. Mi perdis miajn domojn. Mi perdis mian san-asekuron. Efektive mi perdis ĉion kaj iĝis senhejmulo.

Kvazaŭ se tio ne sufiĉus, kiam la aŭtoritatoj trovis min vivi kiel animalo en truo, anstataŭ helpi min, ili arestis min.

Mi faros ĉion eblan por ke Prezidanto Bush ne venku en la sekva elekto-kampanjo. Mi faros ĉion kion Senatoro Kerry volos, por ke nur la Demokratoj revenu al la Blanka Domo en la sekva jaro. Bush devas foriri.

Mi pensis ke vi kaj la legantoj volus scii kiel unu aĝulo konsideras la administracion de Bush. Dankon por legado de mia letero.

Sincere

Saddam Hussein  

(de ruslingva TTT-forumo) 



Kiel kontakti min.

Skribu aŭ en surogata x-skribo, aŭ en Unicode. Proponu interesajn nacilingvajn artikolojn kaj esperantigu ilin (kun konsento de ties aŭtoroj). Se vi dubas ĉu artikolo taŭgas, vi povas sendi ĝian originalon aŭ la referencon al ĝi (se ĝi estas en la angla aŭ rusa). Evidente, viaj komentoj kaj leteroj estas ĉiam bonvenaj. Se vi ne indikas rekte kiamaniere vi volas aperigi vian subskribon, via familia nomo ne estos menciita.

alex @ taylorcenter.org


Alexander Gofen,
San Francisco,
Septembro 28, 2004